La 100-a Universala Kongreso inaŭgurita
La ĉi-jara kongreso, kun jam 2.600 aliĝintoj, estas la klare plej granda post tiu en Berlino en 1999. Al tio sendube kontribuis la centa jubileo, sed antaŭ ĉio la situo kaj la fakto ke la tri antaŭaj kongresoj okazis en lokoj malpli facile atingeblaj por la plej multaj esperantistoj (Argentino, Islando, Vjetnamio).
Ne por ĉiuj kongresanoj troviĝis loko en salono Zamenhof, kie laŭtradicie okazas la solena inaŭguro. Prioritatan aliron ricevis frue aliĝintaj kongresanoj, dum tiuj kun tro alta kongresnumero estis haltigitaj ĉe la eniro, kio kaŭzis iom da malkontento. La malfruaj aliĝintoj estis direktitaj al salonoj Lapenna kaj Hodler. Pli malfrue dum la solena inaŭguro la prezidanto de UEA, Mark Fettes, vizitis ambaŭ malprivilegiajn salonojn por persone bonvenigi ĉiujn ĉeestantojn.
La kongresejo malfermis siajn pordojn jam sabate, kaj dum la sabata posttagmezo okazis la unua kunsido de la komitato de UEA. Male ol ofte okazas en malpli amasaj kongresoj, la komitato estis decidopova ekde la komenco de la kunsido – ĉeestis 41 komitatanoj, do la kvorumo estis atingita tuj.
Dum la diskuto pri la komitataj decidoj kaj rekomendoj faritaj pasintjare, en Bonaero, la prezidanto Mark Fettes devis konfesi, ke ili ne estis plenumitaj. La longe planita, priparolita kaj pridebatita reta voĉdonsistemo ne estis provita ene de komitato kaj do daŭre ne funkcias. La neplenumon de la komitata rekomendo oni klarigis ĉefe per tempomanko ĉe la prezidanto kaj la ĝenerala sekretario.
La reta voĉdonsistemo ja estis provita en la konsilio de UEA, organo kun cetere neklaraj taskoj, kreita dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko antaŭ du jaroj.
Jam pasintjare Mark Fettes konstatis, ke la konsilio ne funkcias kiel li esperis, kaj ne ŝajnas ke la situacio intertempe ŝanĝiĝis. Orlando Raola, komitatano C por Usono, demandis ĉu entute indas plu havi la konsilion, aŭ ĉu estus preferinde malfondi ĝin, se ĝi ne plenumas sian rolon.
Entute Mark Fettes dediĉis duonhoron al detala raporto pri la sekvoj de la decidoj kiujn la komitato faris ĉe Bonaero kaj pri la taskoj difinitaj de la strategia laborplano: konsciigo, kapabligo, komunumo, kaj kunordigo. Pri konsciigo, li agnoskis ke progreso mankis je la informkampanjo, "amikaro", daŭripova evoluo, kaj Esperanto-por-UN iniciatoj kiujn oni proponis en Bonaero.
Pri kapabligo, li rimarkis pri malgrandaj atingoj de la programo pri Aktivula Maturigo (AMO), sed pli sukcesaj rezultoj de kunlaboro kun ILEI kaj la Universitatoj de Lillo kiuj kontribuis al la sukceso de la nuna Universala Kongreso.
Pri komunumo, li taksis la malgranda la rezulton de lokaj asocioj pri la projektoj Montevideo 60, sed diskutoj kun bibliotekoj kaj pri kulturo en Lillo laŭ li estis pli sukcesaj.
Pri kunordigo, li diris ke inciatoj ŝpari kostojn plejparte ne realigis ĝis nun pro malengaĝo de la Centra Oficejo, sed ke kelkaj ideoj, kiel la baza kotizo, aperos en la buĝeto por 2015, kiun oni diskutos pli detale ĉe marda "kunordiga" forumo.
En diskuto ĝenerale ne aperis fortaj kritikoj kontraŭ la estraro, tamen ofta temo estis la renovigo kiun la estraro promesis antaŭenigi, sed kiu ne progresis tiom bone kiel la estraro esperis.
La fakto ke la estraro malferme konfesis sian tiurilatan malsukceson jam komence de la diskuto, iom moligis la kritikon. Tamen kelkaj komitatanoj ja montris klaran malkontenton pri la manko de ajna renovigo. Renato Corsetti, unu el kritikantoj, poste komentis ke la komitato iusence mortis.
