Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / UEA aĉetos loĝejon en Roterdamo

UEA aĉetos loĝejon en Roterdamo

de Redakcio Laste modifita: 2016-03-02 12:08
La Estraro de UEA intencas aĉeti domon aŭ loĝejon kun pluraj dormoĉambroj en Roterdamo. Pro la ekonomia situacio estas favore investi en nemoveblaĵo, kaj la loĝejo povos esti uzata de volontuloj.
UEA aĉetos loĝejon en Roterdamo

Domoj en Roterdamo.

En gazetara komuniko la prezidanto de UEA, Mark Fettes klarigas, ke pro EU-subvencioj nun eblas pli vaste uzi volontulajn laborfortojn en la Centra Oficejo, sed mankas dormospaco.

– Volontuloj ne nur helpas en la realigo de plej diversaj laboroj, sed krome post spertiĝo povos pli efike labori por plifortigi la movadon en siaj hejmlokoj, klarigas Fettes.

Laŭ Martin Schäffer, ĝenerala sekretario de UEA, oni nun lanĉas tutmondan donackampanjon por kontribui al la planata investo. Libera Folio petis lin rakonti pli pri la planoj.

Libera Folio: Ĉu oni jam elektis konkretan konstruaĵon?

Martin Schäffer: – La CO estas daŭre en esplora fazo. La merkato pri nemoveblaĵoj en Roterdamo ĉiam havas ofertojn, sed kompreneble oni devas zorge analizi avantaĝojn, malavantaĝojn, staton, prezon kaj aliajn detalojn. Krome gravas, ke estu almenaŭ 3 dormoĉambroj, kiuj estu sufiĉe grandaj, ke la volontuloj povu loĝi iom komforte. Indas esplori ankaŭ pri multaj aliaj detaloj.

Kiom da mono oni volas investi?

– La prezo laŭeble estu inter ĉ. 150.000 ĝis 250.000 EUR. Ĉe eksterordinare bonaj kondiĉoj oni povus eventuale pensi pri iom pli alta prezo.

Ĉu loĝos aliaj homoj krom volontuloj en la domo?

– La domo (tamen ankaŭ povas temi pri loĝejo) laŭeble estu nur por volontuloj. En ĝi povus eventuale loĝi dumtempe esploristoj (biblioteko Hodler), estraranoj (dum estrarkunsido) aŭ simile. Tamen la ĉefa celo estas la volontuloj, kaj nur se pro iu kaŭzo dum iom da tempo unu el la ĉambroj estus libera, oni povus pensi pri aliaj dumtempaj loĝantoj aŭ vizitantoj.

Ĉu plia domo ne signifos kromajn kostojn?

– Iu ajn nova domo (loĝejo) kaŭzas aldonajn kostojn, ekzemple pro impostoj, akvo, kurento, administrado k. a., sed ankaŭ estos novaj enspezoj pro luo.

Kial oni bezonas donacojn? Ĉu ne la kapitalo de UEA bone sufiĉas?

– Rigardante la bilancon de UEA oni povus pensi ke la financado estas tute facila. Tamen krom la investo por la aĉeto aldoniĝas kostoj por la aĉeto mem, por renovigo, mebloj k.a. Ĉe tiu parto temus pri elspezoj kaj ne pri investo, do laŭeble minimume tiu parto estu financita pere de donacoj.

– Aliflanke granda parto de la kapitalo ne estas uzebla, ĉar ĝi ekzemple konsistas el nemoveblaĵo (CO), obligacioj, fiksdeponoj k. a. Fine estas tiel, ke ju pli alta estos la kontribuo de mecenatoj, des pli la membroj sin identigos kun ĝi. Baldaŭ la Estraro aperigos specialan donacvarban retpaĝon, kie aperas termometro kun la celsumo kaj pliaj detaloj.

arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-02-29 21:56
Estas malfacile kompreni, kial UEA intencas plilongigi sian ekziston en Rotterdam per investo en nova objekto. Objektive ne ekzistas - krom tradicio - kialo por resti en urbo kaj lando, kiuj malmulte utilas por Esperanto.
UEA ne kaptis la okazojn translokigi la tuton al lando, en kiu la vetero estas pli agrabka kaj salajroj pli malaltaj. Le estonto de Esperanto ne okazos en meza Euxropo!

