Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Esperanto ekhavis novan vizaĝon

Esperanto ekhavis novan vizaĝon

de Redakcio Laste modifita: 2014-01-16 12:06
La unua renovigita numero de la revuo Esperanto en papera formo baldaŭ atingos la leterkestojn de la legantoj. La elektronika versio jam libere elŝuteblas el la retejo de UEA. Multaj legantoj trovis la ŝanĝojn aprobindaj, dum la nova redaktoro pardonpetas pro la multaj fuŝoj en la unua provo.
Esperanto ekhavis novan vizaĝon

Nova kovrilpaĝo de la revuo

Meze de oktobro Fabrício Valle estis elektita la nova redaktoro de la revuo de Universala Esperanto-Asocio, la plej prestiĝa kaj disvastiĝinta periodaĵo en Esperanto.

Li mem dum jardeko ne membris en UEA. Por ekhavi superrigardon pri la revuo, kiun li ekredaktas, li tial devis pruntepreni kelkdek numerojn de la revuo en la biblioteko de loka Esperanto-asocio, li rakontas en sia blogo.

La novan aspekton de la revuo fasonis la brazila neesperantista reklamgrafikisto Cleber Lemes Brito. La aspekton de la nova kovrilpaĝo elektis la estraro de UEA inter kelkaj proponoj. La revuo nun denove portas sian oficialan nomon "Esperanto", sen la aldono "revuo", ial aperinta dum la deĵoro de la antaŭa redaktoro.

Laŭ informo en la januara numero, Cleber Lemes Brito ankaŭ estonte enpaĝigos la revuon. UEA tamen havas kontrakton nur kun Fabrício Valle, kiu siavice trovis la neesperantistan grafikiston kaj pagos ties eventualajn estontajn servojn el sia honorario.

La redaktora kontrakto validas dum unu jaro, kaj plej laste en aŭgusto 2014 la estraro de UEA pritaksos la rezulton por decidi, ĉu fari novan kontrakton kun Fabrício Valle por la jaro 2015. La aranĝo similas al tiu, kiun UEA havis kun la antaŭa redaktoro, tamen kun la diferenco, ke la antaŭa redaktoro mem prizorgis ankaŭ la enpaĝigon.

Post la finredakto de la unua numero, Fabrício Valle en sia blogo pardonpetis pri la multaj fuŝoj, kiuj laŭ li enŝteliĝis la unuan numeron, pro "manko de zorge elpensitaj proceduroj kaj granda tempopremo". La reagoj de legantoj estis grandparte pozitivaj, eĉ se multaj miras pri la malapero de la gravaj rubrikoj "Laste aperis" kaj "Forpasoj".

– La grafika aspekto estas sufiĉe bona. Finfine ĝi falis en manojn de profesiulo, mirinde ke daŭris tiomege por ke ĝi renoviĝu... Ne ĉio tamen entute plaĉis, ekzemple, la kovrilo, sed tio estas detalo, komentas Rogener Pavinski, redaktoro de Kontakto.

Pri la enhavo li ankoraŭ ne povas multon diri:

– Mi apenaŭ povis legi, mi preferas atendi la paperan version. Sed videblas ke nova spiro alvenis kaj tio jam estas sufiĉe kontentiga kompare al la longa stagnado, kiun la revuo spertis!

 

Renato Corsetti, antaŭa prezidanto de UEA, konsentas:

– Grafike tre pli bona ol antaŭe. Enhave mi ne certas. Certe estas multaj malgrandaj novaĵoj, kaj tio estas io bona, sed mi ne scias, kiom longe oni sukcesos eviti longajn kaj tedajn artikolojn de estraranoj aŭ similaj rolantoj.

 

Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke ŝanĝoj en revuo povus logi pli da homoj aliĝi al UEA?

– Mi vidas multan entuziasmon en la reto kaj certe kelkaj homoj nove aliĝos, sed en la longa daŭro la homoj ne aliĝas al UEA, ĉar la revuo estas pli bela. Se la movado estas forta kaj antaŭeniranta (en tempoj kaj landoj, kiuj rigardas al la estonteco kaj al idealoj) ankaŭ UEA havas pli da membroj, sed en situacioj, kiel la eŭropa, kie oni sukcesis mortigi la idealan puŝon, nenio povas helpi.

 

 

Francisco Javier Moleón, eksa oficisto de UEA, estas iom kritika:

– Por mia gusto eble iom tro da koloro kaj vario sed kompreneble temas pri personaj gustoj. Ĝi sendube estas grafike multe pli alloga kaj enhavas multe pli da laboro kaj prizorgo ol la antaŭa, sed ĉu ankaŭ la "vera" enhavo atingas la saman nivelon, tion mi konstatos post legado de pluraj numeroj, mi celas: unusola numero estas tro malmulte por prijuĝi, pozitive aŭ negative. Almenaŭ, miaopinie, ses monatojn oni devos atendi.

– Ke la unuajn vortojn de redaktoro B mi trovas kompleta stultaĵo, tion mi povas jam nun diri. Eble li prefere tenu sin en la kulisoj, ĉar tiuj provoj spriti... nu, ankoraŭ ne vere konvinkas. Sed unu numero kaj unu artikolo, kiel dirite, estas malsolida bazo por definitiva juĝo. Cetere: la ĉefa organo de la Esperanto-movado vere ne estas loko por tekstoj celitaj al "komencantoj kaj komencintoj".

Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke pli leginda revuo povus logi pli da homoj aliĝi?

– Certe. Se la servoj de asocio aŭ entrepreno estas bonaj kaj taŭgaj al la homoj, aŭ almenaŭ interesovekaj kiel la revuo kun sia nuna aspekto kaj kreitaj esperoj, tute certe homoj aliĝos aŭ aĉetos varojn. Se ili ne estas bonaj, ili foriros. Tio estas tiom memevidenta, ke apenaŭ necesus debati.

– Kaj ĝuste tial mi siatempe trovis la aferon tiom nekomprenebla ĉirkaŭ la redaktora batalo: kiel eblas, ke kelkaj homoj, Corsetti ĉekape, povis argumenti, ke ne gravas la enhavo de la revuo, ke homoj ne aliĝas al UEA pro la revuo aŭ aliaj servoj... Por kio do oni aliĝas, simple por fordonaci la monon al senfunda puto? Tiukaze, kial oni entute proponas servojn? Proponu neniun bonan servon, kaj tamen plu enkasigu kotizojn, ĉar homoj ja ne aliĝas pro la servoj. Ĉu ni vere loĝas en la sama universo?

Libera Folio petis komenton de ĉiuj vivantaj eksredaktoroj de la revuo, sed nur István Ertl pretis komenti:

– Partoprenante Novjaran Renkontiĝon familian en Saarbrücken, mi tempis ĝis nun nur por rapida trafoliumo, kaj lego de 4-5 paĝoj. Mi aprezas la diversecon de la temaro, kaj aparte la kuraĝan elekton de politika (sed lingvorilata) temo pri kiu oni ne facile legas aliloke: la komunikaj aspektoj de la irana-usona konflikto.

Libera Folio: En kiu direkto vi esperus, ke la nova redaktoro evoluigu la revuon?

– Ŝajne li estas homo aŭskultema kaj adaptiĝema, kiu aktive esploras la emojn kaj intereson de la legantaro, kiujn la revuo atendeble spegulos. Li tuj klopodas formi viglan komunumon, kies kristaliĝa punkto estas la revuo.

