Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Bildstrio pri denaskuloj aperis en la angla

Bildstrio pri denaskuloj aperis en la angla

de Redakcio Laste modifita: 2014-11-07 22:34
La usona bildstria desegnisto Dan Mazur publikigis 12-paĝan dokumentan komikson pri denaskaj parolantoj de Esperanto. La bildstrio aperis kiel parto de komiksa antologio pri la temo "subkulturoj". Libera Folio intervjuis la aŭtoron.
Bildstrio pri denaskuloj aperis en la angla

Unu paĝo el la bildstrio - alklaku por grandigi.

In English: New comic about Esperanto

Libera Folio: Kiel vi ekhavis la ideon, kaj kiu estis via celo?

Dan Mazur: – Pli frue ĉi-jare mi eklaboris pri publikigo de antologio kun mallongaj originalaj bildstrioj de diversaj desegnistoj kun la temo "subkulturoj". Pensante pri diversaj subkulturoj mi ekhavis la ideon pri parolantoj de Esperanto kiel temo. Mi ne sciis multon pri Esperanto, kvankam mi konas ĝian ekziston ekde mia infanaĝo. Mi havis la svagan impreson, ke ĝi devenas de la komenco de la 20-a jarcento, kaj ian ligon en mia menso (probable eraran) rilate al utopiaj aŭ idealismaj movadoj, kiel Fabianismo. Mi pensis, ke temus pri sufiĉe multfaceta subkulturo, ĉar ĝi estas tiom aĝa.

– Mia unua gugla serĉo pri la temo trafis artikolon pri denaskaj parolantoj de Esperanto, kaj tio surprizis kaj fascinis min… denaskaj parolantoj ŝajnis kvazaŭ subkulturo ene de la subkulturo! Tiam mi decidis, ke mi volas verki kaj desegni ĉi tiun rakonton mem. Poste mi spektis en YouTube intervjuon de Lana Shlafer, faritan en 2000, kaj eksciis pli.

Kiel vi kolektis la materialon?

– Kvankam mi estas bildstriisto, mi pli frue laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto. Do, mi volis intervjui iun por la rakonto. La sola loka kontakto, kiun mi povis trovi, estis la Esperanto-klubo ĉe Massachusetts Institute of Technology. La klubo montriĝis neaktiva, sed mi ricevis respondon de iama membro, Erin Piateski. Ŝi helpis al mi pri kelkaj kontaktoj, kaj baldaŭ mi ekrilatis kun kvin esperantistoj, eŭropanoj kaj usonanoj, kvar el kvin estis denaskaj parolantoj, do estis bona miksaĵo. Mi faris intervjuojn per retpoŝto, krom kun Julie Schwartz, kiu loĝas proksime, kaj kiun mi povis renkonti. Por Lana Shlafer, mi uzis citaĵojn el ŝia intervjuo en YouTube.

– Kun tiom da voĉoj, mi decidis strukturi la rakonton kiel dokumentan bildstrion, kunteksante la intervjuojn per iom da historio. Mi trovis, ke estis multo komuna precipe inter la denaskaj parolantoj, sed estis interese ke aperis ankaŭ iom malsamaj sintenoj al la Esperanta kulturo.

– Kiam la teksto estis verkita, mi sendis ĝin al ĉiuj priskribatoj por ricevi ilian aprobon, kaj poste mi desegnis la bildstrion. Mi multe komunikadis kun la priskribatoj por certiĝi, ke mi ne faras erarojn en la Esperanto, kiun mi uzas en la bildstrio. Kiel vi probable komprenis, mi mem ne parolas aŭ legas Esperanton. Sed la laboro kun la rakonto igis min ekinteresiĝi lerni ĝin… Esperantistoj ŝajnas bone amuziĝi!

Kie aperis via bildstrio? Kiajn reagojn vi ricevis?

– La libro kun la titolo SubCultures: a Comics Anthology estis publikigita en septembro, kaj enhavas la 12-paĝan rakonton Esperantists. Rilate al reagoj, mi trovis ke homoj tre interesiĝas pri la temo – multaj kun kiuj mi parolas preskaŭ ne aŭ tute ne scias, kio Esperanto estas. Mi ankaŭ eksentas iom da interesiĝo inter esperantistoj, kiel vi!