Anstataux fiksi cxion eterne per pliaj investoj estus pripensinda translokigi la centran oficejon al pli favora lando.

Se oni bonpreze nun vendus la domon de la centra oficejo oni povas aliloke ricevi belegan kaj funkciantan objekton, kiu povas esti multe pli granda kaj tauxga.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-03-02 17:06
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-03-01 09:20
Tute male: La estonto de Esperanto certe ne okazos en okcidenta Eŭropo, sed evntuale tio eblus ĝuste en meza Eŭropo (taŭga estus ekz. Budapeŝto).
Szilvási László
Szilvási László diras:
2016-03-01 12:54
Mi multe miras pri la kreskigo de la personaro en la Centra Oficejo, kiu kontraŭdiras al la tendencoj de la nuna interreta mondo... (Mi ekzemple komencis la preparadon de la malfondo de unu el niaj eo-oficejoj en Budapeŝto...)

La nuna interreta teknologio ebligas distancan plenumon de preskaŭ ĉiuj laboroj, kaj laŭracie oni devus malkreskigi la personaron en la oficejo. Mi konscias, ke unuflanke por tio oni devus koni tiujn retajn teknologiojn, aliflanke ĝi kontraŭas la intereson de la nunaj dungitoj, kaj bedaŭrinde tio ne donus eblon al vivado en riĉa okcident-eŭropa lando...

Mi komprenas ankaŭ tion, ke oni volas eluzi la financajn eblojn de diversaj konkursaj monoj. Ekzemple Eŭropa Volontula Servo, EVS nuntempe ja subvencias ĉeeston de volontuloj (inkluzive koston de ilia loĝado), do se ili loĝus en nia propra loĝejo (ni = UEA), do ni havus daŭran enspezon de EVS ankaŭ por la luado. Tiuj volontuloj povus ja okupiĝi pri verkado de konkurs-projektoj al diversaj EU-instancoj kaj mon-fontoj (kiel Grundtvig aŭ Erasmus ktp. projektoj), kaj ili mem povus eĉ realigi tiujn... - La ideo ja estas simpatia, plaĉa, sed postulas gvidadon, PERSPEKTIVAN superrigardon de forta manaĝero! Dungi, laborigi volontulojn estas TRE MALFACILA laboro - tion povas subteni krom mi ankaŭ Peter Balaz aŭ Kóródy Zsófia, kiuj longtempe frontas tiun problemon - kaj ne ĉiam ĝi nepre donas pozitivan rezulton...

Investi kun bona rezulto la liberajn sumojn aŭ la kapitalon de UEA estas unu demando, sed laŭ mia opinio ne indas miksi kaj konfuzi ĝin kun alispeca movada argumentado.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-01 22:26
La unua frazo de Làzlò memorigas min pri ekzemplo el la leĝo de Parkinson. La brita ministerio pri kolonioj havis la plej belan konstruaĵon kaj la plej multajn dungitiojn kiam britio ne plu havis koloniojn. Dum la tempo, kiam britaj kolonioj estis en la tuta mondo, la ministerio troviĝis en keloj kaj malantaŭaj kortoj de aliaj ministerioj.
Parkinson prvae analizis, ke la kresto de burokratio ne kongruas kun la veraj bezonoj. Efikaj organizoj laboras en provisorejoj sub malperfektaj kondiĉoj kun malgranda personaro. Strukturitaj centraj oficejoj kun pli kaj pli granda buĝeto kutime estas signo de stagnado, eĉ malkresko.
Bedaŭrinde organizoj kutime neglektas la rezultojn de Parkinson.
Martin Schäffer
Martin Schäffer diras:
2016-03-03 05:36
László, tamen kion fari se temas ĝuste pri du argumentoj, kiuj influis la decidon pri aĉeto de domo, do kaj moninvesto kaj investo al la movado. Por havi volontulojn oficiale kaj subtenite oni devas havi ilin ĉe iu sidejo. Tiel ankaŭ okazas en Partizánske (E@I) kaj Herzberg am Harz (Esperanto-urbo). Distancaj volontuloj laŭ mia scio ne estas subtenataj pere de eŭropaj subvencioj. Krome la proksimeco al CO ankaŭ havas avantaĝojn ĝuste rilate al manaĝerado. Gvidi volontulojn distance eĉ estas pli granda defio kaj ne ĉiu ajn manaĝero sukcesas tion bone aranĝi. Mi tre fidas al Veronika, ke ŝi havas la perspektivan superrigardon, kiun vi postulas kaj ke ŝi estas forta manaĝero. Hungaroj apartenas finfine al la plej fortaj movadaj figuroj :)
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-03 08:55
Laŭ mi ĝeneralaj Esperanto-asocioj prefere ĉefe okupiĝu pri Esperanto, ne pri investado. Pensi pri investado tiras la atenton de estraro, direktoroj kaj eble ankaŭ dungitoj for de la taskoj subteni kaj disvastigi Esperanton. Administri domon aŭ loĝejon ne estas komplete facila afero kaj postulas fakan scion.

