Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Lernolibro de kemio reaperos en Esperanto

Lernolibro de kemio reaperos en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2014-01-28 21:23
Ampleksa usona lernolibro pri kemio aperos en Esperanto. La libron eldonos Esperanto-USA, laŭplane en 2015. La iniciaton gvidas Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA kaj instruisto pri kemio. Laŭ li, la verko povos esti alloga por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri sciencoj kaj mediprotektado.
Lernolibro de kemio reaperos en Esperanto

La anglalingva originalo

La grava usona eldonejo Cengage Learning konsentis doni al la landa asocio de UEA en Usono la rajton traduki kaj eldoni Esperantan version de la sesa eldono de la verkego General, Organic, and Biological Chemistry (”Ĝenerala, Organika kaj Biologia Kemio”) de H. Stephen Stoker, aperinta en 2013.

Jam en 1988 en Esperanto aperis pli frua eldono de la verko, en limigita kvanto. Tiu eldono estis prizorgita de Doug Portmann kaj Kent Jones ĉe Esperanto-Societo de Ĉikago.

Laŭ Orlando Raola, multaj esperantistaj kemiistoj tra la mondo tiam partoprenis la projekton, kaj li nun petas helpon de ili por la nova eldono. La nova versio laŭplane ne nur estos ĝisdatigita por sekvi la plej lastajn evoluojn de la scienco, sed ankaŭ estos profesinivele kompostita kaj presita, kaj enhavos la altkvalitajn grafikaĵojn de la anglalingva originalo.

Libera Folio turnis sin al Orlando Raola por pliaj detaloj.

Libera Folio: Kiucele oni bezonas kunlaboron de la antaŭaj partoprenintoj?

Orlando Raola: – Ĉar temas pri 575-paĝa (22 x 28 cm) verko, kiu estis entajpita pere de la prakomputiloj de la fruaj 80-aj jaroj. Tiuj komputildosieroj ne plu estas haveblaj, kaj mi prilaboras la tuton surbaze de pdf-dosiero. Ĝi ĝuste produktas proksimume 85% de la signoj, sed la ceterajn mi mem devas entajpi, precipe supersignojn, formulojn, kaj tiel plu. Ege multe da tre detala laboro, kiu progresas helike. Kompreneble mi povus laborigi armeon da kunlaborantoj, kaj iamajn kaj novajn.

Kial laŭ vi gravas aperigi lernolibron de kemio en Esperanto?

– Por ke lingvo estu kapabla ĉion esprimi, la lingvanoj havu almenaŭ bazajn tekstojn pri ĉiutipaj homaj streboj disponeblajn en tiu lingvo. Terminaroj kaj vortaroj estas nur skeletoj. Oni ja bezonas “karnon” ĉirkaŭ la ostoj. Tio estas fakaj libroj. Kemio, la tiel nomata “centra scienco”, okupas kernan pozicion en nia nuna kompreno de la ĉirkaŭanta universo. La apero de tiu ĉi libro signife plivastigos la eblojn esprimiĝi kaj lerni pri tiu universo en Esperanto.

Kian nivelon celas la libro? Ĉu gimnazian, universitatan?

– Temas pri usona libro, do mi povas nur skizi kiel oni uzas ĝin ĉi tie, kaj mi aprezos la eltrovon de ekvivalentoj laŭ la eŭropaj, aziaj, kaj aliaj eduksistemoj.

–  En Usono, sufiĉe signifa grupo da studentoj ne studas kemion en la mezlernejo. Do ili alvenas al universitato aŭ alitipa altlernejo, kaj por plustudi en plej diversaj fakoj ili devas havi almenaŭ unusemestran kurson pri kemio. Tiu ĉi libro estas ofte uzata por tiuj studentoj. Ankaŭ por ĉiuj kiuj volas studi flegadon, masaĝadon, radiologion, kaj aliajn sanservajn fakojn. Mi konscias ankaŭ, ke en kelkaj mezlernejoj, kie oni bone preparas la studentojn por universitataj studoj, tiutipa libro estas uzata por instruado de kemio. Ĝi ne estas uzata por studentoj kies fako estas kemio, biokemio, medicino, aŭ inĝenierio, ĉar ili devas studi ĝeneralan kemion pli profunde, do ili uzas aliajn librojn.

Kiu estas la celgrupo de la Esperanta eldono? Ĉu vi supozas, ke iuj efektive uzos la libron en Esperanto por studi kemion?

