Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Eric Walker / Pri la afero; David Kelso

Pri la afero; David Kelso

de Eric Walker Laste modifita: 2011-05-01 21:31
Mi kun malgxojo kaj sxoko legis la artikolon de Ian Fantom kun la titolo 'Wells: Kelso supozata morta' Mi konas Ian dum multaj jaroj kaj cxiam havis kun li amikajn rilatojn, kvankam li scias ke mi malkunsentas kun multo kion li diras. Tiu artikolo de Ian estas, mi bedauxras diri, plena de eraroj kaj subsugestoj kiuj nigrigas la karakteron de viro kiu, mi devas nun akcepti, estas morta. Ian sxajne havas la neforigeblan penson ke multaj eminentuloj en la brita E. movado estas agentoj por la brita sekreta servo. Ian iam diris tion rekte al mi dum publika kunveno en mia urbo kie parolis David Shayler, ja antaua ano de M.I.5. 1. Ian skribis, ke David Kelso versxajne ne estas morta, cxar statistikoj subtenas tiun ideon (nur 0.6% malaperintoj mortas). Mi sugestas ke estas granda diferenco inter personoj en Britio, kiu lasas sian familion sen averto kaj iu kiu promenadas en dangxera monta regiono. 2. Ian skribis "La reapero de David Kelso en 2001, post dudekjara foresto de la Esperanto-movado, estis same mistera kiel lia malapero." Tiu estas komento nauxziga, kaj tute falsa. La vero estas ke David K reaperis en la movado, ne en 2001 kiel diras Ian, sed meze de la nauxdekaj jaroj, kiam li komencis partopreni en eventoj organizitaj de la Esperanto-Asocio de Skotlando. En tiu momento li ankoraux laboris kiel cxefa inspektoro de plenkreskula edukado en Skotlando, ja kvar au kvin jaroj antaux lia enpostenigxo kiel direktoro de EAB. 3. Ian ankaux ligas David kun la vendo de la Londona oficejo de EAB. Denove absolute falsa! Mi estis la cxefinstiganto de la vendo kaj David Kelso estis tute nekonata al mi en tiu tempo, nek la plejparto de la komitato konis lin. Li aperis nur kiam li respondis al nia reklamo por direktoro. Mi povus citi plurajn aliajn ekzemplojn de erarigaj anoncoj faritaj de Ian, sed estus tede cxiujn mencii. Mi diros nur ke la cetero de la artikolo de Ian enhavas akuzoj kontraux multaj personoj sed cxefe kontraux nia prezidanto John Wells: li esti ano de la sekreta servo. Povus esti! Lastetempe estis eltrovite ke nia polica servo enfiltrigis kvin aux ses agentoj en la ekologian movadon. Dum estas eble pruvi ke homoj estas spionoj, estas maleble pruvi la malon. Tamen, mi volas atentigi ke estas Ian mem kiu reaktivigis John Wells en EAB. Mi scias tion, cxar mi estis tiam la honora-sekretario kaj plendegis ofte ke mi mem ne povis persvadi J.W. fari kion ajn por EAB. Mia persona opinio estas ke cxar Esperanto malsukcesis plenigi la promeson evidentan dum la jaroj gxis la tempo de Hitler kaj Stalin kiuj ambaux detruis la plej fortajn landajn movadojn. multaj aktivuloj dum multaj jaroj klopodas trovi pekportantojn por porti la kulpon. La rezulto estas amaso de akraj leteroj legeblaj cxi tie, kiuj mem daure difektas la movadon. Estas tempo por debati cxi tiun temon. Eric Walker. Ipswich, Anglio.
Ubikuo
Ubikuo diras:
2011-05-04 12:47
Pardonu min, sed mi ne povas legi tion.
Estas simple neniu aero en tiu artikolo. Mi sufokas.
Ubikuo
Ubikuo diras:
2011-05-04 13:09
Ah, jen pli facile legeblas. Sed... Kio vere signifas ? Neniu ideo !






