Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Bulonjo memoris la sukceson de 1905

Bulonjo memoris la sukceson de 1905

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-06 22:46
En aŭgusto 1905 en la nordfranca marborda urbo Boulogne-sur-Mer kolektiĝis preskaŭ 700 esperantistoj. Antaŭ la kongreso multaj ankoraŭ dubis, ĉu diverslandanoj efektive sukcesos interkompreniĝi per la stranga lingvo. De tiam Universalaj Kongresoj okazadis ĉiujare, kiam ne malhelpis mondmilitoj. Ziko Marcus Sikosek prelegis en antaŭkongresa simpozio kaj rakontas pri siaj impresoj.
Kiam oni preskaŭ precize cent jarojn poste vizitas la urbon, kion oni sentas? Ĉu estiĝas mentala ligo kun la esperantistaj prapatroj? Mankis al mi tempo kaj okazo por meditado, veninta el Roterdamo, ankoraŭ kun kapo plena pri ĉiutagaj kaj aliaj laboretoj; aliflanke ankaŭ Bulonjo signifis laboron por mi: oni invitis min por la simpozio antaŭ la jubilea kongreso, kie mi prelegu pri la nova verko Sed homoj kun homoj, kaj kie mi intencis pliintensigi kontaktojn kun la ĉeestantaj esperantologoj.

Dum pluraj monatoj mi verkis en Biblioteko Hector Hodler pri tiu ducentpaĝa libro pri cent jaroj Universalaj Kongresoj, kies titolo rilatas al la zamenhofa priskribo: ĉi tie en Bulonjo ne kunvenis poloj kun rusoj, angloj kun francoj, sed homoj kun homoj. Iom paradokse, ke mi mem ĉeestis nur du UK-ojn, sed nun mi povas diri al mi mem ke mi ĉeestis la komencon de tria: la Bulonja kongreso de 2005 ja preskaŭ sentiĝis kiel malgranda UK - kun kvincent partoprenantoj, simile al la 688 en 1905.

La simpozio prezentis al jam plurcentkapa publiko - ĉefe esperantista, kvankam oficiale la aranĝo estis dulingva - kelkajn jam bone konatajn Esperanto-eminentulojn. Ulrich Lins ekzemple priskribis la mondon de 1905, farante ligojn inter la esperantista kaj la cetera mondo. Surprize, se oni komparas lian prelegon al lia parto en Esperanto en perspektivo (1974), li precipe laŭdis la tiaman movadon, ke ĝi kun kompromisemo kaj prudento sukcesis eviti plurajn kverelojn. Laŭ li la unua mondomilito haltigis promesplenan evoluon kaj bedaŭrinde kaŭzis, ke forgesiĝis la signifo de tiu epoko por Esperanto.

Plia fama vizaĝo estas tiu de Humphrey Tonkin. La titolo de lia kontribuo "La UK-oj kaj la kreo de Esperanto-komunumo“ sonas kiel teda sociologia blablao, sed male. Kaj sprite kaj serioze, li prezentis trapensaĵon rilate al la kongresoj kaj la koncerna movado. Unu el la atentigoj montris ekzemple al jena dilemo: ni esperantistoj provas fari el niaj renkontiĝoj ian oazon, en kiu oni nur parolas kaj kondutas Esperante; aliflanke ni deziras logi novajn homojn al niaj renkontiĝoj. Tamen oni rajtas dubi pri lia tezo, ke Klara Zamenhof ŝokis la esperantistojn per la grandeco de ŝiaj ĉapeloj (la frontpaĝo de Sed homoj kun homoj relativigas tion).

Jean-Pierre Boulet, ILEI-delegito ĉe Unesko, klarigis kial la unua UK okazis siatempe en Bulonjo (kaj ne ekzemple en Parizo). En mia propra kontribuo mi prezentis UK-rilatajn bildojn kiujn mi jes aŭ ne utiligis por Sed homoj kun homoj, kaj mi klarigis la kriteriojn. Pri ĝi mi preferas ne raporti mem, tamen ja menciindas la bona interpretado: Francisko Simmonet, post ĉiu bildo montrita de mi, resumis franclingve. Komence mi timis ke tio estus tro temporaba, sed fakte ne estis tiel. Tre bone interpretis cetere ankaŭ Brian Moon en la simpozio kaj poste en la kongreso; oni agrable sentis la veran profesiecon, kiu kontribuas al la nivelo ĝenerala.

La organizantoj, inter ili UEA-vicprezidantino Claude Nourmont, trovis ankaŭ du tre interesajn neesperantistojn. Roland Breton estis profesoro pri geografio kaj publikigis franclingvan atlason pri lingvoj; lia kontribuo komparis Eŭropan Union kun alia multlingva politika subjekto, nome Hindio.

Speciale interesa, mi permesas al mi akcenti tion, estis la prelego de Jean-Claude Lescure. Oni atentiĝis pri li en esperantistaj rondoj pro pli ol sescentpaĝa disertacio, per kiu li fariĝis profesoro (li laboras interalie ĉe la fama pariza altlernejo Sciences-Po). La temo disertacie kaj prelege: la sinteno de la francaj aŭtoritatoj al Esperanto - kaj Volapuko - antaŭ 1940. Mi konfesas ke mi komprenis maksimume trionon de lia prelego, ĉar mi ne tre bone regas la francan, sed tio, kion mi kredis kompreni, estas enorme valora kontribuo al esperantologio. Saman impreson havis Ulrich Lins, kaj ni ambaŭ antaŭfebras la aperon de la disertacio en presita formo.

Jam antaŭ la finiĝo de la bulonja aranĝo, merkrede, oni jam povas laŭ la inaŭguro paroli pri io kiel "malgranda UK". La komenco kunvenigis la esperantistojn en la malnova teatro de Bulonjo, kie oni estis alparolata de verdaj kaj trikoloraj (francaj) eminentuloj, interalie la eksministro kaj Esperanto-simpatianto Lagrange. Poste oni marŝis, malantaŭ uniformita muzikistaro, al la Placo Zamenhof. Alparolo, florkron-metado, aŭskultado al du himnoj... oni malgraŭ la malgrandeco de la placo, fakte parkejo antaŭ urbokvartala stacidometo, ne povis esti kaptita de la pompo aŭ soleneco de la momento.

Daŭris tiu etoso ankaŭ en la malnova urbodomo, kie tri pliaj alparoloj (kun interpretado) bonŝance ne plu tro multe okupis la tempon. En la posta libera festeneto, Barbara Pietrzak de Pola Radio intervjuis siajn "viktimojn"; L.C. Zaleski-Zamenhof ridetis kune kun eksa kongressekretario Gian Carlo Fighiera pri ilia preskaŭ komuna UK de 1959; kaj iu postkomentis la paroladojn dum la inaŭguro kaj akcepto: estas ĉio jam dirita, sed ankoraŭ ne de ĉiu. Restis la sento, ke ni nuntempaj esperantistoj vere sukcese plenumis nian devon: en decaj amplekso kaj kvalito memorigi kaj per tio honorigi niajn esperantistajn praulojn.

Ziko M. Sikosek
(teksto kaj fotoj)

Pli pri la aranĝo: Kortuŝe en Bulonjo

Eksteraj ligoj:


Retejo de Bulonjo 2005
Fotoj de Bulonjo 2005