– Ĉiu ĝenerale edukita homo, speciale tiuj kiuj iel interesiĝas pri naturo, scienco, medi-protektado, ktp, profitos je legado/studado de tiu ĉi verko. Mi celas ankaŭ studentojn kiuj nuntempe studas kemion. Ili havos kroman fonton, plian klarigon, ĉi-foje en lingvo kiun ili espereble facile komprenos. Laste, sed ne malplej grave, la originalo en la angla estas sufiĉe multekosta luksaĵo. Mi esperas sukcesi vendi la esperantan tradukon je triono de la prezo de la originalo.
arkivita en:
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-01-24 13:05
Gratulegon!!!!! Ĝuste en la lastaj linioj ni legas pri la granda utilo de tiu lernolibro. Studentoj havos alian fonton, por kontroli ambiguajn aŭ konfuzajn tekstojn en alia lernolibro. La prezo permesos la aĉeton.
Mi memoris kiam mi rigardis kelkajn paĝojn en anglalingva matematika lernolibro uzita en Brazilo. La angla estis terura, eĉ erara. Mi kompatis la studentojn. Eĉ en senerara angla, ili luktus kompreni, sed en tia angla...estas neniu dubo en mia menso, ke ili ne lernis.
Do, mi (antaŭ)ĝojas ke studentoj de ĝenerala kemio povos turni sin al tiu helpa lernolibro.
Ivan Camilo Quintero Santacruz
Ivan Camilo Quintero Santacruz diras:
2014-01-27 05:55
Antaŭen! Mi pensas ke bonaj libroj pri sciencaj aferoj tre mankas en Esperantujo, kvankam ja ekzistas kelkaj pri Fiziko.
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2014-01-27 13:22
Tio estas ĝojiga novaĵo. Ĉu tiuj libroj estas atingeblaj en Interreto?
Alberto F. Calienes
Alberto F. Calienes diras:
2014-01-27 16:27
Brave, Raola! Bonega projekto kaj certe atuto por Esperanto!
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-01-27 18:52
Kvankam mi povas subteni la celojn de tia projekto, mi havas fortan dubon ĉu ĝi taŭgas por landa asocio. Laŭ mi, la aĉet-merkato estos preskaŭ nula; kaj la risko de monperdo estas granda. Landaj asocioj jam estas malfortaj el monrimeda vidpunkto, kaj tia elspezo povus eĉ pli febligi tiun de Usono.

Ŝajnas al mi taŭge ke aŭ individua mecenato, aŭ faka asocio aŭ grupo, enterprenu la projekton kaj surprenu la kostojn (kaj riskojn) de eldonado.

Laŭ mi, por anglalingva asocio estus multe pli senchave ekzemple revizii kaj reeldoni la “English-Esperanto Chemical Dictionary” de D.R. Duncan (Brita Esperanto-Asocio, 1956). Eĉ mi kiel nefakulo foje devas serĉi fakan vorton, kaj mi volonte aĉetus novan eldonon de tiu ĉi. Sed lernolibro pri kemio? Ne.

Mi scivolas, kiom kostos la presado/eldonado, kaj kiom poste kostos ĉiu ekzemplero? Ĉu la membroj de E-USA jam estas informitaj pri la projekto, kaj subtenas ĝin? Ĉu ili komprenas ka kostojn kaj riskojn? Ĉu E-USA havas eldon-komitaton por taksi kaj aprobi/malaprobi tiajn projektojn?

Indas memori ke antaŭaj provoj eldoni “popularajn” scienclibrojn en Esperanto ne multe sukcesis. Ankoraŭ haveblas ĉe UEA, ekzemple, “La Bela Subtera Mondo” de 1959, “Estiĝo de la Tero kaj de la Homo” de 1971, kaj “El La Polvo de la Tero” de 1967. Ne aparte kuraĝige.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2014-01-27 18:59
Traduko de beletraĵoj ŝajnas al mi pli taŭga: ili ne eksmodiĝas.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-01-28 07:37
Resumo, 107 vortoj. Komentado, 661 vortoj.

Resumo:

Gratulon al Orlando Raola pro lia ekhavigo de la rajto traduki jam sukcesan universitatan libron pri kemio. Ke ni lernu kaj ne forgesu kiel ekhavigi tiajn rajtojn. La komentoj de Lee estas atentindaj. Ni provu lerni de la spertoj de Tim Westover kiel printigi librojn profesie, senriske, senpage. La radikala ŝanĝo de nia printo-sistemo kaj distribuado-sistemo de esperantaj libroj. Universitata libro kun universitat-nivela kurso estas preferinda kiel videblas en la iompostioma kreskado de la Universitato de Esperanto www.universitato.info Kurso pri kemio en Gresillon? En Mazzaro del Valle? En Esperanto-Urbo? En Esperanto-Insulo vintre? Ek al la kreado de materialo, serioza materialo por studado EN Esperanto je universitata nivelo.