"Mi kun malĝojo kaj ŝoko legis la artikolon de Ian Fantom kun la titolo 'Wells: Kelso supozata morta'

Mi konas Ian dum multaj jaroj kaj ĉiam havis kun li amikajn rilatojn, kvankam li scias ke mi malkunsentas kun multo kion li diras. Tiu artikolo de Ian estas, mi bedaŭras diri, plena de eraroj kaj subsugestoj kiuj nigrigas la karakteron de viro kiu, mi devas nun akcepti, estas morta.

Ian ŝajne havas la neforigeblan penson ke multaj eminentuloj en la brita E. movado estas agentoj por la brita sekreta servo. Ian iam diris tion rekte al mi dum publika kunveno en mia urbo kie parolis David Shayler, ja antaua ano de M.I.5.

    1. Ian skribis, ke David Kelso verŝajne ne estas morta, ĉar statistikoj subtenas tiun ideon (nur 0.6% malaperintoj mortas). Mi sugestas ke estas granda diferenco inter personoj en Britio, kiu lasas sian familion sen averto kaj iu kiu promenadas en danĝera monta regiono.

    2. Ian skribis "La reapero de David Kelso en 2001, post dudekjara foresto de la Esperanto-movado, estis same mistera kiel lia malapero." Tiu estas komento naŭziga, kaj tute falsa. La vero estas ke David K reaperis en la movado, ne en 2001 kiel diras Ian, sed meze de la naŭdekaj jaroj, kiam li komencis partopreni en eventoj organizitaj de la Esperanto-Asocio de Skotlando. En tiu momento li ankoraŭ laboris kiel ĉefa inspektoro de plenkreskula edukado en Skotlando, ja kvar au kvin jaroj antaŭ lia enposteniĝo kiel direktoro de EAB.

    3. Ian ankaŭ ligas David kun la vendo de la Londona oficejo de EAB. Denove absolute falsa! Mi estis la ĉefinstiganto de la vendo kaj David Kelso estis tute nekonata al mi en tiu tempo, nek la plejparto de la komitato konis lin. Li aperis nur kiam li respondis al nia reklamo por direktoro. Mi povus citi plurajn aliajn ekzemplojn de erarigaj anoncoj faritaj de Ian, sed estus tede ĉiujn mencii.

Mi diros nur ke la cetero de la artikolo de Ian enhavas akuzoj kontraŭ multaj personoj sed ĉefe kontraŭ nia prezidanto John Wells: li esti ano de la sekreta servo. Povus esti! Lastetempe estis eltrovite ke nia polica servo enfiltrigis kvin aŭ ses agentoj en la ekologian movadon. Dum estas eble pruvi ke homoj estas spionoj, estas maleble pruvi la malon. Tamen, mi volas atentigi ke estas Ian mem kiu reaktivigis John Wells en EAB. Mi scias tion, ĉar mi estis tiam la honora-sekretario kaj plendegis ofte ke mi mem ne povis persvadi J.W. fari kion ajn por EAB. Mia persona opinio estas ke ĉar Esperanto malsukcesis plenigi la promeson evidentan dum la jaroj ĝis la tempo de Hitler kaj Stalin kiuj ambaŭ detruis la plej fortajn landajn movadojn, multaj aktivuloj dum multaj jaroj klopodas trovi pekportantojn por porti la kulpon.

La rezulto estas amaso de akraj leteroj legeblaj ĉi tie, kiuj mem daure difektas la movadon. Estas tempo por debati ĉi tiun temon.

