Alvoko por Eŭropa respubliko - nun en Esperanto
La germana teksto de Robert Menasse kaj Ulrike Guérot en la konata "Frankfurter Allgemeine Zeitung" (FAZ) kaŭzis viglan diskuton. Dum la 18-a "Eŭropa vespero" la 3-an de junio en Berlin estis prezentita al la aŭtoroj la traduko en Esperanto. Ili estis tute kontentaj pri la subteno el neatendita flanko. Ulrike Guérot prezentis la alvokon en kunveno la 18-an de majo de berlina "Europa-Union" kun la franca organizo "EUROCAPITALS" kaj menciis, ke volontuloj komencis traduki al aliaj lingvoj. Espereble Esperanto estas nun en favora pozicio kaj povas funkcii kiel pontolingvo la malgrandaj lingvoj en Eŭropo.
Jen traduko de la artikolo en FAZ:
La estonteco de Eŭropo: Vivu la eŭropa respubliko!
Aŭskultu la revulojn! Ili estas la veraj realistoj. Ili savas Eŭropon kaj la demokration. Neniu nacia ŝtato kapablas sola solvi la problemojn
De Ulrike Guérot kaj Robert Menasse
Ulrike Guérot estas politologino. Ŝi gvidas la berlinan oficejon de European Council on Foreign Relations.
Robert Menasse estas verkisto. Li ricevis la 27-an de Marto 2013 la Heinrich-Mann-Premion de Berliner Akademie der Künste.
La eŭropaj estroj de ŝtatoj kaj registaroj intertraktas en brulanta domo pri la sumo bezonota por kompensi la damaĝon de la akvo se oni estingos la fajron. La riproĉo ke ili perdis la kontakton al la enloĝantoj estas ne vera, ĉar tiu kontakto neniam ekzistis. Estas la sistemo, kiu nek antaŭvidas, nek permesas la rajtigitan representadon de la eŭropa enloĝantaro. Se iu hodiaŭ en la decida instanco de la Eŭropa Unio postulas aŭ ricevas la gvidan rolon, tiu ne estas elektita en dudek ses el dudek sep membraj ŝtatatoj.
Kiu »demokratie legitime«, do elektite, en Eŭropo politikumas, atingis sian pozicion nur per naciaj elektoj kaj devas, por pluvivi politike, defendi la fikcion de »naciaj interesoj«. Tial precize tiuj, kiuj deziras evoluigi la postnacian eŭropan projekton, estas en kontraŭdiro al la ideo de la projekto: venki la naciismon. Kiu hodiaŭ okaze de la pintaj konferencoj de la Eŭropa konsilantaro baras la komunajn interesojn por gajni la aprobon de sia nacia elektantaro, malhelpas al la aliaj kaj pro la ekonomiaj interligoj de la interna eŭropa merkato kaj de la eŭro-zono finfine ankaŭ al la propra lando.
Kaj la balotantoj kiuj aplaŭdas, stultiĝas per noco. Neniu eŭropa nacia ŝtato kapablas sola solvi iu ajn problemon. Sed la institucia strukturo de la Eŭropa Unio malhelpas komunajn solvojn. Kion ni nomas krizo estas ĉi tiu kontraŭdiro kaj kion ni diskutas estas nur ties simptomoj.
Disŝirigas Eŭropo. Inter la politikaj reprezentantoj, laŭ sia memkompreno pragmatuloj, kaj la civitanoj kaj la diversaj revuloj minacas abismoj. Al la pragmatikuloj ni dankas la krizon. Ĉu ne estis pragmatikuloj, kiuj ĉiam decidis la »eblan«, ekzemple la transnacian valuton, kiu ne povas funkcii, sed perfidas sian propran ideon, ĉar la naciaj skrupuloj baris la instrumentaron, kiu estus necesa por administri la valuton.
