Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Monkolekto anstataŭis kongresan rezolucion

Monkolekto anstataŭis kongresan rezolucion

de Redakcio Laste modifita: 2016-08-03 14:41
La statutaj ŝanĝoj, kiuj laŭplane igos TEJO-n sendependa, estas bezonataj por renovigo de UEA, diris Mark Fettes en sia ferma parolado en la UK en Nitro. La sendependiĝanta TEJO aranĝis en la solena fermo monkolektadon favore al sia planata afrika IJK. Post Seulo venontjare, la kongreso en 2018 okazos en Lisbono.
Monkolekto anstataŭis kongresan rezolucion

La urbestro de Nitro kaj Peter Baláž, la prezidanto de la LKK, simbole transdonas la kongresan flagon. Fotoj de Vasil Kadifeli.

La 101-a Universala Kongreso en Nitro finiĝis sabate antaŭtagmeze per la tradicia fermo, kiu ial ne estis spektebla rete, malgraŭ la plano. Sur la podio la konsisto de la nova estraro tre similis tiun de la antaŭa, tamen mankis Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. Ilian lokon prenis Sara Spanò.

Ĉeestis la urbestro de Nitro, kiu ricevis grandan aplaŭdon, kaj ankaŭ korea vicambasadoro.

Mark Fettes, la prezidanto de UEA, diris, ke la inaŭguro de Universala Kongreso celas esti manifestacio antaŭ la ekstera mondo, dum la fermo ĉiam estas pli intima. Per minuto de silento oni rememoris la forpasintojn, inter kiuj estis tri honoraj membroj: Ignat Bociort, Lucija Borčić kaj Roland Lindblom.

Pri la kongresaj sukcesoj raportis interalie Sara Spanò, laŭ kiu la kongreso estis ekstreme bone videbligita ĉe la loka publiko, kaj Stefan MacGill, kiu aparte kontentis pri Kleriga Lundo.a

– Kleriga Lundo tenis la nivelon, okazis 18 prelegoj. Novaĵo estis ke du el ili traktis strategian planadon. Post la fermo du busoj iros rekte al la ILEI-konferenco en Hungario, tio estas duono de ĝiaj partoprenantoj, li atentigis.

– Ni havis senton de kuneco. La kongresejo proponis al ni taugajn ejojn, ne nur por prelegoj, sed por sidi, babili, drinki, pikniki kaj esti kune, tiel estas malofte. En la matĉo ni malgajnis, sed ni gajnis en la spirito de la homoj, diris Mark Fettes.

Parolante pri la statutaj ŝanĝoj kaj sendependiĝo de TEJO, aprobitaj de la komitato, Martin Schäffer menciis la altigon de la aĝolimo de TEJO de 30 al 35 jaroj.

– Mi bedaŭras ke la aĝolimo ne altiĝis ĝis 55, li ŝercis.

Antaŭ kelkaj jardekoj la aĝolimo de TEJO cetere estis 26 jaroj.

Pri la junulara programo raportis la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola.

– Aparte interesa por mi estis la trink-manĝa nokto. Slovakia Esperanta Federacio faris grandegan laboron por ĉi tiu kongreso, gratulon! Ĉi tiu semajno estas historia por TEJO, kiu sendependiĝis. Ni nun havas antaŭ ni vojon, kiun ni devos pluiri. Sed ni ne iros solaj, ĉar ni daure iros kun UEA. Nun la ĝenerala direktoro de UEA estos ankaŭ membro de TEJO. La venontjara IJK post plurjara strebado okazos en Afriko kaj por tio ne sufiĉas espero kaj bonvolo, necesas rimedoj. TEJO ricevis subvencion de 142.000 eŭroj. La sola kondiĉo estas ke ni mem devas trovi 13.000 eurojn. Mi petas donacojn.

Efektive tamen la jura sendependiĝo de TEJO ne estos fakto antaŭ ol la modifoj de la statuto, aprobitaj de la komitato de UEA, estos aprobitaj ankaŭ en ĝenerala voĉdonado.

