Prelego pri la Esperanto-Poeto Karl Vanselow en Werder
La plej malnova parto de la urbo troviĝas sur insulo en la lago "Zernsee" kaj la regiono estas fama pro la produktado de legomoj, fruktoj kaj specialaj fruktovinoj. La plej granda evento estas ĉiujare la "Baumblütenfest" kun centmiloj da vizitantoj. Oni festas la ekfloron de la fruktarboj, kiuj dominas la tutan regionon. Fine de la 20-a jarcento aldoniĝis la produktado de keĉapo kaj konservitaj kukumoj.
La berlina aŭtoro Theodor Fontane verkis ĉapitron pri la situacio en Werder fine de la 19-a jarcento en sia "migradoj tra la Mark Brandburg". Tie li priskribis kiel la kamparanoj de Werder per primitivaj velboatoj transportadis sian rikolton sur la rivero Havel en la centron de Berlino, kie ili kutimis vendi rekte el la boatoj.
La jaroj inter 1910 kaj 1914 estis la plej feliĉaj por Karl Vanselow. Kelkaj eble ankoraŭ konas la nomon nur kiel poeto, kiu verkis centon da poemoj en Esperanto inter la jaro 1934 kaj lia morto la 28-an de decembro 1959. Li jam estis fama poeto, sed sen rilato al Esperanto, kiam li povis aĉeti imponan vilaon apud la urbeto Werder an der Havel. Baldaŭ la nomo de la vilao inter la enloĝantoj iĝis "Villa Schönheit" (vilao beleco) kaj ĉirkaŭ la domo estis grandega ĝardeno ĝis la bordo de la lago "Zernsee". Tio estis la fama "ĝardeno de la beleco" kun arboj kaj arbustoj, kie Vanselow kaj liaj amikoj kutimis foti la belecon de la nuda homa korpo. Kelkaj fotoj en lia plej konata produkto, la monata revuo "Die Schönheit" havas indikon, ke ili tie ekestis.
Tial la "Heimatverein Werder" invitis Roland Schnell al prelego pri la sekretoj de la vilao kaj ĝia posedanto Karl Vanselow. La loka gazeto "Werder Life", kiu estas senpage disdonata al ĉiuj enloĝantoj, antaŭe informis pri la "Esperanto-Poeto" kaj menciis kelkajn detaloj el lia vivo kaj lia rilato al Werder.
Estis kaj ripozejo kaj laborejo por li en Werder. Li elektis tekstojn kaj ilustraĵojn por sia revuo en paradiza ĉirkaŭaĵo. Paradizo kun stacidomo! Nur kvin minutojn for de la pordo estis la stacidomo de Werder apud la linio Magdeburg-Berlino kaj la antaŭurba trajno bezonis ne pli ol unu horon al la vigla centro de Berlino inter Friedrichstrasse kaj la eksa limo de la urbo, kie troviĝis mondfamaj eldonejoj, presejoj kaj miloj da malgrandaj firmaoj de la tipografia industrio. La antaŭa etapo en la vivosukceso de Karl Vanselow estis Dessauer Strasse, proksime al la prusa parlamento (ekde 1990 Abgeordnetenhaus, landa parlamento de Berlino). Tie li persone povis sekvi diskuton inter la prusaj parlamentanoj, ke speciale li kaj liaj publikaĵoj delogas la socion al malĉasto.
Sed li trovis defendantojn inter konataj intelektuloj, kiuj asertis, ke la prezento de nudeco neniam celis stimuladon de la libido, sed okazis nur pro la nobla intenco prezenti la belecon de la homa korpo. La revuo "Die Schönheit" havis edukan programon. Pentraĵoj kaj fotoj de skulptaĵoj prezentis la sanan korpon laŭ greka aŭ romia idealo. Sed la vivkondiĉoj en Germanio de la 20-a jarcento malhelpis la liberan evoluon. Virinoj devis premi sian korpon al la dezirita formo per korsetoj, iliaj vestaĵoj estis malkomfortaj, kaj la tuta vivo de la (burĝa) virino estis malsaniga. Pri la vivo de la laboristoj oni malmulte ekscias en la publikaĵoj de Vanselow.
La revuo "Die Schönheit" informis pri diversaj aspektoj de la vivreforma movado: danĝero de alkoholo kaj fumado, gimnastikaj ekzercoj kaj sana nutraĵo. Grandan rolon ludas la konvinko, ke la tuta korpo devas esti prezentata al la lumo de la suno. Oni diskutas la problemon, ke tio ne estas facila en la propra hejmo, ĉar la servistoj ja vidus tion. Tial li proponis fuĝi al kaŝaj lokoj en la arbaro, laŭeble kun lageto por baniĝi, en malgranda grupo de samideanoj. Per anoncoj en la revuoj kolektiĝis grupoj en tuta Germanio kaj tial oni poste atribuis al Vanselow, ke li estis pioniro de la naturismo. Li publikigis la tekstojn de porparolantoj de sporto en freŝa aero kaj eduko al sana vivmaniero ĝenerale. Iliaj nomoj verŝajne hodiaŭ estas same forgesitaj kiel tiu de Vanselow. Unu nomo estas tamen sufiĉe konata: Heinrich Pudor, ĉar li poste prezentis sin kiel akra kontraŭsemito. Sed la tekstoj, kiujn elektis Vanselow por "Die Schönheit" estas bone legeblaj kaj plenaj da informo. Ili estas agrabla kontrasto al multaj aliaj tekstoj, kiuj hodiaŭ ne plu estas facile legeblaj.
La Unua Mondmilito metis finon al la belaj tagoj en Werder. Karls Vanselow mencias, kiel li provis kun sia malgranda velboato pasi la fervojan ponton. Sed armitaj postenoj malpermesis. Ĉiutage li observis de la vilao la longajn trajnojn kun kanonoj kaj soldatoj por la batalkampoj en Francio. Li devis vendi la eldonejon kaj la domon. Pri la sekvaj jaroj oni malmulte scias. Tuj post la Dua Mondmilito li reaperis in Berlino kaj laboris kun plena energio por Esperanto.
Oni tuj rimarkas, ke li ne forgesis la lecionojn de la periodo kiel eldonisto kun bonaj rilatoj al artistoj, aktoroj, reĝisoroj. Sed la Esperantistoj ne multe sciis pri la pasinteco de la intertempe 70-jara maljunulo, kiu vivis sub modestaj kondiĉoj en la usona sektoro de Berlino.
Roland Schnell
La artikolo en la gazeto "Werder Life" de majo 2013