Tutmonda Esperanto-Adresaro
de Aleksander Korĵenkov
—
Laste modifita:
2012-11-19 16:24
La 1an de novembro 2012 estis lanĉita nova adresaro por Esperanto-parolantoj
ĉe la retpaĝo www.adresaro.org. Temas pri la Tutmonda Esperanto-Adresaro.
Ĝin kreis la fondaĵo Esperanto Internacia, kiu laboras ĉefe por
Esperanto-informado kaj -instruado. Intervjuo kun Martin Schäffer, kiu estis
la ĉefa iniciatinto de la projekto, aperis en la decembra kajero de “La Ondo
de Esperanto” kaj en la novaĵretejo “La Balta Ondo”
http://sezonoj.ru/2012/11/218adresaro/