Fabrício Valle mem diras, ke eventualaj pliaj ŝanĝoj en la aspekto kaj enhavo de la revuo tute dependas de la reagoj:

– Mi aŭskultos la legantaron, mi enketos pere de demandaro kiun mi preparas nun, mi atendas la taksadon de la estraro de UEA, mi atente legos konsilojn de fakuloj kiel vi ktp. Mi fakte ne scias kio ŝanĝiĝos. Kiel mi diris al vi en la intervjuo, la klientoj, tio estas, la legantaro de la revuo, la membraro de UEA diktos kio restos, kio ne.

En sia blogo la nova redaktoro pentras grandajn perspektivojn por la evoluo de la revuo: Miaopinie, por plena renovigo de la revuo mi plu laboros en la daŭro de ses monatoj, ĝis fina venko. Post tio la revuo stabiliĝos kaj kreskos: pli da paĝoj, 12 numeroj en la jaro, ekstraĵoj, jarfina donaceto al la UEA-membraro ktp.

Libera Folio: Ĉu efektive en la buĝeto de UEA estas mono por pliigo de la paĝonombro kaj 12-a numero?

Fabrício Valle: Tute ne, sed ĉio evoluas en la mondo! UEA baraktas kontraŭ financaj malfacilaĵoj, sed kiu povas aserti ke ĝi ne kapablas reagi, kiel fenikso? Eble nur la eternaj kritikantoj ne kredas pri tiu reago.

Libera Folio demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kio laŭ li necesus, por ke finance eblu realigi la revon de la nova redaktoro pri pli da paĝoj kaj numeroj.

Osmo Buller: – Tio povus fariĝi ebla, se la abonantaro ege kreskus. En 2013 estis ĉirkaŭ 2.970 abonantoj, sed necesus pli ol 4.000, antaŭ ol povi pensi pri pli da paĝoj kaj numeroj. La kresko de pres- kaj sendokostoj estus granda kaj sekve la enspezoj devus multe kreski por financi tion.

La unua ĉi-jara numero de la revuo elŝuteblas en la retejo de UEA
arkivita en:
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-01-02 17:57
Espereble almenaŭ parton de siaj fortoj la nova redaktoro dediĉos al pli bona enretigo de la revuo kaj baldaŭ ni vidos epub-version kaj aplikaĵojn por iphone kaj Androjdo. Nun mi ekzemple kiel dumviva membro de UEA rajtas elŝuti pdf-version, sed preskaŭ neniam faras tion, ĉar legi ĝin surekrane estas por mi malkomforta kaj printi nigrablankan version mi ne ŝatas. Ĉiuj pli-mapli bonaj revuoj estas prezentitaj en AppStore, do kiu mankas tie, tiu (por gejunuloj) preskaŭ tute ne ekzistas. La normala lingvo-komunumo havu normalan revuon.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2014-01-04 10:22
Unu malgrava, sed tre facila maniero plibonigi la enretigon estus doni al la dosieroj pli oportunajn nomojn. "Januara14Reta.pdf" ne estas bona ŝablono. Mi proponus "Esperanto_2014_01.pdf", ekzemple.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-01-02 21:24
Estas aliaj membro-asocioj, multe pli grandaj kaj monhavaj ol UEA, kiuj publikigas la revuon de la asocio nur tri au kvarfoje chiujare.

Mi volas starigi demandon al legantoj kiuj interesighas pri la la revuo Esperanto, chu estus akcepteble ricevi ghin nur kvarfoje, anstatau dekunufoje, ekzemple, dum la jaro.

Chu estas avantaghoj se la revuo estus multe pli paghohava? Chu la pli longa tempo por prepari la revuon helpos la kvaliton? Chu la revuo povas enhavi trioble pli da paghoj?

Chu pli granda revuo, tamen pli malofte presata, pli bone impresos skeptikan publikon?

Kio estas la kosto-rilato de 24-pagha revuo, sendata 11-foje jare al 72-pagha revujo, sendata 4-foje jare?

Bonan Novan Jaron,

Dennis Keefe
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-01-03 16:56
Stranga komento de Renato Corsetti : "en la longa daŭro la homoj ne aliĝas al UEA, ĉar la revuo estas pli bela." Eble, do, oni devus malbeligi la revuon por ke la homoj aliĝu… ?
Same strange, Francisco Javier Moleón diagnozas: "homoj ja ne aliĝas pro la servoj." Eble, do, oni abolu servojn, kaj homoj aliĝos.
Amike
Istvàn Ertl



Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-01-03 19:08
> Same strange, Francisco Javier Moleón diagnozas: "homoj ja ne aliĝas pro la servoj."

Kvankam mi havas la impreson, ke Istvan jam komprenis la sencon ( ;-) ), mi tamen komentu, ke tiu frazo ne celis mian opinion sed ĝuste celis esti citaĵo. Eble mankis (ironiaj) citiloj: Proponu neniun bonan servon, kaj tamen plu enkasigu kotizojn, ĉar [ŝajne, laŭdire, laŭ (misaj) opinioj] "homoj ja ne aliĝas pro la servoj".

Klare, mia opinio estas tute mala: homoj JA aliĝas pro la servoj (krom flantropoj fordonancantaj monon). Se viaj servoj estas bonaj, utilaj, taŭgaj kaj interesaj, homo aliĝos al via organizo. Alie ne.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-01-03 19:11
> Eble, do, oni devus malbeligi la revuon por ke la homoj aliĝu… ?

Tiu provo okazis dum dek jaroj kaj montriĝis malsukcesa. Ne indas ripeti ĝin.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-01-04 12:28
Mi iom nuancu mian "iom kritikan" opinion kaj menciu kelkajn pozitivajn aspektojn: mi ne volas doni la impreson pri tuja grumblado, ĉar ne tiel estas.

Ĝenerale mi trovas la (grafikan) kvalitosalton tre pozitiva. Ankaŭ la artikoloj aspektas pli interesaj kaj atentovekaj, ekz. la artikolo menciita de Istvan pri la plektado de lingvo kaj politiko. Sed plej grave: tuj ĉe la unua numero oni sentas la ekeston de io, kio absolute forestis en la antaŭa revuo: redaktolinio. Ŝajnas, ke la revuo ekhavas propran redaktolinion, kaj ĝuste tio distingas revuon disde hazarda kunmetaĵo de umoj.

Kompreneble la fakto, ke revuo posedas redaktolinion, ne implicas la finan venkon: la redaktolinion de konkreta revuo oni povas ŝati aŭ malŝati (mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi ŝatos "Esperanto", tion diktos la tempo) sed almenaŭ la leganto havas la senton, ke li povas finfine decidi pri tiu ŝato aŭ malŝato. Antaŭe la ĥaoso malebligis eĉ pensi pri decido.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-01-23 16:18
Mi ne volas ĝeni la stariĝon kaj disvolviĝon de la novstila revuo Esperanto, sed mi, persone, kaj eble nur persone, pensas, ke estus prefere pensi pri malpli da numeroj dum la jaro kaj pli da paĝoj, pli da enhavo.

Pri tiu eventuala nova enhavo, mi demandis al mi se niaj plej bonaj verkistoj ne emus verki pli longajn artikolojn pri diversaj temoj. Eble artikoloj kiuj iel similas tiujn de BELETRA ALMANAKO.

Eĉ jam verkitaj aŭ baldaŭ eldonitaj artikoloj kaj eseoj el Beletra Almanako mem, iel kiel nun videblas ĉe la librovendejo Amazon. Se mi legus parton de Beletra Almanako en la paĝoj de alia publikaĵo, mi pensas, ke mi, persone, kaj eble aliaj homoj, pli emus aĉeti ĝin.

Malpli da numeroj de la revuoj, multe pli da paĝoj, multe pli da pli profundaj artikoloj, tamen iom similkoste, donos revuon kiu pli valoras al la okuloj de homoj kiuj rigardas nin de ekstere, kaj eble ankaŭ de interne. Mi pensas, ke la revuo Esperanto meritas iom pli da “prestiĝa” valoro.

