Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojn
Laŭ informoj, publikigitaj lige kun la estrara kunsido de UEA komence de aprilo, la financoj de la asocio por la jaro 2013 pro la malkresko de la membraro kaj pro la negranda kongreso en Rejkaviko montras nekutime grandan deficiton. Tial oni nun ellaboras strategiojn por ekvilibrigi la buĝeton.
Ne temas pri akuta krizo, ĉar se la deficito daŭrus je la nuna nivelo, la kapitalo de la asocio sufiĉus por pluvivo ankoraŭ dum kelkdek jaroj. La plej grandajn deficitojn UEA havis en 2002 (57.000 eŭroj) kaj en 2003 (48.000 eŭroj), kiam ili krome estis aparte sentebla, ĉar la kapitalo estis klare malpli granda ol nun.
Libera Folio turnis sin al la prezidanto de la asocio, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro, Osmo Buller, por ricevi pli da informoj. Montriĝis, ke la deficito estus eĉ pli granda, se ne estus enkondukitaj diversaj ŝparoj jam dum la pasinta jaro.
Libera Folio: Kioma estis la deficito de la spezokonto 2013, kiuj estis ĝiaj ĉefaj kaŭzoj, kaj kiel ĝi estos kovrita?
Osmo Buller: – La spezokonto ne tute pretas, sed ĝia minuso estos ĉ. 30 000 eŭroj. Krom la malkresko de kotiz-enspezoj kaj la malgrandeco de UK, temis ankaŭ pri malpli da librovendoj kaj rento-enspezoj. Parte tiujn perdojn kovris ŝparoj ĉe preskaŭ ĉiuj kostoj. La deficiton oni kovros el la kapitalo, kiu estas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da eŭroj.
La estraro jam anoncis, ke oni intencas ŝpari pri la organizado de la UK en Bonaero. Kiel?
Osmo Buller: – Tio ne estas atingebla per granda ŝparo aŭ per rezigno pri iu elspezo, sed per etaj ŝparoj ĉe pluraj eroj kaj per klopodoj por trovi pli da enspezoj. Ekzemple por la kongresa sako oni jam trovis sponsoron.
Oni parolas ankaŭ pri novaj vendostrategioj por la libroservo. Kial?
Osmo Buller: – La kialo ne povus esti pli simpla: de kelkaj jaroj la vendoj malkreskas. Necesas renversi tiun tendencon.
Oni anoncis ŝparojn pri estraraj kostoj en la buĝeto por 2015. Kiel kaj kiom oni ŝparos? Ĉu similaj ŝparoj okazos jam en 2014?
Mark Fettes: – Mi ne havas ĉemane la modifitan buĝeton, sed jes, ni ŝparos simile en 2014 kiel en 2015. Temas pri kelkaj miloj da eŭroj malpli, kompare kun la antaŭa buĝeto.
Kiel oni planas uzi monon por movada evoluigo en 2014 kaj 2015? Por kiaj konkretaj projektoj pri "kapabligo kaj konsciigo" oni esperas ricevi donacojn?
Por kompreni la financon de UEA pli bone indus kunmeti en grafiko la evoluon de la asocia kapitalo de UEA dum la pasintaj jardekoj, eble aldone la evoluon de la (spezokontaj) "deficitoj" (aŭ gajnoj, malofte). Surbaze de tio (aŭ de similaj longdaŭraj superrigardoj) eblus decidi, ĉu la aktuala deficito estas io rimarkinda aŭ ĉu simple temas pri la normala ondumado de financo. Ja la tre granda enspezofonto UK migras tra la mondo kaj do tio estas tre ŝanĝiĝema.
(Alia demando estas la divido de la enspezoj - inkluzive de donacoj kaj heredaĵoj - al la diversaj eblaj elspezoj. Ne facile decidi, kiom multe oni dediĉu al la kreado de varoj kaj servoj, inkluzive de la necesaj salajroj, kaj kiom multe al kapabligo, konsciigo, disvastigo ks. Kaj kiom tio efikas - kaj kio fakte estas la konkrete mezureblaj celoj kaj mejloŝtonoj de tiaj movadecaj agadoj...)