Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Esperantistoj protestas pri EU-diskriminacio

Esperantistoj protestas pri EU-diskriminacio

de Redakcio Laste modifita: 2014-01-16 12:07
Eŭropa Unio ne sekvas sian propran principon pri lingva egaleco, kiam informoj pri gravaj, novaj subvencioj haveblas nur en la angla. Tion opinias la ĉefe esperantista asocio Nitobe, kiu nun publike protestas kontraŭ la lingva diskriminacio.
Esperantistoj protestas pri EU-diskriminacio

Ankaŭ la retejo de Erasmus+ estas nur anglalingva.

En decembro 2013 la Eŭropa Komisiono publikigis gvidlibron pri la nova grandega subvencia programo Erasmus+, kiu kunigas multajn antaŭajn programojn. La celo de la programo estas intensigi la eŭropajn kontaktojn ene de edukado, junularo, sporto kaj aliaj kampoj. Malgraŭ belaj vortoj pri diverseco kaj inkluzivado, por aliri la programon necesas unuavice bona scio de la angla lingvo.

La 260-paĝa gvidlibro kun detalaj klarigoj pri la komplikaj paŝoj necesaj por peti financan subtenon estas havebla nur en la angla lingvo. Tradukoj al aliaj lingvoj ne estos haveblaj dum pluraj monatoj, sed la unua limdato por peti subvencion estas jam la 17-a de marto.

Aldone, ĉiuj petoj pri subvencio, sendepende de tio, en kiu lingvo ili estas prezentataj, devas enhavi resumon pri la projekto en la angla.

La ĉefe esperantista asocio Nitobe, kiu laboras por lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj, trovas ke la situacio malebligas al tiuj eŭropanoj, kiuj ne scias la anglan, partopreni la konkurson pri la subvencioj sur egaleca bazo. En freŝa gazetara komuniko la asocio Nitobe skribas:

Eŭropa Komisiono klare diskriminacias la eŭropajn civitanojn kaj asociojn kiuj ne konas la anglan, kaj donas nepravigeblan avantaĝon al britaj kaj irlandaj neregistaraj organizoj, asocioj kaj publikaj instancoj. La unua limdato por prezenti projektojn kadre de la programo Erasmus+ estas jam la 17a marto. Tio signifas antaŭ la publikigo de la gvidlinioj en la aliaj 23 oficialaj lingvoj de EU. Estas simple ne ebla por civitanoj kiuj ne regas la anglan partopreni en projekto kiu estas financita per la EU buĝeto, t.e. per la impostoj de ĉiuj eŭropaj civitanoj.

Laŭ la asocio, Eŭropa Komisiono devas senprokraste ŝanĝi la situacion tiel, ke ĉiuj asocioj en Eŭropa Unio havu egalajn elirpunktojn por partopreni la konkurson. Libera Folio kontaktis la sekretarion de la asocio Nitobe, Michele Gazzola, por ricevi pliajn klarigojn.

Libera Folio: En multaj kazoj oni ne tradukas diversajn dokumentojn de EU al ĉiuj lingvoj, aŭ la tradukoj aperas kun malfruo. Kial vi elektis ĝuste ĉi tiun kazon por protesti?

GazzolaMichele Gazzola: – Ĉar temas pri distordo de la konkurenco. La unua limdato por prezenti projektojn kadre de la programo Erasmus+ estas jam en marto, sed la tradukoj ne haveblos antaŭ aprilo. Estas simple ne ebla por civitanoj kiuj ne regas la anglan partopreni en projekto kiu estas financita per la EU buĝeto, t.e. per la impostoj de ĉiuj eŭropaj civitanoj.

Ĉu vi rekte kontaktis iujn oficialajn EU-instancojn pri la afero?

— Ne ankoraŭ, sed ni intencas unue kontakti la asociojn por la defendo de naciaj lingvoj, kaj eventuale organizi apelacion al la eŭropa Ombudsmano aŭ rajtprotektanto. EEU interesiĝas pri la iniciato, kaj ankaŭ pluraj unuopaj esperantistoj. La afero estis pristudita kune kun pluraj TEJO-aktivuloj ĉefe ene Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kaj ankaŭ TEJO partoprenas la iniciaton.

Kian reagon vi atendas?

– Ni atendas ke Eŭropa Komisiono rapide publikigu la tradukojn de la gvidlinioj kaj la deviga registriĝpaĝo en la aliaj oficialaj lingvoj kaj prokrastu la unuajn limdatojn.

arkivita en:
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-01-07 17:45
Kelkfoje sxajnas al mi, ke EU tute neglektas tion kion mem pregxas.Nek demokratio nek justa lingva politiko estas praktikata.
Kaj gxuste lingva justeco estas unu el plej gravaj aldonoj por komuna kunvivo kaj mastrumado. Al multaj sxajnas mono estas plej grava, sed sen vera internacia interkomprenilo - neutrala, logika kaj facila neniam okazos vera integrigxo, cxar por vera integrigxo bezona estas vasta popola iterkompreno sen sento, ke estas depremata de alia "pli forta" lingvo en kiu estas devigata interkomprenigxi.
La historio devus instrui nin, ke tiu lingvo neniam estas vere akceptita kaj vekis nur ne internaciimon sed naciismon, rasismon, kion gxuste nun plikreskantan observas en la EU. (ne parolante pri lingva kaj kultura detruo de la "malgrandaj lingvoj")
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-08 15:53
Pura "bullshit" je la tria potenco.

1) Uzado de la Angla kiel interlingvo kondukas nek al naciismo, nek al rasismo.

2) Se oni en EU iam politike vere pretos konstati, ke la senĉesa tradukado tien kaj reen ĉiudirekte de tutaj amasoj da dokumentoj simple ne estas praktike ebla - ne pro la ĉi-rilataj kostoj, sed simple pro la limigata nombro da disponeblaj tradukistoj kaj la el tio rezultantaj prokrastoj - la solvo estos simple deklari la Anglan precipa komuna lingvo de EU. Eble oni aldonos la Francan, sed jen jam la fino de la listo. Esperanto neniel rolos. Oni ne forgesu, ĉiuj landoj jam konsiderinde investis en la instruado de la Angla lingvo.

3) La popoloj de Eŭropo tute feliĉe, kontente kaj eĉ entuziasme lernas la Anglan. Ili fajfas pri iuj argumentoj niaj bazantaj sur lingva hegemonio ktp. Ili ege prefere veturas Londonon por viziti Palacon Buckingham kaj ekvidi tie la ne plu ove freŝan reĝinon aŭ miri pri la elefant-oreloj de la princo de Kimrujo. Kulmine ili ĝojos iam mem sidi supre en ruĝa duferdeka buso kaj fotografigos sin apud gardisto ŝvitanta sub ursfela ĉapego.
 
Bonvenon en la realo!

Ĉu Stanislavo eble estas viktimiĝinta de la kruda E-movada propagando?

(PS: La artikolo pri reĝino Elizabeto la dua en Vikipedio estas vere mizera. Eĉ mizerega. Evidente la Brita E-movado valoras ne eĉ unusolan groŝon.)
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-09 01:06
Konstati lingvan diskriminacion ne estas viktimighi al esperanta propagando. Neniu shatas trakti komplikajn procedurojn tra lingvo nepropra.
La nombro de tradukistoj estas limigita ne char ne eblus trovi pliajn (eble kun malgloraj esceptoj, kiel che la lingve handikapitaj britoj), sed char la membroshtatoj kaptis la demagogian ekskuzon de krizo por striktigi la zonon, kaj volas shparojn chie ajn, ankau che la tradukservoj. Poste ili mem plendas pro manko au malfruo de tradukoj: iom hipokrite.
amike
Istvan Ertl
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-09 10:04
Memkompreneble ekzistas lingva diskriminacio. Memkompreneble ekzistas eĉ lingva rasismo. Ili ekzistis, ili ekzistas kaj bedaŭrinde ili supozeble ĉiam plu ekzistos. Temas nur pri variantoj de ĝenerala diskriminacio kaj ĝenerala rasismo.

Sed ambaŭ terminoj vere ne trafas la lingvan problemaron de EU. Tie laŭ la volo de la praaj EU-politikistoj ĉiuj Eŭropaj lingvoj – almenaŭ el tiuj la naciaj lingvoj – estu samrajtaj kaj pro tio – teorie – samrajte uzataj por ĉiuj EU-dokumentoj kaj en la debatoj de la EU-parlamento. Bedaŭrinde tiu celo – fakte unu el la sufiĉe maloftaj bonaj celoj de EU – ne estas atingebla en la burokratia praktiko. Do oni inklinas sufiĉe dentgrince enkonduki - pli aŭ malpli oficiale - la lingvon internacion – do la Anglan. Miascie la Angla uziĝas jam delonge kiel interlingvo inter la tujtradukistoj. Tio ofte okazas en aliaj plurlingvaj tujtradukistaj situacioj.

Cetere, se oni fakte enkondukus Esperanton, ekzistus plu la precize samaj problemoj. Aldone ni havus hegemonion de Esperanto.

Kaj pri la traktado de komplikaĵoj tra lingvo ne propra mi emus komenti, ke se oni legas iun uzinstrukciojn por aparato el Ĉinujo, oni estas bone konsilata legi la Anglan version kaj ja ne la propralingvan. La probablo, ke la Ĉinoj kapablis pratraduki teknikaĵojn Anglen estas pli alta, ol la probablo, ke loka komerca tradukservo komisiita de la importisto kapablis traduki la uzilon loklingven, komprenante absolute nenion pri la aparato. Fakte ili neniam ajn eĉ nur vidis la aparaton ili disponas nur pri ties foto. Do la Angla pratraduko estas plej ofte la plej akurata.

Cetere, "teorian" Esperantan tradukon oni tuj forgesu. Ĉe ni mankus ne nur la necesaj fakterminoj, sed ankaŭ eĉ vortoj nur por definitive kaj nur unusence difini iomete pli komplikajn manajn kaj fingrajn manovrojn.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-09 10:07
... iujn uzinstrukciojn ...
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-01-09 13:56
La hegemonio de la Angla lingvo estas same malavantaĝa al la Anglalingvuloj mem, kvankam en tute alia maniero.

Estas avantaĝe havi komunan internacian lingvon. Estas maljuste (kaj sekve ne vere internacie) se tiu komuna lingvo jam estas gepatra de parto de la homaro. Anglalingvuloj estas same sentemaj al maljusteco kiel aliaj popoloj, do ne estas aparte malfacile komprenigi al ili ke ili devas lerni duan lingvon krom la Anglan. Sed se oni kredas ke la lingvo estas komunikilo -- ĝuste komunikilo, nenio pli kaj nenio alia -- tiam oni konfuziĝas, ĉar tiam prezentiĝas la falsa problemo ĉu entute rajtas principe ekzisti pli ol unu lingvo. Se la propra gepatra lingvo ŝajnas esti tiu kiu plej probable postvivos la neniigon de homaj lingvoj, plej nature estas tute ne formuli lingvopolitikon kaj lasi ĝin okazi kiel konsekvenco de la ceteraj politikoj.

Homoj ne denaske Anglalingvaj devas aŭ submetiĝi al la Angla, aŭ konkuri kun ĝi, aŭ agnoski ke Esperanto ekzistas.

---

Cetere, pri kiuj manaj kaj fingraj manovroj laŭ vi mankas vortoj en Esperanto? Mi volas kontroli ĉu ili ekzistas en la Dana, kaj redakti http://vortaro.dk konforme.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-09 23:38
Pri kelkaj aferoj Vi kaj mi konsentas. Mi malmodeste rekomendas legadon de mia eseo "Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?". Vd. pri ghi en recenzo, sur p. 15, http://www.esperanto.de/ea/2010/ea2010_4_4.pdf
amike
Istvan Ertl
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-01-09 20:24
Kara Simono,
estas malgxoje konvinkadi esperantistojn? pri valoro de Esperanto kiel interlinvo.