Kontraste al tio, la problemoj kiuj ekestis el ĉi tiu kontraudiro, estis naciigitaj, ŝuldoj estas difinitaj kiel ŝuldoj de nacioj kaj ili estas devigitaj al naciaj penoj, kontraŭ kiuj la civitanoj prave manifestacias surstrate. Kiel la pragmatikuloj deziras solvi la krizon? Per politika premo de malsupre? Al la civitanoj ni dankas la legitimigon de la produktintoj de la krizo. Ili perfortas siajn reprezentantojn al politika imit-kamuflo, ili deturnas sin de Eŭropo kaj postulas, se ili ne kontentiĝas per antaŭjuĝoj, la renaciigon de la eblecoj partopreni en la politiko, la plifortigon de plebiscita demokratio. Tio povus esti proksime al la ideo de la eŭropa subsidiareco, se ĝi ne estus kontraŭeŭrope instigita.
Kaj la revuloj. Ho ve, la revuloj! Ili estis kaj estas la veraj realistoj, al ili ni dankas la plej belajn ideojn kaj la fundamenton de la moderna Eŭropo, la realpolitikan realigon de la raciaj, siatempe utopie aspektantaj konsekvencoj el la spertoj kun la naciismoj kaj la eŭropaj realpolitikistoj, kiuj cindrigis la kontinenton. La unua prezidanto de la Eŭropa Komisiono, la germano Walter Hallstein diris: »La nuligo de la nacio estas eŭropa ideo.« - Frazo, kiun nek la hodiaŭa prezidanto de la Komisiono, nek la aktuala germana kanclierino aŭdacus diri. Tamen, la frazo diras la veron.
Hodiaŭ ni povus danki al la revuloj la solvon de la krizo. La revo, la solvo, la eŭropa respubliko. La ideo de eŭropa respubliko, en kiu regionoj sen perdi sian individuecon libere kuniĝus en la kadraj kondiĉoj sen esti organizita en nacioj konkurantaj inter si. - Ĉi tiu ideo estus la normo por prijuĝi ĉiujn eŭropopolitikajn decidojn en racia maniero. Ne ekzistas naciaj interesoj, ekzistas homaj interesoj, kaj ĉi tiuj estas en Alentejo ne malsamaj al tiuj en Heslando.
Por la establo de la eŭropa respubliko ni bezonas la rekonstruon de la ideo, per kiu la eŭropa projekto komenciĝis. Nuntempe oni kaptiĝas en neproduktivan diskuton. Ne temas pri »pli da Eŭropo«, sensenca termino, ĉar pli da Eŭropo ne povas ekzisti sen erodi la (restantan) suverenecon de la naciaj ŝtatoj.
La Eŭropo, en kiu ni vivas, en sia politika ekonomio ne estas stabila kaj implodus, ĉar la nacia demokratio kaj la transnacia ekonomio disfalas. Ni vivas en spaco kun unueca valuto, sed ni ŝajnigas, ke la ekonomioj estus naciaj, kiuj necese konkuras. Tamen la konkurado ne finas, sed kreas la mizeron.
Tial la Eŭrolando bezonas transnacian demokration, eŭropan respublikon kun egalaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj rajtoj por ĉiuj. La politika sistemo de Eŭropo ne kapablus longe ignori la demandon, se ĝi deziras resti demokrata kaj socia. Joachim Gauck, la germana prezidanto dufoje utiligis en sia parolado pri Eŭropo la terminon de eŭropa »res publika« anstataŭ la sintagmon de la »Unuĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo«. La »Uniuiĝintaj Ŝtatoj« estas la malnova projekto. Eŭropanoj konkeris en Ameriko perforte teritoriojn, unuiĝis per kruela civila milito kaj finfine fondis nacion, kiu estas en ĉiu momento preta, per armiloj realigi siajn interesojn. Sed EU estas nova eŭropa projekto kaj en ĉiu aspekto la kontraŭo. Ĝi organizas sian teritorion per libervola aliĝo, unuiĝas per kontraktoj sur la fundamento de daŭripova paco, transiras la ideon la nacio kaj konstruas la unuan postnacian kontinenton de la historio. Unuiĝintaj Ŝtatoj estas »retro«, EU estas avangardo.
Jen la ideo. Sed la naciaj ŝtatoj ankoraŭ estas la problemo. Ili troviĝas inter la civitanoj kaj la eŭropa demokratio. La Eŭropa Konsilantaro kaj kun ĝi la naciaj ŝtatoj postulas la aŭtoritaton por la eŭropa integriĝo, kiu ne povas ekzisti, se samtempo estas prezentata antaŭ la okuloj de la naciaj balotantoj la mensoga dramo de la defendo da la nacia suverenco. La suvereneco de la naciaj ŝtatoj estas la malsaniga iluzio de Eŭropo.