La revuo Esperanto nuntempe ŝajnas tiel maldika, ke ĝi eĉ povas efiki kiel kontraŭvarbilo por ni. Se la eldonofteco estus je pli malrapida ritmo, tio ankaŭ donos pli da tempo por pli bone prepari ĝin, ĉu ne?

Bonan novan jaron; la nova jaro en Ĉinio ankoraŭ ne alvenis.

Dennis Keefe
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-14 19:01
Ankau la februara Numero Estas unu-nura katastrofo. Espereble post ok numeroj estos fino (kiel antaue che Brazila Esperantisto).
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2014-02-15 15:44
Sincere mi ne komprenas la aludon al katastrofo. Jam kelkaj grafikaj misoj malaperis kaj la redakcia linio iom post iom klariĝas. Iuj fotoj-koloroj eble aspektas tro krude por institucia revuo sed ĉies gustojn oni ne povas kontentigi. Kio al mi plej grave aperas ke io moviĝas malantaŭ la revuo : homoj, ideoj, strukturoj. Ne plu sensukaj raportoj pri jam konataj eventoj sed dialogoj, intervjuoj, reagoj de legantoj. Ĝi ne plu limiĝas al la oficiala voĉo de elĉerpitaj dirigantuloj sed pluse ĝi klopodas kapti la sentemon de homoj kiuj VIVAS en la movado. Aperas interago kun la sociaj interretaj medioj kaj la redakcio serĉas sian ekvilibron inter la efemereco kaj kurteco de tiuj vivsignoj kaj la enprofundiĝo kaj daŭreco kiun ofertas revuo.
La demando pri maldikeco de la revuo kiun submetas Dennis restas vera demando. Ni eksteruloj tamen ne havas ĉiujn kartojn por prijuĝi la aferon. Ni ne scias kiom (mal)favora al UEA estas la kontrakto kun la presejo kaj kiom longe ĝi daŭras. Evidentas ke presi en okcidenta Eŭropo kaj sendi el Roterdamo estas sensensaĵo. Ankaŭ mi estus favora al malpli ofta aperado kun pli granda paĝonombro. Ne tro malofta tamen. Iel oni devas tendence ŝpari sendokostojn kaj liveri pli da enhavo. Multaj formuloj eblas : ekzemple 6 foje 48 paĝoj kaj unufoje 72 paĝoj. Preso de speciala, dika, enhavoimpresa kajero (ekzemple dediĉita al la kongreso kaj al la kongrestemo) unufoje jare povus ankaŭ roli propagandocele. Ĝi povus ankaŭ atingi la MG kaj instigi ilin al transiro al MA. Ja presi 4000 ekz. kostas nur 15% pli ol 3000. Kaj se oni presus 10.000 (distribuante al ĉiuj IM kaj aligitaj kategorioj) tiam oni povus eble trovi kelkajn reklamojn kiuj kompensus la plian koston. Ĉar en 24-paĝa broŝureto 3000 ekzemplera neniu reklamas.
La plidikiĝo de la revuo estas ĉies sonĝo kaj de la oficialuloj kaj de la legantaro. Sed pli da paĝoj signifas pli da enhavo. En sia blogo, Fabricio Valle jam anoncis ke estas malfacile kolekti taŭgajn kontribuaĵojn. Redakti revuon signifas ne nur atendi ke la leterkesto pleniĝu sed ankaŭ aktive produkti tiun enhavon. La plej granda kosto de paĝopliampleksigo verŝajne ne estos la preso kaj sendokostoj pri kiuj parolas Osmo Buller : ekzistas multaj eblaj solvoj. La funda problemo estos la dungo de ĵurnalistoj kun specifaj regionaj aŭ fakaj konoj kiuj posedas ampleksan superrigardon al la movado kaj al la aktivularo. Tio postulas kompetentecojn sed ankaŭ kelkajn groŝojn...
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-15 19:08
En la du ghisnunaj ekzempleroj ech unu ero ne havas transtagan signifon. Kia absurdo prezenti neni-diran recenzon de vortaro de Zamenhof el 1889 sep jarojn post la apero de ties represo.
Kaj la tedaj gurdoj de Marc Fettes valoras ech ne la paperon sur kiu ili presighas...
Detala analizo de la prezentita materialo ja konfirmus la asertatan katastrofecon. Sed oni preferas fermi la okulojn...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-02-16 12:23
Kompreneble neeblas trafi ĉies guston: kion ajn redaktoro faros, unu leganto ŝategos la revuon, alia malŝategos ĝin. La redaktora talento (aŭ bonŝanĉo) konsistas en tio, ke la ŝatantoj pli multnombros ol la malŝatantoj.

Nu, post eldiro de tiuj profundaj, ne nepre tre originalaj veroj mi devas konfesi, ke mi ĝenerale emas konsenti kun la haŭpentalaj rimarkigoj. Ekz. la rubriko "Unua alineo". Mi citas: "Paĝo por komencantoj kaj komencintoj - facilaj tekstoj, gramatikaj notoj [...]". Pardonu? La oficiala organo de UEA, la plej grava revuo de la E-movado - proponas gramatikajn notojn kaj facilaj tekstojn, kiel kluba bulteno? Mi plu citas: "Ni celas [per la facilaj tekstoj] helpi tiujn, kiuj abonis la revuon [...] sed ankoraŭ ne scipovas la lingvon Esperanton [tiele!] ĝisfunde". ??? Kiam mi eklernis Esperanton, mi abonis la revuon kaj tute ne atendis tie trovi "facilajn tekstojn". Mi supozis, ke mi trovos tekstojn en (ĝusta, normala, flua) Esperanto: se mi (ankoraŭ) ne (bone) komprenis ilin, tio estis mia problemo kaj instigo lerni. La ĉefa organo de la E-movado devas celi altigi la (lingvan) nivelon de la legantaro, ne malaltigi sin al ilia nivelo.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-02-19 11:39
Aperigi tekstojn por komencantoj en la oficiala revuo de UEA estas miaopinie plene freneze. Entute, la revuo nun aspektas tiel, kiel bone farita loka kluba revuo aspektu. Supozeble jen ne la celinda karaktero de revuo por internacia organizaĵo kiel UEA, eĉ se ties signifo en la mondo, tiun de loka klubo ne preterpasas.

Kaj kial oni nepre forstreku la rubrikon "Forpasoj", mi vere ne ekkonas. Antaŭe tiu estis ĉiam la plej interesa kolumno. :)
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-02-19 14:13
> Kaj kial oni nepre forstreku la rubrikon "Forpasoj",

Tiun rubrikon oni ne (tute) forstrekis, en la februara numero ghi reaperis (pagho 46).