Mi ne estas revulo kaj estas preskau certa, ke Esperanto ne venvos precipe pro politikaj kaj monopolaj kazoj, sed ne povas vidi malbonon, malghusteco, maljustecon uzante iun nacian lingvon kiel interlingvo en shajne demokrate reganta parto de la mondo.

Vi skribas, ke uzado de la angla kiel interlingvo ne kondukas al naciismo chu rasismo. - Ne direkte, sed vekas en la homojn malkontentecon vidante, ke certaj klasoj chu nacioj ne bezonas lerni fremdajn lingvojn kaj devigas pli au malpli uzadi tiun.Samtempe naskas koleron kaj senton esti subjugata.

Certe ankau vi ne povas neigi, ke uzante nacian lingvon kiel internacian post certe tempo neniigas malgrandajn lingvojn kaj samtempe ghies kulturojn. Rigardu kiom da indianaj lingvoj estis tute perditaj kaj chiutage mortas iu malgranda lingvo en la mondo pro invado de "grandaj lingvoj".

Jam Lord Robert Cecil esprimis sin, ke ne sufichas, ke elito povas sin interkomprenigxi, des pli, se ni nun volas krei "Europan Familion". La historio instruas, ke vera integrigho ne povas okazi, se la popolo ne povos interkomprenighi ne estante devigata uzi lingvon de pli "forta".(lau tiu pensmaniero, eble niaj idoj devos baldau lerni la chinan?)

Ankau vi devus konsenti, ke ne estas juste, ke unu investu chiam en la instruado kaj alia nur profitu kaj ludu superulon.

Chu vi ne konsentus, se chiu popolo , chiu kulturo havu la saman rajton?
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-09 20:31
> Jam Lord Robert Cecil esprimis sin,
> ke ne sufichas, ke elito povas sin
> interkomprenigxi

Parolas multe pli da homoj la anglan ol Esperanton. Do, kompreneble oni ne povas uzi la "elitan" Esperanton por krei "Europan Familion", sed uziĝas la internacia lingvo: la angla.
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-01-10 11:58
Jes Sebastian, vi pravas, tio estas fakto, sed oni ne povas silenti, ke tio estas postrestajho de imperialisma, kolonialisma politiko kaj ke ghi en la moderna demokratia mondo, promesanta justecon kaj racion estas ghusta. Pro tiu fakto la lingve sklavigata multaj popoloj kaj ghiaj kulturoj estas estas kripligataj kaj subigataj. Multaj de ili ech pereas. Tio estas ne nur lingva, sed kultura kaj politika hegemonio kiu ne kongruas kun idealoj de Unuighintaj Nacioj!

Nenia diskriminacio al neniu popolo, al neniu lingvo al neniu kulturo.
Hegemonion de Esperanto ni ne devas timi, char ghi portas neniun sharghon de naciismo, kolonialismo, impreialismo ech naziizmo, char ghi al neniu propras kaj portas internacian kulturon!
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-01-08 02:20
Estas bone, ke Nitobe faras oficialan proteston, sed estus ankau bone por la Esperanto-Movadoj, ke estus protestoj iom pli videblaj, por ke tio atingu la amaskomunikilojn iamaniere. Ni povas lerni de la historio de aliaj movadoj kaj la rolo de la enmetado de artikoloj en gheneralaj gazetoj. Mi supozas, ke niaj Esperantistoj kiuj laboras iomete en la kampo de politiko eble konsentos kun mi pri tio. Roterdamo kaj UEA ne estas tia asocio nuntempe.

Por preni usonan ekzemplon de tio, oni povas rigardi la rolon de edukado, protestado, kaj vidigado dum la sesdekaj jaroj, kaj speciale la rolon de The Highlander Folk School (Lernejo por Plenkreskuloj) kaj ghia estro Myles Horton rilate al la akiro de homaj rajtoj. Por homoj kiuj interesighas pri tiaj aferoj, jen, en la angla, pardonu, intervjuon de Bill Moyers kaj Myles Horton. http://www.youtube.com/watch?v=qSwW0zc-QBQ

Bonan Novan Jaron,

Dennis
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-08 16:00
>> Estas bone, ke Nitobe faras oficialan proteston, sed estus ankau bone por la Esperanto-Movadoj, ke estus protestoj iom pli videblaj, por ke tio atingu la amaskomunikilojn iamaniere. <<

Verege vortoj!

Do mi proponas, ke ni protestu Pusirajote. Mi supozas, ke ie ene de la movado troviĝas kelkaj sufiĉe plaĉaspektaj junulinoj.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-08 16:00
Veregaj ...
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-01-09 13:59
Kio precipe malhelpas tion, estas la fakto ke la Esperanto-movado kiel tia ne havas specifan problemon kun iu specifa eklezio.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-01-08 11:41
Se oni rigardas la Anglalingvan Vikipedian paĝon pri la nuna Eŭropa Komisiono
(http://en.wikipedia.org/[…]/Barroso_Commission#Second_college), oni trovos ke la Komisionanino pri edukado, kulturo, multlingveco kaj junularo (Androulla Vassiliou, el Kipro) situas surprize alte: jam la 13a, t.e. nur la kvara post la prezidanto kaj vicprezidantoj, el entute 27 (po unu Komisionano el ĉiu EU-lando). Mi atendus trovi la Komisionanon pri multlingveco ĉe la fino, sed la tri listolastaj estas Cecilia Malmström (SE) pri "hejmaj aferoj" (sed ŝajne temas pri homrajtoj), Dacian Cioloş (RU) pri agrikulturo kaj kampara evoluigo, kaj fine Neven Mimica (HR) pri protektado de konsumantoj.

Rango kutime signifas enorme multe en ŝtataj kaj superŝtataj oficoj, kaj unuavide la Vikipedia listo de Komisionanoj ne uzas alian vicordon. Vassiliou okupas la oficon de tio kio estus la ministro pri edukado kaj kulturo en nacia registaro; ĉu tiaj demandoj vere havas pli altan prioritaton en la Komisiono ol agrikulturo kaj protektado de konsumantoj - por ne paroli pri ekzemple klimato (Connie Hedegaard, DK) aŭ energio (Günther Oettinger, DE)?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-01-08 11:44
Ekzemple Leonard Orban (RU), de la antaŭa Komisiono prezidita de Barroso, estas menciita fine de alia listo en la sama Vikipedia artikolo.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-01-08 15:16
Vikipedio apenau estas fidinda fonto por io ajn. Ghi taugas kiel orient(ig)ilo, ne kiel definitiva jughilo: eble tiu rangigo estas la "oficiala" au eble ne. Iom pli fidinda estas la propra pagho de la Komisiono: http://ec.europa.eu/[…]/index_en.htm. Por "fajnaj informoj" oni neniam fidu vikipediajhon. Ja ech vikipediajhoj povas esti ghustaj - sed ne eblas certi.

Pri rangordo: mi ne scias precize, kial tiu retpagho rangigas la komisionanojn tiel (tamen estu certa: ech plej regul-respekta rangigo apenau influos la opiniojn de la membroj pri gravaj kampoj), sed ekzemple EU havas teorie striktajn kaj sekvendajn regulojn pri ordigo de lingvoj en listoj, malgrau kio oni ofte trovas aliajn ordojn de la lingvolistoj sur EU-paghoj. Ankau EU-oficistoj estas nur eraremaj homoj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-01-08 15:18
Nu, la ligilo de mia antaua mesagho shajnas ne funkcii, vershajne pro la fina punkto. Mi provas denove: http://ec.europa.eu/[…]/index_en.htm
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-01-08 19:27
Kolego sciigas al mi, ke che la Kortumo la vicordo estas:

prezidanto
vicprezidanto
membroj, unue lau dato de enoficigho, poste lau agho

Kredeble che la Komisiono validas sama au simila regulo. Inter vicprezidantoj supozeble validas la regulo aplikita por ordinaraj membroj.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-01-09 14:27
Tio ĉion klarigas, dankon! Mi origine deziris atentigi (kaj tion mi ja povas fari nun) ke nia problemo ne tiom estas ke oni ne prenas Esperanton serioze, sed ke oni entute ne sufiĉe seriozas pri lingvaj demandoj, ĉar la lingvistika scienco estas en stato kiu kompare igas la Esperantomovadon aspekti kiel kulmino de seriozeco, sukceso kaj digno. Ni tamen ne tro ĝoju pri tio, ĉar la sukceso de Esperanto dependas de tiu de lingvistiko.

Kiel la EU-sistemo penas por laŭeble bagateligi la lingvodemandon, estis sufiĉe klare montrite de la pozicio de Orban: li eniĝis nur ĉar oni devis trovi komisionaĵon por nova Komisionano, kiam Rumanio EU-aniĝis. Interese estas tamen ke oni ne forigis la komisionaĵon de lingva diverseco kun la establo de la dua Borroso-komisiono, sed nur kunigis ĝin kun edukado, kulturo kaj junularo, donante ĝin al pli aĝa persono de iom pli malnova EU-lando.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2014-01-09 00:58
Rango povas signifi enorme, se oni estas prezidanto aŭ vic-prezidanto. Ĝi jam signifas malpli se oni estas unu el ok vic-prezidantoj. Ĝi signifas nenion se oni estas en la 13a pozicio el 27.
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2014-01-09 08:02
Hodiaŭ mi plendis pri la diskriminacio fare de EU ĉe s-ro Androulla Vassiliou, respondeculino pri edukado, kulturo, multlingveco kaj junulo. (http://www.ipernity.com/doc/andreas.j.penk/29515737)

Kopiaĵojn kun la peto subteni min, mi sendis/ sendos al jenaj: prezidento José Manuel Barroso, vicprezidentino kaj respondeculino pri justico kaj bazaj rajtoj Viviane Reding, Günther Oettinger; parlamentano el Berlino Joachim Zeller, koncernaj konstantaj komitatoj de la parlamento; ĉiuj frakcioj de Germana Federacia Parlamento; kelkaj redaktejoj en Germanio.

Traduko al Esperanto venos ...
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2014-01-09 08:10
La respondo ne funkcias ... Mi rekomendas al Pejno Simono la libron "Ĉu nur-angla Eŭropo? - Defio al lingva politiko" de Robert Phillipson
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-09 13:34
Mi legis nur rapide la superrigardon en la Angla.

Mi estas certe, ke la aŭtoro multe pravas per siaj argumentoj. Tamen li staras sola kun ili.

Aldone neniu povis ĝisdate klarigi al mi, se oni reale grandskale enkondukus Esperanton, kial tiu ĉi-kaze treege fortiĝinta interlingvo ne same delokus la aliajn Eŭropajn lingvojn, kiel la Angla tion iugrade jam faras. Plene klare, ĉi-kaze, oni produktus ĉiujn filmoj kaj televidajn programojn en Esperanto. Kiel hodiaŭ, se mi volus aĉeti lumdiskon "Herkulo Puaroo" en la Germana por mia Germana edzino, mi devus atendi tri jarojn ĝis ĝi aperos. En la Kimra ĝi supozeble neniam ajn aperus. Do, same kiel hodiaŭ rilate la Anglan, ekzistus provizore nur Esperantan version.

Simile, la nombro da denaskuloj ege grandiĝus kaj tuj havus nedisputeblajn avantaĝojn super la ne-denaskuloj. Do estiĝus la sama situacio kun Esperanto kiel jam sen ĝi, sed kun la Angla..

La sola diferenco inter eble la Angla kaj Esperanto estus tio, ke oni pli rapide povos lerni ĝin. Tamen, tio ne signifus, ke ne rezultus egalnombre fuŝparolantoj de Esperanto, kiel hodiaŭ estas fuŝparolantoj de la Angla. Fakte estas ege aroge de Esperantistoj paroli pri parolantoj de "fuŝ-Angla", kiam en ĉiu loka E-grupo la parolantoj de "fuŝ-Esperanto" abundas.

