Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Mark Fettes pri la Strategia Laborplano de UEA

Mark Fettes pri la Strategia Laborplano de UEA

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-09-17 22:21

La dokumento kun la titolo Strategia Laborplano de UEA 2013-2017, aprobita de la Komitato de UEA en Rejkjaviko, estas 38-paĝa, kaj ne ĉiuj aktivuloj de nia movado kuraĝa trastudi ĝin. La Ondo de Esperanto petis la novan prezidanton de UEA, Mark Fettes, resume prezenti la ĉefajn ideojn de la Strategia Laborplano. Lia artikolo “Strategio, en kiu Kapabligo kernas” aperis en la ĵus presita oktobra kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo, kie oni povas komenti la tekston.
http://sezonoj.ru/2013/09/fettes-2/

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-05 10:24
La horo de la edukistoj

Dum ARKONES en Poznań fine de septembro 2013 la partoprenantoj povis travivi prezenton de estrarano McGill. Eble jam estis la antaŭsignoj de la nova epoko, ke li ne uzis projekcion de bele antaŭpreparitaj paĝoj, sed montris grandajn paperajn foliojn kun mane skribitaj tekstoj.

Reveno al la radikoj estas ne tute malbona strategio. Se oni vidas, ke oni ne sukcesas atingi la nivelon de la ordinara mondo, estas ruza decido revigligi tradiciajn spertojn. Ĉie en la mondo ni spertas la reiron al manlaboro por krei unikajn, individuajn objektojn anstataŭ la aĉeto de multekostaj, sed en fabrikoj produktitaj, standardizitaj varoj. Mi vidas gloran estontecon en la sistema adapto de ĉi tiuj tendencoj por la Esperanto-movado.

Lerni el la prelego de McGill

La prelego - post kelkaj tagoj de meditado - donis al mi la impreson, ke la "profesiaj instruistoj" transprenis la stirilon de UEA. Oni ĉefe parolas pri bezonata "edukado" de la membraro kaj la kvoto de personoj en la estraro kaj komitato, kiuj havas fonon en la eduka sektoro, estas sufiĉe granda. La prezidanto estas ligita kun ESF, kiu finance ebligis retejojn, kun signifoplenaj nomoj, kiel "lernu!" aŭ "edukado". Aliaj kunlaboris.

Post la interesitaj (lauxdire kelkaj centmil), kiuj deziras lerni esperanton, do nun la membraro de UEA estos la objekto de la edukado. Oni havas la impreson, ke ili nenion kapablas. Ili bezonas helpon por organizi kurson, por aranĝi seminarion, por peti monon de ŝataj instancoj.

La helpo de la estraro estos la verko de "gvidlibroj", per kiuj la ontaj aktivuloj povas lerni, kiel maniere fari la taskojn, kiujn la estraro de UEA atendas de ili.

La demando, kion la membroj deziras, certe aspektas kiel heresio. Mi impreso estas, ke la Esperantistoj povas realigi ĉion, se ili volas. Ili havas la spertojn, sed ili ne deziras utiligi ilin.

La plej multaj esperantistoj - ne tiuj, kiuj partoprenas en diskutoj kaj forumoj - deziras simple utiligi la lingvon kaj ĝui la vivon. Ili deziras partopreni kongresojn, aŭskulti muzikon, spekti teatron, babili, danci, konatiĝi al aliaj, laŭeble ekzotikaj homoj.

Ili ne vere deziras investi tempon en la disdonadon de flugfolioj aŭ gluadon de afiŝojn sur muroj. Ili eĉ ne multe ŝatas gazetarajn raportojn. Tio ja ĉiam estas ligita kun la risko, ke homoj venas kaj deziras lerni Esperanton. Kaj tio signifas laboron. Evitendan kaj eviteblan laboron.

Mi timas, ke la eduka plano ne funkcios, ĉar la objekto de la edukado (membroj de UEA) simple rifuzas estis edukataj - kaj ili scias kial.

Kiu mankas en la plana, estas la granda vizio. Mi skribis tekston en mia retejo

http://www.ipernity.com/blog/porkido/524797

kun la titolo "Sopiro pri la maro" kaj menciis la koncernan esprimon de Antoine Saint-Exupéry. Mi certe ne estas apoganto de Lapenna. Sed li sukcesis doni al la tutmonda Esperantistaro la ideon, partopreni en glora projekto.

