Forpasis Detlev Blanke
En 1959, en sia februara numero, la revuo Esperanto publikigis anonceton de lernanto de supera lernejo, kiu deziris korespondi („k.ĉ.l. kaj ĉiuj temoj, sed prefere kun ges-anoj el ekstereŭropaj landoj“). La nomo de la junulo estis Detlev Blanke.
Kiam aperis tiu anonceto, Detlev, memstude eklerninta Esperanton en 1957, jam komencis venki obstaklojn, ne nur la kutimajn antaŭjuĝojn kontraŭ artefarita lingvo, sed ankaŭ la pli fundan malfidon kontraŭ ĉiaj provoj de memstara internaciismo. Li obstinis dank‘ al komprenemaj instruistoj kaj profesoroj, sed eble precipe pro sia konvinko, ke al la dubantoj necesas montri la praktikan utilon de Esperanto. En 1959 li komencis studi en la Universitato de Rostock pedagogion, germanan filologion kaj geografion. Dum kvar jaroj li estis instruisto pri la germana lingvo kaj geografio en supera lernejo de meklenburga vilaĝo.
Ekde 1965 la kondiĉoj por la Esperanto-movado en Germana Demokratia Respubliko (GDR) pliboniĝis, ĉar tiujare fondiĝis “Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR” (ekde 1981 "GDREA"). Blanke tuj ekaktivis por ĝi en sia regiono. En 1966, kiam li unuafoje, kadre de trikapa oficiala delegacio, vojaĝis al okcidento (al la Germana Esperanto-Kongreso en Bamberg), mi konatiĝis kun li.
Translokiĝinte al Berlino, li en 1968 iĝis profesia sekretario de la Laborrondo. Dum dudek jaroj li redaktis ĝian organon Der Esperantist. En 1976 li doktoriĝis en Humboldt-Universitato per tezo, kiu komparas la vortfaradon en la germana kaj en Esperanto. Per dua disertacio (Internationale Plansprachen, 1985) li akiris la universitatan instrurajton; ĝi aperis en prestiĝa libroserio. Ekde 1988 li estis docento en Humboldt-Universitato.
La vivo de Detlev Blanke estis forte ligita kun Esperanto kaj ankaŭ kun la ekzisto de GDR, en kiu li estis la plej grava figuro de la Esperanto-movado. Li bone sciis profiti la oficialigon. Necesis ĉiama akomodo al la politikaj kondiĉoj kaj al aktualaj partiaj gvidlinioj, sed Blanke akiris ankaŭ inter pli maljunaj esperantistoj kredindecon, ĉar li estis tute maltipa funkciulo – li lernis Esperanton en tempo, kiam tio tute ne promesis profesian perspektivon.
Ne mirige, la avanco igis lin dankema al la reĝimo. Stimulis lin ankaŭ la persona modelo de komunistaj esperantistoj, kiuj suferis en naziaj koncentrejoj. Ili estis homoj, kiuj volonte helpis konstrui socialismon, sed de tempo al tempo kuraĝis spiti siajn superulojn. Kvankam Blanke ĉiam, ankaŭ esperantlingve, defendis la politikon de GDR, li bone konsciis, ke sian disvolvon la movado ne ŝuldis al desupra favoro, sed al desuba premo originanta en la deziro de homoj en fermita ŝtato eskapi limigojn kiel cenzuron kaj muron kaj uzi Esperanton kiel fenestron al la ekstera mondo. Alivorte, ili deziris ekspluati la avantaĝojn de Esperanto en „niĉo“, kaj Blanke helpis ilin eluzi la ekzistantajn ŝancojn, zorge atentante, ke la esperantistoj ne faru ion kontraŭŝtatan, per kio povus endanĝeriĝi la fragila movada vivo.
Dum du jardekoj Blanke, plej ofte sola aŭ nur kune kun sia estro-prezidanto, reprezentis GDR en Universalaj Kongresoj. Precipe en la komitat-kunsidoj de UEA li impresis per sia afereca kunlaboro kaj organiza kapablo. Iom post iom li krome iĝis preskaŭ ia kunordiganto de la Esperanto-asocioj en la socialismaj landoj. Dank‘ al la prestiĝo, kiun li akiris tie, li povis instigi ilin al pli aktiva agado kaj, malantaŭkulise, skurĝi la bremsan efikon, kiun daŭre havis la neoficialigo (kaj inerto) de movado en Soveta Unio.
