EU-komisionano faris paroladon en Esperanto
La internacia lingvopolitika konferenco okazis en la Universitato de Konstanteno la Filozofo en Nitro la 28-an kaj 29-an de julio, kaj ĝin ĉeestis 120 personoj, inter ili lingvistoj, politikistoj, diplomatoj kaj reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj.
La konferenco okazis en la slovaka, la angla kaj en Esperanto. Iniciatis la aranĝon la esperantistaj diplomatoj kaj aktivuloj de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain kaj Jozef Reinvart.
Aparte signifa estis la ĉeesto de la litovia EU-komisionano Andriukaitis, kiu junaĝe lernis Esperanton kaj daŭre simpatias kun ĝi, kvankam li pro aliaj taskoj dum multaj jaroj ne plu aktivas en la movado.
– Mi renkontis la Komisionanon Andriukaitis en lia oficejo en Bruselo julie 2015, kaj invitis lin. Lia partopreno, la fakto ke li tiom pozitive parolis pri Esperanto, kaj ke li prelegis en Esperanto, estas tre grava, ŝajnas al mi, komentas Seán Ó Riain responde al demando de Libera Folio.
Vytenis Andriukaitis naskiĝis en 1951 en Siberio, kien liaj gepatroj estis deportitaj en 1941, post la sovetia anekso de Litovio. La familio povis reveni al Litovio fine de la 1950-aj jaroj. Post sia diplomiĝo ĉe la medicina instituto en Kaŭno meze de la 1970-aj jaroj li sekrete ekaktivis en la malpermesita socialdemokratia movado de Litovio. Proksimume samtempe li memstare lernis Esperanton.
Andriukaitis estis elektita al la parlamento de Litovio en 1990 kaj estas unu el la kunsubskribintoj de la dokumento pri la restarigo de la sendependeco de Litovio samjare. En 2012 li iĝis ministro pri sano, kaj en 2014 EU-komisionano kun respondeco pri sano kaj nutraĵa sekureco.
En sia parolado, farita en bona Esperanto, Andriukaitis interalie rakontis pri sia propra sinteno al la lingvo:
– Por mi persone Esperanto havas klaran ligon kun la lukto kontraŭ devigo. En la sovetia tempo la uzo de Esperanto estis protesto kontraŭ la reganta rusa lingvo, kiun oni devigis al ni uzi. En la disidenta movado mi proponis paroli Esperanton anstataŭe – kiel simbolo de humanismo kaj demokratio.
Laŭ li, Esperanto povus havi rolon ankaŭ ene de Eŭropa Unio, kaj ĝi havas gravan avantaĝon kompare kun la angla.
– La angla estas tre utila kaj disvastigita en la hodiaŭa mondo, sed ĝi neniam povas doni tiun egalecon en komunikado kiun donas Esperanto – kie ĉiuj akceptas lerni facilan, neŭtralan lingvon, kaj tiel evitas la imperiismon de unu nacia lingvo, kiu donas dumvivajn, nemeritatajn privilegiojn al denaskuloj, kaj maljuste metas la plimulton de la homaro en konstantan malavantaĝon.
La tuta parolado de Andriukaitis legeblas en Esperanto en la retejo de la eŭropa komisiono.
Dum la konferenco en Nitro okazis pluraj podiaj diskutoj kaj prelegoj de spertuloj pri diversaj kampoj de lingva politiko, interalie pri lingvolernado en EU, pri la influo de lingvaj problemoj al la civitana partopreno en EU kaj pri la signifo de lingvaj diferencoj en la integriĝo de membroŝtatoj en EU.
Seán Ó Riain esperas, ke la konferenco kaj aparte la ĉeesto de Andriukaitis povos gvidi al pliaj, konkretaj paŝoj.
Mi invitas la legantojn de Libera Folio legi la paroladon sur lia paĝaro (kio estas ankaŭ senprecendenca, ke sur la oficiala paĝaro de Eŭropa Komisiono aperas teksto en Esperanto) kaj klaki sube al la komentoj kaj sendi kelkajn subtenajn vortojn.