Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Carlo Minnaja redaktos Literaturan Foiron

Carlo Minnaja redaktos Literaturan Foiron

de Redakcio Laste modifita: 2014-01-16 23:21
Carlo Minnaja el Italio provizore redaktos la revuon Literatura Foiro, post la subita forpaso de la multjara ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski.

Carlo Minnaja estos ĉefredaktoro dum 2014. Pri la enpaĝigo respondecos Perla Martinelli, rakontas la retejo de la Esperanta Civito.

La solvo estas provizora, kaj la definitiva decido pri ĉefredaktoro por la trijara periodo 2015-17 estos farita poste. Unu plia kandidato jam anoncis sin, laŭ la retejo de la Civito.

Fonto: HeKo

arkivita en:
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2014-01-18 10:51
"Kaj kvankam la epoko de Trifonĉovski [kiel redaktisto de Literatura Foiro] iĝos ĉi-jare la plej longa, la plej intensaj kaj variaj restas la unuaj du [fare de Silfer kaj Martinelli], kiuj koincidis kun grandaj eventoj en Esperantio kaj en la mondo." - diro de la chefmodestulo Silfer, legebla en http://www.esperantio.net/index.php?id=1656
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-01-19 18:39
 "Heko " estas sole regata de la chefmodestulo
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2014-01-31 17:13
La tuta "Civito" estas nur fantazia regno kiun Silfer inventis por povi deklari sin Reĝo de Esperanto.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-01-31 14:14
Nenio shanghighos sub la redakto de Minnaja. Li estas unu plia pajlo-homo kiu lasas sin jungi al la charo de la gekapoj de Literatura Foiro. Minnaja dependas de la instrukcioj de chi gekapoj kaj jhus konfirmis al mi skribe, ke li nenion akceptus de mi. Kredeble la "rugha listo" de Silfer estas jam tro dika por publikigi ghin...
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2014-01-31 16:53
La supra aserto de kol. Haupenthal estas neekzakta (li citu la precizajn vortojn de mia mesagho!. Mi deklaris skribe al li kun kiu mi daure flegas civilajn kolegajn rilatojn (kiel kun chiuj, cetere, ech se ne chiuj rilatas civile al mi), ke mi ne akceptos unu difinitan de li hipotezitan artikolon, char lau la de li proponita titolo mi jughis ghin provoka kaj ne senpartia (fakte, unupartie jugha): nek provokojn nek unupartiajn jughojn mi deziras gastigi en revuo kiun mi taksas serioza kaj tia mi shatus plugardi dum mia provizora redaktado ghis decembro. Mi ankau deziras eviti tonon, bedaurinde ne maloftan che kol. Haupenthal, kia estis tiu per kiu li sin adresis iam al red. Stano Marcek kaj freshdate al prez. Mark Fettes. Mi ne bezonas aliulajn kapojn por jughi. Aliaj revuoj shatas tiaspecajn artikolojn kaj tonon, do certe ne mankos al kol. Haupenthal loko kie esprimi siajn pensojn kaj mi bondeziras, ke li rapide trovu paghojn kiu ilin gastigas kaj disvastigas. Koncerne pajlo-homojn, temas, nu, (kiel nomi ghin?) malestima esprimo, kiu tushas min kiel akvo anseron. Vershajne chiu kapablas jughi mian pli ol sesdekjaran plej diverskampan kaj diversmedian agadon kaj, fine sed ne fone, respektan sintenon al chiuj. Se iu volas rekte konatighi kun mia laboro kiel redaktoro, li legu la revuon Literatura Foiro almenau dum chi tiu jaro.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-02-01 07:43
Mi deziras bonan laboron kaj belan revuon en 2014!
amike
Istvan Ertl
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-01 14:40
LA CIVITO KAJ ĜIA ARM-PORTANTO

 

Ĉar amiko Minnaja eksplicite petas, ke mi „citu la precizajn vortojn de mia mesaĝo“ – jen kion mi skribis al li (2014-01-27) en la decidiga punkto:

 

„Jen senpolemike kaj malsterile:

Ĉu vi akceptus artikolon pri (la lezo de) aŭtoraj rajtoj en Esperantujo kaj, lige kun tio, la elmontro de fuŝ-editorado de Auld?“

 

Kaj jen lia respondo (2014-01-31):

 

„Vidu, kara, mi ne akceptus ĝin ĉar mi ĝin antaŭflaras: vi jam teme parolas pri ‚lezo’, do vi metas vin en la pozicion de (unuflanka) juĝisto, kaj tion mi ne ŝatas; vi parolas pri fuŝ-editorado, ankaŭ tio estas juĝo de kulpeco (en nura unu linio vi tuj sukcesis diri du unuflankajn malagrablaĵojn) kaj tion mi ne ŝatas; ĝi estus per malagrablaj vortoj akuza al la editorintoj de Auld (minimume), inter ili, rigardu la kazon, estas LF-koop...

