Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso

Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso

de Redakcio Laste modifita: 2016-02-01 19:23
La prezidanto de la Akademio de Esperanto, Christer Kiselman, anoncis ke li demisios la 15-an de decembro 2015. La anoncita kialo de la demisio estas lia nesukceso bridi kaosan retan disputon pri la vortoj kazo kaj okazo kaj entute funkciigi retan opini-interŝanĝon en la Akademio. Ŝajne kontribuis ankaŭ la malsukceso antaŭenigi proponon pri nova statuto.

En mesaĝo dissendita al la membroj de la Akademio kaj al diversaj aliaj personoj Christer Kiselman anoncis, ke li forlasos kaj la prezidantecon kaj la membrecon de la Akademio fine de la Zamenhof-tago. Provizore anstataŭos lin la vicprezidanto de la Akademio, Probal Dasgupta.

En demisia letero, kiun Christer Kiselman publikigis en sia persona retejo, li skribas: Se Akademio de Esperanto entute povos ion fari, ĝi povos tion fari nur sen mi. Se mi entute povos ion fari por la lingvo esperanto kaj la kulturo portata de tiu ĉi, mi povos tion fari nur ekster la akademio.

Poste li reiras al temo, kiu jam estis amplekse traktita en la jaro 2014, menciante ke dum malpli ol ses monatoj tiujare en la Akademia diskutlisto estis dissenditaj minimume sepcent mesaĝoj pri la du radikoj kaz' kaj okaz', kaj ke preskaŭ ĉiuj tiuj mesaĝoj estis senditaj de kelkaj malmultaj anoj de la Akademio. La inundo de mesaĝoj siavice tute paralizis la retajn diskutojn, ĉar multaj anoj ĉesis entute atenti pri la diskutlisto.

En sia letero Kiselman skribas: Mi estus devinta diktatorece ordoni portempan fermon de tiu dissenda servo, kompreneble riskante akuzojn pri atenco al la rajto esprimi opiniojn, sed eble savante kelkajn membrojn de malapero el la reta informinterŝanĝo.

Iom mirinde, en la retejo de la Akademio – evidente ne plu ĝisdatigata jam dum tuta jaro – Christer Kiselman anoncis en nedatita teksto afiŝita ŝajne iam en 2014, ke la estraro de la Akademio decidis tute fermi la liston AdE-diskuto. Tamen evidente tiu decido tiam ne estis realigita, ĉar mesaĝoj en la listo plu aperadis ĝis septembro 2015, tamen kun malpli granda intenseco. Dum la jaro 2014 aperis entute 756 mesaĝoj en la listo, sed ĉi-jare estis sume nur 130 mesaĝoj, kaj post septembro neniu.

En alia dokumento publikigita en la persona retejo de Christer Kiselman, la demisianta prezidanto mencias, ke la estro de la retejo ĉesis respondi al mesaĝoj. Fine estis trovita nova retestro, kiu eĉ vizitis la prezidanton en septembro 2015, sed poste malaperis senspure.

En sia adiaŭa letero Kiselman parte kulpigas sin pri la nefunkciado de la retejo: Kiam la antaŭa retejestro ne respondis al miaj leteroj, mi estus devinta mem tuj konstrui retejon kun la plej gravaj informoj pri AdE. Mi ne estas ege sperta pri komputiko, sed tamen povas fari simplan retpaĝaron. Tiel la akademio estus posedanta oficialan retejon.

La antaŭa retestro estis Bertilo Wennergren, kiu konfirmas ke li forlasis la taskon:

– Mi iom lamis pri Akademiaj aferoj, kaj ankaŭ pri la TTT-ejo lastatempe. La kaŭzo estas mia familia kaj labora situacio. Kiselman ne kontentis pri mia reagotempo, kaj pro lia kritiko mi decidis forlasi tiun postenon (kaj ankaŭ la postenon kiel direktoro de la gramatika sekcio, ĉar ankaŭ tiun taskon mi apenaŭ sukcesas plenumi). Mi transdonis la dosierojn kaj datumbazojn de la TTT-ejo al tiu persono, kiun la estraro elektis kiel novan prizorganton.

Aparta ĉapitro en la problemaro de la Akademio ŝajnas esti la diskuto pri la propono de nova statuto, dissendita al la anoj fine de septembro 2015. La propono interalie enhavis ŝanĝon al dumviva membreco, por ke la Akademio de Esperanto estu pli simila al aliaj lingvaj akademioj, kiel ekzemple la Franca Akademio.

Ne ĉiuj aprobis tiun proponon. Laŭ komentoj de Kiselman, publikigitaj en lia retejo, la vidpunktoj de akademianoj tamen temis pli pri lingvaj detaloj de la teksto ol la efektiva enhavo. Aparte multajn protestojn ŝajne vekis la maniero de la prezidanto skribi datojn.

"Eble la protestoj pri datskribo celis nur ke mi sentu devon verki la sekcion 6, kiu tamen ne konvinkos la personojn kiuj asertas ke la akademio neniam skribis en la ordo jaro-monato-tago. Nenio malebligas la interpreton ke [la kritiko] signifas ke mi malaperu el AdE", Kiselman skribas en sia retejo.