Ofta argumento estas, ke per tio la asocio povas gajni monon. Nu, principe asocio enspezu per membrokotizoj kaj lasu la gajnadon de mono al la membroj. Eventuale aldoniĝu kotizoj por Esperanto-servoj kaj prezoj por produktoj, sed tio estas jam problemhava, ĉar granda membro-asocio principe ne estas entrepreno.
Martin Schäffer
Martin Schäffer diras:
2016-03-04 00:35
Mi jam skribis en mia respondo al Szilvási László, ke temas ne nur pri moninvesto, sed ankaŭ pri investo al la movado. La ĉefa celo estas havi pli da volontuloj en la CO, kiu okupiĝu pri Esperanto. Tiel eblas realigi projektojn ekz. sur la sekvaj kampoj: Facebook-agado kaj informado, merkatigo, ĝenerala informado pri Esperanto, gazetaraj kontaktoj, membrovarbado, interna informado, akirado de subvencioj, grafika arto, flegado de retpaĝoj, novaĵletero, konstruo de Esperanto-amikaro, tradukado k. a. Flanka avantaĝo estus ke la volontuloj spertiĝus kaj plifortigus la movadon en siaj hejmlokoj
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-06 00:26
Kaj havi volontulojn ne eblas sen mem posedi loĝejon - ĉu tio estas la opinio de la estraro? (Iuj homoj jam aŭdis pri luprenado de loĝejo. Kaj pri tio, ke oni ne komencas novajn projektojn per tio, ke oni investas multegan monon.)

Eble post kelkaj jaroj ne denove ekzamenu vian longegan liston de projektaj kampoj. Min interesus, kiom el ili estos realigataj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-06 00:28
Ho, pardonu: "ne denove ekzamenu" > "ni denove ekzamenu"
Martin Schäffer
Martin Schäffer diras:
2016-03-06 16:36
Teorie kompreneble eblas havi volontulojn sen havi propran loĝejon, tamen estas malavantaĝoj (ankaŭ juraj). Krome tamen estas la financaj aspektoj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-03-06 11:26
> La ĉefa celo estas havi pli da volontuloj en la CO, kiu okupiĝu pri Esperanto. Tiel eblas realigi projektojn ekz. sur la sekvaj kampoj: Facebook-agado kaj informado, merkatigo, ĝenerala informado pri Esperanto, gazetaraj kontaktoj, membrovarbado, interna informado, akirado de subvencioj, grafika arto, flegado de retpaĝoj, novaĵletero, konstruo de Esperanto-amikaro, tradukado k. a.

Per du-tri volontuloj eblas realigi ĉion tion? Mi ne konsciis, ke oni intencas venigi samtempe Superman, Batman kaj Spiderman kiel volontulojn.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2016-03-07 13:58
He he, eble sufiĉus havi SuperZam... https://eo.wikipedia.org/wiki/SuperZam
Martin Schäffer
Martin Schäffer diras:
2016-03-08 02:56
Nu, ankaŭ klonado estus solvo :) Ŝercoj flanken! Certe ne eblas realigi ĉion samtempe kaj ene de malmulte da tempo, sed la volontuloj grave povus kontribui al la realigo de projektoj sur la menciitaj laborkampoj.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-03-01 13:32
La mondo rapide ŝanĝiĝas, organizoj ne tiom rapide.

