Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto

La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto

de Redakcio Laste modifita: 2016-03-14 09:35
Attila Kaszás estos la nova redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto. La revuo laŭ li efike servu la komunumon kaj proponu ion “same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo”. Laboro pri la reta informado ne apartenos al liaj taskoj, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.
La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto

Attila Kaszás

Libera Folio: Rakontu iom pri via profesia fono kaj via ĝisnuna rolo en la Esperanto-Movado!

Attila Kaszás: — Mi diplomiĝis kiel historiisto, esperantologo kaj politologo, sed mia profesia kariero portis min al registaraj instancoj, NRO-oj, en kampoj kiel malplimultoj, junularo, ekologio, diplomatio, balotoj, inovacio. Krom mia pagata laboro mi iom aktivis en politiko junaĝe, kaj multe volontulis en diversaj NRO-oj. Nuntempe mi estas membro de la hungara UNICEF-Komisiono, kaj estrarano de la Asocio de Eŭropaj Baloto-Spertuloj (ACEEEO).

– En Esperantio mi tuj ekaktivis post la kvintaga “Piratfiŝkurso” de 1987, la fama superintensa Esperanto-kurso de Péter András Rados kaj Jozefo Horváth, kaj aliĝis al la Esperanto-Fako kaj al la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ). Mi komencis partopreni junularajn renkontiĝojn, vojaĝis per Esperanto, vizitis IJK-ojn, UK-ojn. En la estraro de HEJ mi organizis trejnseminariojn, same en la estraro de TEJO mia respondeco estis la aktivula trejnado. En 1999 mi estis la LKK-prezidanto de la 55-a IJK en Veszprém, Hungario, kie ni eĉ sukcesis organizi suneklipson por la 500 partoprenantoj. Esperanto-kursojn mi gvidis dum renkontiĝoj, en la Budapeŝta Esperanto-Centro kaj en mia propra lingvolernejo Delfeno. Kiam mi jam fondis Esperantan familion, mi tamen ne forgesis la junularan movadon, mi proponis la sloganon de TEJO, “June kaj kune”. Nun mi estas estrarano en la hungara sekcio de Eŭropo – Demokratio – Esperanto.

Kial vi decidis konkursi por la redaktora posteno?

– Mi ricevis tre multe de Esperanto, de la movado kaj la komunumo. Amikojn, spertojn, konojn, vidpunktojn kaj travivaĵojn. Mi klopodis iom redoni per mia organiza laboro, sed nun estas tempo, ke mi kontribuu ankaŭ intelekte. Kiam mia iama instruisto István Ertl redaktoris la revuon en la 90-aj jaroj, li multe rakontis al mi pri la diversaj flankoj de la redaktado, kontaktado kun esperantaj intelektuloj, aŭtoroj, vigligo de la informada laboro, kaj tio ĉiam altiris min. Kiam nun aperis la anonco pri la redaktora posteno, mi pripensis, ke ĝuste tia intelekta defio taŭgas al mi, kie mi povas samtempe servi kaj kontribui, informi kaj organizi, kontakti kaj komuniki, pensi kaj efektivigi. Mi trapensis la ekzistantan kaj eblan rolon de la revuo, kaj mi decidis, ke mi ŝatus partopreni en la entrepreno, la 21a-jarcenta informado en Esperantujo.

Kion vi volas prioritati en via laboro?

– Mi ŝatus, ke la revuo Esperanto estu universala magazino de la esperantlingva komunumo, kie ĉiu esperantlingva leganto trovas ion interesan. Krom konservi la tradiciajn funkciojn, mi ŝatus, ke la revuo donu ion same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo. La 21-a jarcento alportis novajn eblecojn, ŝancojn, problemojn, solvojn kaj defiojn ankaŭ al tradiciaj, kulturaj movadoj. Mi pensas, ke la ĉefa prioritato de la revuo devas esti efike kaj adekvate servi la komunumon kaj la movadon, informante, klarigante, instruante kaj eĉ distrante.