Komentado:

Jam la fakto, ke Orlando Raola sukcesis ekhavigi la rajton eldoni esperantan version de universitata libro estas tre kuraĝiga. Lerni kiel havi la rajton senpage utiligi librojn jam ekzistantajn ĉu sciencajn ĉu literaturajn estas bone por la Esperanto-Movadoj. Ni ne nur lernu fari tion, ni ne forgesu, ĉar tro ofte en nia verda mondo, oni faras ion bonan UNUfoje.

La komentoj de Lee estas tre praktikaj kaj priatentindaj. Al liaj vortoj, mi aldonus, ke la Esperanto-Movado en la okdekaj jaroj estis eble multe pli oficiale forta ol nun, almenaŭ ni diru, ke probable estis multe pli da homoj kiuj emis kunlabori en libro-projektoj ol nun, kaj estis multe pli granda merkato por libroj. Kelkaj lernolibroj, ekzemple, tiu de Zlatko vendiĝis je dekmiloj da ekzempleroj! Tioma vendado ne okazos hodiaŭ.

Tamen, mi esperas, ke la novaj libro-eldonaj metodoj kaj distribuado-metodoj povas helpi ankaŭ por la libro de Orlando. Lee certe memoros Tim Westover, kiu mi pensas estis kun ni en San Francisko por NASK en 2001 (la universitata kurso de Esperanto). Tim Westover eble povas doni konsilojn kiel eldoni libron per la sistemo de Amazon.com. Li faris tion kun lia libro Marvirinstrato. Amazon nun kapablas printi eĉ nur UNU libro, jes ja nur UNU, sen kosta risko, sen ia ajn risko al ni. Do, se mi bone komprenas la sistemon de Tim kaj Amazon, Orlando sendas la finitan libron al Amazon per reto, kaj vi kaj mi, ĉu en Ĉinio aŭ Usono aŭ Hispanio, puŝas butonon aĉetante la libron, kaj post tri tagoj ni ricevas la libron en mia leterkesto. Orlando elspezis neniom da mono por fari tian printadon, kaj la libro estas bonkvalita.

Se tiu sistemo funkcias tiel, tio radikale ŝanĝos la tutan nuntempan vendosistemon kaj distribuadan sistemon de Esperantaj libroj. Kaj ni povas ankaŭ pensi pri la sistemo de bitolibroj. Bitolibroj, paperaj libroj, Amazon nun povas fari la tuton por ni. Se mi reprintigos kelkajn el miaj libroj por la BEK-Kurso, mi NENIAM refaros tion kion mi faris en Ĉinio. Tie mi printigis ĝin, je 1000 ekzempleroj, kaj kvankam ne plu restas libroj nun, dum kvin jaroj estis tro da zorgoj pri stokado, distribuado, ktp. Per la sistemo de PRINTADO DE UNU EKZEMPLERO JE MALALTA KOSTO, la plejparto el ni tute ne plu bezonas la antaŭan sistemon.

Multe da homoj entuziasmiĝas pri la eldono de sciencaj libroj en Esperanto. Mi ankaŭ, sed libro estas libro, kaj estus bone kunligi tiun libron kun kurso. La kemia libro menciita supre estas libro por utiligo en scienca kurso, normala scienca kurso, por studentoj ĉe universitatoj. Pro tio, se iel ni povas kunligi la ideon de scienca libro kun scienca kurso, tio estos multe pli bona. Tia estas parto de la celo de la iompostioma kreado de kursoj de la Universitato de Esperanto.

La ĉefa ero en la Universitato de Esperanto (www.universitato.info) estas la instruado de normala, longdaŭra kurso, ĉirkaŭ 40 horoj, tute filmitaj kaj metitaj sur la Interreto kun la Licenco Krea-Komunaĵo – ĉies propraĵo, nenies propraĵo. Jam estas kurso pri paco de Profesoro Ron Glossop de Usono; kurso pri la historio kaj filozofio de la informadiko de Profesoro Federico Gobbo de Italio/Nederlando; kaj ankaŭ kurso pri astronomio kaj astrofiziko de Profesoro Amri Wandel de Israelo.

