Decidoj pri Krimeo kaŭzas skismon en REU
En marto 2014, post milita interveno de rusiaj trupoj en nemarkitaj uniformoj, la Ukrainia duoninsulo Krimeo estis aneksita de Rusio. La anekso ne estis agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj nek de la plej multaj ŝtatoj en la mondo, kaj ĝi kaŭzis la enkondukon de internaciaj sankcioj kontraŭ Rusio.
En aprilo 2014 Libera Folio intervjuis pri la temo la prezidanton de Rusia Esperanto-Unio, Svetlana Smetanina, kiu tiam atentigis, ke REU estas politike neŭtrala asocio, kaj tial ne povas havi oficialan sintenon al la statuso de Krimeo. UEA siaflanke sekvas la decidojn de Unuiĝintaj Nacioj rilate tiajn aferojn, kaj oni povus atendi tion ankaŭ de la landaj asocioj de UEA.
En la sia ĉi-jara konferenco, okazinta la 22-an de julio, la landa asocio de UEA en Rusio tamen akceptis du decidojn, kiuj praktike egalas al agnosko de la anekso. Aparte atentinda estas la decido "apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona[n] organizo[n] de REU".
La konferencon de REU ĉi-jare hazarde ĉeestis raportisto de la sendependa eldonaĵo Novaja Gazeta, kiu poste verkis artikolon pri la ĝenerale kontraŭokcidenta sinteno de la kunveno kaj titolis sian raportaĵon en Esperanto: "Krimeo estas nia". La ĵurnalisto, kiu preparas serion de artikoloj pri fermitaj komunumoj, estis surprizita pri la sennuancaj eldiraĵoj de pluraj ĉeestintoj, kiuj interalie asertis, ke pri la sankcioj kontraŭ Rusio unuavice kulpas la anglalingvaj landoj.
Surprizita de la decidoj rilate Krimeon estis ankaŭ la redaktoro de Rusia Esperanto-Gazeto REGo, Georgij Kokolija. En la gazeto ĝis nun aperadis oficialaj informoj de la landa asocio, sed post la diskonigo de la decidoj li decidis tute rompi la kunlaboron kun la landa asocio. Laŭ lia opinio la asocio per siaj decidoj malobeas sian propran statuton, kiu klare diras, ke REU estas "politike neŭtrala unuiĝo".
– En Rusio ekzistas diversaj opinioj pri krimea "anekso/reunuiĝo". Ankaŭ la esperantistoj, inkluzive membrojn de REU, malsame rilatas al la nuna politiko de rusiaj gvidantoj. Mi certas, ke mi ne estas sola membro de REU, al kiu ne plaĉas agreso de la Rusia ŝtato kontraŭ najbaraj landoj. Deklarante en konferencaj decidoj sian senkondiĉan apogon de la nuna ŝtata politiko, REU fakte neglektas opiniojn de tiuj siaj membroj (eĉ se ili estas minoritataj), kiuj havas malsaman opinion, klarigas Georgij Kokolija responde al demando de Libera Folio.
Li opinias, ke la sola kialo entute mencii Krimeon en la decidoj de la konferenco estis la deziro montri lojalecon al la nuna politiko de la regantoj.
– Ekzemple, kiun sencon havas la decido "apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU", se dume tiaj centroj kaj regionaj organizoj ne ekzistas en preskaŭ ĉiuj rusiaj regionoj? Ankaŭ kunlabori pri Esperanto-aranĝo en Krimeo eblas sen laŭtaj deklaroj.
Tuj post la diskonigo de la konferencaj decidoj Georgij Kokolija publike anoncis en dissendolisto de rusiaj esperantistoj, ke li ne plu volas havi ajnan mencion pri kunlaboro kun REU en la gazeto kiun li redaktas, eĉ se la reala kunlaboro laŭ li jam dum sufiĉe longa periodo apenaŭ funkciis.