Fine mi komentu, ke laŭ mia kredo kaj sperto estas preskaŭ ne eble sukcese "protekti" mortantan lingvon. Estas jam ja dekoj kaj dekoj de ekzemploj. Oni povas bedaŭri tion, ankaŭ mi bedaŭras tion, sed vere funkciantan solvon mi ne vidas. Kaj ĉu oni mortigos la Soraban per la Germana, la Angla aŭ Esperanto estas plene egale. Kiel oni en la Germana dirus, estas "furzegale"!
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-09 13:41
... Fine mi komentu, ke laŭ MIAJ kredo kaj sperto estas preskaŭ ne eble sukcese "protekti" mortantan lingvon. Estas jam ja dekoj kaj dekoj DA ekzemploj. ...

Oni vere povu korekti ion tie ĉi.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-01-09 14:31
Sub la hegemonio de Esperanto, la plej furoraj filmoj tipe estos plurlingvaj kun Esperanta subteksto.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-11 12:45
Mi parolis pri la postfinvenka epoko. Evidente vi pretervidis tion.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-09 20:26
JES. *subskribas*

Pri la poste diskuteto pri la soraba: Oni distingu inter la du sorabaj lingvoj, ĉar iliaj situacioj estas diferencaj. Ĝenerale: Homoj ĉesas uzi lingvon, se ili ne plu vidas ĝin avantaĝa. Mi ne vidas malbonon en tio, se iu lingvo tial ne plu estas uzata. Ĉiuokaze mi forte ne volas, ke per ŝtata mono estu subtenata iuj ideologiaj projektoj, ekz-e "konservado de minoritataj lingvoj". La homoj mem decidas, ĉu ili volas uzi ĝin aŭ ĉu ne. Same kiel pri Esperanto.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-09 20:33
(Hm, mi jesis al la Simona komento "Mi legis nur rapide …", ne al la ironiaĵo de Jens.)
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-01-10 14:52
Mi ne ironiis. En mondo kun ĝenerala scio de la internacia lingvo, homoj havos tute alian kaj multe pli konscian rilaton al lingvaj demandoj. Tio ankaŭ influos la manieron kiel oni faros filmojn (almenaŭ se ekzistos kinejoj tiutempe).
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-09 23:51
ideologio = "aparta konceptado de la mondo, karakterizanta difinitan individuon aŭ klason" (PIV). Eble Vi celis "idealismaj projektoj"? Chiel ajn, uzi shtatan monon por helpi minoritatajn lingvojn estas tute en ordo, simile kiel oni ne atendus de homo vivanta kilometregojn for de la elektra reto ke li mem pagu la kompletajn kostojn de sia enretigo.
amike
Istvan Ertl
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-10 11:07
Nuntempe unu motivo de la ŝtataj kaj administraj instancoj, pro kio ili mondonacadas al institucioj de ekz-e la soraboj estas la ideo, ke per la ekneuzado de ekz-e la malsuprasoraba lingvo "la mondo" perdus valoron. La idearo, ke la la uzado de kiel eble plej multaj diversaj iam ekestintaj lingvoj konsistigas ian "valoron", laŭ mi ne malprave estas nomata ideologio.

Se oni rigardas pli detale, ĝi fariĝas - laŭ mi - pli stranga: La ŝtataj instancoj elspezas monon por: subteni la uzadon de la malsuprasoraba lingvo, la uzadon de la suprasoraba lingvo kaj la uzadon de la intersoraba dialekto en la regiono de Ŝlejfo/Slepjo. Sed kial? Ĉiuj soraboj ja intertempe parolas la germanan, ofte multe pli bone. En la ŝtato Brandenburgo ekzistas leĝo, ke ĉiu rajtas en oficejoj kaj en kortumo uzi ankaŭ "la soraban", sed neniu, laŭ mia scio, ĝis nun iam faris tion.

Tiuj, kiuj ŝatas, povas ja inter si uzadi la soraban (na pśikład ja to cynim; ja som sam instalěrował serbsku tastaturu na mójom computerje), sed mi ne komprenas, pro kio la ŝtato donacadu monon por tio. Se mi decidas ekuzi Vokapukon kun amiko, ĉu la ŝtato pagu por la konservado de la uzado de Volapuko?
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2014-01-17 03:02
Kiam mi studis en Loveno (per Erasmus ankoraŭ sen la pluso), mi partoprenis tie kurson pri lingvaj aspektoj de multlingvaj socioj. Tie instruis nin persono, kiu kreas integrigajn lingvopolitikojn pedagogiajn por la belgiaj enmigrantoj. En unu prelego li prezentis plurajn argumentojn, pro kiuj lingva diverseco gravas. Unu el ili estis paralelo al biologia diverseco. Laŭdire eblas science pruvi, ke la mondo ja "perdus valoron", se perdus multajn lingvojn – formortado de lingvoj simile malriĉigas nian komunikadon kiel formortado de specioj malriĉigias nian naturon.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-17 07:19
>>formortado de lingvoj simile malriĉigas nian komunikadon kiel formortado de specioj malriĉigas nian naturon<<

Okaze de la specioj, oni povas argumenti, ke diverseco ene de specifa specio kaj multeco rilate la nombron da specioj kontribuas al la "robusto" kaj tiel al la supervivpovo de la naturo. Sed parolante pri lingvoj, mi ne ekkonas tian argumenton. Do mi supozas, ke science pruvi la valoron de lingva diverseco, fakte evidenta malavantaĝo por la interkomunikiĝo, devus esti iomete malfacile.

Estus interese sciiĝi kiel oni tiam prelege antaŭ vi argumentis.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-17 07:37
El libro kiun mi legis antau dekkelk jaroj: http://www.friendsoftobi.org/[…]/romainevanishingvoices72to77.pdf

amike
Istvan Ertl
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-17 08:28
Mi dankas.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-17 12:10
Mi supozas, ke vi, Istvan, celis la lastan paĝon de tiu PDF-dokumento. Estis malagrable legi ĝin, ĉar al mi ĝi impresis kiel pseŭdoscienco: Nepruvitaj asertoj, intermiksite kun ideologio. Dum mia studado mi devis legi multajn da tiaj tekstoj, en kiuj lingvistoj intencis ludi filozofoj aŭ orakoloj.

Mi daŭre miras pri tio, ke persono, kiu esploras multlingvismon kaj interlingvan kontakton, tiel rigide ligas lingvon (fakte en tiu ĉi ekz-o ja eĉ ne temas pri lingvo, sed pri manpleno da vortoj!) kaj kulturon. Verŝajne prof-ino Suzanne Romaine kiel sciencisto ne kredas je la ebleco de vortaroj.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-17 17:13
>>Mi supozas, ke vi, Istvan, celis la lastan paĝon de tiu PDF-dokumento.

Fakte, mi simple volis trovi iun rete konsulteblan pecon de la libro, kaj tiu chi PDFajho shajnis taugi.

>>Mi daŭre miras pri tio, ke persono, kiu esploras multlingvismon kaj interlingvan kontakton, tiel rigide ligas lingvon (fakte en tiu ĉi ekz-o ja eĉ ne temas pri lingvo, sed pri manpleno da vortoj!) kaj kulturon. Verŝajne prof-ino Suzanne Romaine kiel sciencisto ne kredas je la ebleco de vortaroj

Kiom mi memoras, la chefargumento estis ke iuj informoj pri la natura vivmedio estas pli komplete/tauge esprimitaj en lingvoj de la koncerna medio ol aliaj, au aliaj lingvoj ech ne esprimas tiujn informojn. Tial malapero de lingvo estas malapero de informoj. Mi kredas memori ekzemplon kun bestospecio kiu delonge havis identigan nomon en lingvo X, sed kiun "oficialaj" biologoj nur lastatemoe identigis kiel taksonomie apartan.

amike
István
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-17 19:22
István skribis:

<<
Mi kredas memori ekzemplon kun bestospecio kiu delonge havis identigan nomon en lingvo X, sed kiun "oficialaj" biologoj nur lastatempe identigis kiel taksonomie apartan.
>>

Mi ne komprenas, kion konkludi el tio. La germana (kiel certe multaj aliaj lingvoj) havas diversajn vortojn por nomi "taksonomie" ununuran planton, depende de ĝia ontogeneza stato. La sama germana lingvo havas tamen nur unu vorton por nomi "taksonomie" diversajn plantojn aŭ fruktojn. Supozeble simile statas pri tiu lingvo X. El la lingva konstato ne eblas konkludi taksonomian rezultojn, ĉar normale la uzantoj neniel interesiĝas pri taksonomio, sed pri aliaj diferencoj.

Do ne eblas diri, ke la parolantoj de lingvo X "sciis" pri taksonomia diferenco aŭ ke ia taksonomia "scio" perdiĝus per la malapero de la lingvo.

Ja fakte ne temas pri malapero de lingvoj, sed pri ŝanĝiĝo de la kulturo. Fundamenta esperanta vorto estas ekz-e "svati". Sed per malapero de svatado ankaŭ malaperadas la vorto. Same, kiel jam Simono skribis, per malapero de certa fiŝkaptada maniero malaperas la vorto. Estas multaj, multaj vortoj, kiuj en la pasintaj jardekoj malaperis el la germana, ĉar la aferoj kaj profesioj malaperis. Kontraste, aperis multaj, multaj vortoj dum la sama tempo, ĉar la aferoj kaj profesioj aperis. (Mi estas certa, ke same okazis pri ekz-e la hungara, la franca, la rusa, la angla ktp.) La nomoj de la fiŝhokoj malaperas ne pro transiro al alia lingvo, sed ĉar la aferoj mem ne plu estas gravaj por la homoj. Se la aferoj plu restas gravaj, la homoj (por kiuj gravas) ja daŭre diferencigas vorte ankaŭ en iu transprenita lingvo, jen per konservo de la originaj nomoj, jen per novkreadoj en la nova lingvo.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-17 22:54
Se malaperus la hungara, la restintaj lingvoj malpli facile esprimus la diferencon inter "szerelem" (amo) kaj "szeretet" (amo). Same pri signifdiferencoj en aliaj lingvoj. Tute banala konstato, sed kiu en si mem sufichas por bedaurigi malaperon de ajna lingvo.
amike
Istvan Ertl
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-18 02:38
El mia antaŭa komento mi forstrekis la ekzemplon pri la nordsoraba pro banaleco/trobabilemo. Eble mi tamen nun aldonu ĝin. Ĝi estas iom longa:

La nordsoraba ne havas unu vorton por "kuko", sed du diversajn: Certaj kukoj estas tykańce, certaj kukoj estas mazańce. (Mi simpligas.) Kiam la nordsoraba ne plu estos uzata, tamen la kukoj plu ekzistos. (Se la nordsoraboj transirus al Esperanto, ili eble plu tenus tiun distingon per "sekokukoj" kaj "molkukoj".)

La ankoraŭa ekzisto de tiu distingo en la nordsoraba havas tamen neniun influon al la resto de Germanujo. Kiam ĝi malaperos, tio neniel malpliigos la vivon de la resto de la mondo; ĝi sekvigos neniun realan perdon de kukodiverseco.

Ankaŭ en la germana lingvo oni povas distingi diversajn tipojn de kukoj. Tiu distinga sistemo suferos nenian perdon per la malapero de la nordsoraba. Ĉu pro tia distingo inter diversaj kukoj ni vere igu ĉiujn estontajn generaciojn de hazarde "sorabnaskitaj" (kio cetere estas tio?) homoj elspezi sufiĉe grandan penon por ellerni ĉiam denove sufiĉe kompleksan lingvon? Kaj kio, se tiuj artefaritaj parolantoj de la nordsoraba iam ne plu distingos inter tykańc kaj mazańc (kio fakte jam okazis en granda parto de la parolantaro)? Kaj ĉu oni bezonas la tutan sufiĉe komplikitan aparaton de lingvo por distingi inter kukoj?

