Monkolekto anstataŭis kongresan rezolucion
La urbestro de Nitro kaj Peter Baláž, la prezidanto de la LKK, simbole transdonas la kongresan flagon. Fotoj de Vasil Kadifeli.
La 101-a Universala Kongreso en Nitro finiĝis sabate antaŭtagmeze per la tradicia fermo, kiu ial ne estis spektebla rete, malgraŭ la plano. Sur la podio la konsisto de la nova estraro tre similis tiun de la antaŭa, tamen mankis Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. Ilian lokon prenis Sara Spanò.
Ĉeestis la urbestro de Nitro, kiu ricevis grandan aplaŭdon, kaj ankaŭ korea vicambasadoro.
Mark Fettes, la prezidanto de UEA, diris, ke la inaŭguro de Universala Kongreso celas esti manifestacio antaŭ la ekstera mondo, dum la fermo ĉiam estas pli intima. Per minuto de silento oni rememoris la forpasintojn, inter kiuj estis tri honoraj membroj: Ignat Bociort, Lucija Borčić kaj Roland Lindblom.
Pri la kongresaj sukcesoj raportis interalie Sara Spanò, laŭ kiu la kongreso estis ekstreme bone videbligita ĉe la loka publiko, kaj Stefan MacGill, kiu aparte kontentis pri Kleriga Lundo.a
– Kleriga Lundo tenis la nivelon, okazis 18 prelegoj. Novaĵo estis ke du el ili traktis strategian planadon. Post la fermo du busoj iros rekte al la ILEI-konferenco en Hungario, tio estas duono de ĝiaj partoprenantoj, li atentigis.
– Ni havis senton de kuneco. La kongresejo proponis al ni taugajn ejojn, ne nur por prelegoj, sed por sidi, babili, drinki, pikniki kaj esti kune, tiel estas malofte. En la matĉo ni malgajnis, sed ni gajnis en la spirito de la homoj, diris Mark Fettes.
Parolante pri la statutaj ŝanĝoj kaj sendependiĝo de TEJO, aprobitaj de la komitato, Martin Schäffer menciis la altigon de la aĝolimo de TEJO de 30 al 35 jaroj.
– Mi bedaŭras ke la aĝolimo ne altiĝis ĝis 55, li ŝercis.
Antaŭ kelkaj jardekoj la aĝolimo de TEJO cetere estis 26 jaroj.
Pri la junulara programo raportis la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola.
– Aparte interesa por mi estis la trink-manĝa nokto. Slovakia Esperanta Federacio faris grandegan laboron por ĉi tiu kongreso, gratulon! Ĉi tiu semajno estas historia por TEJO, kiu sendependiĝis. Ni nun havas antaŭ ni vojon, kiun ni devos pluiri. Sed ni ne iros solaj, ĉar ni daure iros kun UEA. Nun la ĝenerala direktoro de UEA estos ankaŭ membro de TEJO. La venontjara IJK post plurjara strebado okazos en Afriko kaj por tio ne sufiĉas espero kaj bonvolo, necesas rimedoj. TEJO ricevis subvencion de 142.000 eŭroj. La sola kondiĉo estas ke ni mem devas trovi 13.000 eurojn. Mi petas donacojn.
Efektive tamen la jura sendependiĝo de TEJO ne estos fakto antaŭ ol la modifoj de la statuto, aprobitaj de la komitato de UEA, estos aprobitaj ankaŭ en ĝenerala voĉdonado.
Same, la planata Internacia Junulara Kongreso en Afriko ŝajnas ne tute certa. Pro la nesekura politika situacio en la lando TEJO ŝajne jam pli-malpli rezignis pri la progresintaj planoj aranĝi la kongreson en Burundo, kaj lastatempe oni parolas pri eventuala kongreso en Benino aŭ Togolando.
La rezultojn de la Belartaj Konkursoj de UEA prezentis Sara Spanò. Tamen malklaras, kiun finrezulton UEA konsideras valida, ĉar cirkulas diversaj variaĵoj, kun aŭ sen la nomo de Jesus Moinhos Pardavila. Li gajnis la trian premion kaj honoran mencion en la branĉo eseo, sed poste proteste rezignis pri ili.
Tion li faris, ĉar la duan premion oni aljuĝis al Jorge Camacho Cordón, kiu laŭ ĝenerale akceptita interpreto de la regularo ne devis rajti partopreni en la konkurso ĉi-jare, ĉar li gajnis la unuan premion en la sama branĉo antaŭ tri jaroj. La administrantoj de la konkurso opiniis ke li tamen rajtas, ĉar lia unua premio en 2013 estis dividita kun Lena Karpunina.
En la kongresa kuriero aperis listo de premiitoj kun la nomo de Jesus Moinhos Pardavila, sed en la gazetara komuniko, kiun UEA poste dissendis, lia nomo mankas. Same ĝi unue mankis en la retejo de UEA, kie ĝi tamen mistere reaperis iam dum sabato.