Ekzistas multaj temoj, pri kiuj oni povus laŭdi, sed vi preferas neniam trafi al ili...“

 

* * *

 

Mirindaĵo: pri la parapsikologiaj kapabloj de Minnaja mi antaŭe ne sciis. Li do konas la enhavon de artikolo kiun mi ne nur ne verkis ankoraŭ, sed pri kies konkretaj konturoj mi same ankoraŭ ne (kon)sciis. De kie ĉi klar-vido? Nu jen: Minnaja ĝin „antaŭflaras“, mi metas min „en la pozicion de (unuflanka) juĝisto“, ĉar mi parolas pri „lezo de aŭtoraj rajtoj“ (kvazaŭ ĉi delikto ne ekzistus kaj estus nura fantasmagorio) kaj ĉar mi „parolas pri fuŝ-editorado“ kio laŭ Minnaja estas „juĝo de kulpeco“: se almenaŭ li skribintus „juĝo pri nekapablo“ li trafintus la kernon. Malgraŭ la ditiramboj plu farataj al la „genio“ de Auld, kiel editoro kun sciencaj kriterioj li montriĝis absoluta nulo. En la kazo de Miĥalski mi tion elmontris en ampleksa recenzo, pri liaj antologioj estus facile ĝin same elmontri, sed tio estus „per malagrablaj vortoj akuza“, ekzemple por LF-koop. Pri ĉi „LF-koop“ Minnaja klarigis al mi sam-letere:

 

„Kio faras min ano de la Civito (...)? La agreso al la paro Silfer-Martinelli (fare de vi, Camacho, Blanke, Künzli, Kniivilä…)“ (Do, ne „politikaj“ konvinkoj, sed privataj impulsoj motivas nian „Civitanon“.) Kaj ankoraŭ pli frue sam-letere li rivelis: „Ne estas mistero, ke vi ne estas bonvena en la medio de LF-koop; ili estas sentemaj al insultoj, mokoj, kalumnioj, envolviĝo en La Manto (...), alpropriĝo senpermesa de karikaturo kaj eble alio.“

 

Klare, ke „ili“ estas nur la gekapoj de LF, kies vol-plenumanto en 2014 estas nia padovano. Ni do preĝu Sanktan Antonon, sed gardu nian monon...kaj aliĝu al la pia deziro de István Ertl pri bela revuo en 2014 – sen plej eta makulo haupenthala, prigardata de la nova ĉefo de la Kongregacio por la Kredo, Carlo Minnaja, kuria kardinalo de la Civito.

Honi soit qui mal y pense.

R. Haupenthal
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2014-02-01 23:48
Mi konfirmas ke kol. Haupenthal citis precize kaj honeste miajn vortojn. Kvankam ili estis direktitaj al li kaj ne celis publikan afiŝadon, mi agnoskas ke ĉiu mesaĝo iĝas proprieto ankaŭ de la ricevanto, do, se li volis diskonigi ilin ĉi tie, mi dankas pro la senpaga reklamo. De komentoj pri liaj komentoj mi min detenas. Koncerne akcepton de artikoloj, se mi jam ne ŝatas proponitan titolon (mia gusto), kaj la stilon mi abunde konas (sen neceso de parapsikologio) kaj same ne ŝatas (mia gusto), mi sentus min malhonesta redaktoro se mi dirus: "ho, jes ja, ellaboru la tekston" kaj post la peno de la aŭtoro rifuzus la rezulton. Kunlaborantaron de LF mi deziras pliampleksigi (kaj jam klopodas) per artikoloj kiu trafas al mia gusto, kaj mi aŭdacas esperi ke ili trafos ankaŭ la guston de la legontoj. Mi opinias, ke tiu estas la tasko de responsa redaktoro. Mi estas vol-plenumanto de neniu, mi estas sufiĉe (s)aĝa por kapabli decidi mem pri miaj agoj.
La ideo min vidi kun kardinala ĉapelo (ĉu ankaŭ kun incensujo?) min amuzas, dankon pro la ŝerco. Da papoj, aŭ sinkredantaj tiaj, kun siaj kurioj ne ekzistas nur unu en nia mondeto...
Pri unu afero mi tamen devas esprimi bedaŭron: ke el seka kaj normala, senemocia komuniko, ke mi fariĝas provizora redaktoro de LF, kelkaj trovis tuj pretekston, tute eksterteman, por esprimi malafablajn kritikojn al ges-roj Martinelli-Silfer, kaj mencii la Civiton, tute senkaŭze. Redaktado de revuo estas pezo; mi dankas al s-ro Ertl, sola (jes ja, bedaŭrinde sola) kies vortoj estis bondeziraj.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-02-02 16:07
Cxiu rajtas alighi al LF koop, kaj kundecidi pri ties sorto.