Same, la planata Internacia Junulara Kongreso en Afriko ŝajnas ne tute certa. Pro la nesekura politika situacio en la lando TEJO ŝajne jam pli-malpli rezignis pri la progresintaj planoj aranĝi la kongreson en Burundo, kaj lastatempe oni parolas pri eventuala kongreso en Benino aŭ Togolando.

La rezultojn de la Belartaj Konkursoj de UEA prezentis Sara Spanò. Tamen malklaras, kiun finrezulton UEA konsideras valida, ĉar cirkulas diversaj variaĵoj, kun aŭ sen la nomo de Jesus Moinhos Pardavila. Li gajnis la trian premion kaj honoran mencion en la branĉo eseo, sed poste proteste rezignis pri ili.

Tion li faris, ĉar la duan premion oni aljuĝis al Jorge Camacho Cordón, kiu laŭ ĝenerale akceptita interpreto de la regularo ne devis rajti partopreni en la konkurso ĉi-jare, ĉar li gajnis la unuan premion en la sama branĉo antaŭ tri jaroj. La administrantoj de la konkurso opiniis ke li tamen rajtas, ĉar lia unua premio en 2013 estis dividita kun Lena Karpunina.

En la kongresa kuriero aperis listo de premiitoj kun la nomo de Jesus Moinhos Pardavila, sed en la gazetara komuniko, kiun UEA poste dissendis, lia nomo mankas. Same ĝi unue mankis en la retejo de UEA, kie ĝi tamen mistere reaperis iam dum sabato.

En la oratora konkurso gajnis Jan Kozousek el Aŭstrio. La 2-an lokon ricevis Ana Ribeiro el Brazilo, la 3-an Ariadna Gutiérrez el Kubo kaj specialan mencion de TEJO Lucas Barbosa el Brazilo.

La premiojn de la Fondaĵo Grabowski prezentis István Ertl: 3-a premio al Jean Codjo el Benino/Kanado, 2-a al Bitoteko el Hispanio kaj la 1-a al “Historio de la esperanta literaturo”.

La ĉi-jaran Premion Deguĉi ricevis Mireille Grosjean el Svislando el la manoj de Lee Jungkee.

Mark Fettes transdonis Diplomojn pro Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado al 12 aktivuloj, interalie Ĵomart kaj Nataŝa, Jean Codjo, Adjevi Adje, Judith Meyer, Ruth Kevess-Cohen, Włodzimierz Opoka kaj Jan Vajs.

En sia ferma parolado Mark Fettes diris, ke la Universala Kongreso adaptiĝas al la nuna mondo, interalie tiel, ke pluraj programeroj nun estas rekte elsendataj en la reto.

– Tio estas valora evoluo, tre signifohava. Ni laboros en la venontaj jaroj por realigi tiun revon, ke en UK povu partopreni ĉiuj esperantistoj, se ne ĉeeste, almenaŭ spirite. Sed tio estas nur unu flanko de la renoviga procezo, li diris.

Li menciis ankaŭ, ke la komitato multe laboris pri la statuto de UEA, kaj asertis ke por la renovigo de la asocio estas necesa ankaŭ renovigo de la statuto.

– La nuna estis akceptita en 1980, kiam la vorto interreto apenaŭ ekzistis. Nia statuta renovigo estas parto de tiu procezo. Mi antaŭvidas du ŝtupojn de la statutaj ŝanĝoj. Vi jam aŭdis ke nia junulara sekcio iĝos jure memstara, TEJO estas preta por akcepti nun tiun defion. Por efektivigi tiun memstariĝon, ĉiuj membroj de UEA ricevos proponon de nova statuto. Tiuj ŝanĝoj rilatos ne nur al la sendependigo de TEJO, sed ankaŭ aktualigo de niaj nunaj labormetodoj. En la dua paŝo ni proponos al vi diskuton pri pliaj ŝanĝoj, en la kongresoj, en la interreto; eble eĉ venos novaj ideoj. Mi esperas ke vi ĉiuj kontribuos en tiuj diskutoj. Parto de la ŝanĝo venas de nia junularo. TEJO venontjare kongresos en Afriko kaj ankaŭ en UEA ni revas okazigi la kongreson en Afriko. Kaj tio venos, eble eĉ pli frue ol ni supozas.

