Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kial la mondo ne akceptas Esperanton?

Kial la mondo ne akceptas Esperanton?

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-03-29 13:13
Dennis Keefe konsilas al la movadestroj atenti la aplikeblon al Esperanto de la teorio de disvastiĝo (difuzo) de novaĵoj, kiun antaŭ 50 jaroj ellaboris Everett Rogers.

La esperantistoj ĝenerale kredas, ke ilia neŭtrala kaj facile lernebla lingvo estas plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Tamen spite al ĝiaj klaraj avantaĝoj malmultaj homoj akceptas Esperanton. Sed kial? Laŭ la Esperantisto de la Jaro, Dennis Keefe, valoras la penon studi la manieron, laŭ kiu novaj iloj, produktoj kaj ideoj kutime estas akceptataj de la socio. La unua parto de lia studo «Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto» aperis en la aprila kajero de «La Ondo de Esperanto». Ĝi estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-03-29 11:55
La ĝusta demando devus esti: Kial la mondo ne akceptas lingvan demokration? Esperanto ne havas sencon sen lingva demokratio, dum en la lukto por lingva demokratio Esperanto ne povas ne ludi ŝlosilan rolon.

La ĝusta respondo al la ĝusta demando kredeble estas parte ke tro multaj Esperantistoj timas ke elekti inter demokratio kaj diktaturo estas neneŭtrale, parte ke difini lingvan demokration estas tro malfacile. Sed estas ja sufiĉe facile kompreneble ke malmultaj homoj pretas serioze rilati al movado kiu ne nur rifuzas elekti inter demokratio kaj diktaturo, sed ankaŭ ne volas vidi la diferencon.
miklenn
miklenn diras:
2012-04-13 17:57
Tio estas la kutima plendado de esperantistoj. Jam la titilo estas fuŝa: Kio estas "la mondo"? Iu nebula estaĵo, kiu malamas nin, ĉu?

Same la "argumentoj" de la studo estas same fuŝaj. Ni rigardu ekz.: "Steve Jobs kaj Apple estigis pli bonan programaron por tablo-komputiloj dum la 1980-aj jaroj, tamen Mikrosofto kaptis tiom da aĉetantoj kaj klientoj, ke ĝi preskaŭ monopolis la tutan merkaton." Tiu frazo estas laŭ tiu vortumo neĝusta. La makintoŝa operacia sistemo (kiu ekzistis antaŭ vindozo) regis la usonan merkaton, tiam MS DOS kaj Vindozo okupis nur malgrandegan porcion de la merkato. Nur Windows 98 ŝanĝis la situacion. Kiel kaj kial?

Estis - laŭ mi - du kaŭzoj: Microsoft premis per giganta varbkampanjo la vorton "Windows" en la kapojn de la homoj. Tio estas ankaŭ la unua fakto, kiun ni esperantistoj povas lerni: Oni disvastigas varojn (kaj Esperanto estas "varo") per varbado.

Sed tio ne sufiĉas. Malbonan produkton vi neniel povas vaste vendi. Sed Windows 98 estis bona (ne la plej bona, sed bona) produkto, kiu malfermis al la uzantoj novan mondon: la interreton. Microsoft ĝustatempe komprenis la kreskantan signifon de interreto, kaj la sukceso de Vindozo estas ligita al komputilaj retoj ĝenerale kaj interreto speciale. Vindozo havis "plusvaloron". Parenteze: La malatento pri interreto ruinigis ankaŭ aliajn firmaojn, i.a. Palm kaj Psion.

Kiel ĉiam estas pli facile grumbladi pri mankanta demokratio (same nebula monstro) kaj la malboneco de la mondo ol aktive agi por Esperanto - kion la plej multaj homoj ne faras.
akueck
akueck diras:
2012-04-13 19:17
Michael Lennartz: "Tio estas ankaŭ la unua fakto, kiun ni esperantistoj povas lerni: Oni disvastigas varojn (kaj Esperanto estas "varo") per varbado."

Laumiakomprene alian starpunkton havas la estraro de Germana Esperanto-Asocio: Bonvole legu almenau la subtitolon kaj unuan frazon de la plej supra artikolo publikigita en http://www.esperanto.de/ea/2012/ea2012_1_1.pdf .
dennis
dennis diras:
2012-04-14 07:56

Michael,

Tre interesa kaj bonvena komento via. Vi pensigis min pri multo. Sed chu la titolo de la originala artikolo estas “La Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto” au chu ghi titolighas “Kial la mondo ne akecptas Esperanton?” En la Balta Ondo la vorto “mondo” ne aperas. Kontrolu mem che http://sezonoj.ru/2012/03/210keef/ Tiu vorto MONDO ankau ne aperas en la Ondo de Esperanto. Tamen en Liberafolio ghi jes ja aperis, sed tiu mencio estas nur en la titolo de artikoleto pri la originala artikolo, chu ne?

Viaj aldonaj komentoj estas bonvenaj, char en la Teorio de la Disvastigho de Novajhoj (angle, Theory of the Diffusion of Innovations), Sinjoro Rogers ne tiom multe pridiskutadas komputilajn, teknologiajn novajhojn (novajn varojn, servojn, ktp). Iom pro tiu manko, Geoffrey Moore, konsilisto por firmaoj en la Valo de Silikono en Kalifornio, aldone argumentas, ke ekzistas “valo au barilo” (anglalingve CHASM) inter la frua, ech fulgorapida kaj vasta sukceso de iu ideo (varo, produkto, vendomarko), kaj la finfina gajnanto de la konkurenca batalo. La finfina gajnanto ofte komplete forbalaas la unuajn, shajne sukcesajn, fruajn gajnintojn (kaj tie kushas eble sagha averto por tro optimistaj Esperantistoj kiel mi).