Krome li konkludas, ke ĉar malmultaj akademianoj entute partoprenis en reta opinisondado farita en oktobro kaj novembro, malverŝajnas ke entute eblos ricevi la necesan kvanton da voĉoj por ion ajn ŝanĝi en la statuto, ŝanĝi ajnan antaŭan decidon, aŭ decidi pri lingva novaĵo.

Se la konkludo validas, efektive la Akademio ne estas funkcikapabla. Tiukaze eblas kompreni, kial la prezidanto decidis demisii.
arkivita en:
Johan Derks
Johan Derks diras:
2015-12-15 09:32
Tiu chi novajho estas bombo sub la pluekzistado de la Akademio en sia hodiaua formo. Bedaurinde la plej akraj kritikantoj de la funkciado de la Akademio (fermo de la retdiskutlisto, ne-kompetenteco de pluraj membroj pri la Fundamento kaj la historio de la Akademio, kaj ilia nevideblo al la ghenerala publiko, la teatrajheta formo, en kiu AdE prezentas sin en Universalaj Kongresoj, la fermo de la Akademia konsultejo, la enhavo de la Statuto mem, kiu rezervas al la Akademio pasivan rolon kaj sugestas - speciale rilate al la decido pri landonomoj el 1974 - superan decidkapablon al "la popolo").
Tute kontraste al la aktuala situacio estas la fakto, ke en 1905 kaj 1906 (Bulonjo-che-Maro kaj Ghenevo) la membroj de la Lingva Komitato (kaj el ili tiuj de la tiama komisiono "Akademio de Esperanto") estis elektitaj kaj tiu elekto estis aprobita de la Esperanta "popolo".
Sed plej grave kaj fatale estas la fakto, ke la nuna ekkrevo de la krizo okazas tute ne-atendita, sen iu scio de la ekstera Esperanta publiko. Kial Wennergren ne submetis siajn dilemon kaj nekongruecon kun la postuloj de la prezidanto ne en publikaj periodajhoj? Chu la engaghita esperantisto ne havas la rajton scii, kio okazas malantau la muroj de la ebena turo de la Akademio. Kial la propono de nova statuto ne estis publike diskutata en iu retejo?
Chu ekzemple mia propra studo pri la malsuficheco de la prilingvaj institutoj de Esperanto kompare kun aliaj "Akademioj" estis komplete marghenigita de la Estraro, ktp.
Mi havas la impreson, ke Christer Kiselman, kiun mi ekkonis persone, kiel tre dedichita, energia, honesta persono, agadis tro individuece. Kun kiu li priparolis sian intencon demisii? Kion opiniis la aliaj membroj de la Estraro.
Miaopinie ne nur Kiselman, sed ankau Corsetti, Moon kaj Dasgupta devas demisii kaj anonci - en Nitra au jam pli frue ? - vasta interkonsilighado pri la futuro de la evoluigado de la lingvo Esperanto.
Estas klare, ke la lingvo montras multajn nedifinitajhojn, ke ghi ne funkcias kiel unueca lingvo, ke redaktantoj de revuoj, Vikipedio kaj aliaj gravaj retejoj ne sekvas samajn gramatikajn, sintaksajn kaj semantikajn kutimojn, char neniam post 1948 la Akademio regajnis la autoritaton, saghecon kaj la respondecon kiun ghi havis antau la Dua Mondmilito. Tial la ideo, ke Esperanto evoluu libere estas ofte false uzata argumento por pravigi, ke ghi ankorau - post cent jaroj - ne estas sufiche stabila lingvo.
La fakto, ke - se vere - cirkulis 700 mesaghoj ene de la Aakdemio pri la uzado de kazo kaj okazo (afero, kiu en mia opinio jam delonge ests klara afero, se nur esperantistoj diligente studu la konsilojn, donitajn interalie de Wennergren mem) estas simptomo de ne funkcikapablo de tiu chi Akademio.
Mi ne argumentas por malstarigo de Akademio, ech ne en la aktuala embria formo - embria, char sen kompetento super la praktika uzado de la lingvo en revuo kaj la reto - sed por demisio de la tuta Estraro kaj drastaj reorganizaj pashoj de la aktuala - shajnas - afergvidanto Probal Dasgupta.
Johan Derks
Johan Derks diras:
2015-12-15 09:36
Pardonu pro pluraj gramatikaj eraroj en mia komento, pro rapida verkado.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-15 10:04
Pli gravas la sencaj eraroj : anstatau la ebura turo de AdE la "ebena " turo!

pli gravas la sencaj eraroj :
  Ebena turo de AdE estu la ebura turo !
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2015-12-15 10:59
Notu, ke la privata dissendolisto, en kiu oni amase diskutis pri "kazo", estas alia afero ol la publika dissendolisto AdE-diskuto.