Enŝovante la terminon de eŭropa »res publika« en la diskuton, prezidanto Gauck palpserĉis la punkton, kiu povus gvidi la eŭropan komunumon en novan politikan staton, en kiu la eŭropa civitano, ne la nacia ŝtato estas la konsistiga faktoro.
Se Eŭropo evoluos per la unuiĝo de la bankoj kaj la fondusoj por repagi la ŝuldojn al obligacia unio, tiam oni ankaŭ devas organizi la decidojn pri la elspezoj alimaniere, por ke la principo »no taxation without representation« (neniu impostado sen reprezentado) funkciu ankaŭ eŭrop-nivele. Eŭrolando kiel ĉelo de eŭropa respubliko bezonas parlamenton por la zono, en kiu validas la eŭro-valuto kun la rajto proponi leĝojn, balotsistemon liberigitan de naciaj listoj, kaj buĝeton, kiu estas ligita al la balotperiodo kaj almenaŭ partan eŭropan impostan suverenecon.
En la logiko de la eŭropa »res publika« oni devus transnacie disdoni la profitojn en la tuteŭropa plivaloriga ĉeno kaj strebi al ekonomia ekvilibro inter la centro kaj la periferio. En ĉi tiu logiko la eŭropa asekuro kontraŭ senlaboreco ebligas sperti la turniĝon al eŭropa sistemo de socia prizorgo. Ĉi tiu asekuro povas multe pli stimuli la senton de komuna identeco kaj antaŭenigi la publikan diskuton ol la redukto al »netaj transferaĵoj« inter donacantaj kaj ricevantaj ŝtatoj.
Ekonomio, valuto kaj politiko estu komunaj kaj nur tuteŭropa politiko rajtigita per supranacia demokratio povas rekonkeri la superecon kontraŭ la ekonomio. Naciaj eksportobilancoj ne estas strategio! Ili estas eŭropa financtrompado, se 80% de la eksportata profito estas realigita sur la interna merkato.
La termino de la »res publika« estas la plej valora en la historio de politikaj ideoj de Eŭropo ekde Platono. Estas eŭropa unikaĵo, kiu povas baziĝi sur eŭropa »Ni-sento«. Ĉar »res publika« ampleksas la konfeson al politika organizo de la socio, de kiu socia justeco kaj ĝenerala bonfarto devenas kiel normaj celoj. Tion oni trovas ne en Usono, ne en la aŭtokrate-oligarĥia Rusio kaj ne en la antaŭdemokrata Ĉinio. Res publika estas la esenco de Eŭropo.
Neniu scias nun, kiel la avantgarda projekto, la postnacia eŭropa demokratio konkrete aspektos. Tion diskuti, kun la plena kreemo de la kontinento, estas la aktuala tasko. Alie la eŭropa pacprojekto nur vagus kiel fantomo de si mem en Eŭropo.
Por EDE (Europo Demokratio Esperanto) (EU-Partioj kaj politikaj unuighoj) neniu novo. Ni jam batalas, por tio, bedaurinde ghis nun ne tro sukcese, ekde du EU-parlamentaj balotoj. 2009 nur EDE kaj New Europeans, havis en siaj programoj „transnacian demokration“.
Jes, pri la, ne nur demokratio, ne nur pri demokratio kiun praktikas la naciaj shtatoj, sed pri „internacia demokratio“ ni parolas jam longe en EDE. Tiu staras en la centro de nia programo. Legu la programojn de EDE-federacio, au de EDE-Francio, au de EDE-Germanio, au de EDE-Pollando, au de EDE-Hungario, kaj baldau de EDE-Bulgario. Sed kiam konsciighas minimume la esperantistoj en tiuj landoj kaj ankau en aliajn EU landojn, ke ni trovighas ur la ghusta, eble nur la ununura ghusta vojo kaj helpos nin plu disvolvighi. La venontaj EU-Balotoj staras antau ni 2014.