La nordsoraba distingo estas simple unu ebleco kategorii aferojn. Oni povas mem elpensi plurajn tiajn kategoriadojn. En la latina oni povas distingi diversajn specojn de amo: amor, charitas, pietas, indulgencia kaj eble aliajn. Sed ĉu tiu vere estas distingo, kiun faras la lingvo? – Ne, la homoj, la "kulturo", faris tiun distingon, kaj ĝi iel esprimiĝas en la lingvo. Sed la lingva distingo estas sekundara kaj sekvo de "kulturo". Ne la lingvo estas la decida fakto, sed la latinlingvuloj en specifaj tempoj modlis la lingvon laŭ siaj ideoj.

Kaj plie: Tiaj distingoj ne nepre esprimiĝas en la vortaro. Iam dum mia studado mi partoprenis seminarion pri gramatikaj personaj referencoj en la nordiaj lingvoj. Tie estis prezentita laboro pri la finna, kiu lingvo ja pronome ne distingas inter viroj kaj virinoj. Tamen, kompreneble, el la tekstoj de naskiĝanoncoj ĉiam estis klare kompreneble, ĉu la novnaskito estis vira aŭ virina, eĉ se tio ne estis eksplicite esprimita.

Aŭ alia ekzemplo (kiun mi tamen ne mem kontrolis): Unu el la klasikuloj en mia fako estis Georg Knepler. Mi kredas, ke estis en lia verko "Geschichte als Weg zum Musikverständnis", kie li menciis, ke en la araba ne ekzistas unu ekvivalenta termino por la okcidenta "muziko". Tamen la koncepto de muziko, laŭ li, estis ekzistanta en la kapoj de la arablingva mondo, jam antaŭ ol ĝi pruntis la vorton "موسيقى".

Mi simple ne kredas, ke estas science permeseble, tiel facilanime kaj senpere ligi la vortojn al ekzistantaj en la homoj ideoj kaj konceptoj pri la mondo. Per ekneuzo de lingvo ne subite malaperas la konceptoj kaj ideoj de la homoj, kiuj transiris al alia lingvo.

Kompreneble estas iel bedaŭrinde, ke hodiaŭ ĉe ni ne plu ekzistas la metioj/profesioj de telefonistinoj, gaslanternistoj, laktoknabinoj, ŝtupetaristoj, dratotiristoj, radĉarpentistoj, rezinkolektistoj, lignokarbistoj, barelfaristoj, porpareraj ĉifonkolektistoj, domestikoj, turgardistoj, plumbokompostistoj, siluetistoj, tubleteristinoj ktp. ktp. Sed ĉu tiu "iela" bedaŭro kaŭzu, ke ni faru eternan arĥivon el la mondo? Ĉu tio entute eblas? Kia vanto!

Homoj, kiuj interesiĝas pri tiaj aferoj, kompreneble povas laŭplaĉe okupiĝi pri tio, ekz-e pri la konservo de la unua iel sukcesa artefarita helplingvo Volapuko. Mi mem interesiĝas pri tio. Sed kia stranga ideo, ricevi publikan monon por tia hobio. Tute same statas en Germanujo nun pri la nordsoraba, la saterfrisa kaj aliaj lingvoj. Ili estas nuraj hobioj de denaske germanparolantaj germanoj (kaj iuj turistoj).

Se la hungara lingvo iam ne plu estus uzata, la kaŭzo estus, ke ĝi ne plu estus utila. (Utileco povas esti ankaŭ la esprimo de aparta grupa identeco. Sed por tio ne necesas aparta lingvo. Ekz-e en pasinteco kaj katolikaj kaj protestantaj germanoj havis klare apartajn grupajn identecojn, sen ke tio esprimiĝus per diversaj lingvoj.)

Ĝenerale: lingva diverseco neniel estas komparebla al biologia/genetika diverseco, ĉar lingvoj ŝanĝiĝas en fundamente alia maniero ol biologiaj organismoj. Tial ekneuzo de lingvo neniel estas komparebla al elmorto de specio. Tio estas nenio krom ŝajnargumento de lobiistoj.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-18 06:46
Mi mem ne nepre ligas lingvan diversecon al biologia/genetika diverseco.
Signiferoj chiam restas esprimeblaj per ajna lingvo, tio veras - sed se parolantoj de lingvo X malaperas, ech se ne fizike sed "nur" pro transiro al lingvo Y, ne estas vershajne ke ili zorgus pri transplantado de chiuj signifdistingoj de lingvo X al lingvo Y. Pri tio chu chiuj signifdistingoj estas iel utilaj, kaj do ilia perdo malutila, eblus longe diskuti, same kiel pri publik-mona subtenado de streboj minoritataj, inter kiuj helpo al minacataj lingvoj.
amike
Istvan Ertl
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-18 13:35
Hmm, ŝajne iomete kiel la diferenco inter "amo" kaj "ŝato". Aŭ ĉu pli kiel "partnera amo" kaj "familia kaj amikara amo"? Aŭ ĉu eble "ekamo" kaj "pluamo", do "enamiĝo" kaj "amo"?
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-19 07:23
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-19 11:51
El la teksto mi komprenas, ke "szeretet" estas amo al familianoj, amikoj, ktp. kaj "szerelem" estas amo al la amatino. La unua estas varma, komforta, plaĉa amo kaj la dua estas ardega, ĉion forgesiganta amo, do speco de sinmortiga-ŝinmortiga katastrofo! :)
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-19 21:18
Jes, jen ebla interpreto. (""szerelem" estas amo al la amatino - nu, ankaŭ al amato :-)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-17 14:35
Bedaŭrinde nur kelkaj paĝoj estas legeblaj. Mi trovis tamen la sekvan intervjuon kun la kun-aŭtorino. Jen:

http://humanebiotech.org/[…]/Walker,_Casey,_Romaine_1_.pdf

Mi kredas, ke tiu donas bonan superrigardon pri ŝia libro.

La linio laŭ kiu oni argumentas estas klara. Ŝi pritraktas lingvon kiel spegulon de la kulturo kaj vastigas tiun ideon al scio, kiu fakte ankaŭ perdiĝas paralele kun la mortiĝo de la tiun portanta lingvo. Ŝi sendube pravas pri tio. La scio kunperdiĝas kaj, ĉu moderna scio povas plene aŭ eĉ nur one substitui al ĝi, estas sendube debatinde. Mi supozis jam, ke oni argumentus tiel.

Sciu, ankaŭ mi tre bedaŭras, kiam mi aŭdas, ke la lastaj parolantoj de iu loka lingvo malaperas. Sed jen pli emocia sento, ol speco de klarvida scienca konkludo.

Mi mem ne tute akordas kun ŝia ligo de lingvodiverseco al la fenomeno de biologia diverseco.

Nur pro tio, ke du aferoj korelacias ili ne nepre kunrilatas, kaj eĉ malpli estas konkludeble, ke la unua eĉ kaŭzas la alian aŭ renverse. Aldone, la konkludo pri perdo de fortiko pro perdo de diverseco, kiu pravas biologie, laŭ mi ne trafas rilate lingvon. Same, iuj konkludoj pri malstabiligo de la medio same lamas, se aplikataj al lingvoperdoj. Prave estas ŝia observo, ke objektive ne nur kulturo, sed ankaŭ konsiderindaj sperto kaj scio por ĉiam kunperdiĝas.

Sed ankaŭ sen perdo de specifa lingvo scioj forvaporiĝas. Estas klare, ke se mi konas nur fiŝojn en ladujo el la najbara superbazaro, mi ne plu bezonas koni kaj povi distingi 300 fiŝspecojn, iliajn nomojn, iliajn sintenojn kaj eĉ malpli ilian emon naski siajn ovojn laŭ specifa tempopunkto de la lunciklo. Same mi ne bezonas scii pri dudeko de tre specialaj, ege efikaj fiŝhokoj permane lerte farataj el konkoj de specifaj moluskoj. Do ĉi-rilate mi scias ege pli malmulte ol homo, kiu ne havas superbazaron rekte proksima. Simple pro tio, mi ne devas ĉiutage boati por kapti mian tagmanĝon per fiŝhoko.

Interesa estas ŝia tezo, ke kelkaj sufiĉe gravaj scioj perdiĝas kaj ke la hodiaŭa scienco en parto eĉ ĝis hodiaŭ ne reatingis la kvaliton kaj kvanton de la perditaĵoj. Do la perdo la lingvo kaj ĝia kadra kulturo povas esti vere malutila kaj povas, sub specifaj cirkonstancoj, konsistigi objektivan malprogreson.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-17 17:07
Simono skribis:

<<
Mi mem ne tute akordas kun ŝia ligo de lingvodiverseco al la fenomeno de biologia diverseco.

[…] la konkludo pri perdo de fortiko pro perdo de diverseco, kiu pravas biologie, laŭ mi ne trafas rilate lingvon.
>>

Jes, tute prave, Simono. Lingvoj ne evoluas laŭ biologiaj modeloj. Interesa en tiu kunteksto ŝajnas al mi ekz-e tiu video: "The promise of Historical Linguistics and the Conundrum of Indo-European Origins" de Martin Lewis.

http://www.youtube.com/watch?v=eZ01yeNziHo

Lingvoj prenas vortojn kaj gramatikajn konceptojn ne nur laŭ la biologia maniero: de komunaj (pra-)gepatroj, sed ili funkcias alie. Lingva diverseco estas esence alia fenomeno ol biologia diverseco. Oni ne facilanime transmetu unu koncepton al alia fenomeno.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-18 13:23
Tre interesa kaj "entretena" prelego. Danke al la fina demandado mi malkovris la retejon:

http://wals.info/

The World Atlas of Language Structures (WALS) is a large database of structural (phonological, grammatical, lexical) properties of languages gathered from descriptive materials (such as reference grammars) by a team of 55 authors.

Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-09 23:44
Chu Phillipson starus sola kun siaj argumentoj? Mi ne kredas. Cetere, li estas for de verdstele finvenkisma entuziasmo kiam li skribas: "Longperspektive, uzi Esperanton kiel solan relajsan lingvon por interpretado kaj kiel redaktolingvon de dokumentoj rezultigus grandajn sxparojn. Gxi povus helpi vivteni pli sanan, malpli hierarkian ekologion de la oficialaj EU-lingvoj. Gxi tauxgus por plifortigi la lingvajn rajtojn de la parolantoj de cxiuj tiuj lingvoj, kaj donus novan sencon al la retorika subtenado de multlingveco. Konfesinde, cxi tia scenaro ne estus realigebla de unu tago al alia, sed euxrokratoj kaj lingvofakuloj, kiuj kutimas funkcii multlingve, bezonus nur modestan investon de tempo kaj de fortostrecxo por aldoni Esperanton al sia kapablaro. La ideo de internacia lingvo kiu faciligas simetrian komunikadon inter homoj kun malsamaj lingvaj fonoj, kaj ne minacas aliajn lingvojn, devus esti ideo alloga por EU. Cxu iam trovigxos la politika volo por realigi gxin, estas malferma demando, sed demando kiun oni almenaux devus starigi."
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-09 23:46
chu eblas sukcese protekti mortantan lingvon, tio dependas de la rezoluteco kaj rimedoj malantau la protekta intenco, plus de la difino de "mortanta". Vidu ekz. Experts say the rest of the 65 Chickasaw speakers, all of whom are bilingual, might be a big enough pool to preserve the language
http://www.npr.org/blogs/co[…]peaker-dies?ft=1&f=1001
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2014-01-09 14:05
Vi pravas: Antaŭ niaj pordoj mortas la Soraba kulturo. Germanio ekzemple "ne kapablas" klerigi la instruistojn por la Sorabaj klasoj, nia Ĉeĥa najbaro klerigas ilin. Pro karbominejoj finas ekzisti Sorabaj vilaĝoj, kaj poste la Soraboj devas vivi kiel minoritato inter Germanoj en iu urbeto ... kun misaj konsekvencoj por la Soraba lingvo. Anstataŭ provi subteni la Soraban kulturon kelkaj politikistoj en Berlino proponas instrui la Turkan lingvon al Germanaj lernantoj por ke la Turk-devenaj lernantoj sentas bonan akceptadon. Alia propono estis Turk-lingva teksto por la Germana ŝtathimno. Ne gravas la kvalito de ĉi tiuj proponoj, gravas ke ekzistas ideojn subteni Turkan sed ne Soraban lingvon.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-09 16:33
Mi dirus, ke la tiama GDR pli respondecus pri la nuna stato de Sorabujo kaj de la Soraba lingvo ol hodiaŭa Germanujo. Aldone, mini karbon evidente estas problemo – ĉar bruli karbon estas malbonege por la medio.