Estas deprime, ke la iloj por diskuti interrete apenaŭ progresis de post la 1990-aj jaroj. Verŝajne ili malprogresis. Antaŭ 20 jaroj la "novaĵlegiloj" kaj retpoŝtiloj havis multajn fukciojn, kiuj mankas al hodiaŭaj diskutantoj. Ekzemple, la programoj montris la arbostrukturon de diskuto kaj ebligis al leganto forviŝi unu branĉon, se tiu ne plu ŝajnis interesa. Hodiaŭaj programoj, speciale la mikrosoftaj, ne sekvas establitajn konvenciojn, do la arbostrukturo perdiĝis, kaj multaj homoj eĉ ne kapablas taŭge citi alian mesaĝon. Retaj formumoj, kiel ĉi tiu, redonas iom da strukturo, sed ili ne taŭgas por homo kun malrapida retkonekto, kaj verŝajne ankaŭ ne por blindulo. Do oni plu uzas retpoŝton, kaj kio al kelkaj legantoj ŝajnas superrigardebla diskuto, al aliaj ŝajnas inundo.
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2015-12-15 12:17
Ĉar mi estas la direktoro de la Akademia Sekcio pri Ĝenerala Vortaro, en kiu okazis la diskuto pri "kazo" kaj "okazo", mi sentas min devigata respondi pri tiu temo:

Laŭ mi, 700 mesaĝoj dum kvin monatoj ne estas io terura por organizaĵo, kiu celas ke ĝiaj anoj laboru kaj ne havu nur honoran titolon. Kiselman prezentis ĝin kiel la kaŭzon de tio, ke multaj Akademianoj nun ne plu legadas la Akademiajn mesaĝojn. Mi dubas pri tio. Jam dum la jaroj antaŭ tiu diskuto okazis multaj tre aktivaj diskutoj, kun foje simila mesaĝkvanto. Do se tio fortimigus iujn, ĝi devintus ilin jam fortimigi pli frue.

Ĉiu Akademiano ja povas elekti, en kiom da sekcioj ani, kaj povas daŭre ŝanĝi sian anecon en la unuopaj sekcioj. La sola postulo estas, ke oni anu en almenaŭ unu sekcio. Ĉiu sekcio havas sian propran dissendoliston, kaj krome ekzistas unu dissendolisto por la pleno. Se oni ne eltenas tiel grandan mesaĝkvanton, oni do povas membri nur en unu sekcio, kaj eĉ elekti iun el la malpli aktivaj. Tiam restas aldone al tiu sekcio nur la mesaĝoj de la ĝenerala listo de la pleno, kiu tamen neniam ricevis tiom da mesaĝoj.

La artikolo krome mencias la diskutliston AdE-diskuto: Tiu ne estas interna diskutlisto de la Akademio, sed estis fondita antaŭ multaj jaroj kiel listo, en kiu povis diskuti ne-Akademianoj kune kun Akademianoj pri aferoj koncernantaj la Akademion. En 2013 kaj 2014 en la diskutoj en tiu listo superregis personaj insultoj al Akademianoj, ĉefe fare de Bernardo Pabst. Iuj Akademianoj (ekzemple Carlo Minnaja) defendis la atakatajn Akademianojn, sed tiam mem estis atakataj. La estraro de la Akademio tiam decidis fermi la liston. Sed aperis teĥnika problemo: Neniu plu regis la konton, kiu administras tiun grupon kaj povus ĝin oficiale fermi. Tial la listo restis viva, malgraŭ tio ke ĝi ne plu havas ian oficialan rilaton kun la Akademio.

Pri la statutpropono kaj la ideo enkonduki dumvivan Akademianecon: Ne nur estis tiel, ke ne ĉiuj aprobis tiun proponon, sed fakte estis tiel, ke klara plimulto de tiuj Akademianoj, kiuj esprimis sian opinion, kontraŭis tiun proponon. Ĉar Kiselman ŝajnis tre entuziasma pri tiu propono, ja estas verŝajne ke tiu malakcepto de lia ideo fare de la resto de la Akademio signife kontribuis al lia decido demisii.

La diskuto pri la maniero, kiel Kiselman skribas datojn, ne estiĝis rilate al la statutpropono, sed rilate al la antaŭnelonge preparita Cirkulero numero 270. Tie aperis ekzemple la jena frazo: "Rudolf Fischer skribis 2015-04-15:" Kompreneble estis diskutita ankaŭ la enhavo de la cirkulero, kaj la diskuto pri la dato-skribo ne estis superrega.

En multaj kuntekstoj povas esti pravigite ĉagreniĝi pri tio, se la homoj aldone al diskuto pri la enhavo komencas diskuti ankaŭ pri lingvaj esprimmanieroj. Sed la Akademio ja havas kiel sian ĉefan taskon diskuti pri lingvaj esprimmanieroj. Sekve ĉiu, kiu verkas proponon por oficiala dokumento Akademia uzante ne-kutiman esprimmanieron, devas akcepti, ke tio estos pridiskutata. Se oni volas eviti tiajn diskutojn, oni dekomence uzu kutimajn esprimmanierojn (ekzemple "Rudolf Fischer skribis la 15an de aprilo 2015" anstataŭ "Rudolf Fischer skribis 2015-04-15").