Mi kredas ke tiu "speciala donacvarba retpaĝo" sufiĉe rapide klarigos la sintenon de UEA-membroj pri tia projekto.
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2016-03-02 15:29
La Indonezia lingvo volas regi la Asoanan regionon, kaj la UEA estas dormega. 600 milionaj popoloj loĝas en Asoan, Asean Community,kiu formis je lasta jaro. Ekde 1995, Indonezio jam fokusis por uzi Indonezian lingvon en Asoano. Se Indonezio sukcesos antaŭ 2020 jaroj, ĉu loĝantoj en EU, kiu havas 500 milionajn loĝantojn, ne volas lerni Bahasa Indonesia ? La bahasa Indonesia ankaŭ estos en Duolingo. Iru al incubator kaj legas. Indonezia lingvo estas pli facila ol angla, nur bezonas malpli mil horojn por lerni tiun.

UEA, bv veki kaj fokusu vian celon en suda orienta azio. Se tie estas 500 esperanto-parolantoj vizitas kamboĝon ĉiuj jaroj, en tri jaroj, esperanto povus igi gravan lingvon en kamboĝo, certe, la najbaroj, Laoso kaj Tajlando. Kamboĝo kaj Laoso estis kolonismo de francujo, ili ne havas la amon por angla sed franca.

Nun, Indonezio jam ĵetas monon por konvinki la gejunulojn en Asoan por akcepti Indonezian lingvon kiel la komunan lingvon de Asean Community.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-02 19:32
Kara sinjoro ENG, se vi volas ion fari pri Esperanto en la Asoana regiono, prefere mem iniciatu tion aŭ serĉu homojn por ke ili faru. La homoj ĉe UEA ĉiuj jam havas siajn celojn, taskojn kaj laborkampojn - verŝajne neniu el ili pretos aŭ povos doni pli ol varmajn vortojn kaj moralan subtenon.
Johan Derks
Johan Derks diras:
2016-03-04 20:09
Kial neniu diskuto estas farata en la Komitata retdiskutlisto? Tie oni unue devas trakti la principan demandon chu entute oni devas serchi la eblecon de achetado de domo en Roterdamo. Kaj kial oni ne jam esploris la eblecon de loghigado kun subvencio de volontuloj en alia lando? Kvankam tiam la superrigardado, labordistribuado ktp estos pli komplikitaj, la psikologia plusvaloro de centro en alia lando, oni menciis jam Bratislavon kaj Budapeshton, estas netaksebla avantagho. Kaj oficistoj akiros freshan elrigardon al la ne-esperantista mondo. (Cetere bonvolu simpligi la anglan vorton managherado al managhado kiel "esperantistoj kun autoritato pri la lingvo", Tonkin k.a., jam faras.)
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2016-03-04 21:03
Pardonu, ke mi konfirmas denove la Leĝon de Tonjo, sed mi ne tute komprenas la vorton 'manaĝeri' (aŭ 'manaĝi').
Laŭ PIV 'manaĝero' estas "Persono, kiu prizorgas la negocajn aferojn de sportaj aŭ artaj entreprenoj, aŭ de sportistoj aŭ artistoj." Tiu signifo ne validas ĉi tie.
Mi supozas, ke oni uzas la verbon en la pli vasta signifo de la angla 'to manage', sed por tio jam ekzistas pli precizaj kaj plejparte Fundamentaj, do uzendaj vortoj: 'administri', 'direkti', 'mastrumi', aŭ plej verŝajne ĉi-kuntekste 'gvidi'.
Mi tre rekomendas eviti la falsan amikon 'manaĝ(er)i'.

Por ke mi skribu ankaŭ ion pri la temo:
Miaopinie oni unue meditu, ĉu estas iuj objektivaj kaŭzoj krom la tradicio resti kaj kreski en koste altnivela lando. Se ne (kion mi suspektas, sed volonte oni korektu min), translokado de la tuta UEA-centralo al alia lando estus konsiderinda.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-03-04 21:05
- ĉu ekzistas preta plano pri tio, kion la volontuloj konkrete faros?
- kiom da volontuloj samtempe?
- ĉu estas laborspaco por ili en la CO?
- kiu instruos kaj gvidos ilin?
- kiam oficisto estas instruadanta kaj gvidadanta la volontulojn, kiu faros la laboron de la oficisto?
- ĉu post foriro de unu volontulo tuj venos nova, por ke neniu loĝejo en la volontula domo restu neokupita?
- ĉu la neta enspezo pro la domo (ricevotaj lupagoj minus ĉiuj kostoj pro meblado, prizorgado, impostoj, ktp.) kompensos la renton, kiun oni perdos, ĉar la mono por aĉeti la domon ne plu produktos renton en banko?
- ĉu oni kredas, ke por ĉiuj volontuloj luon pagos iuj eŭropaj fontoj aŭ parte ĝin devus pagi UEA mem el unu sia poŝo al alia?