En la oratora konkurso gajnis Jan Kozousek el Aŭstrio. La 2-an lokon ricevis Ana Ribeiro el Brazilo, la 3-an Ariadna Gutiérrez el Kubo kaj specialan mencion de TEJO Lucas Barbosa el Brazilo.
La premiojn de la Fondaĵo Grabowski prezentis István Ertl: 3-a premio al Jean Codjo el Benino/Kanado, 2-a al Bitoteko el Hispanio kaj la 1-a al “Historio de la esperanta literaturo”.
La ĉi-jaran Premion Deguĉi ricevis Mireille Grosjean el Svislando el la manoj de Lee Jungkee.
Mark Fettes transdonis Diplomojn pro Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado al 12 aktivuloj, interalie Ĵomart kaj Nataŝa, Jean Codjo, Adjevi Adje, Judith Meyer, Ruth Kevess-Cohen, Włodzimierz Opoka kaj Jan Vajs.
En sia ferma parolado Mark Fettes diris, ke la Universala Kongreso adaptiĝas al la nuna mondo, interalie tiel, ke pluraj programeroj nun estas rekte elsendataj en la reto.
– Tio estas valora evoluo, tre signifohava. Ni laboros en la venontaj jaroj por realigi tiun revon, ke en UK povu partopreni ĉiuj esperantistoj, se ne ĉeeste, almenaŭ spirite. Sed tio estas nur unu flanko de la renoviga procezo, li diris.
Li menciis ankaŭ, ke la komitato multe laboris pri la statuto de UEA, kaj asertis ke por la renovigo de la asocio estas necesa ankaŭ renovigo de la statuto.
– La nuna estis akceptita en 1980, kiam la vorto interreto apenaŭ ekzistis. Nia statuta renovigo estas parto de tiu procezo. Mi antaŭvidas du ŝtupojn de la statutaj ŝanĝoj. Vi jam aŭdis ke nia junulara sekcio iĝos jure memstara, TEJO estas preta por akcepti nun tiun defion. Por efektivigi tiun memstariĝon, ĉiuj membroj de UEA ricevos proponon de nova statuto. Tiuj ŝanĝoj rilatos ne nur al la sendependigo de TEJO, sed ankaŭ aktualigo de niaj nunaj labormetodoj. En la dua paŝo ni proponos al vi diskuton pri pliaj ŝanĝoj, en la kongresoj, en la interreto; eble eĉ venos novaj ideoj. Mi esperas ke vi ĉiuj kontribuos en tiuj diskutoj. Parto de la ŝanĝo venas de nia junularo. TEJO venontjare kongresos en Afriko kaj ankaŭ en UEA ni revas okazigi la kongreson en Afriko. Kaj tio venos, eble eĉ pli frue ol ni supozas.
La fina nombro de la aliĝintoj laŭ la kongresa kuriero iĝis 1.252, do fakte eĉ malpli ol en Ateno 1976, kiam estis 1.266 aliĝintoj. Sekve la kongreso en Nitro estis la plej malgranda Universala Kongreso en kontinenta Eŭropo post tiu en Kopenhago 1975, la jaron post la demisio de Ivo Lapenna en Hamburgo 1974.
Eĉ se por ordinaraj kongresanoj malgrandaj kongresoj povas esti eĉ pli etosaj kaj agrablaj ol grandegaj, por financi la malprofitajn neeŭropajn kongresojn, UEA nepre bezonas, ke la eŭropaj kongresoj estu relative grandaj. Ĝuste por havi grandan kaj profitan kongreson la estraro siatempe elektis Nitron, kies malaltaj prezoj devis logi aparte multajn partoprenantojn.
La fakuloj en la Centra Oficejo tiam insistis, ke la turisme pli alloga Lisbono estus pli populara inter la kongresemuloj, sed la estraro faris alian elekton. Nun la estraro tamen decidis, ke en 2018 la kongreso okazu en Lisbono. La decido estis anoncita de Mark Fettes jam dum la vendreda programero pri venontaj kongresoj, sed pli vaste ĝi estis diskonigita dum la solena fermo.
La fermo finiĝis kun pli ol 20-minuta malfruo, sed multe pli malfruas la junia numero de la revuo Esperanto. Komence de la kongreso Mark Fettes promesis ke almenaŭ la reta versio fine aperos dum la kongreso, sed kiam li deklaris la kongreson fermita, la revuo daŭre ne troveblis en la retejo de UEA.
Tute mankis ĉi-jare kongresa rezolucio. Aliflanke fine de la solena fermo okazis monkolektado favore al la afrika IJK kiun planas TEJO.
Al kio alparoli ?
Mi estas profune konvinkita pri tio, ke estus dezirinde iom modifi kaj la enhavon kaj konvene al tio la strukturon de la kongresa temo kaj rezolucio. Pri tio mi jam skribis antaue, vane.Cxu nur UEA-anoj rajtas komenti, alparoli au iu ajn?
Antaudankon pro la rekta respondo.
Kun estimplenaj salutoj,via
M.L.