Poŝtmarkoj kaj reta konekto ĉefaj problemoj de UEA
La demandoj aperintaj dum la programero Centra Oficejo respondas indikis, ke la kongresanoj ne spertas grandajn problemojn en la funkciado de UEA. La demandoj temis pri malgravaj aferoj kaj ne pri iuj apartaj problemoj.
Oni konstatis, ke la ĉi-jara kongreso tre verŝajne fariĝos lajpl plej malgranda post 1920, ĉar laŭ la ĵaŭda kongresa kuriero estis registritaj ĝis 694 aliĝoj kaj apenaŭ antaŭvideblas ke la berna kongreso en 1939 kun 765 kongresanoj estos superita.
La malgrandecon de la kongreso kaŭzis laŭ Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães la neentuziasmo de brazilanoj, de kiuj la Centra Oficejo esperis pli amasan partoprenon. Tial la kongreso fariĝas deficita, ĉar la planoj estis parte faritaj por pli granda kongreso.
Fine de la kunsido iu brazilano atentigis, ke anstataŭ kulpigi brazilanojn necesus foje esplori kion ordinaraj esperantistoj volus havi en kongresoj, povus esti ke kongresanoj volus ion alian. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro, diris ke foje tiaj enketoj estas faritaj, kaj tamen plej multaj esperantistoj deziras la UK-ojn tiaj, kiaj ili estas, kaj ke neniam eblos krei tian programon, ke ĝi plaĉos al ĉiu, ĉar la gustoj estas tiom malsamaj.
En la programero inter CO-anoj partoprenis ankaŭ kasisto Stanka Starčević, sed aparte al ŝi ne estis demandoj. En la komenco estis ĉ. 30 kongresanoj, sed dum la kunsido la kvanto kreksis ĝis proksimume 40.
En la komenco de la kunsido granda parto de la tempo estis uzata por diskuto pri poŝtmarkoj, kiujn daŭre eblas sendi al la Centra Oficejo, kie ili estas vendataj al filatelistoj kaj tiel kontribuas kelkcent eŭrojn jare al la enspezoj de UEA. En 1990-aj jaroj poŝtmarkoj kontribuis signife pli al UEA, ĉar tiam homoj sendis paperajn leterojn pli ofte. Tamen uzitaj poŝtmarkoj, prefere kun siaj kovertoj, estas daŭre bonvenaj al CO kaj kontribuas finance al la asocio.
Krome la kongresanojn interesis apero de jarlibro ĉi-jare, agado en Afriko kaj organizo de Universala Kongreso. Jarlibro aperis ĉi-jare du semajnojn pli malfrue ol pasintjare, sed kelkaj kongresanoj jam ricevis ĝin kaj aliaj eble trovas ĝin hejme post la kongreso. La Jarlibron redaktis ĉi-jare Francisco Veuthey, al kiu estis pagita trimonata salajro pro tio, ĉar la oficisto, kiu jam dum dek jaroj redaktis jarlibron, Roy McCoy, emeritiĝis pasintjare.
Ankaŭ la luksa kongresejo estis kritikata, sed ĝin defendis la CO-anoj, unue ĉar UK bezonas iom alian, pli prestiĝan kongresejon ol malgranda renkontiĝo, kaj ke ofte la luksaj ejoj ne estas pli malmultekostaj. Ekzemple, laŭ klarigo Clay Magalhães, ĉi-jare prezo kiun ofertis malpli luksa kongresejo, estis duoble pli alta. En Lillo atendeblas tiom granda kongreso, ke ne eblas organizi ĝin aliloke ol kie ĝi okazos, sed temas pri tute praktika, ne aparte luksa kongresejo.
En la ĉi-jara kongreso la plej granda problemo, laŭ la demandoj, estas la manko de senpaga retkonekto. La kongresejo postulus de UEA po 10 dolarojn je kongresano por senpaga retaliro, kaj CO opiniis tion neeltenebla finance, sed tamen la kongresejo disdonas duonhorajn alirslipetojn, ŝajne senlime, kaj almenaŭ unu kongresano sukcesis ricevi senpagan aliron eĉ por la tuta semajno, ĉar tio estas bezonata por organizo de reta trejnado de TEJO dum la kongreso. Tamen venontjare en Lillo ĉiu kongresano havos senpagan retaliron, kiun la kongresejo mem donis.
Aperis ankaŭ demando pri okazigo de UK en Afriko kaj al tio respondis estrarano de UEA Stefan McGill, ĉar la decido apartenas ne al CO, sed al la estraro, ke verŝajne Afrika UK realiĝos iam inter 2020 kaj 2025, kaj jam antaŭ tio eblus organizi sinsekve kongresojn de TEJO kaj ILEI, eventuale en loko, en kiu poste estos planita la UK.
Al demando ĉu ne eblus premii landajn asociojn aŭ lokaj grupojn aŭ ĉefdelegitojn, kiuj plej aktive varbis, oni klarigis ke ekzistas Trofeo Fyne, sed praktike ĝi funkciis bone nur kelkajn fojojn, kaj jam en 1990-aj jaroj ĝi ne plu funkciis tiel, ke ĝin ricevu ĉiun duan jaron tiu landa asocio, kiu plej aktive kreskigis la nombron de individuaj membroj de UEA, kaj kiu donu ĝin en sekva jaro al sia plej aktiva loka grupo.
Pasintjare ĝin ricevis la vjetnamia landa asocio, sed plejparte pro tio, ke la fondaĵo Canuto membrigis multajn vjetnamanojn. Nun la membronombro kreskas en Ĉinio, sed plejparte pro sinjoro Trezoro, kiu varbis plurdekojn da membroj al UEA. Krome Trezoro proponis investi UEA-monon al la Ĉina merkato per sia investa fondaĵo kaj promesis 10-procentan renton jare. Osmo Buller pretas esplori la proponon post ricevo de konkreta propono en retpoŝto.
Fine de la kunsido Osmo Buller dankis pro ilia kunlaboro tiujn kongresanojn, kiuj ne estos venontjare en la kongreso, ĉar la venonta UK estas la lasta en kiu Osmo partoprenos kiel oficisto de UEA. La aliajn, kiuj partoprenos venontjare, li dankos tiam.
Ĵaŭde en la kongreso okazis ankaŭ monda premiero de la serba filmo "Laŭ la spuroj de Tibor Sekelj", kiun produktis du junaj serboj en 2005 en lokoj kiujn siatempe vizitis la esperantista mondvojaĝanto Tibor Sekelj en Argentino, Ĉilio, Bolivio, Peruo kaj Brazilo.
La prezenton partoprenis ankaŭ la vidvino de Tibor Sekelj Elizabeta Sekelj kaj du aliaj parencoj de Tibor. La filmo serblingva kun esperanta subteksto. Baldaŭ la filmo spekteblos ankaŭ en Youtube (serĉu ĝin per vortoj "Tibor Sekelj"). En la reta kinejo de UEA troviĝas ankaŭ plia filmo pri Sekelj.
Raportis: Jukka Pietiläinen