Mi pensas, ke la ideoj de Sinjoro Moore ankau povas aplikighi al la disvastigho de Esperanto, sed la aplikokampo eble estas pli limigita ol tiu de Everett Rogers. Bonvenas komentoj tiurilate. Eble Lu Wunsch-Rolshoven au Cyrille Hurstel povas prikomenti tiujn ideojn de Moore.

Por la konkreta venko au malvenko de iu au alia konkurencanto en iu konkreta industrio au konkurencokampo, indas ankau apliki la modelojn kaj teoriojn de Michael Porter, profesoro pri strategio de la Harvard Business School (teorioj kiuj multe pli bazighas sur la fako mikro-ekonomiko, ekzemple, la Modelo de la Kvin Fortoj, angle, la Five-Forces Model).

Tiaj ekonomiaj kaj strategiaj modeloj, tamen, probable ne tiom klarigas nian nuntempan situacion de Esperanto. Rogers en lia teorio multe pli bazighas sur la fakoj de Sociologio kaj Psikologio. Sociologiaj ideoj aplikighas al la disvastigho de Esperanto tra komunumoj, kaj psikologiaj al la akcepto au malakcepto en la menso de tiu au alia indivuo. Du tre malsamaj aferoj.

Vi menciis “gigantan varbkampanjon de Mikrosofto.” En la okdekaj jaroj mi loghis chefe en Hispanio, en la naudekaj, chefe en Francio kaj Usono. Mi ne memoras pri tia kampanjo de Mikrosofto tiam. Eble speciale vialande tiu giganta kampanjo de Mikrosofto okazis. Bonvolu komenti se vi emas, char estus tre interese eklerni pri la malsamaj reklamo-kampajnoj en malsamaj teropartoj.

Piednoto:

Nun mi ekstertemighas kaj parenteze diras, ke estus malfacile priskribi la varbokampanjon de Mikrosofto en disversaj landoj ekster la niaj, char ech detalaj, publikaj raportoj kiaj la devigaj kaj detalaj jarraportoj por akciistoj (deviga en Usono por publikaj firmaoj, kaj tia Mikrosofto estas), tute ne raportas pri tiaj aferoj, char budgheto-aldonoj por specifaj projektoj estas strategiaj sekretoj de firmaoj. Do, mi ne bone povas respondi al via komento pri la giganta varbokampanjo. Mi, persone, ne spertis ghin. Chu pro neatento, pro forgeso, mi ne scias. INTEL, jes. Makintosha, jes (ne pro giganteco, sed pro ege ege trafa, kvalita reklamo kun la nomo “1984” kiu televide aperas en la okdekaj jaroj en Usono, kaj kiu famighis ankau eksterlande). Sed mi ne memoras reklamojn de Mikrosofto en la landoj en kiuj mi estis en la 80aj kaj 90aj jaroj, la jaroj pri kiuj mi parolas en la artikolo de Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/03/210keef/

Amike,

Dennis
cyrille
cyrille diras:
2012-04-14 16:46
Ĉar oni petas mian opinion, mi volonte donas.

Pri varbado fare de Mikrosoft, mi tute ne memoras ĝin. Aliflanke mi bone memoras ke Makintoŝoj estis vaste konataj en francio en la 80aj jaroj sed tiom kostaj ke ili ne vaste disvastiĝis. Ankaŭ, oni ne povis facile adapti kaj programi en ili. Male, PC kaj la potenco de IBM disvastigis Vindozon. Ankau la piratado disvastigis Vindozon. Memoru ke tiam, Mikrosoft neniam plendis pri piratado ĉar tio helpis ilin. Ankaŭ, vi bezonis ĉiam fliki ĝin. Do vi povis. Mi laboris en Britio en 1994, kaj tiam tie Vindozo estis disvastigita ankau dank'al piratado. Tiam entreprenoj komencis forlasi tablokalkulilojn kies nomo mi forgesis kaj Wordperfect (ĝi estis tre bona) por elekti Excel kaj Word. Kio influis estas la koherenco inter la programaroj kiel Word kaj Excel kaj Vindozo. Konkurentoj estis teknike forpuŝitaj de Vindozo. Wordperfect por Vindozo malbone funkciis, ne pro la kanadanoj kiuj faris ĝin, sed pro Mikrosofto. Tio estas ja "reta" fenomeno, havi malpli da problemoj ĉar iu liveras produkton tute integritan. ankaŭ por interŝanĝi inter du komputiloj. Sed retoj apenaŭ utilis por PC. Retoj tute ne rilatas al la disvastigo de Vindozo ĉar en mia memoro, retoj komencis havi influon ekster grandaj firmaoj nur post 1996.
Resume, estas ja reta fenomeno, sed ne interreto kulpas. Por mi, Unikson interreto mortigis ĉar subite oni povis havis pli malpli la saman per personaj komputiloj, kiuj kostis dekoble malpli.