Kia vi vidas la rolon de la papera revuo Esperanto en la sekvaj jaroj?

– Esperanto estas la plej vaste legata papera revuo en Esperantujo, kun la plej granda kontribuantaro, legantaro kaj atingo. Tiu karakterizo estas samtempe respondeco kaj avantaĝo por la revuo. Apud la ĉiutage fluanta reta informaro Esperanto povas kaj devas esti tiu stabila, fidinda, bunta, regule aperanta kaj ĉie atingebla informfonto kaj kultura kanalo, kiun oni same povas uzi kaj ĝui sur kvin kontinentoj. La revuo devas doni ion legeblan kaj legendan al ĉiuj legantoj, sendepende ĉu ili ĉiutage konsumas esperantlingvajn novaĵojn kaj literaturaĵojn aŭ Esperanto estas ilia sola esperantlingva legaĵo.

Ĉu al via taskaro apartenas ankaŭ la evoluigo de la reta versio de la revuo, aŭ pli ĝenerale la reta informado de UEA?

– Pri la reta informado de UEA okupiĝas aliaj spertaj personoj. Tamen mi konsideras grave, ke la retpaĝo de la revuo estu iaspeca komunikejo inter la legantoj, aŭtoroj kaj la redakcio. Laŭ mi la papera revuo kaj la retaj informkanaloj povas tre bone kompletigi unu la alian, uzante la avantaĝojn de ambaŭ ebloj.

Kiel vi vidas vian redaktoran rolon – ĉu vi celos unuavice peri la mesaĝojn de la gvidorganoj de UEA, aŭ ĉu vi volas krei spacon por diskuto, kiu povu influi la decidojn de la gvidorganoj?

– Mi forte kredas je demokratiaj principoj kaj valoroj, malfermiteco, travidebleco kaj diskutebleco estas gravaj aspektoj de ĉiuj demokratiaj organizoj. Tiasence la revuo ankaŭ devas doni lokon por diskuto pri la gravaj demandoj de la movado kaj la komunumo. Samtempe estas grave, ke la gvidorganoj povu komuniki pri siaj prilaboritaj iniciatoj, decidoj, mesaĝoj al la membraro ankaŭ  tra la revuo de la organizo.

Pli ĝenerale, kiel dependa aŭ sendependa de la gvidorganoj de asocio povas kaj devas esti redaktoro de la asocia revuo? Ĉu la revuo estu organo de la estraro aŭ de la membraro?

– Vi starigas du demandojn samtempe, permesu al mi respondi al ili aparte.

– La sendependecon de la redaktoro sufiĉe klare priskribas la dokumentoj de UEA kaj la kontrakto inter la redaktoro kaj UEA. Tamen tiu sendependeco ne signifas, ke ne estus dezirinde, ke la redaktoro konsentu pri la ĝeneralaj, strategiaj valoroj kaj direktoj de la organizo. Estas en la intereso de la revuo kaj de la legantaro, ke la redaktoro konstante komuniku kun la respondecaj estraranoj kaj oficistoj, sed tiu komunikado ne estas direktado, sed partnereco kaj kunlaboro por la komuna celo. Mi konsideras la tradicion, ke la redaktoro partoprenu kiel iu “oka estrarano” la estrarkunsidojn regule, tre efika kaj taŭga.

– Por via dua demando vi ricevas sinceran sed kompromisan respondon. La revuo estu kaj-kaj, kaj nek-nek de la estraro kaj la membraro. Ĝi estu de la estraro en la senco, ke la estraro povu kalkuli je la kunlaboro de la revuo por atingi la komunikadajn kaj informajn celojn de la organizo. Ĝi ne estu de la estraro en la senco, ke la estraro iam ajn kaj iel ajn povu influi ĝian enhavon malrespektante la sendependecon de la redaktoro. Ĝi estu de la membraro tiel, ke ĉiu membro ricevu pere de la revuo kvalitan enhavon, aktualajn informojn, kaj povu influi kaj diskuti ankaŭ en la gazeto. Kaj ĝi ne estu de la membraro, komprenite tiel, ke ne la membraro estas la sola celgrupo de la revuo, ĝia misio estas pli ampleksa ol nur priservi la membrojn, ĝi havas ankaŭ gravajn taskojn celante la pli larĝan esperantlingvan komunumon.