Ĉar la diskuto pri dato-skribado okazis antaŭnelonge, mi supozas ke ĝi ankaŭ signife kontribuis al la decido de Kiselman demisii.

La konkludo, ke la Akademio ne estas funkcikapabla, certe estas malĝusta. Momente tion plej bone pruvas certe la Lingva Konsultejo, kiu daŭre publikigadas respondojn al demandoj de ĝi pritraktataj (http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/blogo/), kaj la Sekcio pri Kontrolado de Lerniloj, kiu kunlaboras kun la kreintoj de la Duolingo-kurso por Esperanto proponante al ili plibonigojn en la lingvaj klarigoj en la kurso. Konsiderante, ke jam 225,000 homoj aliĝis al tiu kurso, tio verŝajne estas la plej influhava laboraĵo de la Akademio iam ajn (pro kio mi momente ankaŭ prioritatigas ĝin super la farendaĵojn en la de mi gvidata Sekcio pri Ĝenerala Vortaro kaj la verkadon de artikolo, kiu resumos la rezultojn de la longa diskuto pri "kazo" kaj "okazo").
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-12-15 14:47
Hm. Ankau pri la esprimmaniero "Rudolf Fischer skribis la 15an de aprilo 2015" oni certe povas sufiche diskuti. Ekz-e la minuskla skribo de la monatonomo estas kontraua al la uzo en la Fundamento.
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2015-12-15 15:18
Mi fakte mem ĉiam skribas monatonomojn majuskle. Aldone mi kutime emas aldoni streketon ĉe ordonombroj, do mi mem kutime skribus "15-an de Aprilo 2015". Mi uzis minusklon en la ekzemple menciita formo, ĉar mi celis mencii kiel eble plej kutiman formon, kaj ĉe monatonomoj minuskla literumo nuntempe certe estas pli kutima ol majuskla literumo. Sed mi estas sufiĉe certa, ke sendepende de la uskleco de la monatonomo kaj la uzo aŭ neuzo de streketo ĉe la ordonombro, frazo de la formo "Rudolf Fischer skribis la 15(-)an de Aprilo/aprilo 2015" ne kaŭzus tian diskuton pri la maniero skribi datojn, kian kaŭzis la frazo "Rudolf Fischer skribis 2015-04-15".

Jen la vere Fundamenta maniero skribi daton: "la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua". Kiam en 2011 Christer preparis iun dokumenton de la tiam de li estrata Sekcio pri Faka Lingvo, li decidis anstataŭigi la kritikatan ISO-norman daton per tiumaniere Fundamente skribita dato. Tio ĉesigis la diskuton pri tiu temo en la Sekcio, sed kaŭzis ke poste iu ne-Akademiano mokis pri tio, ke ni uzis tiel pompan manieron skribi daton!
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2015-12-16 10:52
Mi konsentas, ke "la 15-an de aprilo 2015" estas la plej bona maniero doni daton, se oni volas eviti diskutojn. (Iuj homoj preferas majusklan monaton; Monato, interalie, ellasus la dividstrekon; parole, estas la sama afero.) Tamen, en privata retmesaĝo mi ĝenerale skribus "je 2015-04-15" - kun "je". Kiel oni elparolu tion? Verŝajne oni diru "je du mil dek kvin nul kvar dek kvin". La "nul" kvazaŭ necesas, por ke ne estiĝu konfuzo ĉe ekzemple "du mil dek du dek du". (Aŭ ĉu vi kapablus klare aŭdi, ĉu temas pri 2000-12-12 aŭ 2010-02-12 aŭ 2012-10-02? Mi esperas, tamen, ke oni distingus tion de 2000-10-22 per la akcento, ĉar ĉe tiu eblo manko de "nul" ne helpus.)
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-12-16 12:40
> Tamen, en privata retmesaĝo mi ĝenerale skribus "je 2015-04-15"

Mi tamen skribus: 15.4.2015 (aŭ kun streketoj, 15-4-2015, tio tute indiferentas).