Se mi aŭdacus, mi dirus ke post la falo de la Franca potenco (Traktato inter Rusio kaj Japanio en 1905 estas la lasta traktato verkita en la franca inter du ŝtatoj kies lingvoj ne estas la franca, la traktato de Versailles en 1919 estis jam dulingva), ekzistis merkato por lingvo taŭga por internacia komunikado. Esperanto havis sian ŝancon sed la entrepreno "Usono" estis pli forta ol la entrepreno "Kelkaj izoluloj" (Ankaŭ Francio kulpas, ni ja scias, oni ne bezonas regurdi senfine la historion). Ĉu tio enkadriĝas en la teorion de Moore ? Mi kore esperas ke ne, sed nur la estonteco montros tion. Ni eble estas homoj de la grupo V, kiuj rezistas kontrau la evidentecon kaj uzos la superregan lingvon nur kiam oni trudas ĝin al ni ? Mi esperas ke baldaŭ aperos tia periodo dum kiam evidentos ke Usono ne plu regas la mondon kaj ne ankoraŭ pretas la anstataŭigata solvo. Mi pensas ke Esperanto havos duan ŝancon, sed mi kredos pri ĝi nur se du ŝtatoj, sufiĉe potencaj apogos ĝin. Tamen mi preferus ne ŝtatoj sed entreprenoj kiuj mondskale ludas kaj vendas servojn kaj havas la bezonon interkomprenigi homojn. Kiel ekzemple IBM (Mi jam provis disvastigi la ideon ene de IBM por la agado en Ĉinio). Se vi havas aliajn ideojn, prefereble entreprenoj de la unua grupo, diru. Ni draste bezonas ilin. Ni bezonas niĉon por Esperanto. Ni bezonas merkaton por fari monon. Tion grupo III facile komprenos. Ili eĉ ŝategos niajn ĉapelitajn literojn, ĉar se ne estas problemo, kion vendi ?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-13 19:49
La starigitan demandon vi havos responditan, se vi scipovos konstati kiu profitas pro uzado internacie la anglan chu iun alian lingvon.
La respondo estas tute simpla monopolistoj profitas miliardojn. Chiam estis tiel, ke ekonomie forta diktas sian lingvon. Stulte nur estas, ne vidante, ke chiu devigata lingvo havas sian finon.
Mi ne devas esti profeto, ke post 5-10 jaroj, se tiu logiko estos daure praktikota, ni devos lerni la chinan.
La popolo certe estus kontenta kaj prudenta akcepti ligikan, facillerneblan kaj antau chio neutralan lingvon, sed lobiistoj, monopolistoj, British Council faras chion por demokrate ne demandi la popolojn.
Nun lau nova regularo, estus ebleco pridemandi la europan popolon, sed certe tion UEA ne povas provi, char ghi ja jam longe estas achetita. Chu ne estus pli valora, ke EEU pridemandu kaj ne pri malmultesignifa himno?
Chu ni ne rajtus postuli lau homaj rajtoj, ke Esperanto estu samgrade elektebla lingvo en lernejoj? Neniu postulas devigan lernadon, sed libera homo devas havi eblecon mem decidi kiun lingvon(j) li lernu.
simono
simono diras:
2012-04-15 18:58
>>Chu ni ne rajtus postuli lau homaj rajtoj, ke Esperanto estu samgrade elektebla lingvo en lernejoj? Neniu postulas devigan lernadon, sed libera homo devas havi eblecon mem decidi kiun lingvon(j) li lernu.<<

Ne, ne, ne. En Germanujo neniu havus la brilan ideon postuli de Germanaj aŭtoritatoj, ke ĉiuj Germanaj lernejoj liveru la eblon lerni la Hotentotan - aŭ eĉ la Svahilan. Evidente, oni jam pro praktikaj kaj financaj kialoj ne povas proponi ĉiujn lingvojn de la mondo al la lernejanoj nur pro tio, ke oni rajtu - eĉ "homrajtu" - lerni ĉiun ajn lingvon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-15 20:34
Se vi deziras formi familion, de diversaj nacioj, vi devas agi demokrate. Vi ne rajtas devigi uzi tiun chu alian lingvon lau placho, se famuilio devus estonte funcii. Chiu devus esti starigita sur sama shtufo kaj tio ne eblas, se vi devigas iun uzi ies lingvon nanian. Jam de komenco estas grundo por disigho.
Naiva estas via pensmaniero, ke la popopoloj akceptos blinde. Tio estis praktikata dum Napoleon, Hitler, Stalin- tepo sed ne nur en probablaj demokratiaj tempoj.
Sen antauanuguroj, EU sen neutrala lingvo neniam estos fakto.
simono
simono diras:
2012-04-16 11:45
Kontraste al la situacio en la tiama GDR, kie oni estis pli aŭ malpli devigata lerni la Rusan, en okcidenta kaj hodiaŭa Germanujo la plimulto volas lerni la Anglan. Do temas pri la volo de la popolo. Tiel statas ne nur en Germanujo. Laŭ miaj scioj eĉ en Svisujo oni volas lerni nepre la Anglan kaj malpli fervore la lokajn Svisajn lingvojn. Okaze de EU statas ĉie simile. La gepatroj volas, ke iliaj infanoj lernu la Anglan.

Do grandskale enkonduki Esperanton estus rekte kontraŭ la volo de la Eŭropaj popoloj.

Evidente oni povus argumenti, ke ĝuste la Esperantistoj kun sia nedubinda klarvido scias ege pli bone, kion la stultaj popoloj volu, kaj kion la stultaj popoloj prefere ne volu.