– La libro mem estas havebla en mia eldoneja retejo.
arkivita en:
Nicole
Nicole diras:
2014-10-26 21:39
Mi legis la tutan bildstrion kun intereso. Gratulojn al Dan Mazur
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-10-30 16:40
Mi unuafoje konatiĝis kun denaskulo en beograda kongreso, Frank Carlen. Li impresis min pro sia absoluta senpasia sed konvinka uzo de Esperanto. Por Frank tute egalis ĉu aliaj homoj lernu Esperanton aŭ ne. Kun alia amiko ni faris vojaĝon al Aŭstrio kune post la kongreso kaj multe amuziĝis. Por ni du "novaj" esperantistoj estis ĉiam pli ol interese kiel Frank simple uzis Esperanton tute nature, sen peno, sen antaŭpensoj. Mi iomete ĵaluzas la denaskulojn ĉar ili akceptas Esperanton simple kiel lingvon sian sen iu alia malantaŭa motivo. Kaj Frank, se oni demandis lin pri lia unua lingvo, simple diris "Esperanto" - li ne ŝajnis senti sin devigata klarigi kio estas aŭ kial li parolis ĝin, simple "Esperanto". Kaj kiam iu demandis kio estas Esperanto li simple diris: "Mia gepatara lingvo." Tschak! Nenio pli ol tio.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-10-30 17:51
Miaj impresoj pri la lingvaj kapabloj de denaskuloj ne estas tiom pozitivaj: ili ne impresis min. Fakte, multaj el ili apenau kapablis paroli pli bone ol nedenaskaj fluaj regantoj de la lingvo, kaj multaj faris la samajn erarojn, kiel chiu ajn alia E-parolanto - foje ech pli.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-10-30 18:45
Ilia lingvoscio estas same varia kiel tiu de la nedenaskuloj. Se oni volas fari komparon kun aliaj lingvoj, ne sufiĉas ke Esperanto estu la hejma lingvo, sed necesas ke la tuta infanaĝa medio estu unuavice Esperantlingva, kun aliaj lingvoj lernataj kiel fremdaj.
Fredrick Benjamin Capp
Fredrick Benjamin Capp diras:
2014-11-02 18:56
La unuaj denaskuloj mi renkontis estis la familio Schlafer kiam ili venis al la Usono el Eǔropo. Anstataǔ la solaj esperantistoj mi konis estis, kiel mi, plenkreska-lernantoj aǔ komencantoj. Nun mi havas du filinojn kiu kreskis aǔdante kaj legante la lingvo kaj ambaǔ pli bonas kun la lingvo ol mi.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-11-13 20:39
Kun la denaskuloj parolas denaske esperantistoj kiuj la lingvon lernis, sed ne akiris denaske. Inter ili estas tre bonaj parolantoj kaj ankaŭ ne tre bonaj. Sed ĉiuj parolas E-on kun almenaŭ iom da influo de la nacia denaska lingvo de la gepatroj. Sekve, la denaskuloj lernas tian Esperanton kian transdonis al ili la gepatroj. Krome, la lingva kvalito dependas ankaŭ de la kvanto da lingva ĉirkaŭaĵo. Foje la gepatroj estas mallonge tage kun la infano kaj la lingva influo de la nacia ĉirkaŭaĵo estas deoble au dudekoble pli forta, do ankaŭ ilia E-kono estas tiom malpli bona. Cetere simile estas pri la naciaj lingvoj. Iuj homoj ne multon lernas en lernejoj kaj ne legas librojn, ne skribas en la propra lingvo kaj ilia nacia lingvo estas malriĉa varianto de iu dialekto, sekve ili apenaŭ kapablas uzi la nacian lingvon. Estas sekve ĉiunivelaj konantoj ankaŭ ene de naciaj lingvoj. Tiusence E-denaskuloj ne dfiferenciĝas de la situacio en naciaj lingvoj.
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2014-11-23 20:03
Al Zlatko --
Jes, ne simplas la afer' prie. Gepatroj ofte alfrontas kun multaj prolemoj, ja cxiarkaumedio ofte ne estas favora por infano evoluu nure en e-etoso. Gxi simple ne estas cxiutagajxo.
Krome, infanoj pro ambicio de gepatroj simple "torpedigas" iliajn intencojn, gxis 12-14 infanoj eble pli-malpli obeas, sed poste ofte "stampfas". Sukcesaj ekzemploj, ho ve, raras.
Kulpas neniu, simple dume {mi esperas} estas tiel.
P.S. estas la sama situacio kiam gepatroj decidas, ke ilia infano antau ekparolo komencu legi {estas tiu metodo} kaj ili okupigxu pli frua evoluo. Estas granda respondeco kaj malfacila cxiutaga laboro.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-12-06 08:51
Pablo León de Argentino sendis al mi tiun bildstrion (je permeso de la aŭtoro). Mi pensas, ke ĝi estas mojosa kaj alloga gvidilo por anglalingvanoj kiuj volas rapide kompreni Esperantujon kun ties avantaĝoj kaj mankoj. Mi konsentas kun la herooj de tiu bildstrio kaj iliaj finaj konkludoj. Mi nur ne spertis elreviĝon kiel unu el ili, kiu ne plu volas esti stranga revemulo kiu eĉ 50-jara plu partoprenas junularajn eventojn kaj vivas en malreala mondo. Eble ĉar mi neniam estis parto de la organizita movado kaj ĉiam ludis laŭ miaj propraj reguloj eĉ dum esperanto-aranĝoj. Se vi ne estis revinta, do elreviĝon vi ankaŭ ne spertos, ĉu ne?