Post sia anonco Georgij Kokolija ricevis kelkajn agresemajn reagojn de aliaj membroj de REU. Unu eĉ proponis, ke li reiru al sia naskiĝlando Kartvelio. Georgij Kokolija tamen restas membro de la asocio.
– Mi esperas, ke iam REU havos pli prudentan Estraron. (Eble nur tiam, kiam samo okazos pri la tuta ŝtato.) Tial mi decidis dume ne eksmembriĝi.
Libera Folio petis komenton ankaŭ de la prezidanto de REU, Svetlana Smetanina. Ŝi tamen ne respondis.
Jam post la apero de ĉi tiu artikolo, la prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio, Euheno Kovtonjuk, turnis sin al la prezidanto, komitato kaj ĝenerala direktoro de UEA por peti ke la gvidorganoj de la asocio atentu pri la situacio. En sia letero, disponigita al Libera Folio, li skribas:
2. En Krimeo loĝas homoj kun rusiaj pasportoj, do niaj civitanoj. Kial ili ne rajtas organizi la klubon? Kial la klubo de rusiaj civitanoj ne rajtas eniri REU-on maldepende de loko, kie ili loĝas??
3. GRAVE! Dum la kongreso oni akceptis novan redakcion de la statuto por ĝi kongruu kun leĝoj de Rusia Federacio. Jes, REU estas Rusia (!) asocio. Estas decido resti kiel Rusia oficiala asocio. Do ĉu REU laŭ sia statuto rajtas havi "alian opinion" _kiel_organizo_? Ne! Ni ne rajtas. Aliajn argumentojn kontraŭ aliĝo, krom la politika ambigueco, simple ne ekzistas.
4. Kion ni devis fari por "ne okupiĝi pri politiko"?) Se REU dirus, ke "krimea rusia klubo ne ekzistu", estas sama okupiĝo pri politikom ĉu ne? Aŭ sekvi VIAN opinion ne estas "esti politikaj"?
5. Interalie, neniu rajtas malpermesi al krimeanoj fondi alian, ukrainian organizon kaj aliĝi al UkrEA. Se iu volas, iu faru. Ĉu iu faris?
6. Bedaŭrinde, laŭ mondaj reguloj, la registaro povas fari kun siaj provincoj ion ajn. Nur genocido ne estu. Sed iun ajn formon de sensanga diskriminacio fakte ili rajtas fari! Estas ja "interna faro de la lando", laŭ mondaj reguloj, kaj eĉ plej indiĝena minoritato, laŭ tiuj fi-leĝoj, ne havas ajnan realan ŝancon sin defendi. Ĉu estas normala?
En propra interparolado urkainoj eĉ antaŭ "majdano" MULTFOJE diris al mi: "Ni simple ne aŭskultos sebastopolanojn!" "Ilia opinio kostas nenion, ja estas demokratio". "Donbasanoj aŭ fariĝu kiel ni, aŭ valizo-stacio-Rusio". "Ni rajtas", "ni rajtas", "ni rajtas".
Do mi, certe, komprenas pri "mondaj leĝoj", sed homece ankaŭ komprenas dezirojn de krimeanoj forkuri de tiu freneza domo nomata "Ukrainio". Kiel diris rusa verkisto Griŝkovec: "kontraŭleĝe, sed [homece] juste".
7. Estas stranga afero, ke landlimoj estas plej grava fetiĉo ol propra libero – eĉ en nia liberama mondo... Ŝtatistaĉoj venkis.
Kaj estas strange, ke eĉ (sin nomantaj) liberaluloj en ĉi-situacio subtenas plej fian formon de etatismaĉo, senrajtecon de ŝtata minoritato – sed ne dezirojn de aparta homo!
EĈ INTER ESPERANTISTOJ MEM LA DEZIROJ DE HOMOJ HAVAS NENIUN PEZON KONTRAŬ DEZIROJ DE LANDOJ! Ĉu post tio ĉi vi rajtas sin nomi "LIBERA folio?"