Pri elparolo neniu problemo: "la dekkvina de aprilo du mil dek kvin". Mi certe ne dirus: dek kvin punkto kvar punkto dum mil dek kvin.
Marc Bavant
Marc Bavant diras:
2015-12-15 14:28
Mi 100-elcente konsentas kun la saĝa komento de Marcos. La demisio de Christer certe metas problemon al la Akademio, sed neniel montras, ke la Akademio estas ĥaosa organizo, kiun necesus funde rekonstrui. Ĝi povus funkcii pli bone, sendube, sed kiu povas pretendi je perfekteco?
Johan Derks
Johan Derks diras:
2015-12-16 14:46
Mi miras pri la supozo, ke Christer estus seniluziigita pro malakcepto de iu maniero skribi datojn au uskli monatnomojn.
Tiujn supozojn mi ne legis el sia adiaua letero. Kion mi jes legas estas, ke li en situacio, kiun shajne li konsideris kiel krizan por sia plufunkciado kiel prezidanto, li ne interkonsilighis kun la aliaj membroj de la estraro. Li ja skribis: "Mi estus devinta diktatorece ordoni portempan fermon de tiu dissenda servo, kompreneble riskante akuzojn pri atenco al la rajto esprimi opiniojn, sed eble savante kelkajn membrojn de malapero el la reta informinterŝanĝo."
Kio estus diktatoreca, se la estraro kune estus decidinta modifi la kondichojn de funkciado de dissenda servo? El lia letero mi konkludas, ke li agis tute individuece kaj jes tio estus diktatoreca.
Plue la eksa prezidanto skribas "Kiam la antaŭa retejestro ne respondis al miaj leteroj, mi estus devinta mem tuj konstrui retejon kun la plej gravaj informoj pri AdE."
Mi ne komprenas, kial prezidanto de Akademio devus porti chiujn konsekvencojn de shajne miskonduta forlasado de tasko de la Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko.
El la fakto, ke nenio estas menciita en lia letero pri la opinioj de la aliaj estraranoj oni povas ankau supozi, ke tiuj ne interesighis pri la solvo de la problemo.
Se tiu supozo estas ghusta, ili kunportas plenan respondecon pri la decido de Kiselman kaj devus demisii.
La aliajn malsufichajhojn en la funkciado de la Akademio (kiuj ankau tushas la demandon, kio devus esti la celo de la Akademio: nur kontroli la lingvon au ankau difini la regulojn de la lingvo (ne por striktigi ghin, sed por unuecigi ghin uzante la gvidliniojn entenatajn en la Fundamento mem) mi ne ripetos (vidu mian unuan komenton).
Mi ne skribis, ke la Akademio estas hhaosa organizajho, sed ne ekzistas travideblo por ne-akademianoj pri ghia interna funkciado kaj tio estas la kauzo por preskau kompleta indiferento che la publiko rilate ghiajn decidojn. Specife la publikigado kaj publika komentado al la statutopropono devus amendi tiun malfelichan situacion.
Marc Bavant
Marc Bavant diras:
2015-12-16 15:24
Kara Johano, ĥaoson inside sugestas ne vi, sed la titolo de la artikolo.
Kion faris aŭ ne faris la estraro eĉ simpla membro de la Akademio ne povas scii, kaj pri tio mi ne ĉagreniĝas, ĉar ili estis elektitaj por fari la laboron kaj ili estos juĝitaj laŭ la rezultoj. Konante la homojn, mi certas, ke ili ne domaĝis sian penon.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-12-17 00:31
Hieraŭ estis anoncite, ke la Akademio per dutriona kvorumo (ok ne respondis aŭ kontraŭis) akceptis etan ŝanĝon en la Staturo, tiel, ke la sidejo estas fiksita en Nederlando (la ĝisnuna statuto ne antaŭvidis fikson de la sidejo, tiel la Akademio ne povis havi juran registriĝon). La timita fiasko pro nerespondo de kvoruma nombro ne realiĝis. La Akademio vivas.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-12-17 10:12
Strange. Estas konata problemo en la politiko, ke koncernatoj ricevas gravajn informojn ne de siaj registaranoj aŭ sampartianoj, sed el la gazetaro aŭ per tvitero.

Evidente la sama okazas. CM publikigas ĉi tie en forumo informon, kiun mi ne trovis en la retejo de AdE. Kaj jes, ankaŭ akademi9 jam tviteris tiun novaĵon:

_Statut-amendo: Lau sia »Oficialaj Informoj N-ro 25 2015 12 15« la Akademio de Esperanto havas juran sidejon en Nederlando lau ties leghoj_

La »Oficialaj Informoj« de la retejo finiĝas per n-ro 24 el 2013.

Eble oni dissendis tiun informon per retpoŝto aŭ en guglo-grupo. Laŭ mia opinio tio ne estas serioza inform-politiko.

"Estas anoncite ..." mmmh

Kiu anoncis? Kiu estas la rezulto de la vocxdonado? Ja vi skribas pri kvorumo, do la vocxdonadon partoprenis la minimuma necesa nombro da akademianoj. Kompreneble, alikaze ne estus decido. Aux cxu tio estas sekreto?
Harri Laine
Harri Laine diras:
2015-12-17 11:13
Vi povas legi oficialan sciigon pri la statutŝanĝa voĉdono ĉi tie:

https://groups.google.com/[…]/3odZUL3JCec

La sciigo aperis rapidege post la fino de la voĉdonado. La ĉefaj movadaj informiloj certe atentos ĝin kaj dissemos la informon, se ili konsideros ĝin notinda.

Estas ĝojige, ke Michael Lennartz zorge legas seriozajn informfontojn, ekz. la mesaĝetojn de Akademi9, konata malamiko de la Akademio. Tiel li sukcesas tuj ekscii pri mondskuaj novaĵoj, ekzemple pri la ĵusa decido koncernanta la juran sidejon de la Akademio.