Sed jen solvo apenaŭ etikedebla "demokratia", ĉu ne? Fakte estas tiel, ke la homoj simple ne volas Esperanton - se ili entute konas ĝin kaj esprimas opinion pri ĝi.

Kiuj malgraŭ tio postulas, ke ĉiuj kontraŭvole lernu Esperanton, tiuj montras ĉiujn simptomojn esti anoj de fanatika kvazaŭreligia sekto.

Se iu demandus al mi, kiun lingvon li prefere lernu, aŭ eble instruigi al siaj infanoj - Esperanto aŭ la Angla - mi senhezite respondus - la Angla.

En demokratio oni faru tion, kion la anoj de la demokratio elektas fari. Nur se la plejmulto aŭ almenaŭ granda frakcio de popolo volas enkonduki Esperanton en la lernejojn, oni rajtus realigi tion. En demokratio la popolo mem decidas por kio, la ŝtato elspezu monon, fakte popolan monon kolektitan per impostado.

Ĉio alia estus nedemokratia.

simono
simono diras:
2012-04-15 13:01
Miaopinie la diagramo montrita estas centelcente aplikebla ankaŭ al la disvastiĝo de Esperanto. Laŭ mi la problemo estas, ke ni ne ĝuste interpretas nian situacion.

Fakte estis tiel, ke la fina verko jam okazis kaj ĉiuj fenomenoj, kiujn oni tie ĉi diskutis - forpuŝo de unua solvo ktp - jam pasis. Alivorte ni privenkis ĉiujn aliajn planlingvojn kaj forpelis ĝisradike la unuan disvastiĝinton Volapuko. Do tute diagramkonforme la finvenko jam estis. Nur iuj bonuloj inter ni eble ne rimarkis ĝin.

La kulmino de disvastiĝo de Esperanto okazis ĝuste antaŭ la Mondaj Militoj kaj dua postmilita kulmino en la 80aj jaroj. Nun ni estas en la fazo V, do inter la postrestantoj kaj disvastiĝe atendas la postvenkan formorton de nia produkto.

Evidente, "venko" estas nur afero de difino. Mondvaste, temis eble pri venketo aŭ eĉ pri io treege pli mikroskopa. Planlingve tamen temis memkompreneble pri venkego - nome venkego ene de la planlingvemularo.

Tute racie - pli da venko oni supozeble ne atendu. La disvastiĝo de Esperanto similas laŭ mi pli al la disvastiĝo de stenografio ol al la disvastiĝo de aŭtoj, personaj komputiloj aŭ "klerfonoj". Kiu ne ekkonas tion, tiu mistaksos niajn realajn eblojn laŭ pluraj grandordoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-15 15:50
Estimata Simono,
en unua parto vi tute pravas. Esperanto venkis kaj daure venkas chiujn novaj provoj de iu naskighanta planlingvo.

En la jubilea jaro oni devus substreki la nunan staton. Malgrau historiaj malpermesoj kaj persekutoj, ecx mortigoj, Esperanto vivas kaj prosperas, se ech ne tiel , kiel ni dezirus.
Sennombraj junaj homoj uzas ghin en interreto,
floras en Vikipedio,
chiu pli granda aukcio proponas E-obiektojn, chu filatelajhojn, kiuj ofte atingas sumojn de miloj da euroj,
multaj religiaj movadoj; Oomoto, Bahaanoj, Spiritualistoj... uzas ghin au traktas ghin ilia,
internacia polica asocio uzas ghin au almenau havas ghian tekston en sia emblemo "Servo per amikeco",
grandaj organizajhoj kiel Concordia chu Masonistoj uzas au subtenas Esperanton,
multaj nobelpremiitoj, politikistoj estis(-as) au subtenis(-as) nin,
Centra Telegrafio akceptis Esperanton kiel klara lingvo kaj vi rajtas uzi ghin,
miloj da denaskaj esperantistoj kaj internaciaj geedzigxoj kreskas,
kelkaj partioj jam havas Esperanton en sia programo,
ankau EDE (Europo-Demokratio-Esperanto) Esperanta partio batalas por demokrata lingva solvo,
Esperanto-urbo kaj vershajne postsekvos aliaj,
mutlaj produktoj portas nomon de Esperanto (plejmultaj estas autoj),
kreighas plu E-literaturo, filmoj, kulturfestivaloj, se ech modeste,
plej multaj en la mondo stratoj, placoj, avenuoj, monumentoj, floroj, asteroidoj, parkoj....
estas ligitaj kun Esperanto (nova monumento estighos dum GES en Wagrowiec chi somere, ekzemple).

Tiun liston oni povus aknkoraux longe fari. Mi skribis nur kio venis al mi momente en la kapon.
Esperanto egale, chu estos akceptita kiel oficiala internacia lingvo, unu estas sendiskuta ghi jam estas senmorta. Respondecaj personoj kaj politikistoj devus komenci racie pensi kaj agi. Ghisnuna lingva politiko en EU gvidis pli al naciisma rasisma movado kaj tute ne al vera integrigho, pro manko de komuna neutrala lingvo, kiu starigus chiujn sur sama shtupo!
simono
simono diras:
2012-04-15 16:31
Tio, kion vi priskribas, estas nia finvenketo. Fakte, sufiĉe impona kaj neniel priridiginda finvenketo.