Cetere, tiu "plej interesa kolumno" ne estas verkita de la redaktoro sed, kiel sendube jam vaste konate, de (Osmo Buller en) la Centra Oficejo.
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2014-02-16 13:20
Ĉu la problemo pri kiu ni parolas ne kuŝas pli ĝenerale en la identeco de la esperanto gazetaro ?
Eble finiĝis la tempo de la mikspotaj revuoj en kiuj la redaktoroj kuiris sian hejman saŭcon kaj invitis malnovajn amikojn por la magra festeno.
« Esperanto » estas oficiala organo de tutmonda organizaĵo kaj krome celas ĝeneralan publikon.
La « recenzo » pri la unua vortaro ne estas profunda, sed celas kapti la intereson de la legantaro. Kion pli vi diru en 200 vortoj ? Por fakaj recenzoj ne mankas revuoj kie oni povas aperigi piednotozajn kontribuaĵojn.
Same pri kritiko al la oficiala linio de UEA. Aliaj tribunoj estas je nia dispono : La Ondo de Esperanto, Libera Folio kaj aliaj ofertas tiun eblecon. Ankaŭ mi ne konvinkiĝis pri la daŭripova teorio de esperanto, sed ĉi tie estas loko por diskuti la revuon, ne la oficialan linion de UEA.
La enkondukon de rubriko en facila lingvo denove elvokas la mikspotan praktikon. Krome ĝi konkurencas Kontakto kaj Juna Amiko. Zorgiga estas la situacio de Kontakto kun malpli ol 600 abonantoj. La revuo estas grafike plaĉa, la temoj interesaj kaj variaj, la tono vigla. Ĝi meritas pli! Eble la dosieroj aspektas iom magraj kaj mallongaj. Ĉi tie denove indus esplori ĉu unufoje jare oni ne devus plani dikan kajeron, laŭeble perreklame financita, kiu estus sendita varbocele al la kompleta UEA-membrosfero.
Denove UEA devas klarigi sian revueldonan politikon, disigi la redaktoliniojn de Esperanto kaj Kontakto por plivastigi la legantarojn.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-16 17:19
Por fakaj recenzoj ne mankas revuoj kie oni povas aperigi piednotozajn kontribuaĵojn.

Bv. diri al mi ties nomojn.
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2014-02-16 17:47
La demandinto bone konas ilin sed mi respondos cele al pli larĝa legantaro. Mi ne estas fakulo pri lingvistiko sed ŝajnas al mi ke tiu spaco jam ekzistas : Language Problems and Language Planing, EES Esperantologio-Esperanto Studies, Interlinguistische Informationen kaj similaj. Ili me mankas kaj verŝajne - kiel kiu ajn revuo - ĉiam serĉas novajn interesajn, talentajn kaj elegantajn kunlaborantojn. Krome, malpli fakaj sed simple kulturaj revuoj potenciale akceptas recenzojn iom pli longajn ol la 200-vorta formato de Esperanto. Ili estas vaste konataj sed por novalvenintoj iom da reklamo ne malutilas : Beletra Almanako, Literatura Foiro, Karavelo ktp. La mondo ne tiom malvastas !
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-16 18:45
Estimataj D-ro Dubourg Glatigny kaj ev. sam-opiniantoj.

1. LPLP: neniu legas, bordele alta abon-prezo.
2. Esperantologio: ne revuo, sed chiu-kvar-jaraj kajeroj, lau la akush-bezonoj de Kiselman.
3. Interlinguistische Informationen: tute ne enhavas ampleksajn recenzojn.

4. Beletra Almanako: ne revuo, nek lingvistike orientita.
5. Literatura Foiro: vd. la antauan pingpongadon kun Minnaja en chi Libera Folio. Kio ne plachus al la gekapoj de LF, neniam aperus.

Kio estas "eleganta kunlaboranto"?

RH
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-02-18 19:32
Demando por Pascal, Francisco Javier, Reinhard, kaj Istvan:

Mi volas demandi al vi chu vi pensas, ke la shangho en la stilo de la nuntempa revuo Esperanto bezonas multe pli da energio kaj laboro de la redaktanto? Shajnas ke lastjare la revuo promenadis, kaj nun ghi kuras.

Se la revuo bezonas multe pli da laboro por eldoni ghin, mi timas, ke iu ajn kiu respondecas pri ghi tro rapide elcherpighos tra la jaroj. Mi persone konas Fabricio Valle, kaj mi scias, ke lia energio-nivelo estas eksterordinare alta rilate al tiu de nia kutima Esperantisto.

La shangho-ritmo en la eldono-mondo plirapidighas, kaj bezonas pli kaj pli da studo pri kiamaniere adaptighi al novaj kutimoj (Vidu supre la komenton de Stanislavo Belov). Pli da kurado, malpli da promenado. Chu la aldono de pli da literaturo, pli da informoj pri libroj, poezio, muziko, unuvorte, pri Esperanto-kulturo ne povas helpi plenigi la paghojn de la revuo Esperanto, kaj doni al Fabricio pli da tempo por aranghi la reston?

Mi pensas, ke post kiam oni donos pli verdan lumon al niaj verkistoj (vidu supre la komenton de Pascal pri la 200-vorta recenzo), ili tre volonte kunlaboros. Kaj se eblas malrapidigi la eldonoritmon (vidu kelkajn el la kalkulojn de Pascal supre), ni povas vidi ankau pli da kvalito, kiu pli bone impresas homojn, internajn kaj eksterajn de la Esperanto-Movadoj.

Legante la komentojn de vi Pascal, Javier, Reinhard, Istvan kaj aliaj, mi konstatas, ke vi scias multe pli ol mi pri tiuj aferoj. Kion vi pensas pri pli da “BELETRA ALMANAKO,” (por preni “simbolon”) en la paghoj de Esperanto?

Amike,

Dennis Keefe
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-19 06:25
Estimata S-ro Keefe.
Vian demandon pri "energio kaj laboro de la redaktanto" vi devas starigi al la redaktoro. Sed vi ja trankviligis vin mem dirante, ke vi "scias, ke lia energio-nivelo estas eksterordinare alta..."
Nelge iu min demandis, chu la ulo sur la januara kajero estas bugrito. Mi ne sciis respondi...
Kiam mi montris la bildon al najbaro nenion scianta pri Esperanto (li ne uzas eksterlandan sapon) li subite murmuris:
Vira pugo plachas plej
al seks-avida gej'...

Mi ne kuraghis demandi kion li celas... Sed pri Beletra Almanako mi pensas, ke ghi fartas bone en la manoj de S-ro Camacho kaj ties kolegoj. Chu vi abonas ghin?
Bedaurinde mi ne scias helpi vin.
Alt-estime R. Haupenthal



Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2014-02-19 12:56
Estas malfacile ke la redaktoro/grafikisto antaŭsupozu la seksajn frustraciojn pri kiuj suferas la najbaroj de s-ro Haupenthal. Persone mi vidis nenion obscenan en la unuaj numeroj 2014.
Produkti -serĉi, elekti, reverki, lingve kontroli, enbildigi - (48x11) 528 paĝojn jare estas efektive enorma laboro. Kaj kalkulu ke la nova formato entenas +- 4% da paĝospaco ol la antaŭa, eble iom kompensita de la nova grafika aranĝo. Laŭ mi la materio ne mankas : ja estas multegaj e-iniciatoj en la mondo pri kiuj ni nenion legis. Kunlaboro de regionaj korespondantoj – homoj kiuj aktive movadumas en la diversaj partoj de la mondo kaj kapablas pluinformi la redakcion pri interesaj temoj – estos verŝajne necesa. Sed oni devas poste produkti la materialon, kaj tion povas fari nur ĵurnalistoj.
Eĉ pliampleksigante la revuon, oni do ne bezonos, laŭ mi, plenŝtopi la truojn per heterogena materialo. Kontraŭe mi opinias ke la diversaj e-gazetoj devus ĉiam pli precizigi sian redakto-linion, sian esprimtonon kaj sian grafikan identecon. MONATO havas sufiĉe klaran redakto-linion kaj laŭdire ne tiom malbone fartas abonkvante.
Ne konkurencante la ekzistantajn, oni povus tamen imagi jarajn specialajn numerojn de ESPERANTO kies redaktado estus delegita al gasta redaktoro. Unu ebleco estus pri la UK kaj la kongrestemo (ho ve, se la UK iam havus veran pridiskuteblan temon!). Alia ebleco estus fari jaran beletran kulturan numeron. Konsiderante la diversecon de la legantaro de la revuo, tiu povus esti populariga kaj legoinstiga (mi ne skribis porkomencanta), do tute alia ol la linio de BELETRA ALMANAKO.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-02-19 21:01
Mi ne malŝatas la novan vizaĝon de la revuo Esperanto, nek trovas ion malbonan en la elekto de fotoj, rubrikoj, ktp. Sed ŝajnas al mi ke ni rapide atingas la finon de la epoko de tiaj revuoj, entute. Homoj pli kaj pli ne interesiĝas pri paperaĵoj, emas trovi informon kaj intereson alimaniere, kaj ne allogiĝas per tradiciaj formoj kaj metodoj. Eĉ mi, 62-jaraĝa, libro-amanto, leganto . . . nu, pli kaj pli mi turnas min nur al la reto, kaj flankenmetas aferojn kiuj venas per la poŝto. Trafis min tiu ŝanĝo lastatempe kiam mi konsciis ke dum jaro mi ne tuŝis la belan vortaron kiu fidele sidas sur mia skribotablo. Mi vere ŝatas tiun vortaron, sed trovas ĉion pli rapide kaj pli detale rete, kie mi jam aktivas.