La fina nombro de la aliĝintoj laŭ la kongresa kuriero iĝis 1.252, do fakte eĉ malpli ol en Ateno 1976, kiam estis 1.266 aliĝintoj. Sekve la kongreso en Nitro estis la plej malgranda Universala Kongreso en kontinenta Eŭropo post tiu en Kopenhago 1975, la jaron post la demisio de Ivo Lapenna en Hamburgo 1974.

Eĉ se por ordinaraj kongresanoj malgrandaj kongresoj povas esti eĉ pli etosaj kaj agrablaj ol grandegaj, por financi la malprofitajn neeŭropajn kongresojn, UEA nepre bezonas, ke la eŭropaj kongresoj estu relative grandaj. Ĝuste por havi grandan kaj profitan kongreson la estraro siatempe elektis Nitron, kies malaltaj prezoj devis logi aparte multajn partoprenantojn.

La fakuloj en la Centra Oficejo tiam insistis, ke la turisme pli alloga Lisbono estus pli populara inter la kongresemuloj, sed la estraro faris alian elekton. Nun la estraro tamen decidis, ke en 2018 la kongreso okazu en Lisbono. La decido estis anoncita de Mark Fettes jam dum la vendreda programero pri venontaj kongresoj, sed pli vaste ĝi estis diskonigita dum la solena fermo.

La fermo finiĝis kun pli ol 20-minuta malfruo, sed multe pli malfruas la junia numero de la revuo Esperanto. Komence de la kongreso Mark Fettes promesis ke almenaŭ la reta versio fine aperos dum la kongreso, sed kiam li deklaris la kongreson fermita, la revuo daŭre ne troveblis en la retejo de UEA.

Tute mankis ĉi-jare kongresa rezolucio. Aliflanke fine de la solena fermo okazis monkolektado favore al la afrika IJK kiun planas TEJO.

arkivita en:
Molnár László
Molnár László diras:
2016-07-31 07:33
 Dum la kongreso dekomence mi atendis la rezolucion kun granda scivolemo, esperante, ke indos komenti gxin.Anstatau ci tio okazis surprizo :aperis nenio.
Al kio alparoli ?
Mi estas profune konvinkita pri tio, ke estus dezirinde iom modifi kaj la enhavon kaj konvene al tio la strukturon de la kongresa temo kaj rezolucio. Pri tio mi jam skribis antaue, vane.Cxu nur UEA-anoj rajtas komenti, alparoli au iu ajn?
Antaudankon pro la rekta respondo.
Kun estimplenaj salutoj,via
M.L.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-08-01 11:49
La Prezidanto informis min persone, ke li intencas meti proponon al la Komitato ĉesigi la tradicion de kongresaj rezolucioj. Ĉu li faris mi ne scias, sed evidente li plenumis jam. Tio venis tuj post kiam mi mem proponis kongresan rezolucion (http://www.liberafolio.org/[…]-de-esperanto-en-nitro-2016).

La argumento, ke antaŭaj kongresaj rezolucioj estas senutilaj, eble estas argumento por ne meti kongresan rezolucion se oni ne povas elplensi utilan, aŭ se oni ne scias kiel utiligi ĝin por la bono de la movado. Sed nekompetenteco ne estu preteksto fari decidon entute ĉesigi iun aktivecon.

Mia propra rezolucipropono ja vekus grandan atenton kaj intereson, juĝante laŭ la tujaj reagoj kiujn mi ricevis kaj de Esperantistoj kaj de neEsperantistoj. Ĝi absolute kongruis kun la ideoj de Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado, kaj ĝi estis politike neŭtrala. Mi eĉ ricevis mesaĝon de bahaano, ke laŭ la koncepto de politika neŭtraleco de la bahaa movado ĝi estas akceptebla kiel politike neŭtrala. Mi ricevis reagon de la Estraro, ke ĝi ne taŭgas, sen ajna klarigo. Kaj tuj ili nuligis la kongresajn rezoluciojn, ŝajne por doni pretekston eviti tiun rezolucion.