Sed mi restu dum momento ĉe mia komparo kun la evoluo de stenografio. Ĝuste tiu metodo de rapidskribado venetis, venis, alvenis, venkis, ĉieis, furoris, kaj iom post iom tiam formortis. Dum la kulmino de steno evidente ne ĉiu lernis steni. Ĉiam nur malplimulto okupiĝis pri, ellernis kaj uzis stenon, kvankam steno estis tre konata, tre agnoskata, eĉ estimata kaj nediskuteble sufiĉe utila. Sed tiam venis diktofonoj kaj jen la finbato al steno.

Ĉe ni statas simile. Tute aparte de la aldona fakto, ke ĉiam malgraŭ la alveno de Esperanto plu ekzistadis tradukistoj kaj buŝtradukistoj. Ankaŭ la tiamaj stenemaj ĉefoj ne lernis steni, ili komisiis siajn sekretariinojn pri la stenado. Simile politikistoj kaj aliaj konferencanoj komisias tradukistojn.

Ĉi-epoke - eble finfrape - venas programoj kiel la Gugla tradukilo. Aldone la Angla - fakte la Usona Angla - havas tre fortan interlingvan pozicion kaj supozeble baldaŭ ankaŭ eĉ pli fortos la Ĉina. Do Esperanto sensignifiĝos - same kiel steno.

Tio ne signifas, ke ĝi ne plu entute ekzistos. Ankaŭ steno plu ekzistas - kaj estas eĉ profesie ie kaj ie aplikata. Simile statos - miakrede - pri Esperanto. En iu anguleto, en iu niĉo, ...

... ĝi duonzombie pluvivetos.

Ankaŭ hieroglifoj neniam mortis, ĉu ne? Ekzistas almenaŭ du aŭ tri mil personoj, kiuj hodiaŭ kapablas vere tre bone kaj legi kaj skribi ilin.
KaraGu
KaraGu diras:
2012-04-15 17:47
Se mi ne malbone memoras la frazo "Servu per amikeco" estas la unu nura ligo al Esperanto. Laŭ mi, IPA senesepte uzas la anglan lingvon je interkomunikado kun siaj membroj. Origine oni postulis, ke la devizo estu en la franca lingvo aŭ en la angla. Oni elektis uzi esperanton por solvi la problemon, ĉar alie estis risko ke la organizo neniam ekekzistus. Do ege malsignifa venko por Espseranto, ĉu ne ;-)
simono
simono diras:
2012-04-15 18:46
Jen la retejo:

http://www.ipa-iac.org/

Ĝi proponas la Anglan, Germanan, Francan kaj Hispanan.

Do por Esperanto vere nur slogana finvenketo.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-15 15:47
Tiu modelo povas eble servi kiel klarigomodelo, char ja temas pri serioza sociologia teorio, sed chu ghi validas ankau en la kazo de Eo? do akcepti ghin (en la kazo de Eo) estas malfacile, char mankas pruvoj kaj konkretaj ilustrajhoj, kvankam la donitaj priskriboj sonas kelkfoje tipe por la spertoj kiel e-istoj.

Kvankam ghi havas iom alian orientighon, tamen, mi preferas jenan pli plausiblan teorion au analizon, kiun siatempe formulis Jerzy Leyk (ankau tie Leyk prezentis iun grafikajhojn). Char la teorioj de Leyk ne plachis al la betonaj komunistoj (kiuj estis tro stultaj por ilin kompreni kaj shajne ech komencis konflikti kun li), ili poste estis prisilentitaj kiel la autoro mem, kiu komplete forlasis la Eo-movadon.

http://www.planlingvoj.ch/LEYK_Kiobremsaslamovadon.pdf

Cetere, pri E. Rogers oni povas legi ankau en Vikipedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Everett_Rogers


La chefa problemo de la Eo-movado estas, ke post tiu chi utila prezento, kiu klopodis bazighi sur spertoj de la "ekstera mondo", neniu longtempe daurigos tiun chi utilan diskuton, do ghi restos efemera kaj ne adoptita ene de la Eo-movado, ankau ne de nia "profesiaj sociologoj", kaj elvaporighos. Precipe UEA devus okupighi pri tiaj teorioj, sed konsiderante kiajn estraranojn UEA havas, oni povas tion tuj forgesi.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-16 06:32
Kara Andreo,