Sciu, mi scias malmulte pri la nuna preciza situacio de la Soraboj en hodiaŭa Germanujo, sed estas cent tialoj, kial ties kulturo mortas.

Ankaŭ la situacio de la kulturo kaj lingvo Platdiĉaj en norda Germanujo ne estas ege pli bona. Jam pro la laboro parolantoj devas transloĝiĝi, do for, kaj aliflanke, ne-parolantoj transloĝiĝas retrodirekte al norda Germanujo. Jen la destino de minoritatoj. Ĉi-epoke oni ne plu restas la tutan vivon en sia malgranda vilaĝo. Pro tio mortas dialektoj kaj eĉ tutaj lingvoj.

Instrui la Turkan por la Turkoj ĉi-tie estus fakte senchave. Loĝas ege multaj en Germanujo. Pli ol parolantoj de la Soraba.

Estas ĉirkaŭ 1,5 milionoj parolantoj de la Turka en Germanujo.

La Platdiĉan parolas eble ankaŭ 1 ĝis 2 milionoj.

La Sorban parolas eble ĉirkaŭ 30.000.

Cetere, ekzistas ankaŭ Germana Danlingva minoritato rekte ĉe la Dana limo. Jen ĉirkaŭ 50.000 parolantoj.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-10 12:17
Cetere, la demando, pro kio en la pasinta jarcento tiel multaj soraboj rezignis uzi la soraban, estas ja interesa. Unu konkretan kazon rakontas la jena intervjuo, kiun filmis en 2010 la ĉefredaktoro de la semajna malsuprasoraba gazeto Nowy Casnik: "Kial ni ĉesis paroli la soraban":

http://www.youtube.com/watch?v=Cphi_Oqesco
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-10 20:05
Min tre interesus la enhavo. Sed mi ne povas malĉifri ĝin. Ĉu iu tie ĉi komprenas la Soraban kaj povos liveri mallongan priskribon de tio, kion la sinjoro diras?
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-11 02:12
Demandu Gregoron Wieczorek. Li ja parolas la germanan.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-11 02:25
La kerna eldiro estas, laŭ mia impreso, ĉe 8a minuto 20a sekundo: Kiam la industrio venis en la urboj en la fabriko ĉiuj devis paroli la germanan. Li diras, ke ĉe ili tio okazis 1956.
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2014-01-09 22:54
Tre estimata, kara Sebastiano, dum por-lingva foiro en Berlino kelkaj Soraboj klarigis al mi, ke siaj infanoj devas lerni unue la Germanan pro la kreskanta minoritata stato kaj poste la Anglan pro la postuloj fare de la lernejoj. Do mankas la ebleco libere elekti, sed regas fakta devigo. Ne demando de avantaĝo! FRG donas tiom multe da mono al partioj, funkciuloj ktp. Kial ne por Soraba kulturo? Ne temas pri ideologiaj projektoj! Estas demando de respekto al alia, malgranda kulturo.

Jes ja, GDR ankaŭ respondecas tutmondan varmiĝon, s-ro Pejno. Laŭ informoj de DOMOWINA, asocio de la Sorabaj, la subteno tiam estis pli ampleksa por la Sorabaj teatro, eldonejoj, instruada ktp.

Vi pravas, ke vivas pli multaj Turkoj ol Soraboj. Sed alie ol Vi mi konkludas inverse: Germanio respondecas subtenon al minoritato sur propra tereno, pri la Turkoj respondecas la Turka ŝtato. Alie pri la Turk-devenaj Germanoj. Mi atendas, ke ili aplikas la Germanan. Se ili rifuzas la Germanajn lingvon/ kulturon/ morojn, kial ili vivas en Germanio?
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-10 11:19
> Do mankas la ebleco libere elekti, sed regas fakta devigo.

Jes, tiel estas, se oni vivas en socio. Por povi komuniki kun la homoj, oni devas uzi la saman komunikan sistemon, la saman lingvon. Sed neniu malpermesas, ke gepatroj instruu ankaŭ sensencajn lingvojn al siaj infanoj. Bona ekz-o de tio ja estas la ne malmultaj esperantaj denaskuloj.

Eble ni havas diversajn opiniojn pri tio, kiuj estas la taskoj de ŝtato. Sed eĉ se mi akceptus la opinion, ke ŝtato devas esprimi "respekton al alia, malgranda kulturo", kial la ŝtato ne same esprimu "respekton al alia, malgranda kulturo" de la turkoj, araboj, poloj, kaŝuboj, bahaanoj, esperantistoj, volapukistoj? Vi atendas, ke turkdevenaj germanaj ŝtatanoj apliku la germanan. Sed kial vi ne same atendas, ke sorabdevenaj germanaj ŝtatanoj apliku la germanan? Ambaŭ kutime naskiĝis en FRG.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-01-10 12:46
Matene estis duparta filmo pri "Bagdad-Bahn" ĉe arte. La fervojo tra la tiama osmana imperio estis konstruata de germanaj inĝenieruoj kun germana materialo. La ĉefinĝeniero post la una Mondmilito eĉ revenis al turkio kaj instruis la konstruadon de ferfojoj en universitato.
Estas nur unu el multaj ekzemploj, ke germanoj kaj turkoj estas tre proksimaj, se la germanoj aŭdacas allasi la proksimiĝon. Sed ofte germanoj flegas la karikaturan bildon de islamisma turko kun edizino sub kaptuko, kiu devigas la filinojn edziĝi al zorge elektita ulo el parencaro. Eble oni devas lerni la turkan lingvon por kompreni la realecon.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-01-10 12:47
Komprenebel "per" germana materialo. Laŭdire kelkaj lokomotivoj ankoraŭx funkcias.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-10 13:14
Ekparolante pri "islamisma turko", eble vi suferas je karikatura bildo? Ĉi tie temas pri lingvokonoj. Kaj fakte ne malmultaj turkdevenaj homoj en Berlino ne parolas la germanan. Mia fratino tion spertis, kiam ŝi laboris en filio en kvartalo Kreuzberg/Novkolonjo. Turkaj klientoj ofte venis en akompano de germanparolanta parenco, ĉar rekta komunikado ne estis ebla.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-01-10 15:12
Nu, jen bona ekzemplo ke lingvoteorio gravas. Lingvopolitiko aspektas radikale alimaniere laŭ tio ĉu oni dekomence konceptas la lingvon kiel socia aŭ individua, komunikilo aŭ esprimilo. Se la lingvo esence estas socia komunikilo, tiam estas tasko de la ŝtato laŭeble unuecigi la lingvon sur sia teritorio. Tian samdirektigon ĝi povos efektivigi des pli efike, ju pli aparte la civitanoj konceptas unuflanke la vivon de la lingvoj en la ŝtata teritorio, kaj aliflanke la vivon politikan, kulturan kaj religian ĝenerale.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-10 20:24
Ĉi-jare Saksujo planas subvenciojn de 15,6 milionoj eŭroj por la Soraboj. Mi legis tion, ĉar ĵus protestis 500 Soraboj en Berlino pro la malaltigo de sia subvencio. Do ne estas tiel, ke oni faras nenion subtene al ili. Ĉu tio estas multe aŭ malmulte, tja, jen aparta demando.

Kaj kial la Turka ŝtato respondecu pri la Turkoj, kiuj tie ĉi vivas, mi vere ne ekkonas. Ili ne nur vivas tie ĉi, ili laboras tie ĉi kaj ankaŭ pagas impostojn tie ĉi. Same kiel mi Brito.

Kaj via komento: "Se ili rifuzas la Germanajn lingvon/ kulturon/ morojn, kial ili vivas en Germanio?" elmontras vian plenan, miaopinie preskaŭ punindan, nescion pri la tialoj, kial homoj estas devigataj forlasi sian hejmlandon.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-11 02:09
Tiam vi devus, Simono, puni ankaŭ min. Estas feliĉo, ke vi ankoraŭ ne havas la eblecon puni homojn, ĉar ili eldiris memkompreneblaĵojn. Sed ne ploru, post du-tri jaroj supozeble tiaj eldiroj estos punataj.

Alteme: Temas pri turkoj en Germanujo. Via komento elmontras vian plenan, miaopinie preskaŭ punindan, nescion pri la kialoj, pro kiuj ili venis ĉi tien. Paroli pri "devigo forlasi sian hejmlandon" estas ĉi-kuntekste plena cerbokaĉo.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-11 02:18
Aĥ zo, mi forgesis: Mi ne scias la detalojn, sed kutime tia sumo kiel la 15,6 milionoj da eŭroj estas subvencio por teatroj ktp. Tio do ne estas pure subvencio de Soraboj, sed kutime grandaparte ankaŭ de ĝeneralaj kulturaj k. s. celoj. (Sed kompreneble oni povas demandi, ĉu ŝtato subvencio teatrojn, infanvartejojn ktp.)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-11 11:18
Nu, la Turkoj venas al Germaujo ne pro tio, ke ili tiom agrable bonfartis en Turkujo, ĉu ne? Tute aparte do tio, ke estas multaj Kurdoj inter ili.

Evidente, la situacio de la Araboj kaj Afrikanoj, kiuj senĉese dronas survoje trans la Mediteraneon al Eŭropo, estas eĉ pli mizera kaj ili meritas eĉ pli nia kompato.

Kaj lastvice. De kiam ĉiuj puninduloj estas fakte punataj? Tio estus iu tuta nova!

Parenteze, al mi tuj ege plaĉis la furora slogano de la Bavaruja CSU, ĉi tie en Germanujo.

"Fraŭdantoj forĵetatu".

Oni aludas pri specifa entreprenisto, jena sinjoro Uli Hoeneß, ĉu ne? Aŭ ĉu mi miskomprenis ion? :)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-11 11:20
... nian kompaton.

Jen kio okazas, kiam oni redakte forigas iun "... da ..."! Damne!
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-11 13:27
"Nu, la Turkoj venas al Germaujo ne pro tio, ke ili tiom agrable bonfartis en Turkujo, ĉu ne?"

Estimata, vi antaŭe skribis pri tiuj: "homoj estas devigataj forlasi sian hejmlandon" -- Evidente tio estis plenkonscia mensogo.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-11 16:10
Mi ne komprenas, kial vi asertas, ke mi konscie mensogas.

La grado de devigo, kial Turko forlasu sian landon, dependas -

aŭ de la regiono de Turkujo, kie tiu antaŭe vivis – ekz. Kurdujo,
aŭ de aparteno aŭ subteno al politika partio, kiun la Turka ŝtato persekutas,
aŭ de aparteno al iu en Turkujo ne-mezflua religio,
aŭ de onia seksa inklino,
aŭ de tio, ke oni baldaŭ arestos vin pro "insultado kontraŭ Turkeco",
aŭ pro tio, ke la Turka polico jam torturis vin, eble plene hazarde kaj arbitre,
ktp, ktp.

Jen tuta spektro de tialoj, kial oni estas devigata forlasi Turkujon. Aldoniĝas malriĉego kaj manko de perspektivo.

Alia tialo estus simple la fakto, ke la duona familio jam vivas en Germanujo.