Nu. Do. Ĉu ne estus bone iom post iom rezigni pri la papera revuo? Ĉu ne estus bone sendi la energion kaj kreemon de la redaktisto al la retejo, por tie organizi materialojn? (Kaj parenteze, kio okazas pri la funda renovigo de la retejo, por kio estas sufiĉe multe da mono? Tiu diskuto iom malaperis dum la monatoj).

Mi scias ke "ne ĉiu en la mondo havas aliron al la reto". Sed tio iĝas pli kaj pli malforta argumento kontraŭ bezonata ŝanĝo. Kiom da homoj vere perdus ion, manke de la revuo? Estus interese scii.

Faka eldonaĵo kiel Beletra Almanako havas aliajn trajtojn; kiel peranto de literaturo restas valoro en la papera formo, kiu povas sidi ĉe la lito por antaŭdorma (foje dormiga) legado. Sed por ĝenerala asocia revuo, mi pretas diri ke ju pli baldaŭ ni rezignos pri la tradicia formo, des pli bone.

Lee
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-02-19 23:18
> Homoj pli kaj pli ne interesiĝas pri paperaĵoj

Tamen. Se tio verus, homoj ĉesus iom post iom legi paperajn librojn. Kaj tiel ne estas.

> Ĉu ne estus bone iom post iom rezigni pri la papera revuo? Ĉu ne estus bone sendi la energion kaj kreemon de la redaktisto al la retejo, por tie organizi materialojn?

Hm... tio ŝajnas implici, ke papera revuo estas, aŭ iĝas, tute eksmoda kaj seninteresa, dum bita revuo estos tute moda kaj (aŭtomate?) interesoveka. Mi tamen trovas, ke uzo de tiu aŭ alia subportaĵo ne nepre donos per si mem intereson al seninteresa enhavo. Se la revuo ne altiras min, ankaŭ ĝia nura bitigo probable ne igos ĝin subite interesa por mi. Alivorte: bona enhavo brilos eĉ sur karba subportaĵo, malbona enhavo malbrilos eĉ sur ora subportaĵo.

> nek trovas ion malbonan en la elekto de fotoj, rubrikoj

Mi, aliflanke, ja trovas, ke elekto de rubrikoj gravas. Se paroli (denove) pri tiu porkomencanta kaj -inta rubriko: oni apenaŭ kontentigos, aŭ allogos, komencantojn per tio, ke unu paĝo havas iom pli facilan lingvaĵon (ĉu vere pli facilan?). Neniu abonas 24-paĝan revuon por legeti unu paĝon. Aliflanke, tia rubriko povas agaci fluajn (aŭ "normale fluajn") parolantojn, kiuj trovas ĝin absurdaĵo en la oficiala organo de tutmonda organizo. Vi rajtas diveni, al kiu kategorio mi apartenas.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-02-20 09:28
> Homoj pli kaj pli ne interesiĝas pri paperaĵoj

>> Tamen. Se tio verus, homoj ĉesus iom post iom legi paperajn librojn. Kaj tiel ne estas.

Mi forte kontestas. Tiel ja estas. Oni jam ĉesas.

Ekzemple. Kiugrade, ke miaj propraj profesiaj analizoj kaj raportaĵoj pli kaj pli liveriĝis nur retpoŝte bite, tiugrade ĉesiĝis mia inklino fari la finpoluron nur papere, io, kion mi antaŭe konsideris absolute nepra. Jam antaŭ kvin jaroj ĉio ĉi ĉe mi okazis ankoraŭ nur ekrane. Jen mia unua forlaso de paperfolioj.

Simile, dum la ĵusaj dudek jaroj kaj mia profesia, kaj mia privata legadoj pli kaj pli permesis al miaj amataj libroj kolekti polvon kaj araneaĵojn sur la bretoj de mia sufiĉe ampleksa libraro.

Kulmine, ekde mia aĉeto de bitlibra legilo antaŭ tri jaroj, mi persone legas praktike ekskluzive bitlibre. Do la bitlibroj venkos, samkiel Interreto venkis.

Fakte, ju pli mia aĝo progresas, mia saĝo stagnemas kaj mia vidpovo malprogresas, des pli mi fuĝas al mia bitlibrilo - ĉar tie mi povas alĝustiĝi la grandon de la tiparo laŭnecese. Intertempe, se libro ne aperas epube, aŭ ne estas iel epub-igebla, mi simple ne plu venigas ĝin.

Aparte de tio, la kresko de la bitlibra merkato - interalie pro Amazono - laŭ mia supozo malsekretas por ni tre klare la ne tro foran estonton. Oni povas ajne motive bedaŭri tiun evoluon aŭ eble ankaŭ ne. Sendepende de tio, tiel tamen tutcerte okazos.

Evidente, tio ne signifas, ke paperaj libroj plene elmortos, almenaŭ ne tuje. Kvankam, se mi rigardas al la mizera jam hodiaŭa situacio de paperaj gazetoj kaj revuoj, ...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-02-20 10:12
> Mi forte kontestas. Tiel ja estas. Oni jam ĉesas.

Mi same forte kontestas. Oni ne chesas: ambau metodoj kunekzistas, almenau nun kaj almenau por longa tempo. Bitlibroj havas siajn avantaghojn, paperlibroj havas siajn proprajn. Mi antau nelonge achetis bitlegilon kaj, kvankam mi uzas, foje ech uzadas, ghi simple ne forigis la emon legi paperajn librojn. Krom ke mi trovas bitlegilon malkomforta kaj ne tre oportuna (pro pluraj kialoj), amaso da (relative malnovaj) libroj ne ekzistas en bita versio. Oni kompreneble povas ignori ilin - sed tio estas bedaurinda.

> Do la bitlibroj venkos, samkiel Interreto venkis.

Sendube interreto venkis. Tamen tio (ghis nun) ne detruis kinon, televidon, radion kaj librojn (paperajn au aliajn). Bitlibroj povas "venki" sen detrui aliajn mediojn.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-02-20 10:12
> Mi forte kontestas. Tiel ja estas. Oni jam ĉesas.

Mi same forte kontestas. Oni ne chesas: ambau metodoj kunekzistas, almenau nun kaj almenau por longa tempo. Bitlibroj havas siajn avantaghojn, paperlibroj havas siajn proprajn. Mi antau nelonge achetis bitlegilon kaj, kvankam mi uzas, foje ech uzadas, ghi simple ne forigis la emon legi paperajn librojn. Krom ke mi trovas bitlegilon malkomforta kaj ne tre oportuna (pro pluraj kialoj), amaso da (relative malnovaj) libroj ne ekzistas en bita versio. Oni kompreneble povas ignori ilin - sed tio estas bedaurinda.