Kiuj estos viaj unuaj paŝoj kiel redaktoro?

– Vi celas krom doni intervjuon al Libera Folio? Estas tre grave ke estu glata transiro de la revuo de unu redaktoro al la alia. Tiel ni jam komencis kun Fabrício pritrakti diversajn aspektojn de la redaktado, iugrade mi eĉ envolviĝos en la lastan numeron de Fabrício, en la aprilan. Krome estas multe da teĥnikaj, praktikaj aferoj, laborplanoj, kiujn ni devas klarigi kun la estraro kaj kun la CO. Mi intencas iri en marto al Roterdamo por konatiĝi kun la kolegoj, kaj trakti pri detaloj. Dume mi jam devas kontakti la jam kunlaborantajn kaj potencialajn aŭtorojn pri ilia atendita kontribuo.

Kiam vi eklaboros?

– Baze mi jam eklaboris iasence, sed oficiale mia unua tasko estos prepari la majan numeron de la revuo, por tio mi devas eklabori jam en marto.

Kiel multe vi ĉeestos en la Centra Oficejo?

– Mi intencas ĉiumonate unufoje du-tri tagojn pasigi en la Centra Oficejo por havi eblecon trakti kun la kolegoj, kaj iom teni mian manon je la arterio de la Esperanto movado.
arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-02 12:53
La tuta mondo ekster Esperanto praktikas la koncepton de integrita informo (newsdesk), kies eniro fluas la plej taŭgaj kanaloj (papera revuo, retpaĝo, blogo, retmesaĝoj, gazetaraj informoj, ktp.)
UEA permesas al si la lukson laŭ maniero de la 20-a jarcento.

Tamen Attila Kaszás alenaŭ akceptas, ke la revuo estu pli ol informo por la membroj, sed por la tuta Esperanto-komonumo. La varba efiko ĝis nun ne estis sisteme ekspluatata. Eble ĉar laŭ aspekto kaj enhavo la varba efiko ne estis vere signifa.
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2016-03-02 15:17
Gratulojn. Bedaŭrinde, li ne povis konvinki la NROjn por respekti Uneskan rezolucion 1985 kiu diris uzi esperanton. Kvnankam li aktivis en multaj NROj, li ne uzis la scion pri tio.
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Juan Sebastian Quintero Santacruz diras:
2016-03-03 20:07
Sukceson al li! Espereble li ne tute forgesos pri la reto. Mi pensas ke la nunaj defioj por Esperanto rilatas al la bona uzado de la retoj kaj ties ebloj. Fakte mi pensas ke li devus multe pli labori pri la reta informado anstataŭ ne okupiĝi pri ĝi.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2016-03-04 11:41
Mi estas inter tiuj, kiu ne malkontentas pri la revuo de Valle (mi ne povas kompari, mi unuafoje aliĝis en 2015, post esperantistigo en 2012). Li multe provis, sed inter aliae li ne vere sukcesis partoprenigi la legantaron; ĉu la kulpo estas lia aŭ nia mi ne scias, sed probable ĝi estas ambaŭa. Tamen, liaj streĉoj estos utilaj al la estontecaj redaktoroj, kiuj povos danki lin.