Mia proponita rezolucio tuŝas tabuon de la nuntempa UEA. La nuntempa filozofio de UEA estas, ke Esperanto estas "nur lingvo", ĝuste kiel propagandis tiu falsulo 'Markizo' Louis de Beaufront dum la unuaj dudek jaroj de la movado. La homoj estas daŭre misdirektataj paroli nur pri la lingvo, kaj ne pri la gentoj. Tiu ideo pri la gentoj, difinineblaj ĉefe per la lingvoj kaj religi-diferencoj estas konstante flankenmetata. Homoj kiuj subtenas la internan ideon de Esperanto sed ne mem parolas la lingvon estas ne plu bonvenaj en nia 'movado'. Paroli pri la terura malamo inter la gentoj, kiujn instigas "abomenindaj krimuloj", fariĝis tabuo. Kaj ĝuste por ekrompi tiun tabuon mi proponis mian rezolucion.

Mi esperas, ke mia rezolucipropono malfermis la okulojn de iuj pri la kaŭzoj de malpaco en la mondo. Kaj mi esperas, ke tio inspiros al aliaj grupoj, ĉu Esperantistaj ĉu ne, proponi similajn rezoluciojn en siaj kongresoj kaj konferencoj.

Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-07-31 07:59
LA SAMA METODO

Jes, ghuste kiel la akaparantoj de Afriko! La samaj kauzoj produktas la samajn rezultojn.

Kiam Mobutu mortigis sian samlandanon Lumumba, lin kronigis la koloniistoj, kaj li farighis prezidento.
Kiam Kompaore mortigis sian samlandanon Sankara Lin kronigis La koloniisto, kaj li farighis prezidento..
Kiam Moussa Traore mortigis sian landanon Modibo KEITA lin kronigis la koloniisto, kaj li farighis prezidento..
Ktp..... La ekzemploj abundas.

Tiu kronigado tute ne estas malbona en si, sed sekvas nur la deziron de la kroniganto.
Kion volas la koloniistoj, tio estas chiel ekspluati Afrikon, kaj kiuj helpas ilin atingi tiun celon, tiujn ili kronigas.

Gratulojn al Jean CODJO kaj ADJE Adjevi, kiujn jhus kronigis Mark FETTES, la prezidanto de UEA, pro ilia senmakula lojaleco al la divida politiko en la afrika esperantujo de la nunaj UEA-gvidantoj.

Tiu kronado faras bonon ne nur al la kronigitoj, sed ankau al la homoj, kiujn kontraulaboras kaj la kronigintoj kaj la kronigitoj. La libro VEKA, kiu estas nenio krom la raportkajero pri la sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) en Togolando en decembro 2015, mencias la farojn de tiuj kronuloj. Certe esperantistoj afrikaj persistas kaj plupersistos en siaj sendependigaj laboroj por Afriko.

Tute certe estas, ke neniu povas venki afrikanojn bonintencajn en Afriko. Venontaj tempoj pluklarigos chion !

Sukcesu chiuj klopodoj vere unuigaj por/de esperantistoj en Afriko.

Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2016-07-31 11:45
Ŝajnas ke la rezolucio jam ne estas necesa, ĉar sufiĉas ke la esperantistaro scias ke la venontaj kongresoj okazos en Seulo kaj Lisbono!
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-07-31 14:33
Eble oni finfine konscias ke tiaj Kongresaj Rezolucioj vere havas nenian efikon aŭ valoron por la ordinaraj vivoj de ordinaraj Esperantistoj. Ĉu iu vere memoras la Rezolucion de la pasinta jaro? Kaj ĉu io ŝanĝiĝis pro ĝi?
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2016-07-31 15:48
Pri BK 2016: Suso Moinhos klarigis perfekte la situacion. Mi nur aldonu ke mi sendis konkursaĵon ne plu konsciante pri la trijara malpermeso partopreni. Rimarkinte la problemon, mi kelkfoje skribis al la sekretario kaj la prezidanto de la BK-komisiono informante ilin pri la problemo, sed ili ripete respondis al mi ke ĉio estas en ordo.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-08-01 12:06
"La fina nombro de la aliĝintoj laŭ la kongresa kuriero iĝis 1.252, do fakte eĉ malpli ol en Ateno 1976, kiam estis 1.266 aliĝintoj. Sekve la kongreso en Nitro estis la plej malgranda Universala Kongreso en kontinenta Eŭropo post tiu en Kopenhago 1975, la jaron post la demisio de Ivo Lapenna en Hamburgo 1974."
Kaj se iu esplorus pri la kaŭzo li fariĝus persono nebonvena. Mi mem intencis partopreni, sed ŝanĝis mian decidon post vana provado en uea-membroj diskutigi pri la elektoj okazontaj dum la kongreso. Simile estis ankaŭ antaŭ tri jaroj. Mi konas du aliajn personojn kiuj restis for pro similaj cirkonstancoj. Ĉu ni, la membroj, rajtas havi voĉon en la aferoj de UEA?
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-08-01 20:33
La temo rezolucio - jes aŭ ne - meritas pli da interdiskutado. En la nunaj cirkonstancoj multaj Esperantistoj ne vidas la utilon de tia dokumento, sed por pli kontentige prijuĝi la aferon, ni bezonas, interalie, pli bone kompreni la ideojn de tiuj kiuj verkis la rezoluciojn dum la jaroj, dum la jardekoj. Ankaŭ valoras historia priskribo de la evoluo de la enmetado de rezolucioj en Kongresoj.

Kiel tiaj dokumentoj estiĝis? Pro kiuj motivoj? Tiam kaj nun. Ĉu rezolucioj ekzistas en Esperantujo ĉar en ne-esperantaj kongresoj estas tiaj rezolucioj? Ĉu rezolucio estas bela resumo de belaj ideoj kiuj meritas aplikiĝi tra nur UEA-io? Aŭ ĉu ĝi estas luksa skatolo kun bunta etikedo altrudata de minoritato de UEA-istoj al ĉiutagaj homoj de la esperanta komunumo? Ĉu ĝi devas esti fundamenta dokumento kiu trafe kaj laŭte esprimas ion de kio eksteruloj, ne-Esperantistoj povas lerni pri ni, de ni?

En sia komento, Ian Fantom substrekas la gravecon pripensi utilon de rezolucio por la bono de la Movado. Ĝuste. Rezolucio estas informado. Por ke aliaj homoj ekster nia privata arbaro aŭdu niajn informcele faligitajn arbojn, bezonatas celstreba organizado de gazetaraj kampanjoj. La laboro de Emilio Cid ene de la Universalaj Kongresoj estas konata de multaj Esperantistoj, sed tiu laboro estas nur unu ŝtono de longa muro kiu montras kiel informado-sistemo de UEA povas esti.

Mi refoje pensas, ke la vera laboro de UEA ne eblas en la kunigado, dufoje ĉiujare, de tre inteligentaj kaj sindomemaj Esperantistoj, nomataj Estraro. La vera LABORO devas ekzisti en centra oficejo. Estraro enkadrigas, centra oficejo realigas. De tiu oficejo homoj reagas kaj planas, ĉiutage (ni substreku ĉiutage, ĉiŭhore), gazetarajn informojn, verkitajn laŭ principoj de publikaj rilatoj por sendi al la EKSTERA GAZETARO por PUBLIKIGO antaŭ la okuloj de homoj kiuj tute ne scias pri Esperanto, pri Esperantujo aŭ kiuj havas nur misinformajn ideojn pri nia afero. Kerne, la celo de tia ago-maniero estas antaŭenigi la Movadojn.

Kiu kapblus fari tian novan gazetaran laboron en la Centra Oficejo? Tutcerte ne mi, kaj probable ne vi, kaj ankaŭ nek miaj, viaj aŭ iliaj geamikoj. Prefere evitu la plej verdajn homojn de nia privata lingvo-ĝardeno.