> Do la bitlibroj venkos, samkiel Interreto venkis.

Sendube interreto venkis. Tamen tio (ghis nun) ne detruis kinon, televidon, radion kaj librojn (paperajn au aliajn). Bitlibroj povas "venki" sen detrui aliajn mediojn.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-02-20 14:39
Ĉio dependas de la difino de la vorto "detrui".

Mi dirus:

* Radio jam de la komenco ekdetruis gazetojn.
* Televido detruis radion.
* Ekspedbutikegoj kun paperaj katalogoj ekdetruis normalajn butikojn.
* Butikegoj detruis butiketojn.
* CD-oj detruis vinilajn diskojn.
* Kolortelevido ekdetruis kinejojn.
* Lueblaj VHS-bendoj kaj poste DVD-oj detruis kinejojn.
* Kablotelevido ekdetruis dissendatan televidon.
* 50-colaj televidekranoj kaj retaj bitfluaj servoj preskaŭ findetruos kinejojn kaj plu detruas dissendatan televidon (inklude satelitan).
* Interretaj novaĵservoj ĝuste nun findetruas la gazetaron.
* mp3 detruis CD-ojn.
* Retpoŝto detruas paperan poŝton.
* Virtualaj retbutikoj - specife Amazono - detruos normalajn butikojn.

Simile:

* Bitlibroj kaj ties legiloj detruos paperajn librojn.

Ĉiuj ĉi detruitaĵoj povos nur plene malkreskigite pluekzisti en iuj niĉoj.

Cetere, inter la detruitaĵoj oni tute preterpase kundetruis laborpostenojn (salde!). Evidente la atingata grado de ĉiuj miaj detruadoj varias en la mondo de regiono al regiono.

Parenteze, blufaskaj diskoj estas tre supozeble jam dekomence mortnaskitaj. Ankaŭ 3D kaj iu imagebla 4k ne multe helpos. Tio memorigas min iomete pri la destino de S-VHS.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-02-22 11:29
Interese. La vortoj "evolui" kaj "detrui" rimiĝas en Esperanto.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-02-20 10:29
Pejno pravas pri tio ke homoj efektive iom post iom ĉesas legi papere. Tiu procezo tamen okazas tre diversrapide en la diversaj kampoj. Oni jam ne plu eldonas paperajn enciklopediojn, sed ni kredeble ankoraŭ ne vidis la lastan generacion de paperaj romanoj. Tamen, ĝuste ĉar estas tiel facile aperigi ion rete, la plia peno de surpaperigo en si mem donas ian antaŭpromeson de seriozeco (plenumotan aŭ ne - same kiel pagendeco, cetere).

Ĉu revuo Esperanto havu porkomencantan rubrikon? Laŭ mi ne, kvankam ĝi eble utilos al iuj komencantoj kiel ekzercejo. Sed tia rubriko malhelpas la ekkomprenon ke la sola facila pri Esperanto estas lerni ĝin. En mondo kie Esperanto ne ekzistas (kaj tie vivas la pliparto de la homaro), oni ne bezonas havi opinion pri ĝi aŭ pri lingvaj problemoj aŭ pri la rilato inter lingvaj kaj aliaj sociaj problemoj, ĉar oni ĉiuokaze nenion povas fari pri ili. Esperanto ne estas facila por esti facila. Esperanto estas facila por ekebligi traktadon de problemoj kiuj alie restus nesolveblaj, eĉ nepriparoleblaj, misteroj.

Mi ŝatus vidi la revuon redaktata laŭ tiu principo.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-02-20 18:55
Mi diris nenion ajn pri "bita revuo". Mi diris "sendi la energion kaj kreemon de la redaktisto al la retejo, por tie organizi materialojn". Li kunlaboru en la kreado de utila kaj multflanka retejo, en kiu ja efektive povus troviĝi fako por komencantoj--kial ne ĉe UEA? Se komencanto esploru en la retejo de UEA, li aŭ ŝi trovu ion taŭgan por la lingvonivelo.

Mi same ne diris ke "elekto de rubrikoj ne gravas". Mi nur diris ke mi mem--t.e., propra opinio--trovas nenion malbonan en la elekto. Estas malfacile diskuti aferojn, kiam homoj ne atentas al tio kion aliaj homoj diras.

Mi tutsimple kredas ke ni atingis punkton en kiu ne plu eblas kontentigi homojn per papera revuo malnovstila. Homoj ne ŝatis la revuon sub Stano, nun ili plendas pri la revuo sub nova redaktisto. Redaktisto estas homo kaj foje devus aŭdi pozitivajn vortojn, sed mi kredas ke tio ne okazos pri la revuo de UEA.

Lee
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-20 18:43
Estus bone, se oni restus che la origina temo...
D-ro Dubourg Glatigny ankorau shuldas respondon pri tio, kial la vortojn "bugrito" kaj "gejo" li ligas al "seksaj frustracioj" kaj "obsceneco".
Redaktoro Valle agus bone, se li eksplikus el la legantoj kion li celis per la du kovrilaj fotoj. Kiuj estas la fotitoj kaj - se ajnuloj - kion simbolan li volis esprimi per la fotitoj. Kiu havas la autorajn rajtojn por la du fotoj?
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-21 00:01
Mi ne pensas, ke Paskalo shuldas respondon pri neserioza demando. Des malpli char vi plendos ajnokaze.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-21 09:51
D-ro Dubourg Glatigny certe rajtos mem decidi, chu li respondas al deamando au chu li preferas ne respondi. Li ne bezonas kuratoron...
Restas la demando pri la kovrilaj fotoj, ties signifo, elvokivo au... sensignifeco. Schwartz diris, ke la Infanan Rason oni komprenis dank al la bildoj de Picasso. Chu la fotoj de Valle helpas kompreni, por ekzemplo, la penso-salaton de Fettes kiu enamighxis al UEA (por enamighinto Bagdad ne malproksimas)...
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-22 08:11
»D-ro Dubourg Glatigny certe rajtos mem decidi, chu li respondas al deamando au chu li preferas ne respondi. Li ne bezonas kuratoron...«

Ĉu vi per tiu duondira blufo vere intencas nei la rajton de la esperantistoj, elparoli sian juĝon pri via sintenado? ;)
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-22 14:29
En chi Folio neniu neas la rajtojn de kiu ajn (tial ghi nomighas Libera), sed oni ne konfuzu "rajton" kun postulo au pretendo. Mi restas che tio, ke D-ro Dubourg Glatigny rajtas mem decidi, chu li respondas al demando au chu li preferas ne respondi. Tio ne estas blufo, sed io esenca...
La temo - se memorigi tion - estis/as la revuo de UEA sub la nova redaktoro. La demando pri la kovrilaj bildoj restas nerespondita, la penso-salaton de Fettes shajne neniu kuraghas komenti nek la fakton de la konstanta shrumpo de abonantoj kaj membroj, ech se Fettes - la enamighinto - fantazias pri dek-milo...
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-23 10:42
»Mi restas che tio, ke D-ro Dubourg Glatigny rajtas mem decidi, chu li respondas al demando au chu li preferas ne respondi.«

Tio estas lerta rabulistiko. Ĝi plaĉas al mi. :)

Unue. Origine vi asertis tute la kontraŭon: Vi skribis, ke Paskalo »ankoraŭ ŝuldas respondon«. Mi rimarkigis, ke mi ne opinias, ke li »ŝuldas respondon«. Mi ĝojas, ke vi aliĝis al mia opinio, agnoskante, ke li »rajtas mem decidi, ĉu li respondas … aŭ ĉu … ne«.

