Kep Enderby forpasis
Enderby estis edukita en la Altlernejo de Dubbo kaj en 1944 li aliĝis al la flugarmeo. Li studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono. Ekde 1950 li laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto. En 1970 li estis elektita al la Aŭstralia Parlamento.
De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado kaj poste pri justico. Post tio li denove laboris kiel juristo kaj ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis sia emeritiĝo en 1992 Enderby estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrio.
La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.
Kep Enderby lernis Esperanton en 1987. De 1992 ĝis 1997 li estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo (1997). Dum kvar oficperiodoj, de 1992 ĝis 2004, li estis membro de la Komitato de UEA.
En 1998 Enderby estis elektita kiel prezidanto de UEA, funkcio, kiun li plenumis ĝis 2001. Prezidanto de Esperanta Jura Asocio li estis de 1996 ĝis 2002. En la voĉdonado de la revuo La Ondo de Esperanto li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1999. En 2004 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.
Kiel prezidanto de UEA Kep Enderby elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj. Li pledis ankaŭ por pli proksima kunlaboro inter UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, aparte Sennacieca Asocio Tutmonda, kies fervora membro li estis.
Gazetara komuniko de UEA
Dum pli kaj pli da Esperantistoj interesighas pri la starigado de virtuala Esperanto-biblioteko, estus eble utile pripensi pri la publikigado de la verkaro de Sinjoro Enderby.
Unu “chambro” de tia biblioteko povas esti hejmloko de la skribajhoj de Kep Enderby; alia chambro por tiuj de Ivo Lapenna, ktp. Unu chambro, unu Esperantisto; unu chambro, unu verkisto.
Estas centoj, ech miloj da tre interesaj Esperantistoj (prezidantoj de UEA, verkistoj de libroj, poetoj, kantistoj, individuaj Esperantistoj, ktp.) kiuj skribis ion valoran en Esperanto, sed iliaj skribajhoj restos kashitaj de la plejmulto de ni se ni ne havas praktikan, retan aliron al iliaj verkoj.
Se ni havos virtualan bibliotekon kie verkoj estos facile alireblaj kaj legeblaj, tio povas helpi nian kulturon ene de Esperantujo, kaj tio povas malfermi la pordon al ekstermovadaj historiistoj kaj aliaj universitataj esploristoj por verki pri niaj movadoj.
La studado kaj esplorado de la fenomeno Esperanto estas multe multe pli ol la studado de Esperanto en la kadro de planlingvoj. Multe da aliaj fakoj kiaj Sociologio, Etnologio, Edukado, Pedagogio kaj Andragoio, Psikosociologio, Lingvolernado, Gerontologio, Historio, ktp., povas trovi Esperanton kiel interesan ilon por esplori indajn faktemojn. Sed por fari tiajn studojn, fakuloj bezonas fontojn. Niaj retatingeblaj fontoj en Esperantujo ankorau tro mankas, ankorau tro dise lokighas.
Feliche, jam estas bibliotekistoj kaj Esperantistoj kiuj jam interesighas pri tiu temo. Sed estus ankorau pli bone se UEA taksos tian projekton kiel kernon de strategio. Mi estas B-Komitatano de UEA, tamen, mi hezitas sendi mian propran opinion pri virtuala Biblioteko al la Komitato, sed se aliaj Esperantistoj interesighas pri la temo, eble mi povas skribi mesaghon tiurilate.