cxiu rajtas alighi al LF- koop kaj kundecidi pri ties sorto.LF estis regata dum epoko de paro Martinelli -Silfer- Nun necesas shangho
 
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-02 18:41
Bedaŭrinde, anstataŭ argumenti, Carlo Minnaja tordiĝas kiel diablo en akvo benita kaj turnas la atenton al flankaj aferoj. Fakto estas, ke li KATEGORIE (t. e. sendepende de AJNA temo) rifuzis mian kunlaboron. Tio okazis (kiel li mem konfesas) laŭla internaj instrukcioj de la Civito, t. e. de ties gekapoj.

Mian kunlaboron (en formo de informoj) por pluraj liaj verkoj (aperintaj kaj ankoraŭ ne aperintaj) li ne nur unu fojon petis kaj akceptis, ĉar ĉi-rilate li estis/as libera. Ankaŭ mi ĉiam danke profitis de lia scio...

Se mi eraras, kol. Minnaja proponu mem temon pri kiu mi „rajtus“ verki en lia revuo. Sed eĉ ĉi-rilate li jam eksplicite deklaris, ke mia kunlaboro ne bon-venas (al la gekapoj kiujn li devas blinde obei).

Ĉar li insistas, ke mia NEVERKITA artikolo ne estas laŭ lia „gusto“, li bon-volu elmontri ties erarojn faktajn, enhavajn, lingvajn, stilajn k. a. Sed eble eĉ mia tuta verkaro (inkluzive de miaj tradukoj) apriori kaj per definitionem estas nura fatraso kaj makulaturo ŝtiparuminda...
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2014-02-03 21:11
Ekzistas aliaj literaturaj revuoj, sed mi ne scias ĉu ili akceptas neverkitajn artikolojn...
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-02-04 05:59
Estas kutimo en profesia ĵurnalismo proponi la skizon de neverkita artikolo al la redakcio kaj interkonsenti pri la enhavo kaj pri la amplekso. Kelkaj Esperantistoj estas tiom memkonfidaj pri siaj tekstoj, ke ili nur povas akcepti la reprodukton de ĉio sen ŝanĝoj kaj mallongigoj.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2014-02-04 17:20
Oni sendas proponojn por libroj kaj longaj artikoloj, sed por mallongaj artikoloj, kiel tiuj kiuj kutime aperas en esperantaj revuoj, oni kutime sendas la tutan artikolon.

Estas iom paradokse, ke amatoroj plej insistas, ke oni nenion ŝanĝu en iliaj tekstoj. Profesiuloj akceptas ke redaktoroj rajtas redakti.
Jakvo schram
Jakvo schram diras:
2014-04-26 15:45
Amuze legi viajn vortojn post nia hieraŭ vespera parolo. Sed vi pravas, redaktado devas esti rajto de redaktanto, fuŝigi estas malpermesata de iu ajn, ĉu ne :-)
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2014-02-04 17:40
Mia principo (ĉu nur mia?) estas ne proponi kaj ne akcepti kunlaboron por artikolo aperigota en revuo de mi redaktata, se la stilo de la hipoteza kunlaboranto ne plaĉas al mi. La stilon de kol. Haupenthal mi spertas jam dum jardekoj (laste en ĉi tiu Folio) kaj, tute normale kaj tute simple, ĝi ne plaĉas al mi por revua artikolo; jen ĉio (private estas alia afero, ni konstante kunlaboras kun reciproka kontento). Por tio mi nek bezonas permesojn, nek akceptas vetoojn, nek desuprajn nek desubajn. Tial mi petas, ke oni lasu min trankvile redakti; legontoj juĝos. Ĉikanoj jam antaŭ la komenco certe ne estas kuraĝigaj; konsolo estas, ke ili venas nur de eteta manpleno da personoj, kio espereble indikus, ke la granda plimulto trankvile atendas la estontajn rezultojn. Felicxan legadon!