Ke la Turka minoritato tie ĉi en Germanujo, same kiel aliloke en Eŭropo, ne estas tute senproblema por la indiĝena loĝantaro, mi ne kontestas. Jen la situacio hodiaŭ.=

Antaŭ kelkaj jardekoj estis alia malpli deviganta motivo. Germanujo varbis en Turkujo pri enmigrantoj por helpi subteni la produktadon en la tiam furorantaj Germanaj fabrikoj dum la tiama tiel nomata "ekonomia miraklo".
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-11 23:16
Via uzo de la vorto "devigo" diverĝas iom de la mia. Fakte tio estas rabulistiko. Laŭ via vortuzo certe ankaŭ ĉiu polikisto povas aserti, ke li estis "devigita" fraŭdi. "La turkoj" ne venis en Germanujon, ĉar ili estis devigitaj. Via provo veki tian impreson restas mensogo. Povas esti, ke ĝi ne estas konscia mensogo, sed mi fakte ne supozas, ke via cerbo estas jam tiel molkuirita.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-12 09:05
===============================
devigo. Neceso fari ion
===============================

Mi ne konas vian personan uzon de la vorto "devigo", sed mia uzo harmonias plene kun la supra difino el Pivo.

Kaj kial mia argumentado estu rabulistika kaj mensoga mi verdire ne povas ekkoni. Mi simple enlistigis kelkajn faktojn. Ĉe vi mi serĉas vane pri faktoj, mi vidas nur opiniojn.

Se mi ĝuste resumas ilin, viaj tezoj estas:

1-e La Germana ŝtato ne finance subtenu minoritatajn lingvojn kaj kulturojn, kaj tute specife, ĝi ne subtenu la Sorabajn. Se en Germanujo du amikoj decidas interkompreniĝi en ne-Germana lingvo, tio estas tute privata afero kaj sekve la ŝtato ne rajtu elspezi ŝtatajn financajn rimedojn kun la celo subteni tion. Vi prenis kiel ekzemplon Volapukon, kiu samkiel la Soraba, ne estu iel ajn subvenciinda.

2-e Turkoj en Germanujo parolu la Germanan kaj akceptu la Germanan kulturon. Se ili ankoraŭ havas la Turkan ŝtatecon, ili ne ricevu iuspecajn monajn helpojn de la Germana ŝtato, ĉar pri ili respondecu nur Turkujo kaj ne Germanujo. Supozeble tio rilatu ankaŭ al sociaj helpopagoj okaze de senlaboreco aŭ malsaniĝo. Ĉe tio, kie ne-Germanoj dum jardekoj vivadis kaj kie ili dum jardekoj pagis impostojn ne rolas.

3-e Nenio devigas Turkojn veni por vivi en Germanujo.

Mi petas konfirmi.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-12 12:37
1e: Fantaziaĵo. Prefere legu, kion mi skribis.

2e: Fantaziaĵo. Prefere legu, kion mi skribis.

3e: La turkoj (t. e. la grandkvanta enmigrado de turkoj) venis en Germanujon ek de la kontrakto inter FRG kaj Turkujo pri varbado de laborantoj (1961). Similaj kontraktoj ekzistis ankaŭ kun aliaj ŝtatoj, ekz-e kun Maroko kaj Jugoslavio. La kontrakto kun Turkujo estis tre sukcesa, post kelkaj jaroj estis pluraj centmiloj da gastlaborantoj en FRG (kaj Okcidenta Berlino).

Ek de tiam la nombro de turkaj enmigrantoj en FRG ne grandiĝis pro tio, ĉar turkoj estis "devigitaj" forlasi sian hejmlandon, sed ĉar ili decidis ne devigite.

La situacio de turkoj estas alia ol ekz-e de Vjetnamanoj, kvankam ekzistis supraĵe similaspektaj kontraktoj pri "gastlaborantoj" inter GDR kaj Vjetnamo. La situacio de Turkoj estas simila al tiu de Italoj kaj Grekoj, kiuj venis por havi pli agrablan vivon (tio estas kompreneble valida kaŭzo), sed ne ĉar ili ne povus vivi ankaŭ en sia hejmlando. Por turkoj ne ekzistas devigo forlasi sian hejmlandon.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-12 13:43
Punkto 1:

Mi plene pravas. Mi citu vin:

>> Sed eĉ se mi akceptus la opinion, ke ŝtato devas esprimi "respekton al alia, malgranda kulturo", kial la ŝtato ne same esprimu "respekton al alia, malgranda kulturo" de la turkoj, araboj, poloj, kaŝuboj, bahaanoj, esperantistoj, volapukistoj? <<

Do vi estas kontraŭ tio, ke ŝtato subvenciu ĉi-direkte. Vi skribas "se mi akceptus ...", do vi ne akceptas. Do kial tio estu fantaziaĵo?

Punkto 2:

Jen fakte fantaziaĵo. Mi petas pardonon. Tio rilatis al mesaĝo de Andreas J. Penk. Li volis respondecigi Turkujon pri la Turkoj en Germanujo, ne vi.

Punkto 3:

Ke prae, la Germanoj alvarbis Turkojn estas klare. Sed jen ne la hodiaŭa situacio rilate enmigradon de Turkoj. Cetere, ĉefe venis dum la unua ondo de migrado nur la plej malriĉaj kaj plej ne-klerigitaj Turkoj. Kelkaj ne scipovis skribi. Neniuj scipovis la Germanan.

Sed mi parolas pri la hodiaŭa situacio, fakte kontraŭ la fono de la plej novaj naciismaj, ksenofobiaj kaj, tre bedaŭrinde, eĉ ksenofobiigaj sloganoj de la Bavaruja CSU – "Ausländer-Maut" (Motorvoja pago nur por eksterlandanoj) kaj "Wer betrügt, der fliegt!" (Fraŭdantoj, forĵetatu!).

Lastvice mi menciu, ke la Turkoj en la bilanco ne plu enmigras al Germanujo, ili elmigras, nome reen al Turkujo. Tio estas tia, jam ekde kelkaj jaroj.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-12 17:23
Simono skribis: "Mi plene pravas."

Permesu, ke mi restas ne konvinkita.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-01-11 09:11
Kial Sebastiano, Simono kaj Andreas skribas grandlitere "Soraboj" kaj Andreas kaj Simono "Turkoj"
tamen aliloke kelkaj el ili jam ĝuste malgrandlitere: "turkoj", "poloj", araboj, kaŝuboj, ...
En la vortaro ESP-ANG-POLA estas jene:
sorab/oj Sorbs etn. Serbołużyczanie, Łużyczanie, Serbowie łużyccy ~a Sorbian serbołużycki (S)~io, (S)~ujo (= Luzacio) Sorbian Serbołużyce ~a lingvo Sorbian język serbołużycki

Aŭ kial Simono skribas "la Angla" anstataŭ "la angla" ?
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-11 11:00
Jen mia persona stilo. Simple pro tio, ke al mi estas plene nelogike difini radikon majuskle "Anglo" kaj poste minuskligi ties adjektivon. Temas pri importita nacilingva kutimo.

Entute majuskligi ion ajn ŝajnas al mi tamen konvene. Se oni trafas iun nekonatan majusklan vorton en teksto, oni tuj scias, ke temas pri propra nomo de persono, popolo, lando, urbo, ktp. Do laŭ mi havas ja sencon skribi "Hesujo", "Hesuja", "Heso", "Hesa" aŭ "Vejlmunstro", "Vejlmunstra", "Vejlmunstrano".

Ne havas sencon, laŭ mia rezonado, skribi "Vejlmunsto" kaj ie alia "vejlmunstra".
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-11 11:20
Kial Eduardo skribas inter citiloj "Soraboj", "turkoj" kaj "poloj", tamen sen citiloj araboj, kaŝuboj?

Aŭ kial Eduardo jen metas demandosignon "?" post demando, jen tri punktojn "…"?

Kaj fine: Kial Eduardo ne mencias la nomon de la Soraboj en la angla "Wends, wendish"?
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-01-11 13:14
Kara Sebastiano, mankas citiloj, ĉar mi simple forgesis aldoni, same mi forgesis la demandosignon post la tri punktoj, sed la termino "vendoj" estas pli vasta ol la hodiaŭa "soraboj", ĉar krome apartenas al ĝi ankaŭ "kaŝuboj", legu pri tio en E-Vikipedio (Vendoj).
Vendoj El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vendoj estis slavoj, kiuj pasintece loĝis en orienta Eŭropo proksime al la germanaj popoloj kaj la Balta Maro. La preciza signifo iom variis:

por la mezepokaj skandinavoj, la vendoj estis slavoj loĝantaj apud la suda bordo de la Balta Maro
por la saksoj kaj nordgermanoj, ili estis slavoj loĝantaj okcidente de rivero Odro
por la sudgermanoj, ili estis slavoj loĝantaj en Bavario kaj apudaj regionoj
Historio. En la tria libro de sia Geografio, Ptolemeo aludis al la Ouenedai, kiuj loĝis apud la Balta Maro. Tamen modernaj historiistoj kredas ke tiuj ne estis slavoj.

Dum la unua jarmilo estis granda slava migrado, kaj grupoj da slavoj translokiĝis al Pomerio kaj la regiono inter la riveroj Odro kaj Elbo. Ili disiĝis en tribojn. Estis multe da komercado inter la vendoj kaj la danoj kaj svedoj. En 983 la paganaj vendoj sukcese ribelis kontraŭ la kristana Sankta Romia Imperio kaj tio longe malfruigis la germanigon de iliaj landoj. Tamen ili estis ofte atakataj de germanoj, danoj kaj poloj.

En 1124 kaj 1128 la pluraj vendaj grupoj, inkl. tiuj de Pomerio, baptiĝis. En 1168 la danoj krucmilitis kontraŭ la vendoj de Rugeno / Rügen. Ne post la 12-a jarcento la vendaj landoj iĝis parto de la Sankta Romia Imperio. De la 12-a al la 14-a jarcentoj, la germanoj koloniis tiujn landojn kaj poste la vorto "vendoj" signifis la slavparolantan minoritaton en la Sankta Romia Imperio.

Hodiaŭ estas nur du grupoj da vendoj: la soraboj de Luzacio en orienta Germanio kaj la kaŝuboj de Pomerio en Pollando.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-11 13:25
"kie aŭ en kiuj vortaroj vi tion trovis"?
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-01-11 14:04
Mi kopiis la supran artikolon pri "vendoj" el E-Vikipedio, kaj de mia granda ESP-ANG-POLA VORTARO:
vend/oj (↑ soraboj, kaŝuboj) Wends, Wenedas hist. Wendowie
Tiu vortaro estas trilingva kaj trivoluma (1. ESP-ANG-POL 2 ANG-ESP 3. POL-ESP), sume preskaŭ dumilpaĝa, nun ĝi estas en presejo, danke al la financa helpo de pola Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo kaj pola senatano, prof. d-ro Edmund Wittbrodt (la Prezidanto de la Parlamenta Grupo Subtenanta Esperanton en Pola Sejmo kaj en Pola Senato) - do baldaŭ ĝi (la vortaro) estos ankaŭ paperforme.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-01-13 08:19
Kara amiko. La permanenta verbado por via vortaro iĝas iomete ĝena. Por ke ĉiuj povas ĝui la enhavon, mi petas vin ebligi retan aliron al ĉiuj. Estas pli daŭripova (temo de venonta UK) ol fortranĉi arbaroj por dumilpaĝa verko sen merkato.
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-01-13 22:09
Por diri veron Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredajho premiis EDE sumon sen speciala destino. Ekzistas nenio kio atestus, ke ghi estas destinita por la vortaro.
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2014-01-12 21:01
Ĉu Vi miras? Multilingveco tute ne funkcias en EU. Mi ekzemple eksciis sur la paĝaro de Eŭropa konsilo, ke la latva, litova, estona, ĉeĥa lingvo estas egalaj kaj mi bonege komprenas ilin. Ekzemple tiun tekston:

09.01.2014 On 8 January in Athens Greece officially started its six-month stint in the rotating presidency of the Council of the EU.
qwerty
qwerty diras:
2014-01-13 01:48
Mi solvus la problemon per forigo de tiu subvencioprogramo entute. Oni ŝparus 14,7 miliardoj da eŭroj.