Pri la retejo de la Akademio de Esperanto, Michael certe legis pri praktikaj problemoj en ĝia administrado kaj prizorgado. Ĉu eble li mem preta okupiĝi pri ĝia renovigo kaj regula, ĝustatempa funkciado? Tio estas, kompreneble, okupo sen ia ajn rekompenco, kiel ĉio en la Akademio.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-12-17 15:23
Estas interese, ke vi (espereble hazarde) miskomprenis min. Nu jes, tiu komuna lingvo, fratiga kaj paciga ...

La loko por oficialaj informoj de la Akadmio estas -- almenaŭ por mi -- la retpaĝaro de la akadmio. Se la Akademianoj vere konsentas kaj laboras laŭ la principo, ke guglogrupo estas la loko por oficialaj informoj pri ĝia agado -- nu, tiam mi volonte aliĝas al la malhela flanko de la forto.

Mi plendis ĝuste pri tio, ke la retpaĝaro ne distrumpetas la informojn pri la agado, sed ke oni tute hazarde trovis tiujn ĉu ĉe tvitero ĉu ĉe LF.

Mi havas alian imagon pri profesia, serioza kaj scienc-nivela laboro.
Anna Lowenstein
Anna Lowenstein diras:
2015-12-17 12:13
Mi plene konsentas kun la komentoj de Markos Kramer kaj Marc Bavant. Apenaŭ eblas aldoni ion al la klarigo de Markos, sed eventuale nur reemfazi unu-du el liaj argumentoj.

Ne longe post sia elektiĝo, Christer Kiselman prezentis al la akademianoj proponon pri statutŝanĝo. La ĉefa ŝanĝo, kiun li deziris enkonduki, estis ke la akademianoj estu elektitaj ne por limigita periodo, sed por la tuta vivo. Per tio li deziris igi la Esperantan akademion pli simila al multaj famaj naciaj akademioj, kun la celo altigi ĝian prestiĝon. Pluraj akademianoj tamen vigle kontraŭstaris tiun ideon, kun la sekvo ke la propono pri statutŝanĝo ne sukcesis, aŭ almenaŭ ne antaŭeniris.

Dum la periodo de lia prezidanteco la Akademio tamen tre vigle agadis kaj ankoraŭ agadas. Vi jam aŭdis pri la lavango da mesaĝoj interŝanĝitaj interne de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro rilate al la vortoj "kazo" kaj "okazo". La publiko bonŝance ne estas devigata sekvi la tutan interŝanĝon, kun ĉiuj argumentoj por unu flanko kaj la alia, sed nur ricevas la finan raporton. Tial la publiko scias pri akademiaj laboroj nur kiam la raporto aperas, kaj tute ne ricevas impreson pri la longa argumentado, kiu kondukis al tiu fina konkludo.

Aliaj du tre aktivaj sekcioj estas la Konsultejo kaj la Sekcio pri kontrolado de lerniloj, kiun mi mem estras. Esperantistoj, kiuj sendas demandon al la Konsultejo, ofte miras, ke pasas unu-du monatoj antaŭ ol ili ricevas respondon. Ili ne scias, ke malantaŭ relative mallonga respondo kaŝiĝas amaso da diskutoj kaj opini-interŝanĝoj. Mi gratulas la estron de tiu sekcio, Alexander Schlafer, kiu mem tralegas ĉiujn mesaĝojn, resumas la diskutojn, kaj provas forĝi el ili unuecan respondon. Ankaŭ lia malneta respondo estas dissendata al la membroj de la sekcio por plia diskutado kaj rafinado, ĝis ĉiuj konsentas pri la fina vortumado. Per la mallonga respondo, kiun oni poste sendas al la demandinto kaj eventuale ankaŭ aperigas en la blogo de la Konsultejo ĉe http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/blogo/, tute ne eblas diveni, kiom da laboro kaj konsiderado kontribuis al tiu fina vortumado.

Rilate al mia propra sekcio pri kontrolado de lerniloj, ni nun laŭeble kontrolas la kurson en Duolingo. Mi diras "laŭeble", ĉar la kurso konstante ŝanĝiĝas, kaj krome ne estas fizike eble ricevi dokumenton kun la tuta enhavo, kiel okazas ĉe tradiciaj kursoj. Ĉi tiu mesaĝo jam fariĝis tro longa, do mi ne volas nun klarigi la tutan proceduron. Mi nur diru, ke ni ja aktive kontroladas la kurson, ke tio estas tre temporaba kaj verŝajne senfina laboro, kaj ke multo restas ankoraŭ farenda. La anglalingva kurso estas nun tradukata en la hispanan, kaj ni aranĝis, ke hispanlingva korespondanto de la Akademio eniru la teamon de Duolingo por kontroli ĝin ekde la komenco. Tio bedaŭrinde ne povis okazi por la anglalingva versio, kiu jam havis milojn da lernantoj antaŭ ol la akademia sekcio eĉ sciis pri ĝia ekzisto.

