Zlatko Tišljar: Ni disvastigu Esperanton sekrete
Mi prelegis en Zagrebo pri la Eŭropa lingva situacio kaj Esperanto. Kaj mi konstatis ke oficiale ĉie regas kontraŭstaro al Esperanto, ĉefe inter politikistoj, sciencistoj kaj instruistoj. Sed estas unu niĉo kie ni ĉiam pli bone sukcesas: en la eŭropaj monaj fondaĵoj.
Tre diversaj fondaĵoj disponantaj pri multega mono ĉiam pli ofte aprobas monon por projektoj elpensitaj kaj proponitaj de Esperanto-organizaĵoj kaj -entreprenoj. Ni kredis ke ankaŭ en tiu sektoro sufiĉos ke la decidantoj vidu Esperanton en la nomo de la projektproponanto, kaj ili aŭtomate malakceptos nian projekton. Kaj jen, feliĉe, ĉi tie ni malpravis. Se ni faras bonan projekton, ne ĝenas la decidantojn Esperanto en la nomo. Ili aprobas. Nuntempe diversaj Esperanto-organizaĵoj, -asocioj kaj -entreprenoj realigas dekon da projektoj, por kiuj estas aprobitaj ĉirkaŭ 2 milionoj da eŭroj.
Kaj interese, homoj kiuj rilatas kun la instancoj de EU pro realigo de tiuj projektoj, gajnas ĉiam pli da simpatioj kaj aŭtoritato en la strukturoj de EU-fondaĵoj. Ne nur ke jam tri organizaĵoj kun kvin esperantistoj membras en Multlingvisma platformo, kiun starigis Eŭropa Komisiono, sed esperantistaj gvidantoj de projektoj partoprenas en aro da komisionoj kaj laborgrupoj rilate la analizadon de la fondaĵoj. Kaj ili estas ĉie aktivaj, havas konstruinteresajn proponojn kaj kvalite kontribuas al la temoj tie traktataj. Ĉie tie la gravuloj kun kiuj ili kunlaboras, vidas en ili kvalitajn personojn kaj perdas antaŭjuĝojn pri tio ke esperantistoj estas fanatikaj propaganduloj kaj sektanoj.
Tio donis al mi ideon, kiu povus esti nova taktiko por antaŭenigi Esperanton.
Ni partoprenu organizite en diversaj agadoj internaciaj neesperantistaj, laŭ niaj kapabloj, kaj ĉie kie ni partoprenas ni ne hontu inter ni uzi Esperanton, sed ni neniam al aliaj diru ion ajn pri tio. Ili mem demandos. Kaj ni kondutu, kvazaŭ tio estas nia trezoro, kiun ni ne volonte dividas kun aliaj. Kiu lingvo estas tiu? Respondu: Esperanto, sed aldonu nenion plian. Se la interesiĝanto plu demandas, ĉiam respondu mallonge, kvazaŭ tio estas io via, kio la alian ne koncernas.
Per tiu konduto, ni provokas maksimuman scivolemon. Se ni partoprenas en tiuj neesperantistaj kunvenoj kiel fakuloj kiuj havas bonajn ideojn kaj proponojn por la celoj de la kunvenoj, la aliuloj kutime rimarkos ke ni estas utilaj por la celoj en kiuj ni laboras kune, ĉar niaj ideoj kaj kapabloj estas tre bonaj. Laŭ tiu maniero ni atingos multe pli ol per daŭra propagandado kaj laŭdado de Esperanto.
Por tiu taktiko estas evidente necese, ke en iuj internaciaj asocioj kaj projektoj partoprenu pluraj esperantistoj. Ununura ne povas paroli Esperanton kun si mem. Sed feliĉe ĝuste la eŭropaj projektoj estas ideala loko por tio, ĉar ili postulas ke en la projektoj partoprenu laŭeble multaj organizoj el diversaj landoj. Ekzemple en la projekto lingvo.info partoprenas naŭ partneraj organizoj, inter kiuj kelkaj estas esperantistaj, kaj tio donas la eblon por ĝuste tia konduto. Krome oni pagas nin por produkti ion kion ni mem elpensis, kaj kio almenaŭ flanke utilos al Esperanto.
Sed tia konduto estas uzebla ankaŭ en tre diversaj fakaj kaj aliaj internaciaj organizoj. Necesas nur iom da kunordigado. Ekzemple okaze de Unesko-konferenco ĉeestas tri aŭ kvar esperantistoj. Oni faru same. Oni ne reklamu Esperanton, oni ne konvinku la homojn nekonvinkeblajn, sed oni provoku almenaŭ ĉe iuj el ili scivolemon, kiu kondukos al meminteresiĝo. Dum la konferenco oni faru utilan paroladon fakan, kaj en paŭzoj oni babilu en Esperanto kun aliaj esperantistoj, en lokoj kie laŭeble multaj povas tion aŭdi.
La propagandistoj ĉiam aŭtomate provokas negativan rilaton ĉe homoj kiuj ĉiutage estas bombardataj per diversaj reklamoj. Al Esperanto ja aliĝas homoj ne pro nia propagando, sed tiuj kiuj hazarde mem trovis ke Esperanto estas por ili interesa.
Sekve, ne kaŝu Esperanton. Uzu ĝin kun esperantistoj en lokoj kie vi kunestas kun neesperantistoj, sed pri ĝi ne parolu se oni vin ne petas, kaj ĉiam nur mallonge, kvazaŭ vi ne ŝatus tiajn demandojn.
Tion mi propoas kaj praktikas de jaroj. Mi volonte interŝanĝus spertojn kaj ideojn.