Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado en BET-52
de Aleksander Korĵenkov
—
Laste modifita:
2016-04-27 15:47
Inter la partoprenantoj de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazontaj de la 2-a ĝis la 10-a de julio en Birštonas (Litovio), estos d-rino Ilona Koutny el la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Kadre de BET-52 ŝi prezentos sian minikurson “Esperanto en interkultura komunikado”: kvar prelegoj pri lingvo, kulturo kaj instruado en interaga maniero kun diskutoj.
Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/04/bet-42/