Fojfoje lia fervoro estis embarasa: longan tempon li grumblis kontraŭ tio, ke la sorto, kiun havis la sovetia movado sub Stalin, estu eĉ nur menciata. Ne skribi pri tio konformis al la politikaj postuloj en GDR, sed estis nerealisme, eĉ nedece, atendi de okcidentaj esperantistoj kaj de UEA prisilenti la sangajn persekutojn, kiuj trafis tre grandan nombron da ordinaraj esperantistoj. Nur poste, en 2004, li mem konfesis, ke "la persekutoj de la esperantistoj sub Stalin kvante kaj kvalite superis tiujn sub Hitler".
En 1989-90 kolapsis la reĝimo en GDR. Detlev Blanke bonvenigis la ŝanĝon. Dum iom da tempo li ankoraŭ esperis, ke la socialismo, pri kiu li revis, per reformoj estos savebla; li submetis (en 1990) novan tradukon de la Komunista Manifesto. Poste li aludis pri la eblo de “tria vojo”. Sed kiam progresis la germana reunuiĝo, li senrezerve faris sian kontribuon al ĝi, laborante por la kunfando de la Esperanto-asocioj en orienta kaj okcidenta Germanio (majo 1991). Plurfoje li laŭdis la spiriton de egalrajteco, en kiu efektiviĝis la kunigo.
Nun ankaŭ eblis senĝene diskuti pri ĝis tiam tabuaj temoj, kion faciligis la serena karaktero de Detlev Blanke, lia natura toleremo kaj malŝato de polemiko. Li parolis pri makulitaj idealoj (“Tro da homoj estis buĉitaj en la nomo de ‘socialismo’”). Plurfoje oni aŭdis de li la diron: "Hodiaŭ ni ĉiuj estas pli saĝaj“.
Ĉu estis malkonsentoj? Jes, kompreneble. Sed malamikojn Detlev verŝajne ne havis. Bona ekzemplo estas lia reago al Ivo Lapenna. En ties fine tute senindulgaj kampanjoj GDR kaj Blanke okupis centran lokon. Blanke reagis je tio tre milde: li simple flankenŝovis la konspiroteoriojn de Lapenna kaj anstataŭe emfazis liajn pasintajn, grandajn meritojn por la Esperanto-movado.
Atinginte la asocian kunfandiĝon en Germanio Blanke povis kontente koncentriĝi al sia ĉeftemo, la loko de Esperanto en scienco. En 1991 li fondis germanan Societon pri Interlingvistiko (GIL), kiun li prezidis ĝis 2011 kaj kies ĉiujarajn konferencojn li organizis. Li iniciatis esperantologiajn konferencojn (la unua estis en la Varna UK, 1978) kaj redaktis plurajn volumojn kun ĝiaj referaĵ-kolektoj. Dum 24 jaroj, ĝis sia morto, li redaktis po 98 numerojn de germanlingva kaj de esperantlingva informilo por interlingvistoj. Kun Humphrey Tonkin li prizorgis de 1992 ĝis 2013 la interlingvistikan sekcion en la bibliografio de la usona Modern Language Association.
Pri la vasta gamo de liaj interesoj (interlingvistiko kaj esperantologio, lingvopolitiko, instruado de Esperanto, historio de la Esperanto-movado) atestas liaj libroj kaj multegaj artikoloj – bibliografio aperinta antaŭ kvin jaroj listigas pli ol 1200 unuojn – kaj du festlibroj aperigitaj okaze de liaj naskiĝtagoj en 2001 kaj 2011.
Por mi persone estis bela sperto la intensa kunlaboro kun Detlev en La arto labori kune (2010), nome la ampleksa „Festlibro Tonkin“, kiu ege profitis de liaj konataj karakterizaĵoj: sistemeco, atento pri detaloj kaj laboremo. Lia tuta verkaro estis frukto de neelĉerpebla energio kaj nelaste de la ĉiama apogo, kiun donis al li lia edzino Wera, kiu estis samtempe, precipe en la kampo de terminologio, pli kaj pli ankaŭ lia kolegino; en 2006 Infoterm en Vieno distingis ilin per la "Speciala Premio Eugen Wüster". Ambaŭ krome multe vojaĝis, trifoje al Kubo, sed ankaŭ al Brazilo, Japanio kaj Nov-Zelando.
Fine de majo 2016 en la Universitato de Lepsiko okazis impona scienca kolokvo honore al lia 75-jariĝo. La geedzoj ankaŭ venis al la Nitra UK. Neniu povis imagi, ke ĝi signifas adiaŭon al Detlev Blanke.
Li forpasis la 20an de aŭgusto 2016.
Ulrich Lins