Ja estas fendo en la legantaro de la revuo, kiu estas defio por la redaktoro. Sed laŭ mi, ĝi ne estas inter "dommastrinoj" kaj "intelektuloj" (ĉu dommastrinoj esence havu aliajn interesojn ol intelektuloj? ĉu intelektuloj ne havu ankaŭ familion?), sed inter tiuj, kiuj eniris la retan epokon, kaj tiuj, kiuj ne p(r)ovis eniri ĝin. Mi certas ke por la iom aĝa legantaro de la revuo, ĝi estas ofte la kvazaŭ sola fonto de informo pri UEA agado. Kiam mi vidas ke miaj gepatroj, kiuj ne estas pensiuloj sed mezaĝaj homoj, retleteran adreson tute ne havas por unu kaj ne uzas por alia, mi certas ke multaj 70, 60, 50 aŭ eĉ 40 jaraĝaj UEAanoj bezonas la revuon por simple scii kion UEA faras; tamen aliaj, kiuj estas (mi esperas) la plimulto, enuus se la revuo simple listigas la agadojn de UEA, ili ne bezonas informan sed pensigan revuon. La redaktoro laŭ mi ne forgesu la unuajn, sed konscie turniĝu al la duaj, kiuj estos kvazaŭ solaj en la venontaj jaroj. Ja jen defio! Por alfronti ĝin, necesas bone koni la legantaron. Ĉu ne eblus ekzemple fari enketon? Hodiaŭ per Google tio facilas; sed tiuj, kiuj malbone uzas la reton eble ne respondos, kaj la enketo estos falsa. Solvo el la antaŭinterretaj jaroj eble utilus hodiaŭ.

Kiam mi aŭdis ke la nova redaktoro estu ankaŭ retpaĝestro, du pensoj kontraŭaj eniris mian menson:
1) bone, ili komprenis ke la revuo estu ne pinta informloko, sed parto de informpolitiko, egale grava ol retpaĝaro, blogo(j), jutub-kanalo, socireta ĉeesto, ktp, kaj havi nur unu homon respondante pri la reto kaj la revuo estus bonega ;
2) kiel homo povus serioze renovigi retan politikon (kiu ja bezonas grandegan renovigon! eĉ ne estas blogo de la estraro, eĉ ne estas retpaĝo por la revuo!) kaj samtempe okupiĝi pri revuo sen esti profesiulo nek de la unua, nek de la dua fako? Ne eblas: li unue bone okupiĝu pri la revuo.

La propono montras ke la estraro komprenis la unuan punkton, la ŝanĝiĝo la duan. Eble ĉio bonas, eĉ se ĉio ĉi montriĝas iom neprofesia... ni vidos.

Nu, mi deziras al la nova redaktoro ĉion bonan! Kun lia kariertabelo mi tute ne dubas pri lia kapableco. Mi ne konas tion, kion la estraro faris ĝis nun flanke de la reta ĉeesto krom la nova retpaĝaro, kiu, eĉ estante plibonigo, nur estu portempa ĉar tute ne kontentiga (kaj iom pri nova retpaĝaro por la komitatdebatoj, sed mi ne komprenis multe tion, kion ili ŝanĝis ĉar mi neniam sekvis la debatojn, kaj eĉ ne sciis ke oni povis sekvi ilin). Do mi ne volas kritiki ion, pri kio mi kvazaŭ nenion scias. Tamen, se la reta ĉeesto de UEA finfine ŝanĝiĝos, kaj ĉefe la reta informpolitiko de UEA ŝanĝiĝos, mi tute ne timas pri la estonteco de la revuo: ja Esperantio ne mankas je kompetentuloj, kaj la nova redaktoro ŝajne estas inter ili. Se ne, UEA povos dungi kaj maldungi dekojn da redaktoroj, nenio vere ŝanĝiĝos. Mi scias ke la tasko tute ne facilas, kaj pro tio mi ne volas esti tro severa kun la estraro, tamen oni vere bezonas tiujn ŝanĝojn.

Mi esperas ke mi estis nek tro longa nek tro nebula, mi skribis tion ĉi rapide :-) .

@Roland: ĉu vi povus sendi al mi ligilon (aŭ en Esperanto, aŭ en la Franca, aŭ en la Angla) pri "integrita informo"? Tio interesas min.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-03-07 11:04
La nova redaktoro diras, ke li ne okupiĝos pri la reto, kaj tio donis ankaŭ titolon al la intervjuo

Kiel povas esti tiel malgraŭ tio, ke laŭ la alvoko pri la vaka posteno tio devis esti unu el la taskoj de la redaktoro: "La redaktopolitiko de la revuo estas proksime ligita al la mastrumado de informoj en la retejoj de UEA, kaj la redaktoro do samtempe estos ano de teamo por la renovigo de tiuj retejoj" (http://www.uea.org/[…]/SERCxATA-NOVA-REDAKTORO-DE-ESPERANTO).