Laste mi menciu la du komisionojn pri Historio de la Akademio kaj pri homaj nomoj, kies direktoroj aktive laboras pri siaj respektivaj taskoj. Sed kiel kutime, oni vidos la rezultojn de tiu agado nur kiam ili estos eldonitaj post kelkaj jaroj.


carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-12-17 18:56
Mi ne sciis kio estas Akademi9, sed nun mi trovis. Interesa opozicia blogo de Bernardo Pabst, tamen pli kritike denunca ol konstrua. Mi kunpartumas (kundividas? ja ne estus divido, sed kiel pli bone esprimi?) la longan klarigon de Anna Lowenstein. Koncerne la komisionon pri Historio de la Akademio, aperis jam kvar ĉapitroj de tiu historio en "La arto labori kune", "Literatura Foiro", "La Gazeto"; malneto de kvina, ĝis la dua granda milito, estis pasintjare sendita al ĉiuj akademianoj por informo. Alia artikolo pri la lastaj dudek jaroj de la Akademio aperis en festlibro. Parte historiaj elementoj aperis en C.Minnaja-G.Silfer "Historio de la Esperanta Literaturo", Kooperativo de Literatura Foiro, 2015, kie la Akademio estas menciita 57 fojojn. La komisiono do laboras kaj danke akceptis/as/os kunlaboron ankaŭ de neakademianoj.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-12-17 20:04
La Tviter-konto "@akademi9" ( https://twitter.com/akademi9 ) estas prizorgata de mi (Andreas Kueck). Mi ne ridardas min kiel malamikon de la Akademio. Mi vidas en la nuntempa Akademio institucion, kiu ne plenumas la taskojn kaj devojn, kiujn ghi plenumu, se ghi estus autoritata centra institucio en la senco de la Antauparolo al la Fundamento, kaj kiu iuokaze ne obeas sian propran statuton.
Per interalie blogeroj kaj komentoj*) Bernhard Pabst kaj mi klopodas informi pri tiu situacio. Por ghin plibonigi, mi bedaurinde ne havas tujan solvon. Do proponoj estas bonvenaj :-)

*) Jen ekzemplo:
http://www.liberafolio.org/[…]/1401649219101402 .
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-12-20 13:47
Jen ligilo al la studinda artikolo "Okazo kaj kazo" de Sergio Pokrovskij:
http://lingvakritiko.com/2014/10/23/okazo-kaj-kazo/ .

Estas laudinde, ke la autoro deiras de la Esperanto-normo. Mi konjektas: Se de ghi chiuj deirus, tiam estus necesaj draste malpli, ol 700 mesaghoj, por klarigi, kiuokaze "kazo" estas ghusta Esperanto kaj kiuokaze "okazo" estas ghusta Esperanto. (Mi tamen koncedas, ke mi ne havas konon je tio, kiel la konkreta lingva demando estas vortigita.)

Cetere: En mia antaua komento ( http://www.liberafolio.org/[…]/1450379082437031 ) estas tajperaro:
Estu "rigardas" anstatau "ridardas".
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-21 11:00
Estas multaj eraroj en la artikolo de Sergio Pokrovski! Nur tial ghi estas studinda! Mi proponas ke la prezidanto Kiselmann instruu al S. Prokovski nian lingvon!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-12-21 18:01
Ĉu vi afable prezentus tri el la multaj eraroj?
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2015-12-21 12:54
Mi ŝatus atentigi pri tio, ke la opinio de Sergio pri "kazo" kaj "okazo" estis la malplimulta opinio en la Akademia diskuto pri la temo. La opinio, kiun la plej multaj Akademianoj subtenis, estas, ke "kazo" ja uzeblas en negramatika signifo, kaj ke ĝia negramatika signifo ne estas identa al iu signifo de "okazo", kvankam foje la du vortoj estas interŝanĝeblaj sen rimarkebla ŝanĝo en la signifo de la frazo. Pri tio estis planita Akademia decido, kiu nur tial ne povis oficialiĝi, ĉar la estraro decidis, ke por tiu decido necesus du-triona plimulto (ĉar ĝi interpretis ĝin kiel ŝanĝon de antaŭa decido de la Lingva Komitato, nome de la Akademia Korekto de la Fundamentaj tradukoj de "kaz'"). Mi planas baldaŭ finverki jam ekverkitan artikolon, kiu klarigas la detalojn de la planita decido.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-12-21 21:19
Markos: "La opinio, kiun la plej multaj Akademianoj subtenis, estas, ke 'kazo' ja uzeblas en negramatika signifo, kaj ke ĝia negramatika signifo ne estas identa al iu signifo de 'okazo', kvankam foje la du vortoj estas interŝanĝeblaj sen rimarkebla ŝanĝo en la signifo de la frazo."

Se "kaz'" _ne_ estas uzata sinonime al Fundamenta/oficiala unuradikajho, tiam "kaz'" alprenis la koncernan plian signifon kaj tio chi ne bezonas ian oficialan aprobon au decidon.
(Cetere: Ekzemploj de tia uzo je "kaz'" estus helpaj.)

Se tamen "kaz'" estas uzata ja sinonime al Fundamenta/oficiala unuradikajho, ekzemple al "okaz'", tiam al ghi _la tiel uzata_ "kaz'" estas formo nova kaj bezonas oficialan aprobon de autoritata centra institucio.