Se ni povas ĉeesti kompletan kurson de Dokoro Orlando Raola, tio estos bonega por multe da Esperantistoj kiuj volas lerni PER Esperanto, kaj ne ĉiam lerni PRI Esperanto. Eble tia kurso povos okazi en 2015 en Gresillon antaŭ aŭ post la Universala Kongreso de Esperanto en Lil(l)o, Francio. Eble ĝi povas okazi vintre en Esperanto-Insulo en Ĉinujo, aŭ en Esperanto-Urbo en Germanio, aŭ en Mazzaro del Valle en Italujo. Mi kredas, ke inter ni Esperantistoj, estas, kiel ni jam spertis en Esperanto-Insulo, homoj kiuj volas lerni PER Esperanto, kiuj volas studi UNIVERSITAT-NIVELAJN kursojn en Esperanto.

Tre gratulon al Orlando Raola por lia ekhavigo de tiu bela rajto traduki sukcesa sciencan libron pri kemio. Mi esperas iam povi esti lia “studento.”

Bonan Novjaron, baldaŭ ankaŭ en Ĉinujo!

Amike, Dennis Keefe
Harri Laine
Harri Laine diras:
2014-01-28 10:56
Dankon, Dennis, kaj gratulon pro via komento. Mi apenaŭ povus pli samopinii. Kompreneble, mi gratulas ankaŭ al Orlando Raola.

Dennis tute ĝuste priskribas la eblojn de nuntempa eldonado, inkluzive de la moderna laŭmenda presado de libroj. Bitlibroj pli kaj pli estas la unuavica medio de publikigo, sed ankoraŭ daŭros longe, eble longege, antaŭ ol ili plene anstataŭos la paperajn eldonaĵojn.

Mi nur iomete ridetis legante la frazon "...kaj post tri tagoj mi ricevas la libron en mia leterkesto". Nu, fakte mi mem proksimume tiel rapide akiris Esperantan libron, unuope presitan por mi, menditan de lulu.com. Sed tio apenaŭ estas realo ĉiama kaj ĉiea. Sed la liveroj ja funkcias kaj funkcios; ni povas atendi kelkajn tagojn pli.

Kiel Dennis diras, la konsideroj de Lee Alexander Miller estas atentindaj kaj certe ankaŭ atentotaj. Mi kredas ke Orlando ne celas bankrotigi la Usonan landan asocion kaj ankaŭ ne tion faros.

Mi precipe ŝatis la rimarkon de Orlando pri bezono havi almenaŭ bazajn tekstojn pri ĉiutipaj homaj streboj en nia lingvo, ne nur teminarojn, sed ankaŭ fakajn librojn. La faka lingvaĵo ne formiĝas nek stabiliĝas nur per terminaroj; tiuj estas nur dekono de la laboro kaj ne nepre farota antaŭ la bazaj tekstoj. Oni bezonas nur foliumi fakajn artikolojn en Vikipedio, ekzemple pri matematiko, por konstati la mizeran lingvan staton.

La nivelo de la verko, por klera kaj plikleriĝema nespecialisto, estas taŭga. Sukceson al la projekto!
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-01-28 19:53
La produktado de libroj en Esperantujo ne ĉiam celas al merkato en la senco, ke ekzistas bezono por la produkto.

Sufiĉe ofte iu deziras pruvi, ke eblas verki pri scienca temo, eĉ se la reala intereso estas malgranda, objektive preskaŭ nula. Certa parto de la eldonkvanto estas aĉetata por meti en la bretaron de asocia biblioteko kaj por montri de tempo al tempo, ke eblas ankaŭ verki pri ĉi ajn temo en Esperanto. Nur malmultaj homoj fakte legas la verkon kaj povas profiti de la enhavo.

Precipe de la plej elstaraj verkoj en la angla lingvo ekzistas tradukoj al aliaj naciaj lingvoj kaj oni devas longe serĉi por trovi personon, kiu vere profitas de la Esperanto-versio, ĉar aliaj lingvoj ne estas akireblaj. Mi ne diras, ke ĉi tiuj raraj eventoj tute ne ekzistas.

Certa niĉo povas esti la populara scienco, ĉar oni povas instrui al personoj, kiuj eble ne aĉetus kompareblan verkon en nacia lingvo, sed pretas studi ĝin esperantlingve por ekzerci la lingvon.