Laŭ raporto de la elekta komisiono, prezentita de Ulrich Lins, la asocio daǔre suferas pro manko de taǔgaj kandidatoj por la nova estraro, elektota venontjare. Tial li petis ke oni diskrete informu la komisionon pri eventuale taǔgaj homoj, aŭ proponu sin mem.
– Ju pli da kandidatoj, des pli bone por la asocio, komentis Mark Fettes.
Novaj komitatanoj C ne estis elektitaj ĉi-jare.
Diplomon pro elstara agado oni aljuĝis al Richard Delamore, Doi Chieko, Ilona Koutny, Birthe Lapenna, Ĵak le Puil, Ana Manero, Chuck Smith, László Szilvási, Francisco L. Veuthey kaj la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia. Diplomojn pri elstara arta agado oni aljuĝis al Rogener Pavinski kaj Wang Congfang.
Krome estis elektitaj du novaj honoraj membroj: André Cherpillod kaj Ulrich Lins.
Al la komitato estis submetita propono pri jura sendependiĝo de TEJO, ideo jam multfoje diskutita kaj ĝis nun ĉiufoje malaprobita.
Mark Fettes raportis pri komisiono kiun oni starigis lastajare por pristudi la juran personecon de TEJO. Laŭ Fettes, la fakto ke TEJO ne estas sendependa organizaĵo, malfaciligas ke ĝi ricevu subtenon de eŭropaj instancoj por junularo. La komisiono verkis proponon por igi TEJO-n sendependa organizaĵo jure, sed ke ĝi samtempe konservu la rilaton kun UEA.
TEJO pasintjare havis nur 449 individuajn membrojn – ja iom pli ol dum antaŭaj jaroj, sed tamen tre malmulte por esti sendependa internacia organizaĵo.
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, esprimis rezervojn pri la eventualaj sekvoj de jura memstariĝo por TEJO. La komitato decidis starigi naŭmembran dumkongresan komisionon pri la nova regularo de TEJO por zorge studi la proponitajn dokumentojn. Inter la komisionanoj estas Osmo Buller mem, UEA-estrarano Martin Schäffer kaj Veronika Poór, estrarano de TEJO. La komisiono raportos pri siaj konkludoj en la vendreda komitata kunsido.
Rilate la financojn de UEA la komitato devis konstati, ke en 2014 la asocio havis neplanitan deficiton de 33.800 eŭroj. La ekonomia situacio daŭre ne estas brila, kaj por la jaro 2016 la estraro proponas buĝeti deficiton de 30.000 eŭroj. Mark Fettes memorigis, ke la buĝeto estos pli detale diskutita marde.
– Ni elspezis pli ol ni enspezis. Ni havas strukturan deficiton: elspezoj restas pli-malpli samaj, sed enspezoj falas pro membromanko kaj falo de rentoj, Fettes klarigis.
Li opiniis, ke la dungo de nova direktoro donos eblecon analizi la bezonojn de la organizaĵo kaj kiel plej efike atingi ilin.
Komitatanoj ofertis buntajn ideojn kiel akiri monon. Flory Witdoeckt proponis postuli ke dumvivaj membroj denove pagu kotizojn. La propono ne ricevis subtenon – multaj manoj estis levitaj por respondi. Nourmont proponis ke oni devas peti subvenciojn pli efike. Kaj jen elĉerpiĝis la tempo.
Chu la Komitato decidos malfondi la Konsilion, por ke ghi povu forvishi la honton de sia historia malsuficheco prenante sian taskon de KONTROLADO kaj LEGHDONADO (Corsetti pravas: ghi neniam kapablis tauge plenumi ghin; chu eble iu memoras la fortan dubon pri la oportuneco de Konsilio, kiun la plej malpopulara kandidato por la estraro en Islando esprimis?).
Chu la Komitato vipos la Estraron en la persono de sekretario kaj prezidanto en deklaro de malaprobo pro ilia "manko je tempo"?
Chu sinjoro Ulrich Lins, memorante la fanatikan pledon, kiun mi direktis al li persone kaj en retdiskutlisto por organizi budon en Hanojo por "popularigi" kaj ekspliki la valoron kaj rolon de estarano de UEA, ne havas pli por diri ol konstati ke "la asocio daǔre suferas pro manko de taǔgaj kandidatoj por la nova estraro"?
Kaj pri la supra raporto mem:
1. Kion signifas malengagho de la Centra Oficejo?
2. "la buĝeto estos pli detale diskutita marde" devas esti "la buĝeto estos pli detale diskutata marde", vershajne iu redaktinto malbone komprenis la decidojn de la Akademio de Esperanto pri la -ata/-ita-problemo.