Almenau dum oni rigardas la aferon kiel ne klaran, estas saghe, uzi "kazo" nur en gramatika signifo. Tiam oni chiuokaze evitas eventualan eraran uzon. Krome chi tio koheras kun la Zamenhofa uzo je "okazo" kaj "kazo", se mi ne pretervidas ion gravan. Jen teksto kun "okazoj" en la Fundamenta Ekzercaro §28 (mi mallongigas):

"... en tiaj okazoj ni uzus la finighon 'n' tute egale chu ia prepozicio starus au ne."

Okaze de "kazo" mi trovis Zamenhofan lingvo-uzon _kun frazeca kunteksto_ ne en la Fundamento, sed ekster ghi, kaj ni vidas, ke la signifo estas gramatika:

"En chiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun au alian sekson, tiun au alian kazon, tiun au alian devenan formon; adjektivojn ..."; fonto: "Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia". (Ankau en la de Zamenhof verkita "Plena gramatiko de Esperanto" aperas "kazo" nur en gramatika signifo.)
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-22 11:25
Volonte mi respondas al Sebastiano : Almenau unu tajperero : stiacion = situacio . Krome estas granda peko kompari Esperanton kun krokodilaj lingvoj _ la greka, latina, franca, angla ne estas komprenebla de mi! "Malstabilaj aferoj" ekzistas en chiuj lingvoj . "Limokazo" estas eraro , oni devas diri "lima kazo" "deverba substantivo " estas monstrajho la "plurlemo" estas kapricajho de la autoro. okazis okazoj- estas eraro tute normala - ghi ankau ekzistas en krokodilaj lingvoj- kiel aliaj misoj. Mi atenda studajhon de Pokrovski pri amuzo kaj - muzo
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-12-22 14:16
Dankon por la afabla respondo.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-12-22 19:43
> Almenau unu tajperero : stiacion = situacio

Klara hontindaĵo, neniam (o)kazinta en la esperanta mondo kaj tute sufiĉa por ekskomuniki la aŭtoron. Verŝajne ŝtonumado estus socie akceptebla.

Des pli, ke temas ne pri tajperAro sed pri tajperEro, kiel la komentinto (tute ne harfendema) akravide kaj aglokule rimarkis.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-22 19:03
Chu vere nur pro la kazo kaj okazo demisiis la prezidanto de AdE? Chu ankau statuto kaj skribo de dato estus hhaosa? Nu ja, ordinara Esperantisto kutime fajfas pri la akademio
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-25 17:05
Kara Francisko . tajperaro ne estas hontinda afero- kaj ne kauzo por ekskomuniko.
 La aglo- kulo estus nova specio - pro tio neniu shtonumos vin. Sed se demisius la prezidanto de AdE pro tiaj eraretoj - tio tamen mirigas kaj shokas !
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2015-12-27 00:28
Kaj vi supozas, ke Probal Dasgupta alportas ordon, Ĉu?!

Dum ses jaroj kiel Prezidanto de UEA li diris, ke li evoluigas strategion, asertadis, ke li ne kapablas skribi en komprenebla lingvaĵo, kaj evitis respondi simplajn demandojn de la membroj. Li esprimis en uea-membroj eĉ strangan ideon, ke la teĥniko de Markovaj ĉenoj sur kiu la Teorio de Sintakso de Chomsky estas bazita ne estas statistika metodo, kaj fine li provis lanĉi novan strategion de UEA surbaze de la sintaksaj ideoj de Chomsky.

Mi ne tenas mian spiron.

Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2016-01-15 16:24
Intertempe mi publikigis la artikolon, en kiu mi resumas la rezultojn de la Akademia laboro pri "kazo" kaj "okazo": http://lingvakritiko.com/2016/01/14/la-kazo-de-kazo/
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2016-01-16 05:00
La artikolo de Markos estas tre bone dokumentita kaj verkita. Intertempe mi akuŝis novan ĉapitron pri la historio de la Akademio. Atendu la februaran numeron de Literatura Foiro!
 
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-01-17 00:46
Historio de la Akademio sonas (tre) interesa. Tiu nove akuŝita ĉapitro sonas interesa. Bedaŭrinde ĝi (aŭ sciigo pri ĝi) aperos en LF, kiu apartenas al la operetaĵo, kiun kreis la aŭtoro de la blogo (ankaŭ konata kiel HeKo). Cetere, ne tuj kondamnu ĉi tiun komenton: la blogon ja ĉefe atentas ties kontraŭuloj. Sen ni ĝi apenaŭ ricevus atenton kaj estus mortnaskita.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-02-29 10:19
Kara Francisko, Chu vi bv. klarigi kiuj estas tiuj personoj kun pronomo. " ni" ?

La autoro de "Heko " nomighas Giorgio Silfer - en LF koop ankau laboras homoj kun identigeblaj nomoj same en la E- civito . kiun vi nomas malrespekte operetajho
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-03-20 18:27
Mi supozas, ke mi premas komento- aŭ respondo-butonon, sed liberafolio.org avertas min ke mi klakas sendbutonon. Jen kazo de okazo!