Pri la afero; David Kelso
de Eric Walker
—
Laste modifita:
2011-05-01 21:31
Mi kun malgxojo kaj sxoko legis la artikolon de Ian Fantom kun la titolo 'Wells: Kelso supozata morta'
Mi konas Ian dum multaj jaroj kaj cxiam havis kun li amikajn rilatojn, kvankam li scias ke mi malkunsentas kun multo kion li diras. Tiu artikolo de Ian estas, mi bedauxras diri, plena de eraroj kaj subsugestoj kiuj nigrigas la karakteron de viro kiu, mi devas nun akcepti, estas morta. Ian sxajne havas la neforigeblan penson ke multaj eminentuloj en la brita E. movado estas agentoj por la brita sekreta servo. Ian iam diris tion rekte al mi dum publika kunveno en mia urbo kie parolis David Shayler, ja antaua ano de M.I.5.
1. Ian skribis, ke David Kelso versxajne ne estas morta, cxar statistikoj subtenas tiun ideon (nur 0.6% malaperintoj mortas). Mi sugestas ke estas granda diferenco inter personoj en Britio, kiu lasas sian familion sen averto kaj iu kiu promenadas en dangxera monta regiono.
2. Ian skribis "La reapero de David Kelso en 2001, post dudekjara foresto de la Esperanto-movado, estis same mistera kiel lia malapero." Tiu estas komento nauxziga, kaj tute falsa. La vero estas ke David K reaperis en la movado, ne en 2001 kiel diras Ian, sed meze de la nauxdekaj jaroj, kiam li komencis partopreni en eventoj organizitaj de la Esperanto-Asocio de Skotlando. En tiu momento li ankoraux laboris kiel cxefa inspektoro de plenkreskula edukado en Skotlando, ja kvar au kvin jaroj antaux lia enpostenigxo kiel direktoro de EAB.
3. Ian ankaux ligas David kun la vendo de la Londona oficejo de EAB. Denove absolute falsa! Mi estis la cxefinstiganto de la vendo kaj David Kelso estis tute nekonata al mi en tiu tempo, nek la plejparto de la komitato konis lin. Li aperis nur kiam li respondis al nia reklamo por direktoro.
Mi povus citi plurajn aliajn ekzemplojn de erarigaj anoncoj faritaj de Ian, sed estus tede cxiujn mencii. Mi diros nur ke la cetero de la artikolo de Ian enhavas akuzoj kontraux multaj personoj sed cxefe kontraux nia prezidanto John Wells: li esti ano de la sekreta servo. Povus esti! Lastetempe estis eltrovite ke nia polica servo enfiltrigis kvin aux ses agentoj en la ekologian movadon. Dum estas eble pruvi ke homoj estas spionoj, estas maleble pruvi la malon.
Tamen, mi volas atentigi ke estas Ian mem kiu reaktivigis John Wells en EAB. Mi scias tion, cxar mi estis tiam la honora-sekretario kaj plendegis ofte ke mi mem ne povis persvadi J.W. fari kion ajn por EAB.
Mia persona opinio estas ke cxar Esperanto malsukcesis plenigi la promeson evidentan dum la jaroj gxis la tempo de Hitler kaj Stalin kiuj ambaux detruis la plej fortajn landajn movadojn. multaj aktivuloj dum multaj jaroj klopodas trovi pekportantojn por porti la kulpon. La rezulto estas amaso de akraj leteroj legeblaj cxi tie, kiuj mem daure difektas la movadon. Estas tempo por debati cxi tiun temon.
Eric Walker. Ipswich, Anglio.
Estas simple neniu aero en tiu artikolo. Mi sufokas.