Esperanto ne malaperos en Bjalistoko!
de Aleksander Korĵenkov
—
Laste modifita:
2016-06-02 09:02
“Esperanto en Bjalistoko malaperos!” – eblis konkludi el diversaj komentoj rilataj al la lastaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed ni vidu la faktojn pri la Bjalistoka kultur-institucio “Centro Ludoviko Zamenhof”, fondita en 2009. Ĉi tiujn faktojn en la junia kajero de La Ondo de Esperanto prezentis Przemysław Wierzbowski, Esperanto-aktivulo el Bjalistoko. Lia artikolo ĵus aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/06/bjalistoko-2/