Due. Origine vi aldonis al via aserto la frazon: »Li ne bezonas kuratoron...« (kune kun la sugestiva tripunkto), tiel insinuante, ke aliaj homoj, kiam ili esprimas opinion kontraŭan al la via, estas nebezonataj "kuratoroj" kaj do pli bone restu silentaj kaj fermu la faŭkon. Sed kompreneble mi ja ne estas ies kuratoro, se mi atentigas pri tio, ke viaj "demandoj" al Paskalo estis nur ŝajndemandoj kaj ke vi, kiel konate, misuzus respondon nur por plia plendado.

Amike,

S.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-23 13:35
Denove la provo deflankighi de la temo. Perseverare diabolicum...
Kion signifas en Esperanto "rabulistiko"? En neniu vortaro (ech ne la glora Krause) mi trovas ghin. Kaj kion signifas "sugestiva"? Sugesti certe ne estas sugestii... (denove la tripunkto ne konfuzenda kun trip-unkto).
Kaj fine "shuldi respondon" ne implicas pagi la shuldon. D-ro Dubourg Glatigny do povas resti shuldanto. (Ni pardonu al niaj shuldantoj...)
Bele, se post tiom da metakomunikado vi tushus la temon. Sed eble ghi estas netushebla kial nia Fundamento... (damne, denove la tri punktoj, kia tedajho).
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-23 18:43
»Kion signifas en Esperanto "rabulistiko"?«

Supozeble la samon, kion ĝi signifas ekz-e ankaŭ en la germana. Vi estas klera homo, do mi supozeble ne devas klarigi al vi, kion ĝi signifas. :)

Amike,

S.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-24 02:38
Chu necesas scii la germanan por kompreni vian Esperanton?
Por ne tedi la legantojn per pretertemaj aferoj, vi povas daurigi sur privataj kanaloj, se tion vi konsideras necesa. Punkto (unu sola).
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-24 02:54
»Chu necesas scii la germanan por kompreni vian Esperanton?«

Kompreneble ne. La sama vorto ekzistas ja ankaŭ en aliaj lingvoj. Vi certe konas la 15an regulon. Do prefere ne afektu nekomprenon.

Sed vi ĉiuokaze per tio bone konfirmas mian supran aserton: Vi ajnokaze konstruas incidenton por povi plendi pri ĝi. :)

Amike,

S.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-24 11:21
" La sama vorto ekzistas ja ankaŭ en aliaj lingvoj."

En kiuj kaj Sub kia konkreta formo kiu rajtigus la aplikon de la regulo pri internacia fremd-vortoj. Ankau en Esperanto ne validas la diro "Germanujo super chio"...
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-24 21:01
»En kiuj kaj Sub kia konkreta formo kiu rajtigus la aplikon de la regulo pri internacia fremd-vortoj.«

Permesu al mi, proponi kelkajn plibonigojn de via esperanta lingvouzo en tiu unu frazo.

1. Estas ne klare, al kio rilatas la komencaj vortoj »En kiuj«. Se ili rilatas al la vortoj »konkreta formo«, troviĝas nombra misrilato.

2. Prepozicioj en Esperanto ne ricvas komencan majuskligon el si mem. La formo »Sub« en ne frazkomenca pozicio estas erara.

3. Kiel helpon por la leganto oni povas marki limon de subfrazoj per komoj. En la konkreta kazo inter la vortoj »formo kiu«.

4. Dua misrilato inter singularo kaj pluralo troviĝas ĉe la vortoj »internacia fremd-vortoj«.

5. En Esperanto oni kutime finas simplan demandan frazon ne per punkto, sed per demandosigno (»?«).

Min interesus, kiu laŭ vi havas la decidopovon pri la rajto de aplikado la regulon pri internaciaj fremdvortoj. Mi supozas, ke pri tio ni havas diversajn opiniojn.

Alteme: Se vin interesas science fundita respondo, mi rekomendas al vi okazigi esploron. Kiel unuan komencon mi donas al vi la formon рабулистика kaj atentigas vin pri la norvega. Tamen tiu esploro laŭ mi ne havas tre multan valoron: Ĉar la vorto estas derivaĵo de la latina, mi ne dubas, ke ĝi estas uzebla en la plejparto de la origine eŭropaj lingvoj. :)

Amike,

S.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-25 09:27
Vanus plu tedi la legantojn lau la stilo de la occidentalisto Hartwig.
Mi jam respondis al li - PRIVATE.
Chi tie ni daurigu la diskuton pri la UEA-revuo kaj pri la absurdaj ideoj de Fettes.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-25 09:42
Bedaŭrinde vi, la volapukisto Haupenthal, ne respondis, sed sendis nur unu frazon sen argumentoj (sed, rekompense, kun insulto).

La lingvan diskuton, kiun vi nun opinias teda, cetere, vi mem komencis. Bv. pardoni, ke mi respondis al ĝi. ;)

Amike,

S.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-02-25 17:37
> Chi tie ni daurigu la diskuton pri la UEA-revuo

Bona ideo.

En la januara kaj februara numeroj aperis recenzoj pri du malnovaj libroj (aperintaj en 2001 kaj 2007), sed en la marta estas ech ne unu recenzo. Lau mia sperto, ekz. en Facebook, homoj ja aprezas opiniojn antau ol libroacheto, do (mallongaj) recenzoj helpas - kaj vekas intereson.

Krome, se oni rigardas la martan kovrilon, oni iom ricevas impreson pri "skandalgazeto": kun grandaj literoj ghi krias: "Esperanto rapide perdas terenon en la universitatoj". Estas en ordo kaj necese, ke la revuo raportu objektive ankau pri la malapero de Esperanto el universitatoj, sed ne estas tre saghe elstarigi tion sur la kovrilo. Laudire oni ne bezonas honti pri la nuna aspekto de la revuo antau ekstera publiko. Tamen, se tiam oni devus traduki al iu interesito la chefan titolon sur la kovrilo, oni vershajne plifortigus la antaujughojn pri Esperanto kiel lingvo sen estonteco. Aliflanke, eble tiu interesito ankau (pozitive) mirus, ke Esperanto entute estas instruata che universitatoj...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-02-25 17:37
> Chi tie ni daurigu la diskuton pri la UEA-revuo

Bona ideo.

En la januara kaj februara numeroj aperis recenzoj pri du malnovaj libroj (aperintaj en 2001 kaj 2007), sed en la marta estas ech ne unu recenzo. Lau mia sperto, ekz. en Facebook, homoj ja aprezas opiniojn antau ol libroacheto, do (mallongaj) recenzoj helpas - kaj vekas intereson.

Krome, se oni rigardas la martan kovrilon, oni iom ricevas impreson pri "skandalgazeto": kun grandaj literoj ghi krias: "Esperanto rapide perdas terenon en la universitatoj". Estas en ordo kaj necese, ke la revuo raportu objektive ankau pri la malapero de Esperanto el universitatoj, sed ne estas tre saghe elstarigi tion sur la kovrilo. Laudire oni ne bezonas honti pri la nuna aspekto de la revuo antau ekstera publiko. Tamen, se tiam oni devus traduki al iu interesito la chefan titolon sur la kovrilo, oni vershajne plifortigus la antaujughojn pri Esperanto kiel lingvo sen estonteco. Aliflanke, eble tiu interesito ankau (pozitive) mirus, ke Esperanto entute estas instruata che universitatoj...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-02-25 17:37
> Chi tie ni daurigu la diskuton pri la UEA-revuo

Bona ideo.

