La Ondo de Esperanto: Gravaj ŝanĝoj en 2017
de Aleksander Korĵenkov
—
Laste modifita:
2016-07-18 20:37
La redakcio de La Ondo de Esperanto analizis la problemojn, ligitajn kun plua produktado kaj distribuo de la revuo, kaj konsultis kelkajn fakulojn. La redakcio decidis, ke ekde 2017 la revuo aperos nur elektronike. La pdf-versio ne plu estos A4-formata, sed pli oportuna, ke oni povu facile legi unu paĝon en la kutima komputila ekrano, kaj por librolegiloj kaj saĝtelefonoj estos proponita ePub-versio.
Legu pli detale pri la gravaj ŝanĝoj en La Ondo de Esperanto en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/07/ondo-12/