jam duan fojon vi citas pensojn de Jerzy Leyk. Mi tarstudis ilin jam pasintjare kaj konstatas, ke nur kelkaj pensoj estas ghustaj. Liaj pensoj, kiuj intertempe estas 32 jaroj aghaj intertempe farighis plejparte neaktualaj. Certe nun skribante li ankau skribus alie.
Nun ni intertempe travivis inauguran flugon de EU kaj ghian falon. Apenau naskighis kaj jam falas.
Oni tion ne volas konstati, sed estas fakto, ke ghi komencighis multpromese, sed ne demokrate aranghite.
Oni provis kunigi kelkaj landoj por komune mastrumi kaj politikumi, sen baza koncepto ekzemple sur federacia fudamento, enkondukis euron neniun demandante, avantaghas la anglan nenuin demandante chiu la popoloj deziras....
Ghuste tiu kamuflita lingva politiko de probabla egalrajteco de "chiuj lingvoj" kaj protego de la angla gvidis al revivigho de naciismo, antisemitismo ech. De vera europa integrigho ni estas pli malproksime ol komence!
Simile kiel nun oni provas enkonduki ordon en bankaj sistemoj, ankau chi tie oni devas pripensi pri faritaj eraroj, pri erara lingva vojo.
Kaj chi tie Leyk eraris, ke politike ne estas por ni vojo. Tute erare. Ni devas agi desupre kaj de sube. Esperanto estos por nenio , se ne estos por chio!.
De mallonge en Usono oni startis pridemandon; kiun lingvon indus lerni... komencighis ech se Esperanto kaj hodiau Esperanto estas sur unua loko!
Mi estas certa, se ni tion startos en EU, okazos same, nur monopolistoj kaj British Counsil faros chion por tion ne realigi.(ili profitas miliardojn) Kauzo estas ghenerale klara, kvankam iama brita eksministro, nobelpremiito pri paco Robert Cecil diris: "Helpa lingvo ne estas bezonata de intelektuloj, sed antau chio de la popolo mem".
Oni do devas pripensi chu pluen konstrui politikan strangajhon por bankistoj, monopolistoj, lobiistoj, chu oni volas krei europan familion de multaj popoloj.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-16 12:53
Kara Stanislavao
Nature vi rajtas kritiki la hipotezojn de Leyk, char nenio kaj neniu estas sankta au senerara (kiel la papo). Ankau mi eble skribus ilin iomete alimaniere, sed en la kerno ili fascinas min kaj mi konsideras ilin en principo ghustaj kaj pravaj. Lau mi neniu Eo-sociologo krom Leyk tiel trafe priskribis la situacion de Eo. Kompare kun la altgrada fatraso, kiun Pola E-isto aperigis en la tempo de Pettyn/Dobrzynski, tiuj hipotezoj estis preskau geniajho.
Mi ripetis atentigi pri tiu Leyk-artikolo, char mi havas la senton, ke la e-istoj ne vere konsideras ghin.
Sed ankau la teorioj de Rogers estas interesaj, kaj eble ech pravaj. Do, chio kio sonas pli malpli serioze, interesas min.

Neniu povas scii, kiom longe EU ekzistos. Kiel vi scias, mi loghas en lando, kie venkis la EU-skeptikismo, sed pro tipe svisaj konsideroj, kiuj estas mitologiaj kaj reiras en la 13an jarcenton. Oni devas distingi inter diversaj krizoj, krizo de la demokratio, krizo de la Euromono, krizo de shuldoj, ktp., ekzemple.

La ekzisto de EU en la nuna formo estas precipe politike kaj ekononmie motivita. Estas asertite, ke dank al EU ne plu ekzistas milito en Europo, almenau inter la grandaj potencoj, chefe Francio kaj Germanio. Ke tiuj landoj estas pacamaj, estas jam sufiche revolucie. Kromtio, EU multe kontribuis al la demokratiigho de la iamaj soclandoj. Ankau tion la e-istoj shajne jam forgesis, au tio shajne ne interesas ilin.

El svisa vidpunkto, mi konsentas kun vi, ke EU suferas pro troa manko de rekta demokratio. Tamen, la popoloj de la membro-shtatoj povas de tempo al tempo vochdoni pri gravaj demandoj, ekzemple pri europaj kontraktoj. Chu EU-funkciuloj timas tiujn vochdonojn, char la popoloj povas renversi la planojn de la EU-superuloj -- malfacile diri, sed povas esti (sed tio estas subjektiva; objektiva estas la mekanismo antauvidita en EU en tiuj kazoj). Certe, ankau en Svislando oni diras, ke EU ne estas sufiche demokratia. Sed ne forgesu, ke la demokratio en Europo estas relative juna fenomeno. Ankau en Svislando estis krizo de la demokraito, ekzemple dum la napoleona tempo kaj la tempo de la nacisocialismo.
La ekonomio estas alia afero. EU trovighas en forta (ekonomia) konkurenco kun la cetera mondo, chefe kun Chinio. Lau mi, Europo tro multe cedas al tiuj landoj, kiuj iam povos akiri la kontrolon super partoj de Europo, kiel acheti havenojn (chinoj en Grekio), gasomonopolo (Ruslando), ktp.

La lingva politiko ludas nenian rolon che la eventuala disfalo de EU (kiu espereble tamen ne okazu, char tiam vi certe pvos forgesi ankau vian Esperanton kaj vian EEU). Tio estas imagitaj teorioj de Tishljar kaj kompanio, sed ilin mi ja klopodis senvalidigi en mia recenzo pri iu libro, aperinta en La Ondo.
Sed kiel vi apogas la teorion de Tishljar, mi apogas la teoriojn de Leyk - via rajto, mia rajto.

Vershajne, la desuba propagando de Eo havas neniun sencon, char pri enkonduko de lingvo, ekzemple Eo, oni decidos certe desupre. Eble la bazdemokratia efiko de e-istoj povus ludi ian rolon, sed nuntempe la esperantista movado etsas, kiel premgrupo, internacie tro malforta por efiki ion ajn tiurilate.

Chio tio en la mondo estas politika, ankau la ideoj kaj deziroj de la e-istoj. Enkonduki planlingvon estas afero de politiko. Tion Leyk certe ne pretervidis. Li ja male diris, ke Eo povus sukcesi, nur se certaj (politikaj) kondichoj estos plenumitaj (publika opinio, mondaj opinikreaj medioj), do chio en la argumentado de Leyk estas pure politika. La problemo estas, ke ghis nun Esperanto ech ne atingis la finon de la unua sojlo (lau Leyk). Tiu analizo estas tute ghusta kaj prava.