Atentigo al redakcio: jen unu plia fojo, kiam vorto "spite" estas misuzata. Vidu la difinon: http://vortaro.net/#spite
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-01-13 08:54
Se temas pri la termino "spite"
En mia trilingva vortaro estas jene:
En la ANG-ESP vortaro:
spite v. ĉagreni n. malico; in ~ of malgraŭ, spite
En la ESP-ANG-POLA vortaro:
spit/i defy, brave robić na przekór (złość), sprzeciwiać się; przekomarzać się, droczyć się ~e (↑ malgraŭ) in spite of na przekór, wbrew
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-01-14 00:35
"Por diri veron Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredajho premiis EDE sumon sen speciala destino. Ekzistas nenio kio atestus, ke ghi estas destinita por la vortaro"
 - Anna Laskowska, Piotr Stec kaj mi telefonis al Pola Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredajho kaj ankau ni kontrolis en la ttt-ejo de la ministerio la oficialan liston de chiuj ne-registaraj organizajhoj (NRO) kiuj ricevis la monon de ministerio (kiu konas la polan lingvon povas chiam eniri kaj kotroli tion) - do estas evidente, ke Pola Asocio Europo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) ne ricevis la monon, sed ke tio estis individua premio por la autoro de la vortaro (sed tiu listo en la ttt-ejo de la ministerio ne estas publikigita kun la monsumoj ricevitaj - tion lauleghe ministerio neniam publikigas). La dokumentoj pri la premi-decido por la autoro fare de la ministerio kaj la bankaj monasignoj neniam estis en la posedo de la EDE-PL estraro, char chion kashe forshtelis antaua prezidanto de EDE-PL, kaj malgrau ke nova estraro postulis redonon pere de la polico - tio bedaurinde ne sukcesis. La antaua prezidanto timante, ke ni turnos al la jughejo - finfine redonis la monon, sed resendis ghin al la ministerio. Post la skriba peto de la nova prezidanto de EDE-PL la ministerio resendis la monon al la indikita konto. Pri la nuna stato de la afero pri la eldono de la vortaro mi jam skribis en iu antaua komento, t.e.: "nun ĝi estas en presejo, danke al la financa helpo de pola Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo kaj pola senatano, prof. d-ro Edmund Wittbrodt (la Prezidanto de la Parlamenta Grupo Subtenanta Esperanton en Pola Sejmo kaj en Pola Senato) - do baldaŭ ĝi (la vortaro) estos ankaŭ paperforme." Do nun vi konas la plenan veron kaj ne duonveron. Antau pi ol unu jaro mi detale skribis pri tiu fi-aferacho, sed la retej-estro de "Libera Folio" bedaurinde (parte) forvishis tion.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-14 01:51
Kiu estas la adreso de la TTT-ejo, kiun vi menciis?
Anna Laskowska
Anna Laskowska diras:
2014-02-25 12:06
Eduardo, mi neniam telefonis al iu ajn ministerio por paroli pri iujn ajn esperantaj aferoj. Vi scias pri tio, cxar ni kelkfoje parolis pri tio per skajpo. Gxuste pro tio, ke neniu el ni sciis kien oni povas akiri informojn pri tiu cxi Premio de la Ministro, vi petis iun alian, "pli gravan personon" ke li akiru tiajn cxi informojn aux kopion de la letero, kiu klarigas celon de la Permio, rekte en la Ministerio. Cxu li estis S-ro Stec, tion mi jam ne memoras.
La respondo kiun, laux viaj vortoj, ricevis tiu cxi homo, estis vere enigma.
Do (lau viaj vortoj) oficisto de la Ministerio diris, ke EDE PL ne plu demandu pri la klarigoj cxar kun tiu cxi Premio estas ankaux ligita "iu enigmo" do EDE PL simple gxoju ke la Ministerio redonis la monon (senditaj al Ministerio de Witucki), uzu gxin kaj ne plu demandu.
Tion vi diris al ni per skajpo.
Kial la Ministerio kasxas siajn decidojn ??? tio cxi estas vere granda enigmo !
Aux eble - ne kasxas sed - en tiu cxi decido/letero estis ion neoportunan por vi ? Enigmo.

Eduardo, iame, kiam Witucki resendis la monon al la Pola Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredajxo, vi sendis al mi lian leteron al tiu cxi Ministerio (de la 7 januaro 2013).
En la komenco de la letero Witucki skribis:

"Kiel prezidanto de la Pola Asocio EDE PL en Wągrowiec , mi faris klopodojn por akiri la fondusojn, por eldono de la pola -esperanta vortaro okaze de 125 datreveno de tiu internacia lingvo.
Mi skribis pri la afero al la Ministerio de Kulturo kaj ricevis negativan respondon. Ni tamen ricevis la Premion de la Ministro en la alteco 15,000 , por ke ni povu peti de EU fondusojn destinitajn por kovri la kostojn de elsendo de vortaro aux lernolibro."
Poste estis liaj klarigoj, kial li resendas la monon.

Kaj do ... li skribas, ke la Ministerio rifuzis doni la monon rekte por presado de viaj vortaroj sed donacis la Premion kun aliaj, ne tute rektaj celoj.
Estas cxi tie nek unu vorto pri "individua premio por la autoro de la vortaro". Kie vi tion vidis ? Certe viaj klarigoj estas oportunaj por vi, cxar vi mem iam diris, ke vi ne elspezos monon por eldono de nova trivoluma vortaro gxis vi ne vendos antauxan vian eldonon de la duvolumaj viaj vortaroj. Kaj tiu cxi vendado bedauxrinde ne estas tre bona.

Kaj do, kun tiu cxi Premio kaj la mono, ligitaj estas enigmoj kiujn konas nur Ministerio kaj Witucki (cxu ?)

Tiuj cxi enigmoj tamen ne finigxas. Mi demandas vin Eduardo, kial pri tiuj cxi decidoj kiel presado de vortaroj kaj ligita kun tio cxi elspezo de la mono, membroj de la EDE PL kaj ecx membroj de la Estraro de EDE PL (ne cxiuj sed tamen) ekscias de tiu cxi forumo, ne de iu ajn informo de la Prezidanto aux estraro de EDE PL ? Kiu kaj kiam decidis tion ?

Stanislavo Rynduch, cxu vi sciis pri tiu cxi decido ? Cxu estis iu vocxdono aux eble unuvocxa decido ?
Kaj ankaux Eduardo Kozyra, cxu tiuj vortaroj estas presataj kiel viaj privataj kun ligitaj post la vendado profitoj, cxu la eldono apartenas el EDE PL kaj la Asocio profitos ?

Estas multaj demandoj kaj enigmoj ligitaj kun tiu cxi afero.

Finante mian komenton mi volas ankorauxfoje substreki, ke mi neniam telefonis al iu ajn Ministerio. Se mi legas tiun malveron en la komenco de via skribajxo, ankaux aliaj viaj vortoj bedauxrinde ne estas por mi kredeblaj.

Anna Laskowska
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-01-14 08:53
Mi informis nur, ke ne estas trovebla ie ajn subvencio de la Ministerio pri Kulturo por EDE-PL, do mi ne povas doni ligilon al iu listo char ne estas en ghi menciita EDE-PL, eble helpos vin Stanislao Rynduch, char li trovis ie ke EDE-PL estis premiita fare de pola Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredajho (char nenie en ttt-ejo de la ministerio estas tio menciita kaj trovebla), jen lia informo: "Por diri veron Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredajho premiis EDE sumon ..." legu lian tutan komenton supre inter la komentoj. Jen la ligilo al la ministerio /financa fako/ sed tie nenio estas pri EDE-PL (mi traserchis 2011-2012 jaron):
http://www.mkidn.gov.pl/[…]/dofinansowanie-do-wydan-z-fpt.php
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-14 18:37
Mi ne komprenas. Se la pola ministerio sendis monon al iu konto, ĝi evidente scias pro kio kaj por kio. Pri tio ekzistas decidoj kaj pri la decidoj – aktoj.

Evidente ne povas esti, ke vi ricevis monon de la ministerio sed ne scias pro kio kaj por kio ĝi estas destinita.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-01-14 23:34
Kara Sebastano,
mi samepinias kiel vi, do nun Stanislao Rynduch devas montri iun dokumenton de kiu li scias, ke: "Por diri veron Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredajho premiis EDE sumon sen speciala destino. Ekzistas nenio kio atestus, ke ghi estas destinita por la vortaro". Se li ne montros la dokumenton do li simple mensogas !
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-15 00:23
Pardonon, mi ankoraŭ ne sukcesis kompreni. De kie vi scias, ke la mono estis por (la pretigado kaj) presado de via vortaro, se vi ne havas skriban informon pri tio?
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-05-09 10:53
Estmata EDE-ano Kozyra,
longe mi silentis, cxar mi kiel iniciatoro de EDE-PL (vi tion en intervjuo volonte prisilentis), ne volante malfami nian asocion. Cxar vi tamen sxargxigas min pri la mensogo, fine oni devas ion respondi, kvankam silenti estus eble
 "oro".
Fakte, estis jam preskaux cxio dirite. Kurioza estas afero, kiel iama prezidanto provis akiri la financan subtenon por la eldono de la vortaro,por kio ankaux ne ricevis. Estis tamen post certa tempo sendita sumo de la Ministerio kun teksto; "Nagroda Ministra", titolo: 12403725, SACC11300010 181130101700000389442000001, adreso:Ministerstwo Kutury i Dziedzictwa NarodowegoBiuro Administracyjno-B, ul.Krakowskie Przedmiescie 15/17, 00-071 Warszawa.
La sama noto de banko estas al vi ankaux bone konata, des pli, ke tutan dokumentaron vi transprenis kun la nova kasistino, de vi eltrovita al Malborko.

Cxar la unua ideo estis dedicxita pri eldono de la voraro, mi inklinita uzi plej grandan parton de la sumo, tamen mi volis fiksi la kondicxojn, cxu eldonanto estos EDE-PL, aux cxu certa sumo revenos al la asocio... mi neniam klare ricevis.
Por esti sengxena, komplotis kun la prezidanto kaj kunvokis Elektan Kunvenon tute ne statute, ne informante la anaron kun celoj kaj kun la tagordo, kie forigis min de la estraro, deprenate al mi honormembrecon, forigante ankaux la estrarmembrecon de alia "maloportuna" ano - Kazimiro Krzyzak ..... Nun sxajnis la vojo estis klara, sed preskaux post 8 monatoj la jugxejo ne legaligis la decidojn de la kunveno, do la alproprigo de la sumo sxajnas ne legala!

Gxis kiam la asocio ne posedis monon, cxio funciis tre bone, kvankam mi plej ofte subvenciis. Denove montras, ke mono ne kunigas.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-01-15 00:56
Char nia Asocio sendis la oficialan leteron al la Ministerio petante la subvencion por la eldono de mia grandega vortaro kiun mi dum ses jaroj pretigadis por eldoni ghin okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto Sed la antaua fi-prezidantacho de EDE-PL kashis la informon pri la veno de la mono kaj pri la veno de decid-dokumento celante shteli la monon - li estas konata de la defraudado de la mono, li ankau defraudis aliajn monon de la Asocio ! (en Libera Folio skribu en la loko SERCHU: la nomon Franciszek Witucki kaj legu la artikolon pri li kaj la komentojn - tio okazis en 2012 jaro - post la tralego de la artikolo kaj abundo da komentoj - tiam vi komprenos la tutan fi-aferachon - malgrau ke la retej-estro Kalle Kniivila parton de la komentoj forvishis bedaurinde).
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-15 16:23
> Char nia Asocio sendis la oficialan
> leteron al la Ministerio petante la
> subvencion por la eldono de mia grandega
> vortaro

Jen, nun mi komprenis. :)
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-01-16 12:24
Kara, vi komprenas nenion! Por kompreni oni devas scii chion. Certe tio estos ankorau klarigita.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-01-16 16:03
Kara, mi renkontis s-anon Kozyra persone kelkfoje antaŭe. Mi supozas, ke mi komprenis pri tiu unu punkto, pri kiu mi demandis.