Eble mi aldonu, ke hazarde antaŭ nur kelkaj semajnoj mi estis en la CO kaj en interparolo kun Osmo Buller aperis preterpase ankaŭ la plano aĉeti domon por volontuloj. Li diris, ke li malrekomendis al la estraro la aĉeton, sed ne emis detale klarigi la aferon.
Martin Schäffer
Martin Schäffer diras:
2016-03-06 16:45
Francisco:
- Ideoj ekzistas, konkretaj planoj ankaŭ dependos de la konoj de la homoj, kiuj venos.
- Maksimume eblas 3 - 4 volontuloj,
- Laborspaco en CO estas,
- Gvidado / instruado: Volontuloj, Estraro, Ĝenerala Direktoro,
- Volontuloj ne transprenu taskojn de oficistoj,
- Ne nur okazos plena kompenso, sed estos sufiĉe granda pluso.
- Lupagon nur parte kovros EU-fontoj; speciale por ekstereŭropaj volontuloj devus pagi Volontula Fondaĵo.
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao diras:
2016-03-08 16:08
Nuntempe post la falo de doma prezo, pli kaj pli da ĉinaj riĉuloj komencas investi aĉeton de domo en Eŭropo. Post aĉeto de la domo por UEA gravas ke la domo daŭre restos kaj valoros. UEA povus vendi ĝin se vere bezonus. Tio eble povas esti ekonomia investo. Tamen tio ne estu nia ĉefa celo.

Kapabligo estas grava kampo de strategia laborplano de UEA. Akcepti volontulojn el diversaj kontinentoj estas tre bona metodo kapabligi aktivulojn. La volontuloj sendube trejniĝos kaj kapabliĝos en CO. Se oni povas forte subteni la projekton AMO(Aktivula MaturigO) kiu jam ricevis bonan rezulton tra la tuta mondo, oni devas pli forte subteni la projekton aĉeti domon aŭ loĝejon de volontuloj ĉe CO de UEA. Pli kaj pli da aktivuloj (volontuloj) naskiĝos de la domo. La aĉeto estas laŭdinda investo por kapabligi novulojn kaj aktivulojn. Tio estu nia ĉefa celo.

La CO dum longa tempo fakte estas eŭropa centro, kie ni tre rare vidas vizaĝojn el Afriko kaj Azio pro viza, ekonomia, politika kaj aliaj kialoj. Iuj diris ke la espero de Esperanto estos en Azio kaj Afriko. Mi esperas ke la CO povus akcepti pli da aktivuloj el Afriko kaj Azio, por ke ili povus pli bone kontribui al nia movado en propraj kontinentoj post la volontulado. Eble la aĉeto de la domo estas bona ŝanco por junuloj kaj aktivuloj en la kontinentoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-08 17:39
Kara trezoro. Via vortoj estas plenaj de kontraŭdiroj. Se la estonteco de Esperanto estas en Afriko kaj Azio, kial fiski kaptalon en urbo kaj lando, kiu delonge ne plu ludas rolon en la Movado?
La voloro de iu domo estas fikcia nombro ĝis la reala vendo. Eble nun estas bona tempo por vendi la domon de CO kaj translokigo ĉion la loko pli proksime al la estonteco de Esperanto.
Mi tute ne komprenas, kial Esperantistoj tiom fanatike kaj sen ekonomia kalkulado deziras "parki" monon en konstruaĵo anstataŭ investi la monon en la varbadon por Esperanto.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-11 11:47
Vi demandas, Roland, kial Esperanto-parolantoj pli entuziasmas "parki" monon en konstruaĵo anstataŭ ol investi en la varbadon por Esperanto.

Nu, eble vi konas la malnovan devizon de "cover your ass" (eble: protektu vian postaĵon). Se oni investas en konstruaĵon, estas relative certe, ke la konstruaĵo gardos sian valoron - eble ne dum deko da jaroj, sed plej supozeble dum dudeko kaj pli. Aldone ĉiujare oni povas bone montri la fluon de avantaĝoj el la konstruaĵo - aŭ per uzebleco de la domo aŭ per lupagoj. Temas do pri relative sekura investo, la estraro ne riskas grandan kritikon.