La prezentita libro celas al sufiĉe vasta grupo, kiu bezonas certajn bazajn sciojn pri kemio por aliaj fakoj. La avantaĝo de kemio estas, ke sur ĉi tio nivelo estis malmultaj revoluciaj ŝanĝoj dum la lastaj jardekoj.

Tamen, se mi komparas la librojn, kun kiuj mi eklernis kemion kun la aktuala evoluo, oni tuj rimarkas, ke la kemia scienco restis la sama, sed la apliko al la ĉiutaga vivo komplete ŝanĝiĝis. Estas aliaj, novaj materialoj, nome plastoj, kaj aliaj konataj materialoj simple malaperis.

En kelkaj kazoj oni ne plu povas mem fari la eksperimentojn sen universitata laboratorio, ĉar intertempe la reguloj pri toksaj substancoj iĝis tiom akraj. Antaŭ kvardek jaroj jaroj oni povis aĉeti multajn kemiaĵojn en la proksima vendejo. Ekzemple metanolo en Germanio ne estas akirebla por ordinaraj homoj, en Usono estas facile aĉetebla en ĉiu supermerkato. Usonanoj facile povas montri la produktadon de biodieselo el oleo. Germanoj ne.

Tio signifas, ke la vivosperto povas esti malsama in la diversaj landoj kaj estas malfacila respekti tion en internacia eldono. Nacilingvaj tradukoj, kiuj kutime celas al manpleno da landoj, povas respekti tion.

Timigas min ankaŭ la volumo de preskaŭ 600 paĝoj kies produktado estas sufiĉe multekosta, eĉ se Amazon pretas produkti nur unu ekzempleron. Eble estas pli ruza oferti serion de pli maldikaj kajeroj, kiuj ne postulas tiom grandan investon de la aĉetanto. Sed mi scias, ke oni deziras prezenti laŭeble imponan (dikan) verkon.

Alia afero estas la organizo de la printado. Intertempe ne plu indas presi en unu loko por profiti de granda eldonkvanto. 90% de la eldonkvanto restas kiel malrapide vendebla stoko kaj signifas fiksitan kapitalon. Mono, kiu estas ne plu uzebla por aliaj celoj.

Povas esti, ke malgranda eldonkvanto en serio de maldikaj libroj estas pli multekosta ol al fakturo de iu presisto por la dika verko. Sed se oni presas malcentre en la diversaj partoj de mondo, la kapitalo restas likva kaj oni povas direkti ĝin al la lokoj, kie ĝi estas bezonata. Eble por tri kvaronoj de la dika libro ne estas interesitoj. Sed ili devas aĉeti ĉion aŭ nenion. Se ili nur havas malmulte da mono, ili preferas aĉeti nenion. Se oni povas oferti al ili partan solvon, ili pretas akcepti, kaj se la enhavo prezentiĝas utila, aĉetas la reston.

Mi scias, ke ĉi tiuj argumentoj neniam atingas al orelojn de Esperantistoj. Esperantistoj kutime havas grandan distancon al merkatekonomio. Ili estas idealistoj kaj laboras por la plibonigo de la mondo.

Mi estas kemiisto kun universitata diplomo kaj profesia kariero. Aktuale mi instruas anglalingve pri bioenergio en privata universitato. Mi bezonas certajn bazajn sciojn pri kemio flanke de la studantoj, sed la temoj, kiujn mi instruas, tute ne ekzistis antaŭ dek jaroj por la vasta publiko. En la aktualaj studplanoj ili estas reprezentita.

Pro aktuala projekto kun Ghana mi informiĝis pri la instruado de kemio en la lernejoj kaj miris, kiel vaste rigardataj estas la "modernaj" aplikoj de kemio. La skemo por Ghana validas por tuta okcidenta afriko. Tial mi dubas, ĉu vere utilas senkonscie traduki malnovan libron. Eĉ se la bildojn nun evidenta aspektas pli belaj.

Gong Xiaofeng
Gong Xiaofeng diras:
2014-08-13 15:19
vere ĝojiga novaĵo! Mi estas universitata profesorino pri mediaprotektado, fakte mia fako estas analiza kemio. De longe mi serĉas lernolibron de Kemio en Esperanto, Mi atendas ĝian aperigon.
Michael Kent Jones
Michael Kent Jones diras:
2015-06-23 00:13
Pro la ekonomio de amplekso (t.e., falanta podetala kosto kun kreskanta produktado), Esperantlingva lernolibro de ajna temo povus atute konkurenci sur la monda merkato.