Tio kompreneble ne signifas, ke mi komprenis la tutan polan salaton. Tamen, la salatoj, ŝajnas al mi, ne estas tro malsimilaj en la diversaj landoj. :)
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-01-16 16:39
Kiel mi jam skribis la ESP-ANG-POLA VORTARO estas nun presata kaj en la komenca pagho mi metis trilingve dankvortojn al Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredajho kaj Senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt kaj tio estu la atesto kaj respondo al "nekredemaj Tomasoj" - jen la kopiitaj dankvortoj en la pola, Esperanto kaj la angla:
Wyrażam serdeczne podziękowanie tym, bez których wsparcia niemożliwe byłoby wydanie tego słownika. Są to:
Ministerstwo Kultury i Dziedzictwa Narodowego,
Senator Rzeczypospolitej Polskiej profesor Edmund Wittbrodt -
Edward Kozyra, autor.

Koran dankon al tiuj, sen kies apogo ne eblus eldoni la vortaron:
Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo,
Senatano de Respubliko Pollando profesoro Edmund Wittbrodt -
Eduardo Kozyra, aŭtoro.

I would like to express my gratitude for their support to:
Ministry of Culture and National Heritage,
Senator of Polish Republic Prof Edmund Wittbrodt.
Without their patronage, it would be impossible to publish this dictionary.
Edward Kozyra, Author.
Staszewski
Staszewski diras:
2014-01-16 21:06
En viaj komentoj mi tralegis
 La popoloj de Eŭropo tute feliĉe, kontente kaj eĉ entuziasme lernas la Anglan.
...deklari la Anglan precipa komuna lingvo de EU. Eble oni aldonos la Francan
...Aldone ni havus hegemonion de Esperanto.
Homoj ne denaske Anglalingvaj devas aŭ submetiĝi al la Angla, aŭ konkuri kun ĝi, aŭ agnoski ke Esperanto ekzistas.
Parolas multe pli da homoj la anglan ol Esperanton.
Mi donis ĉi tie kelkaj viaj citaĵoj.Mi etas 60 jara. Dum mia infanaĝo " mi kun feliĉo lernis komunan lingvon de soveta bloko-rusan " (La popoloj de Eŭropo tute feliĉe, kontente kaj eĉ entuziasme lernas la Anglan.)La similaj sloganoj mi konis.Ankaŭ en lernejoj mi lernis germanan lingvon (deklari la Anglan precipa komuna lingvo de EU. Eble oni aldonos la Francan)(Parolas multe pli da homoj la anglan ).Se vi kalkulus kvanton de homoj parolataj la germanan (Aŭstoj,Germanoj kaj en najbaraj landoj, tio ĉi verŝajne superus aliaj lingvoj. Mi estas Polo. Tiu granda nacio multe suferis pro la altrudado de fremdaj lingvoj. Pro tio multe da herooj perdis la vivon. Pro la sama problemo en tiu lando de Eŭropo naskiĝis ESPERANTO. Vi skribis ..."La popoloj de Eŭropo tute feliĉe, kontente kaj eĉ entuziasme lernas la Anglan."... Klarigu al mi, kial ĉiam naskiĝas en la mondo homoj,kiuj volas lerni esperanton? Ja, ne ekzistas lando, kie estas nacio, kiu parolas la lingvon, neniu registaro subvencias disvolviĝon de la lingvo, do ne diru ..."Esperantan tradukon oni tuj forgesu. Ĉe ni mankus ne nur la necesaj fakterminoj, sed ankaŭ eĉ vortoj nur por definitive kaj nur unusence difini iomete pli komplikajn manajn kaj fingrajn manovrojn", ĉar mi ne vidas problemon, se registaroj havos tiun emon, ili rapide povos solvi problemon "...Ĉe ni mankus ne nur la necesaj fakterminoj, sed ankaŭ eĉ vortoj nur por definitive kaj nur unusence difini iomete pli komplikajn manajn kaj fingrajn manovrojn".
Mi lernis kelkajn fremdajn lingvojn.Sed fine mi revenis al esperanto, ĉar neniu fremda lingvo donis al mi eblecon flue paroli kaj esprimi, kiel esperanto; malgraŭ ke mi kelkoble pli da tempo dediĉis por lernado, ol la lernado de esperanto.
Mi vokas al vi: ŝparu tempon de junuloj, ne altrudu al ili lingvoj, kiuj ĝis morto ili ne sukcesos regi kiel naciano, permesu libervole elekti lingvoj por lernado. Ne parolu pri ...Hegemonio de ESPERANTO, ĉar per esperanto donas egalrajtecon kaj ne volas forpuŝi naciaj lingvoj !!!
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-01-17 08:14
Evidente mi kiel parolanto de Esperanto konas ties avantaĝojn. Sed ne malpli mi konscias ankaŭ pri ties malavantaĝoj. La kelkaj terminaroj, kiuj ĉe ni ekzistas, estas nur guto en la oceano de fakte necesaj terminoj. Tamen ankaŭ mi opinias, ke okaze de iuspeca fina venko, ke tio estus "riparebla".

Mi atentigas, ke, kion iuj bonintencaj Esperantistoj iam celis aŭ kredis, tio estas sen iu ajn relevanteco. Se Esperanto pro kio ajn vere fariĝus ĉefa lingvo de la mondo, ĝi troviĝus en la sama pozicio kiel hodiaŭ la Angla kaj morgaŭ eble la Ĉina. Alivorte ĝi samgrade mortigus iujn malĉefajn lingvoj kiel hodiaŭ ĉefaj lingvoj jam faras tion. Eble eĉ pli draste kaj efike.

Estas facile, kaj laŭ mi iomete naive, ĉiam denove solene ĵuri, ke la Esperantistoj per sia strebo disvastigi Esperanton volas nur helpi kaj ja ne malfortigi iujn aliajn lingvojn. Memkompreneble la malo veras. Se Esperanto mondvaste sukcesus, ĝi platigus ĉiujn aliajn lingvoj same kiel ŝoserulilo iujn helikojn. Kaj kontraŭargumente, ke danke al kiu mekanismo la enkonduko de nova lingvo, egale ĉiu, povos laŭ principo iel ajn fortigi la pozicion de la jam ĉeestantaj lingvoj, tio restas por mi tre nebula kaj enigma. Jen vere radikala kaj harstariga tordo de ĉiu ajn logiko.

Kaj ke iuj homoj ĉiam denove interesiĝas pri Esperanto estas apenaŭ valora argumento. Ĉiam ekzistis homoj, kiuj interesiĝas aŭ eĉ kredas pri iu ideo – ju pli stranga, des pli bonvena. Unu duono kredas je nifoj, alia duono pri la destina potenco de la astroj. Mi ne eĉ nur flanke menciu la religiajn strangegaĵojn, pri kiuj iuj kredas. Do nur pro tio, ke vane batalantaj Esperantistoj ĉiam denove ekestas, oni ne kredu pri la magia potenco de iu "interna ideo". Oni povus fie argumenti eĉ, ke jen nur la pruvo pri la senfina stulto de la homaro. :)

Aldone mi demandas al mi, ĉu la hodiaŭaj Esperantistoj vere volas la venkon de Esperanto. Unue, ili ege ŝatas renkontiĝi en iuj malgrandaj cirkloj kaj kluboj, konsistigante specon de intima familio, apartigita de la ekstera mondo, due, almenaŭ laŭ mia supozo, postfinvenka Esperanto rapide malreguliĝus kaj eble ankaŭ disdialektiĝus. Do rapide ĝi iĝus tipa senplana lingvo. Tio tamen neniel praktike ĝenus, ĉar ja ĉiuj jam denaske parolus ĝin. Do oni ne plu devus eklerni ĝin en la lernejo aŭ simile. Aliflanke, tiu disvastiĝinta nova lingvo estas ege ne nia nuna Esperanto. Sed jen nur mia persona supozo, ĉefe baze de mia nur surfaceca okupiĝo pri Papiamento.
Staszewski
Staszewski diras:
2014-01-16 21:43
 submetiĝi al la Angla, aŭ konkuri kun ĝi, aŭ agnoski ke Esperanto ekzistas.
Jes, vi tute pravas.Mi kiel Polo lernis rusan, germanan lingvojn, volis ..." submetĝi al la angla..." ( tio longe daŭris ), sed sensukcese. Mi agnoskis, ke Esperanto ekzistas kaj pro tio ĉi mi nun estas feliĉa kaj facile mi povas kun vi diskuti. Jen la sukceso.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-03-21 17:57
Se en unu lingvo ekzistas vorto por fiŝhoko de alia lingvo aŭ ne, ne gravege ŝanĝos la vivon (kvankam certe estas vera manko). Sed mi spertis pli fundamentan problemon kun la "angla" (mi parolas pri la du variantoj ĉefaj, do la britbaza kaj la usonbaza). Antaŭ ol diplomiĝi mi sekvis universitatan kurson ĉar mi opiniis ke por atingi doktoran gradon oni devus ankaŭ havi kelkajn ideojn pri filozofio, kvankam la reguloj por doktorĝi ĉe Florida Atlantika Universitato ne postulas tion por la fako de edukaj sciencoj. La profesoro estis anglo el Anglio. Ni legis verkojn de Heidegger kaj, ĉar mi scipovas la germanan, mi elektis legi ilin en la originala lingvo. Dum la klasdiskutoj mi konstatis ke li ne vere komprenis la diferencon inter "Sein" kaj "Dasein" ĉar en la anglaj lingvoj oni perdis la konekton inter la du kaj oni devas uzi latineskajn vortojn por traduki la ideojn. La profesoro - malgraŭ sia grado - scipovis nek la germanan, nek la francan, nek la latinan, nek la malnovgrekan - kaaaaj tieeeel pluuuu. Li nur scipovis la anglan kaj dum la kurso li multe kaj ofte primokis ĝian usonan varianton kaj tiom timigis la studentojn tiom ke ĉe la fino de la klaso nur restis kvar el la kursokomencintoj - inter la restantoj mia edzo kaj mi. Mi provis pridiskuti la du vortojn kun li (do, "Sein" kaj "Dasein") kaj li iomete koleriĝis ke simpla studento sen doktorgrado povus arogi al si tian diskuton. Miaopinie ne kompreni filozofan koncepton - eventuale pri leĝoj, reguloj, socidirektoj, ktp estas multe pli malhelpa ĉe registara instanco kiel ĉe EU ol ne kompreni malsamajn kukojn, fiŝhokojn aŭ malnovajn metivortojn (ekz. la nomoj de paŝoj de barelfaristo) kvankam dum la leĝfarado ankaŭ ili povus ludi gravan rolon, aparte kiam oni volas integrigi sociojn diversajn kiel estas la 27 ĉefaj de la EU (kun ĉiuj "kromaj" kaj regionaj malsamecoj). Certe, mi devis konstati miskonprenojn inter tiu profesoro kaj miaj kunstudantoj dum la kurso kun li. Ah, kaj mi devas aldoni ke je la fino de la klaso li diris al mi ke malgraŭ ĉio mi fakte meritis la noton de A (la plej alta noto laŭ usona notodonsistemo) sed ke li de principe neniam aljuĝas tiun noton ĉar en Anglio tio estus, laŭ li, la tradicio. Do, malgraŭ mia perfekta ĉeesto kaj multeghora laboro supozante ke mia laboro estis regulata de usona sistemo en Usono, mi ricevis A- pro tradicio el alia lando, la prahejmo de tiu profesoro, kie li doktoriĝis sen scipovo de fremdaj lingvoj. mmmm - Ŝajnus al mi ke EU sub la estrado kultura kaj lingva de Anglio havas kelkajn surprizojn antaŭ si ankoraŭ. Sed se la civitanoj de EU emas akcepti tion, estas ja ilia afero kaj ne la mia. Mi ĉitie batalas por la akcepto de la hispana kiel dua administra lingvo en suda Florido kaj por la rekono de la prafloridaj lingvoj de indiĝenoj kiuj multe pli detale konas la marŝegon nomitan "Everglades" ol ĝin komprenas la kromaj socianoj ĉitie.