Se kontraste oni investas en varbadon, la rezulto estas sufiĉe neklara. Kiu scias, kio rezultos el tio? Kiel investi, kion fari, kiel varbi? La Esperanto-komunumo ne havas multan fakan scion pri tio. Estus saĝe komenci per etaj paŝoj - sed mi dirus: La plej multaj gvidantoj simple ne aŭdacas fari tiajn decidojn. (Nu, bedaŭrinde mi konas ankaŭ kazojn, kiam iu aŭdacis fari investon - drastan, tre multekostan, sen bona scio. Grandaj monperdoj ekestis...)

En Germanio Sebastian Kirf renovigas la asocion ekde lia prezidantiĝo en 2013; en 2014 li aŭdacis dungeti min kiel gazetaran komisiiton. En 2015 estis propono al la membrokunveno, ke mi estu maldungita. La membrokunveno malakceptis la proponon kun granda plimulto - feliĉe! :) Ili pretis iri novajn vojojn. Unu membro cetere en la debato esprimis, ke li pretos pagi por dumviva membreco, se vere la membraro kreskos...

Nun kolektiĝis la nombroj de membriĝoj: En 2013 kaj 2014 membriĝis po inter 10 kaj 15 homoj. En 2015 estis 32 novaj membroj; mortis kaj malmembriĝis 25, pro kio GEA kreskis pasintjare je 7 membroj. Tio estas la unua membrarokresko ekde pli ol dudek jaroj.

Eblas iri novajn vojojn. Eblas havi sukceson per tio. Sed necesas kuraĝo, estas iom riske. La plej sekura vojo estas fari ĉion, kiel oni ĉiam faris...


Cetere, por la leĝo de Tonjo: Eble relegu la unuan frazon. Jam la akuzativo/ne-akuzativo post 'en' montras la movon kaj la stagnon ĉe la du eblecoj.
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2016-03-09 03:32
Ĉu la volontuloj devu loĝas en la volontan domon, kial la esperantistoj en Nederlando ne povas helpi kiel la pasporta servo, donas la loĝejon? Ĉiam la esperanta agado fokusas en eŭropo pli ol aliaj lokoj ? Se la EU akceptas esperanton kiel la oficialan lingvon laŭ peticion, ankaŭ unu lingvo de 29 oficialaj lingvoj, se la Asean Community akceptos indonezian lingvon kiel la oficialan lingvon en Asoanan komunanan lingvon, nur estas unu lingvo, kiu estas pli facila. Veku.

Mia respondo al Lu

Kara Lu, laŭ la esperantistoj ŝatas, mi ne volas malŝpari mian tempon por tio. Post 2020, se Indonezio sukcesos igi la indonezian lingvon en Asoana komunanan lingvon, 600 milionajn loĝantojn en Asoano. Ĉu vi pensas, ke EU kaj Ĉinio ne volas uzi bahasa Indonesia. Indonezia lingvo estas pli facila lerneble ol angla. Certe, tiu kontraŭas la esperanton certe volas uzi indonezian lingvon, laŭ ili, estas natura lingvo sed ili ne scias, ke indonezia lingvo jam faritis el multaj lingvoj el indonezio.

Mi jam diris, ke la multaj esperantistoj estas egonimuloj. se ili povas iri al kamboĝo, nur bezonas 1500 esperantistojn en 3 jaroj, esperanto eblos igi la gravan lingvon en kamboĝo. Jes, daŭras la UKon, AMO senhalte, mi atendos pri 2020 jaroj kaj vidos esperanton mortigi de la egonismuloj.

https://jespako.blogspot.my[…]angu-la-sancon-de-suda.html
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-11 17:34
Laŭ mi ne estas tiel, ke "ĉiam la esperanta agado fokusas en Eŭropo pli ol aliaj lokoj". Estas tiel, ke eŭropanoj agas ĉefe en Eŭropo - kaj azianoj ĉefe en Azio, amerikanoj en Ameriko... Sed eŭropanoj agas ankaŭ ekster Eŭropo: Hans Bakker kaj multaj aliaj agadis en Afriko, iu polo antaŭ dudek jaroj en suda Azio (ekz. Nepalo), Heidi Goes en Indonezio, Martin Schäffer en Nikaragvo...