Serĉu EKSTERE. Trovu bonkoran, sindoneman, profesian (eksan aŭ nunan) publik-rilatistojn kiu tiom interesiĝas pri nia granda, tutmonda, homara, humana (kaj lingva) afero, kaj ke ŝi aŭ li volonte eklernos nian lingvon, kaj pasie proklamos ĝin al la amaskomunikiloj kaj interretejoj tra la mondo. Trovi tiun profesian, valoran homon por niaj Movadoj ne estos facile: ili kelkfoje ankaŭ loĝas en arbaroj kaj nur videblas ege malofte per la telescopo de lerta, kaj bonkora “homo-ĉasisto.”

Por pli bone kompreni la tuton, ni bezonas aŭdi la opiniojn de nia disa, dediĉita diasporo.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-08-02 08:23
Mi nur volas komenti, ke krom kontribuo al la kurso de Duolingo kaj la furora filmeto en JuTubo "Esperanto: Like a Native" (kun 150.000 spektoj), Judith Meyer ankaŭ kreis serion de tri-trejnfilmetoj por homoj, kiuj volas bone kompreni kiel efike agadi por Esperanto en interreto. Oni povas spekti tiujn trejnfilmojn ĉi tie: https://www.youtube.com/wat[…]nKDTf_ZMLdrRuCSgZqNTEOZUDN-
Ginette MARTIN
Ginette MARTIN diras:
2016-08-07 10:06
Tiu raporto tro emfazas pri la nesuficxe granda nombro de partoprenantoj en la UK. Nitra venas post grandioza UK en Lille, kiu elsucxis multe el la sxparajxoj de esperantistoj. Aliflanke, ekonomia krizo tusxas la tutan Eùropon kaj ecx la tutan mondon.
Ekzemplo: En Nitra venis grupeto de hungaraj esperantistoj, kiuj cxefe deziris renkonti amikojn. Por ili, pagi 50 eùrojn por unu tago estis multe tro, do ili renkontis amikojn ekster la kongreso. Vi certe perdis pliajn aligxantojn pro la tre kosta prezo por unu tago.
Krom tio, la kongreso estis ege interesa, juna, dinamika, malferma al la ekstera publiko, kaj certe la fruktoj venos poste.
Emfazi pri la malgranda nombro de partoprenantoj estas maljuste, cxar la organizantoj ofertis kongreson, kiu meritas nur laùdojn.
Ginette MARTIN Kn 425
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-08-07 20:36
    Ginette, viaj ideoj estas tre interesaj kaj utilaj, ĉar ili helpas al ni vidi la etoson de Kongreso laŭ aldona vidpunkto. Via anekdoto pri la hungara grupo estas pensinda. Homoj venas por paroli kun homoj, kaj se la Kongreso devigas al ili pagi 50 eŭrojn, ili rezignis pri tio, kaj restas ekster la oficiala kadro, renkontiĝante kaj babilante surstrate, entrinkeje kun siaj esperantaj, tutmondaj amikoj. Tiuj homoj simbolas la humanan flankon de la Kongreso, kaj tiu parto de la Kongreso meritas nian plenan atenton.

    Tamen, ŝajnas al mi, ke la UK de Esperanto baziĝas sur nuntempaj, mondaj kutimoj, laŭ kiuj niaj movadestroj kredas, ke la plej bona afero por Esperanto estas organizi imponan, grandiozan, rezolucio-plenan, Kongreson. Tia kongreso bezonas monon. Tia kongreso povas esti profitdona, kaj ĝi ankaŭ povas krei truon en la financoj de la Unversala Esperanto-Asocio. Kiam Kongreso havas 2832 aliĝantoj, la movadestroj ĝojas; kiam ĝi lamas je pagantaj aliĝantoj, ili malĝojas. Kaj prave, ĉar funkciigante la nuntempan strukturon de UEA, kvankam ĝi apartenas al la plej nemonmanĝantaj NROj en nia mondo (dank' al la modestaj monpostuloj de la movadestroj kaj laboristoj), la Centra Oficejo en Roterdamo bezonas monon.