La bankistoj, monopolistoj, lobiistoj ludas nenian rolon en la diskuto de planlingvo, Esperanto, lingvopolitiko k.s. Ili ech ne scias, ke ekzistas esperantistoj, kiuj atakas kaj kritikas ilin, kaj tio lasas ilin komplete indiferente. Se la e-istoj havus pli racian menson, ili ne konstante atakus la okcidentan kapitalismon, sed eble aliancighus kun ghi por ricevi la monon por starti utilajn projektojn. Ion tian mi NENIAM vidis en mia 30-jara Eo-movadumado. Oni parolis nur chiam pri la imagita "fina venko", sen pripensi, kion tio signifas. Krom tio, la Eo-movado tute ne posedas la ilaron por tiu fina venko, au chu vi volos instrui Eon per la lernolibroj de Stano Marcek kaj iuj banalaj legolibroj kiel Gerda malaperis, poshamiko k.s. ?

La e-istoj rakontu siajn fabelojn al mi ne scias kiu, sed prefere rezignu pri idiota kaj reakcia KONTRAU-EUROPA propagandismo en Bruselo.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-16 12:55
pardonu, kompreneble Stanislavo
simono
simono diras:
2012-04-16 14:20
La analizo de Leyk estas sendube interesa legaĵo. Mi plene samopinias kun tiu ĉi aŭtoro.

Sed kie troviĝas la daŭrigo de lia artikolo?
esperanto
esperanto diras:
2012-04-16 14:50
Tiu estas la tuta teksto, kiun mi trovis en Pola E-isto. Shajnas, ke daurigo ne plu okazis, au eble aliloke.
 
Sed aperis aliaj artikoloj de li en iuj polaj interlingvistkaj kajeroj, kiuj estas same legindaj kaj ligitaj kun la teksto, kiun mi alportis.

Necesus verki artikolon pri la ekzaktaj cirkonstancoj de la konflikto, kiu kauzis, ke Leyk malaperis el la Eo-movado. Ghi estis ligita kun la eventoj chirkau la "pucho" en PEA en 1985. Tiucele necesus rekte intervjui lin.
iafantomo
iafantomo diras:
2012-05-05 19:30
La studo de Dennis estas tre interesa. Li komencas per ĝenerala teorio kaj aplikas ĝin al Esperanto. Sed por fari vere sciencan studon pri io ajn oni devus komenci per observado por eltrovi kaj dokumenti la faktojn kaj tiam serĉi teoriojn kiuj klarigas la faktojn.

La titolo, 'Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto' supozigas, ke Esperanto disvastiĝas. La grafikaĵo montras la sociajn grupojn kiuj okupiĝas pri la ideo SE ĝi disvastiĝas. Tio do estas priskribo de la situacio kiam ĉio iras glate kaj sukcese.

Ni povus apliki la saman priskribon al la disvastiĝo de ideoj ene de la Esperantistaro. SE la ideoj de Dennis disvastiĝos, la procezo sekvos similan vojon; unue estos la intelektuloj (Klaso I) kiuj akceptos ĝin.

Sed ekzistas ankaŭ aliaj ideoj. Mi pripensas ĉefe la ideon de apliko de Scienca Metodo al sociologia esplorado. En tio oni vidas rektan konflikton kun la etoso kaj kulturo de la Esperantistaro. La ideo komenci per observado kaj dokumentado de la faktoj ne estas ideo kiun la Esperantistaro facile akceptas. Ĉu fakte Esperanto disvastiĝas? En iuj regionoj eble. Se oni juĝas laŭ la membraro kaj abonantaro de mia landa Esperanto-asocio kaj ties gazetoj, aŭ la membraro de lokaj kluboj kaj federacioj, la respondo devas esti, ke ne. Mi mem ne trovas mezuron por mia lando laŭ kiu oni povus diri, ke Esperanto disvastiĝas. Tamen tutsimple ekzameni fundamentajn aferojn de la movado altiras negativajn kritikojn, personajn atakojn kaj akuzojn pri negativeco. La ideo de objektiva studado de la faktoj estas ideo kiun la granda plimulto de la britaj Esperantistoj rezistis.

Mi ankoraŭ ne legis la libron sur kiu Dennis bazis sian studon, sed en 2006 mi juĝis, ke 10-15% de la homoj estas sendependaj pensantoj, kaj ke eble 80% tutsimple sekvos la gvidantojn. Tiu estis la tempo en kiu mi eltrovis faktojn pri la financoj de la asocio kiuj ne akordiĝis kun tio kion diris la kasisto al la Estraro kaj la Estraro al la membraro. Mi ne proponis teoriojn pri la afero, sed tutsimple kontrastis tion kio estis registrita en la protokoloj kun la ciferoj kiujn mi kalkulis pere de la kontraportoj. Ili ne kongruis. Mi pretigis malnetan raporton por la prezidanto, kun peto lin renkonti por tion diskuti. Tuj venis minacoj kaj personaj atakoj, kaj la prezidanto kune kun aliaj en la Estraro informis la membraron, ke mi ne pretas kunlabori kun aliaj. Mi ne intencis denove kandidatiĝi por la Estraro, krom se mi havos subtenon de la prezidanto; mi certe ne intencis resti en la Estraro nur por fari esploradon pri la membrokolapso, ĉar mi jam plenumis mian taskon. Mi decidis, ke se la prezidanto subtenos min en sekva laboro por restarigi la informajn servojn mi akceptos, sed se mi ne havos la subtenon de la prezidanto mi retiriĝos. La sola kialo, ke mi estis kandidato en 2006 estis por stari firma kontraŭ la minacoj kiuj venis de ene de la Estraro kun subteno de la prezidanto.