Por via temo de Asoano laŭ mi vere necesas speciala laborgrupo. Ne sufiĉas alvoki, necesas ekagi. Demandu eble al Heidi Goes, kion fari estas saĝe. Prenu la ekzemplon de Hans Bakker pri Afriko. Antaŭ ĉio: Ne havu tro altajn esperojn. Vere varbi kelkajn homojn por Esperanto estas pli valore ol revi pri milionoj kaj atingi reale neniun.

Aŭ survojigu kampanjon pri Kamboĝo. Eblos kolekti monon por nutri la varbantojn kaj instruantojn surloke, eblos trovi homojn, kiuj pretos iri tien kaj instrui. Tio, kio mankas, estas la homo aŭ homgrupo, kiu fakte organizas la kampanjon. Principe tion hodiaŭ unu homo povas fari hejme per sia komputilo.
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao diras:
2016-03-09 04:57
Al Roland Schnell:

Kara Roland, konran dankon pro via reago!

Mi kiel aziano ege ĝojus, se UEA decidus translokigi la centran oficejon al Azio. Tamen ĉiuj scias ke tio estas ne realigebla en nuna tempo. Mi supozas ke ankaŭ vi kontraŭus tion, se mi farus tian proponon. Ni devas konfesi ke en nuna momento ekzistas lingvonivela kaj administrkapabla diferencoj inter aziaj kaj eŭropaj esperantistoj. La espero de Esperanto estas en Azio. Tio ne signifas ke Azio estas ideala loko tuj akcepti la centran oficejon en nuna tempo. Azianoj kaj Afrikanoj bezonas kapabliĝi kaj trejniĝi en la nuna centro. En tia situacio, mi ege ĝojas vidi ke junuloj kaj aktivuloj el Azio kaj Afriko havos pli da ŝancojn trejniĝi kaj kapabliĝi en la centra oficejo kies loĝejo plivastiĝos pro la aĉetado de la domo.

Mi ne havas maturan penson apogi aŭ kontraŭi la proponon translokiĝi al orienta Eŭropo, ĉar mi ne konas la situacion en Eŭropo. Mi nur ŝatas ke CO havu plivastan lokon, ke CO akceptu pli da aziaj kaj afrikaj aktivuloj por kapabligi ilin. La volontuloj sendube estos preskaŭ senpagaj laborfortoj por nia lingvo. Tiuflanke, la aĉeto ja estas investo por Esperanto-Movado.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-09 09:04
Kara Trezoro.
Estas bone, ke ekas racia debato pri la loko de CO. Fakte la rilatoj de la CO en Roterdamo al Esperanto en Eŭropo ne estas tiom granda, kiel vi supozas. Kaj reciproke. Eble estas iu malaperanta restaĵo de maljunaj Esperantistoj en okcidenta Eŭropo kiu tradicie havas pli oŭ malpli emocian rilaton al Roterdamo. Eble en tiu ĉi parto troviĝas homoj, kiuj finance kontribuas aŭ pretus kontribui por aĉeti plian domon.

El la vidpunkto de iu alia lando, la CO estas sufiĉe for kaj ne gravas, ĉu estus in Brazilo, Kubo, Togo aŭ Ĉinio. Ne kredu, ke la CO estas sudcentro, kie la eŭropaj Esperantistoj pasigas sian tempon por science studi la historion aŭ evoluigi la Esperantan kulturon. Estas aliaj fiksaj lokoj, kie tio okazas: Gresillon, Herzberg, Poznan, iam eble La Chaux de Fonds aŭ aliaj lokoj.

La CO estas ĉefe organiza, burokrata estaĵo, eble kun libroservo. Ĝi ne ludas rolon en la eŭropa lingvopolitiko, ĉar tio okazas en Bruselo. Krome UEA estas por la tuta mondo, ne por EU. Sed UNESCO estas en Parizo.

Krom tradicio kaj nostalgio estas malmultaj kialoj por resti en Roterdamo.
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao diras:
2016-03-18 12:29
UEA anoncis diversajn manierojn monsubteni la aĉeton de la volontula domo
http://www.espero.com.cn/2016-03/18/content_38058954.htm