    Nun eble estas momento pripensi pri novspecaj Kongresoj, novstilaj aranĝoj. Ĉu ni bezonas Kongreson ĉiujare? Kial ne ĉiudujare, aŭ ĉiukvarjare? Tia ritmo estas kontraŭtradicia, do mi supozas, ke multe da tradiciaj Kongresanoj ne tro ŝatus tian ŝanĝon. Kial entute Kongreso? Ĉu eble RENKONTIĜO? Kongreso havas tre altan kostostrukturon; renkontiĝo tutsimple povas okazi dirante: Venontjare, ni iros al Budapesto: jen studento-loĝejo je 10 dolaroj ĉiutage por tuta semajno, tuta monato; elturniĝu vi mem pri ĉio alia. En tia renkontiĝo ĉiaj kunvenoj okazos ekstere en lokaj trinkejoj, parkoj, manĝejoj, kaj la komuniko-sistemo okazos neformale. Mi supozas, ke multe da tradiciuloj ankaŭ ne tro feliĉus pri tiaj renkontiĝoj se ili konkurencas kun tradiciaj UK-oj. Mi estas mem sufiĉe tradicia, kaj en mia kapo la ondoj iras en zigzagaj kaj kontraŭaj direktoj.

    Antaŭ kelkaj jaroj en la UK de Bialistoko, Anna Lowenstein kaj aliaj gvidis sesion pri kiel rekoncepti la Universalajn Kongresojn. Kelkaj homoj havis sufiĉe interesajn ideojn kaj proponojn. Estus bone daŭrigi tian dialogon antaŭ ol okazos eventuala forvaporiĝo de la nuna strategio rilate Universalajn Kongresojn. Eble estiĝos demografiaj, sociaj kaj ekomomikaj ŝanĝoj en nia mondo kiuj donos sufiĉe da vento por nia velŝipo nomata UK, sed se tiaj eksteraj kondiĉoj ne favore al nia afero ŝanĝiĝos, iam ni devas alfronti la demandon kiel eviti la forvelkon de la UK-oj.

    Konkrete, estus interese vidi kio okazus se estus oficiala Kongreso en ĉiu para jaro, kaj neoficiala, libera Renkontiĝo en ĉiu nepara jaro. Tia aranĝo donos vivospacon por ĉiaj renkontiĝemaj Esperantistoj: por la desupruloj (tiuj kiuj nun eble tro elite estras UEA-n, kaj por la malsupruloj (tiuj kiuj laboras pli humane, entreprenike, spontane – pensu pri Duolingo, pri la renkontiĝoj por poliglotoj, la Jutubistoj, la vikipediistoj, la kreakomunaĵistoj, kaj ĉiuj kiuj ne komfortas kaj ne bone laboras en rigida, tradicia, regulo-estrata strukturo). Ĉiu kun sia pano, kun sia kunveno-stilo.

    La venontaj jaroj montros tion kio okazos. Kion pensas la legantoj de Libera Folio?
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-08-16 13:20
Mi simpatias kun tiuj por kiuj la Universalaj Kongresoj estas tro altekostaj, kaj mi subtenas la konstantan reelpensadon de ĉio kion ni faras. Tamen mi ankaŭ subtenas la daŭrigon de la ĉiujaraj Universalaj Kongresoj. La momentumo malantaŭ tio ne venas de la elito kiu kaptis la organizaĵon – kaj mi suspektas, ke iuj el ili volus entute fermi la kongresojn – sed de la ordinaraj Esperantistoj, kiuj vidas en tiuj kongresoj fokuson por la jara agado. Kaj por la plimulto el ni tiuj kongresoj jam okazas pli-malpli en alternaj jaroj, en tio ke ili ofte ne estas en facila atingodistanco. La maloftigo de la kongresoj signalus la malkreskon de la movado.

Mi memoras la dirojn de membroj de SAT en mia lando antaŭ kelkaj jardekoj, pri la neceso teni la kotizojn malaltaj por la laboristoj. Mi vidis en tio la dilemon, ĉar malaltaj kotizoj limigas tion kion oni povas fari por organizi vere altiran kongreson. Se la kotizoj estas tro malgrandaj, la tuta afero degeneros. Mi aŭdis ankaŭ opinion de iuj membroj, ke ili preferas la SAT-kongresojn ĉar ili estas pli intimaj. Bone, sed se oni strebas al malgrandeco kaj ne havas la financojn por vere altiraj programeroj oni povas atendi velkon de la tuta afero. Ĝuste tio okazis en mia lando.