Mia takso de 10-15% ŝajnis proksimume ĝusta, ĉar mi gajnis 15% de la voĉdonoj. Post interreta serĉado, mi trovis, ke tiu takso estas ĝenerale kredata. Poste en libro verkita en 1939 de studento de Pavlov pri la propagandaj teknikoj de la nazioj por kaŭzi amashisterion inter la populacio mi trovis similan takson "iom pli ol 10%". Ŝajnas, ke tiu estas la Grupo I al kiu aludas Dennis.

Ankoraŭ la granda plimulto de la membraro de mia landa asocio ne povas enkapigi la eblecon, ke tio kion diris la kasisto kaj tio kion ŝi skribis en la kontoj estis nekongruaj. Okazis grandega furoro por kaŝi tiun simplan fakton, sed en 2011 la kasisto fine agnoskis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Mi eĉ skribis ĉijare en mia elektodeklaro, ke aŭ la kapitalo supreniris aŭ ĝi malsupreniris en la jaroj antaŭ ol la asocio decidis en la jarkunveno de 1999 vendi sian londonan domon. Mi eĉ montris la grafikaĵon al homoj, kaj ricevis reagojn kiel ekzemple "Ne!", aŭ estis ignorita. Venis lavango da insultoj kaj kondamnoj. Por fine aperigi artikolon de la gazeto mi devis suferi tutpaĝan riproĉadon de la redaktoro, antaŭ ol li malvolonte publikigis. La fenomeno nomiĝas angle 'cognitive dissonance', kiun mi tradukas kiel 'percepta malakordo'. Sed nun mi povas definitive diri, ke la kasisto diris malveron al la membroj pri la kapitalo antaŭ tiu translokiĝo.

Do, se ni sekvas la analizon de Dennis, ni devas sekvi ĝin konsekvence. Sed anstataŭ ol observi tion kio fakte okazas, kaj dokumenti la observitajn faktojn, kaj provi klarigi, kiel tio povas esti, la homoj volonte akceptas ajnan modelon kiu pravigas la proprajn fiksajn ideojn, ke Esperanto disvastiĝas, kaj ke la sola kialo ke ĝi ankoraŭ ne estis ĝenerale akceptita estas, ke la mondo ankoraŭ ne estas preta por ĝi. La ideo, ke povus esti trompado en la kerno de la Esperanto-movado mem, kiu povus esti ĉe la kerno de la problemo rilate al la kolapso de membraro, estas nepensebla, ĉar ni ĉiuj estas en la afero kune, por la samaj celoj, kaj ĉiuokaze tio ne eblas, ĉar ili parolas Esperanton.

La disvastigo de tiu ideo sekvas la modelon kiun priskribas Dennis. Nur la homoj en Grupo I en mia landa asocio povis iel ajn eĉ konsideri tiun eblecon. Por la aliaj ĝi estis nepensebla.

Necesas ke la memstaraj pensantoj en Esperantujo studu la faktojn, kaj ke ili apliku psikologiajn fenomenojn kiel ekzemple percepta malakordo, kaj la konformiĝa teorio de Simon Asch, al si mem.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-05 20:13
Estas simpla iluzio (de iuj e-istoj), ke ajna el tiuj teoriaj (do nepraktikaj) teorioj helpas al Espo.

Se (au kiam) Espo atingos la kvanton kaj kvaliton de la angla, franca, germana, hispana, araba, china, rusa au simila tia granda lingvo, ghi EBLE (sed vershajne apenau) povus havi la shancon farighi universala lingvo. Nur sub tiaj kondichoj tia lingvo havus shancon esti akceptita kaj adoptita de la homaro, au de parto de ghi (kaj ech tiam restus iuj gravaj obstakloj, char ghis nun la homaro daure kontraustaras la adopton de arteficiala lingvo). Sen plenumo de tiu baza kondicho ghi restos la idiomo de privataj individuoj kaj organizajhoj. Kaj pli terure: ghi ech pli kaj pli degeneras kaj malaperas, se chiam malpli da homoj ghin aplikas kaj praktike utiligas (chefe por stultajhoj kiel ghis nun). Jen tio estas la reala perspektivo por Espo.

La gvidantoj de la Eo-organizajhoj, krom rakonti stultajhojn, ghis nun shmiris nur mielon chirkau la bushoj de e-istoj, kiuj blinde kredis kion ili diris. Nun la Eo-movado trovighas antau la fama Scherbenhaufen (kolapso), sed neniu, kiu kulpas pro tio, unuavice UEA, volas transpreni respondecon, sed daurigas la saman kurson kiel antaue.

Restas do nur la naiva kredo, ke Espo iam venkos. Tio estas kiel se oni kredas, ke post la morto vi eniros la chielon (sed la ateistoj, inter kiuj vershajne trovighas grandparto de e-istoj, tion ja ne kredas - do paradokso). Pro tio la Eo-movado pli similas al religio (kun Zamenhof kiel mesio) ol al surtera mekanismo, kiu kapablus respekti la leghojn de la mondo. Pri tio atentigis jam Tazio Carlevaro, vershajne unu el malmultaj, kun Leyk, realismaj e-istoj.