En kiu momento (kaj kial) oni decidis, ke tio ne plu estu parto de la taskaro? Eble aliaj interesiĝis pri la posteno kaj i.a. tiu postulo detenis ilin de kandidatiĝo. Kaj tamen videble...
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2016-03-18 19:38
La plejmulto de ni (esperantistoj), sidas la tutan tagon antau la internet-komputeroj. Uzi ion paperan informilon,jhurnalon, revuon, estas vera ripozo. Mi ne volas havi ankau che stratpromenadoj komputereton en la mano kaj marshi kontrau muroj.
En la gastejoj, restauracioj, en la tramo, en la trajno, mi shatas halti esperanto-jurnalon legante tiel en la mano, ke la chirkaua publiko ankau vidas la superskribon „Esperanto“. Ne malofte mi estis alparolata, pro la lingvo kaj ekkomencis interesa kundiskutado.
Se, mem la enhavo de tie legeblan tekston, inspirus al eksluziva informo pri iu spirita stato en la nuna mondo, kiu estas alt aktuala, sed de la ghenerala informfluo, nur hezite estas, pro diversaj kialoj malfermitaj, jam tiu revuo, ne estus vane. La jhurnalo „Monato“ informas resume esperante (ofte tradukite) pri la interesaj, ankau politikaj okazadoj en la mondo.
La revuo „Esperanto“ informu jes, malonge pri la movadaj okazadoj en la UEA, (por pri detalaj oni uzu la iterreton) sed radiu ankau tiun specifan spiriton en la mondo, en kiu tiu internacia lingvo ekestighis, evoluighis kaj kiel ni nun spertas, estighis alt aktuala, en la nuna internacie politika mondo. Tiu, kiu trovighas plene en la realeco.
Esperanto povas kaj devas tion realecon, kion la naciopinie limigitaj referantoj nur chirkaudancas , senpere kaj adekvate esprimi. Per la lingvo kiu estis ghuste por tio arte konstruita, esprimi la faktojn, sen devojigho per idiomoj kaj idiotismoj, atentigi al esencaj kaj veraj substancoj, de informenda materialo.
Ne hazarde diris H. Tonkin ke, esperantistoj estas la veraj internaciistoj, char la naciaj shtatoj sekvas precipe nur siajn proprajn naciajn interesojn.
Sed kiel povas esti tiu inter-eca defio de iu esperanto jhurnalo plenigebla?
Antau chio, chiu neplenigebla idealismo de kontrauajhoj, devas esti flanken lasita kaj sekvi nur la chiutage tutteran, universalan realecon. Fakte sekvi la spiriton de la nova pensado de esperanto, sed ne de la idealismo.
Fina venko nenie kaj neniam eblis (estis chiam nur fikcio de idiotoj). La tempo, t.e. la historia vojo kaj la evoluo de esperanto, kun ilia konsciigho, kiu montrighas nuntempe en la neceseco de la aktuala realeco, estas kriterioj por novkvalita esperanto jhurnalo.
Mi opinias; por estighi iu vera „esperanto jhurnalo“, utiligante la ekskluzivan kvaliton kiun pruntas la internacia lingvo mem, devus antaumetita la pruvdemando:
Chu tiu artikolo, au teksto, respondas, esti konforma, al ghenerala esperanta spirito, de inter-eco, homaran-eco, paca kunvivado sur la tero kaj al la homaj rajtoj. Pro tio, por tiu, ne sufichas nur tradukoj, sed necesas originaj verkoj.



Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-06-13 19:05
Eble mi maltrafis ion sed – ĉu la maja numero de "Esperanto" (la unua sub la nova redaktoro) jam aperis? Pri la junia mi ne aŭdacas eĉ scivoli...
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-06-14 13:05
Kaj se ĝi ne aperis . . . ĉu iu (krom vi) eĉ rimarkis? Tio devus esti trafa indikilo de io.
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2016-06-15 15:58
Miakomprene, la revuo Esperanto n-ro 5/2016 ne ankoraŭ aperis (???), vidu ĉe
-- http://uea.org/revuoj/esperanto

Estus bone, ke UEA informus pri la afero...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-06-16 19:00
Mi sincere ekhavas la impreson, ke venis la momento lasi revuon Esperanto morti pacan morton. Evidente neniu rimarkas ĝian foreston, neniu plendas, neniu interesiĝas. Apenaŭ havas sencon plu provi enblovi vivon en mortanton (mortinton?).
Claude Nourmont
Claude Nourmont diras:
2016-06-17 00:00
la nova redaktoro faris tre bonan impreson dum la Malferma Tago. Oh jes mi rimarkis la foreston de la maja numero de la revuo...Nun devus pretiĝi la julia...Interese estus, scii kio okazas. Paneo? Tro ofta ŝanĝo de redaktoro povas kaŭzi krizon.
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2016-06-18 10:42
La revuo Esperanto n-ro 5/2016 estas nun elŝutebla ĉe
http://uea.org/revuoj/esperanto/2016
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-06-18 11:44
Ĉu UEA venis al la ideo fordonaci al la esperantistaro tiun unuan numeron de la nova redaktoro kiel propagandilon kaj varbilon por la (espereble) nova, interesoveka epoko de la revuo?
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-06-18 14:25
Mi traesploris kaj legis kelkajn artikolojn de la maja numero. Atilla faris gratulindan laboron. La grafika aspekto bonas.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-07-16 15:15
Meze de junio mi scivolis pri la (evidente malfruanta) maja numero de la revuo.

Nun, meze de julio, mi denove scivolas pri la (evidente malfruanta) junia numero de la revuo.

Mi antaŭvideme komencas pretigi la tekston de mia mesaĝo por la venonta monato.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-07-17 13:26
La majan numeron mi ricevis hieraŭ (16 julio), en Usono. Sed efektive mi apenaŭ rimarkis ĝian mankon. Kaj iom surpriziĝis trovi ĝin en la poŝtkesto.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-07-17 14:22
Mi scivolas: la fakto, ke en publikaj forumoj (ĉi tie, en FB...) praktike NENIU plendas/miras pri neapero (aŭ malfru(eg)a apero) de la revuo, signifas, ke la esperantistoj ne plu interesiĝas pri ĝi? Estus interese scii, ĉu UEA (la CO) ricevas nepublikajn plendojn/demandojn de membroj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-07-19 08:32
Se oni kredus, ke plendoj ion ajn ŝanĝus, oni plendus :-)
Ekzistas historio de plendoj pri UEA, kiu aĝas multajn jardekojn - kaj tio ŝanĝis praktike proksimume nenion. Monopolsimilaj strukturoj ne ŝanĝas sian agadon aŭ neagadon pro plendoj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-07-23 14:58
Hodiaŭ komenciĝas la UK. La junia numero de la revuo enhavas la estraran raporton, kiun oni pridiskutos dum la komitatkunsidoj en Nitro kaj... momenton! Mi ne sukcesas trovi mian ekzempleron de la junia numero. Kaj ŝajne ankaŭ UEA ne sukcesas trovi ĝin: http://uea.org/revuoj.

Sendube temas pri eraro mia kaj UEAa, ĉar estas apenaŭ imageble, ke la junia numero (ne, mi ne eraris pri la monato: JUNIA) havas dumonatan malfruon (!!!) kaj ke, laŭ mia scio, UNUAFOJE EN LA HISTORIO la junia numero de la revuo kun la estrara raporto ne aperas antaŭ la UK.

Oni ne povas diri, ke la nova redaktoro ne estas originala.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-07-23 15:00
Funkcianta ligilo: http://uea.org/revuoj