Sed Lapenna estas bela ekzemplo de fiasko. Li ne sukcesis multobligi tion. Botolekantaj sklavoj ne sufiĉas por progresigi ideon. Oni devas ankaŭ realigi "demokratajn" strukturojn. (Ne en la senco de formala demokratio, kiel certe ekzistas en UEA, sed pli vasta senco. La demokrata sinteno, kiu ekzistas en civitanaj movadoj. Sed ne intermiksu kun "La Civito")

Mia prognozo

Mi aŭdacas estimi, ke la edukada plano de la estraro atingos nur ĉi tiujn, kiuj ĉiukaze faras, kion oni proponas "de supre", sed pli ol 95% de la Esperantistaro simple ignoras ĝin kaj daŭrias organizi sian Esperanto-vivon laŭ siaj propraj deziroj kaj interesoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-05 16:15
5 bazaj kialoj kial la klopodoj pri "edukado", "instruado" kaj "klerigado" de Esperanto al esperantistoj restas esence senrezultaj kaj vanaj:

1. La "edukado", "instruado" kaj "klerigado" de Esperanto al esperantistoj kaj neesperantistoj okazas ekster la oficiala instru- kaj lernprogramo de la "ekstera mondo", chefe en la Eo-movado mem, kadre de la libertempopasigo por turistoj (kiuj ofte havas aliajn interesojn ol serioze lerni).

2. Estas tro amatora, tro diletanta, tro propagandeca. Ne nur la instrumetodoj estas ofte eksmodaj, bizaraj kaj primitivaj. Krom tio, kion la "edukistoj", "instruistoj" kaj "klerigistoj" rakontas en tiuj kursoj pri Esperanto kaj planlingvoj, ofte devas esti konsiderata kiel tro fabela kaj pri lingvistiko ofte tro fantazia, spekulativa kaj alternativisma. Nek idiotoj nek seriozaj homoj vere kredas kio estas rakontata de tiuj "instruistoj". Krom tio, la instruataj temoj estas elektitaj ofte lau la gusto de la instruistoj kaj ne lau la interesoj de la kursanoj. Eo-Instruistoj ofte aktivas en la falsa kredo, ke ili devas misii.

3. Atestoj, konfirmiloj kaj diplomoj de Eo-kursoj estas agnoskitaj de neniu - ech en la Eo-movado ili ne estas bezonataj. Post kelkaj jaroj tiuj diplomoj grandparte perdas sian validecon, tiel ke de tempo al tempo oni devus fari novan ekzamenon por konfirmigi siajn kvalitojn kiel e-isto au Esperanto-fakulo (ofte la scioj kaj konoj de la Eo-instristoj mem stagnas sur nivelo de foraj tempoj). Por esti (agnoskita kiel) esperantisto oni ne devas bone koni (paroli, skribi) Esperanton.

4. Internacieco kauzas malstabilecon.

5. Mankas (la) mono por eduki, instrui kaj klerigi per modernaj rimedoj.

La Eo-movado, au la Eo-instruado suferis pro tiuj problemoj kaj obstakloj en principo ekde la komenco (estis pli bonaj tempoj kaj estis malpli bonaj tempoj). Ekzemploj abundas, sed neniu pretas kritike analizi ilin, char kritiko tuj estas konsiderata kiel ofendo kaj insulto al la adreso de la (iom orgojlaj kaj kritik-rezistas) "edukistoj", "instruistoj" kaj "klerigistoj", kiuj aktivas kiel tiaj jam de jardekoj.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-05 19:19
Tro ofte mi estas devigata esprimi malkonsenton kun la konkludoj de s-ro Künzli.

Ne estas problemo, sed avantaĝo, ke Esperanto-instruado okazas ekster la "oficiala" (ni diru ŝtata) instruprogramo. Privataj lernejoj havas avantaĝon kaj nenio povas malpermesi la spertaj esperantistoj ofterti kursojn ekster la ŝtata programo.

Bedaŭrinde la Esperantistoj ne utiligas tion, sed konstante ploras, ke ili ne estas "akceptataj" (de la ŝtato).

La reta instruado montras, kio eblas ekster la kutimaj strukturoj. La spertoj en Germanio montras, ke lernantoj eĉ pretas pagi por komencanta kurso. La tempo, kiu estas investita en la konvinko de la ŝtata burokratio estas perdita kaj pli bone investita en la instruado aŭ preparo de instrumaterialoj.

Oni ne plu bezonas presitajn lernolibrojn. Ĉiu kursano povas produkti la bezonatan materialon per propra printilo. Eraroj en la teksto estas facile korigeblaj.

Mia amiko Michael Lennartz estis konvinkita, ke la mondo bezonas lernolibron de Esperanto, kiu estas mendebla per Amazon kaj la aliaj libroservoj. Ni vidos, kion la mondo deziras.

Pliaj informoj pri la projekto:
http://www.ipernity.com/blog/41683/433443

Mi estas konvinkita, ke tio estas pensmaniero de pasinteco. Ni havas la multmedian brazilan kurson, kiu estas multe pli utila ol presita libro.

Honto por la Esperanto-pedagogoj estas, ke en Germanio oni ĝis hodaŭ instruas per Wingen el la 1950aj jaroj pro manko de alternativo.