En la januara kaj februara numeroj aperis recenzoj pri du malnovaj libroj (aperintaj en 2001 kaj 2007), sed en la marta estas ech ne unu recenzo. Lau mia sperto, ekz. en Facebook, homoj ja aprezas opiniojn antau ol libroacheto, do (mallongaj) recenzoj helpas - kaj vekas intereson.

Krome, se oni rigardas la martan kovrilon, oni iom ricevas impreson pri "skandalgazeto": kun grandaj literoj ghi krias: "Esperanto rapide perdas terenon en la universitatoj". Estas en ordo kaj necese, ke la revuo raportu objektive ankau pri la malapero de Esperanto el universitatoj, sed ne estas tre saghe elstarigi tion sur la kovrilo. Laudire oni ne bezonas honti pri la nuna aspekto de la revuo antau ekstera publiko. Tamen, se tiam oni devus traduki al iu interesito la chefan titolon sur la kovrilo, oni vershajne plifortigus la antaujughojn pri Esperanto kiel lingvo sen estonteco. Aliflanke, eble tiu interesito ankau (pozitive) mirus, ke Esperanto entute estas instruata che universitatoj...
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-25 13:28
"Bedaŭrinde vi, la volapukisto Haupenthal,"

Ech se iuj fikipediuloj tion asertas: asertoj ne kreas faktojn. Mi nek scias nek uzas Volapük. Same mi ne scias nek uzas la praegiptan...
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-02-25 17:59
Mi povas nur sam-opinii kun S-ro Francisco Javier Moléon reveni post tiom da devojighoj al la origina temo. La (movado- kaj esperanto-)politikan linion de la Nova redaktoro neniu konas. Chio bazighas sur la laudiraj telefonaj interparoloj de Fettes kaj li pri kies detaloj la UEA-membroj kredeble neniam estis informitaj. La sinprezenton de Valle l la estraro de UEA oni kashas, kvazau temus pri obscena dokumento. Evidente travideblon oni ne deziras. Kiu informighis en Brazilo pri la kapabloj kaj sinteno de Valle? Kia, entute, estas lia klero-grado? Strange, ke al la simpla demando pri la kovrilaj fotoj li ne respondas.
Se temas pri Stano Marc'ek: li sia-tempe ja venis el la stalo de Silfer kaj ties koterio, sed evidente montrigis asidua kaj lojala al UEA.
La membroj de UEA devas solvi sian problemon: mi mem restas ekster tiu asocio, tamen rekonas ties (ankorauan?) signifon kaj volonte restas kliento de la bonege funkcianta libro-servo.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-03-02 18:22
Resumo, 52 vortoj. Komentado, 624 vortoj.

Resumo:

La graveco de la KULTURA enhavo de la revuo Esperanto. Komento pri la rutina enhavo. La problemo de la verkado de artikoloj kaj eblaj intereso-konfliktoj. Netravideblaj subvencioj. La ideo Speciala Numero. La ideo facile legeblaj artikoloj. Anekdoto pri legado papera kaj elektronika en Chinio. La malfacila tasko kunligi paperan kaj retan agadon.

Komentado:

Kvankam mi preskau neniam laboras en la kultura flanko de la Esperanto-Movadoj, mi kredas ke libroj de Esperanto, muziko, filmoj, teatro, kulturaj aranghoj, ech filmitaj prelegoj kaj filmitaj kursoj en nia lingvo, unuvorte KULTURO, estas unu el la plej gravaj motoroj de la Movadoj. Mi supre skribis, simbole, de la valoro de Beletra Almanako, sed eble mi ne sufiche bone esprimis min. Eble mi devus diri nur “kulturo.”

Mi scias, ke estas ankau multe da interesaj aferoj ekster la kultura kerno de Esperanto. Ekzemple, prelego de nova Esperanistoj en la kadro TEDx; au vojoghoj por instrui Esperanton en Indonezio au en Afriko; centjaruloj kiuj flue parolas Esperanton (Bonvolu filmi tiajn Esperantistojn kaj papere raporti pri ili nun, ne “morgau”, chu ne?).

Ankau estas la politikaj flankoj, la diversaj eventoj de Esperanto, ktp. Sed ofte artikoloj pri tiaj aferoj estas anoncoj por tiuj aferoj. Ekzemple, mi mem verkis artikolon pri la Universitato de Esperanto kaj pri Esperanto-Insulo. Mi persone, ne pensas, ke estas tre bona ideo, ke homoj kiel mi verkas tiajn artikolojn. Ni estas starigantoj de agadoj, kaj ni NE estas lertaj verkantoj. Ankau ni povas havi intereso-konfliktojn, speciale se estas subvencio ne tuj ekkonstatebla. Mi jam parolis pri intereso-konflikoj aliloke en la retejo de la Komitato de UEA, kaj vershajne UEA provos pritrakti tiun problemon en la venonta Kongreso de UEA en Bonaero.

La ideo pri speciala numero de la revuo, priskribita de Pascal, estas bona lau mi. Havi unu jaron por preprari pli allogan, pli paghohavan dokumenton por montri al eksteruloj estas bone. La problemo estas budgheto. Kaj kiam ni parolas pri budgheto nuntempe, la mono eble nur povas deveni de la eldonado de malpli da numeroj de la nuntempa revuo Esperanto, do antstatau chiumonata eldonoritmo, chiudumonata.

Chiuj el la komentantoj supre ne favoras la enmeton de pli facile legeblaj artikoloj en la revuo Esperanto. Mi aldonighas al tiu listo pro du kialoj. Unue, tia enmeto ne kongruas kun la ghenerala enhavo de la revuo. Due, kiel antaua gvidisto de lingvo-programoj, mi dirus, ke tia aliro ne bezonatas de lingvolernantoj de Esperanto, kaj ke ghi iel ne konvinkos la gelerantojn pri la facileco lerni Esperanton. Estas aliaj lokoj por facilaj tekstoj. Krome, la vera bezono por facila Esperanto estas AUSKULTADO. Certe la Retradio de Anton Oberndorfer kaj liaj kunlaborantoj estas bona pasho tiurilate, char kvankam la auskultajhoj mem ne estas facilaj, chiam akompanas la radio-elsendajhon ankau la teksto de la parolado, kio ege faciligas la enhavon por komencantoj. Tio tamen, estas alia pridiskutinda PEDAGOGIA temo.

La ideo de Lee pri la venonteco de la papera versio de la revuo de Esperanto kaj la retejo de UEA estas nepre priatentinda. Pliperfektigi revuon kiam la tendenco estas malpli kaj malpli da papera legado ghenerale estas malfacila tasko. Mi finos per anekdoto. En Chinio lastjare mi faris studeton pri legado de revuoj, jhurnaloj kaj libroj. Dum en Europo oni daure vidas homojn kiuj legas tiajn paperajn ajhojn en publikaj lokoj, en Chinio surpapera, publika legado preskau tute malaperis. Mi povis vidi nur tri au kvar el tiaj legantoj el 600 homoj kiuj sidis en la longdistanca subtertrajno. Kiam mi revenis al Parizo en somero 2013 JAM mi vidis pli ol tiun nombron en grupeto de 50 homoj en UNU vagono de la subtertrajno de Parizo (nomata RER B). Aliflanke, en tia samspeca trajno en Chinio estis probable multe pli ol 100 homoj kiuj LEGIS per siaj poshtelefonoj, tabletoj, ktp. La venonteco pri kiu Pejno tiel konvinke skribis, kaj pri kiu Lee avertas nin, jam alvenis ankau al la grandaj urboj de Chinio. La tasko eldoni paperan revuon kaj pripensi retan strategion estos ege ege malfacila por kiu ajn, char ech se ni bone respondus al la problemo nun, morgau la situacio shanghighos.

Amike,

Dennis Keefe