Mi mem en la Universalaj Kongresoj kutime multe pli okupiĝas pri diskutado kun aliaj kongresanoj ekstere de la kunvenoj ol interne de la kunvenoj. Mi ne parolas pri babilado por pasigi la tempon de la tago, sed serioza diskutado pri la movado kaj rilataj aferoj. En Lille mi ĉeestis unu fringan eventon, kiu estis aparte interesa, sed ne estis akceptita kiel evento de la kongreso mem. Mi pensis, ke povus esti bona ideo evoluigi tiun ideon de fringaj eventoj, por allogi ne nur la malriĉulojn, sed ankaŭ tiujn kiuj havas iomete nekonvenciajn ideojn. Se ĉio devas esti farata kadre de UEA, kaj ties elito, nenio ŝanĝiĝos.

La fundamenta problemo ne estas la kongresoj, sed UEA mem. Mi antaŭ jaro intencis partopreni en Nitro, sed ŝanĝis mian decidon ne pro io ajn negativa rilate al la UK mem, sed entute pro la konduto de UEA, kiu ŝajne faris ĉion eblan por sufoki diskutadon pri la ĉijaraj elektoj. Mi ne volas esti disrompulo, sed tiu transpreno de UEA fare de la kliko – ŝajne la sama kliko kiu eksigis Lapenna en 1974 – estas al mi abomeninda kaj neakceptebla. Ni bezonas alternativan movadon, kaj la loko kie tiu povus prosperi estus en la fringaj eventoj ĉirkaŭ la UK.
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-08-08 00:45
Kara Dennis Keefe, vi starigas interesajn demandojn kaj proponojn. Ĉefe, ni pensu pri novspecaj eventoj, pli malgrandaj kaj celantaj ankaŭ la neesperantistan publikon (la faka publiko estu prioritato).
Nu, tamen UEA plu insistu daŭre organizi UK-on, sed oni funde kaj atente taksu la novajn ideojn pri ĝi.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-08-08 21:12
En E- kalendaro abundas ofertoj de renkontighoj, kongresoj, seminarioj.kolokvoj kaj aliaj eventoj. Krom UEA ekzistas aliaj E-organizajhoj SAT, MAS,IKEK E-civito kaj multaj aliaj. Mi mem tial pledis i.a. por komuna UK de SAT kaj UEA.
Claude Nourmont
Claude Nourmont diras:
2016-08-08 21:27
La anekdoto, kiun rakontas Ginette, ne estas izolita fenomeno.
Ĉiujare esperantistoj venas al la loko de la UK, sed la kosto por oficiale aliĝi al la kongreso estas tro alta por ili. Kaj se la ĉefa celo estas renkonti homojn, plej facile en kafejo, restoracio, aŭ sur la centra placo. Ankaŭ en Lille diversaj homoj venis kaj partoprenis eksterajn programojn, renkonti siajn konatulojn, ktp.
Mi ne parolas pri la siatempa "sporto" (eble ĝi ankoraŭ aktualas)pagi aliĝkotizon por du-tri homoj, kaj poste pruntedoni la insignon al aliaj membroj de la grupo...Funkcias nur se vi ne estas tre konata.
Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2016-08-09 10:01
Persona resuma interparolado pri UK en la podkasto Movada Vidpunkto: https://movada-vid.punkto.info/[…]/
Suso Moinhos
Suso Moinhos diras:
2016-08-11 16:19
Mi ŝatus fari precizigon. Jorge ne dividis la unuan premion de 2013 en la branĉo eseo kun Lena Karpunina. Male, UEA donis du unuajn premiojn. En lia diplomo (kaj ankaŭ en tiu de la karmemora Lena) tekstas "gajnis la Unuan Premion". Sekve, ili ne dividis la premian sumon, sed ĉiu el ili ricevis integran monkvanton.