Eric Walker. Ipswich, Anglio. "
Joxemari
Joxemari diras:
2011-05-04 16:14
Por mi la teksto estas tute legebla, komprenebla kaj senco-hava. Eble vi mem havas kompren-problemojn, ne nur skribajn.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-05-06 19:28
Pascal:
Eble mankas al vi la kunteksto: temas pri respondo al artikolo http://www.liberafolio.org/[…]/kelso_supozata_morta
iafantomo
iafantomo diras:
2011-05-10 19:52
Eric Walker prave finis sian kontribuon per la vortoj “Estas tempo por debati ĉi tiun temon”. Do, ni komencu.

Eric: "Mi kun malĝojo kaj ŝoko legis la artikolon de Ian Fantom kun la titolo 'Wells: Kelso supozata morta'”

Mi ŝokiĝis pri multo kio okazas malantaŭ la kulisoj en Esperanto-Asocio, kaj mi aparte ŝokiĝis pri la mensogoj kaj trompoj kiuj venadis el tiu fonto. Ili ne estis provokitaj.

Eric: “Mi konas Ian dum multaj jaroj kaj ĉiam havis kun li amikajn rilatojn, kvankam li scias ke mi malkunsentas kun multo kion li diras. Tiu artikolo de Ian estas, mi bedaŭras diri, plena de eraroj kaj subsugestoj kiuj nigrigas la karakteron de viro kiu, mi devas nun akcepti, estas morta.”

Se mi estus parenco aŭ amiko de homo kiu malaperis, mi atendus ricevi miajn informojn de la rilataj instancoj. Se la polico dirus al mi, ke oni devas supozi lin morta mi kun bedaŭro devus tion akcepti, sed se la informo ne venus de oficiala fonto, sed de iu alia kiu pretendas paroli aŭtoritatece pri la afero, kaj anoncas ke la homo devas esti supozata morta, mi sentus min maltrankvila pri tio, eble eĉ ŝokita. Tiu anonco de John Wells estis ŝoka kaj aroganta.

Eric: “Ian ŝajne havas la neforigeblan penson ke multaj eminentuloj en la brita E. movado estas agentoj por la brita sekreta servo. Ian iam diris tion rekte al mi dum publika kunveno en mia urbo kie parolis David Shayler, ja antaua ano de M.I.5.”

Fine de tiu kunveno Eric transdonis al mi katalogon da filmoj kiujn lia entrepreno merkatas. Temis pri filmoj pri eventualaj ŝtataj krimoj aŭ misfaroj. Mi malfermis ĝin en hazarda loko, kaj tie estis filmo pri MI5. Ni estis ĵus diskutintaj pri la afero de la Vicprezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, David Bissett. Tiun aferon ni jam diskutis de tempo al tempo kiam Eric estis Honorofica Sekretario de EAB, kaj li firme opiniis, ke David Bissett havas ‘alian tagordon’ ol la cetero de la komitato. Mi havis similan opinion pro aliaj spertoj. Mi do en tiu kunveno komentis, en tiu kunteksto, ke la afero David Bissett povus havi ian rilaton al MI5.

Mi ne diris al Eric tiutempe, ke ĵus antaŭ tiu kunveno mi diskutis pri EAB kun David Shayler, kiu atente aŭkultis kaj rigardis la dokumentojn. David Shayler ne diris, ke mi estas fanaziulo aŭ frenezulo; li prenis la aferon tute serioze, kaj diris “Estas senutile skribi al Liberty”. Liberty estas la organizaĵo kiu pretendas defendi civitanajn liberojn en Britio. Mia sugesto – ne mia kredo – estis bazita sur la informoj kiujn mi gajnis el mia unujara esplorprojekto, de la reago de iuj membroj de la Estraro de EAB, kaj fine de la ĵusokazinta renkontiĝo.

David Shayler en posta kunveno konfirmis, ke MI5 ja havis dosieron pri Esperanto. Li informis min, ke kiam li eltrovis pri tio, li diris al kolego en MI5: “God, if they’re after Esperanto, no-one’s safe” [Dio, se ili sekvas Esperanton, neniu estas sekura]. Tio estis en kunteksto en kiu li eltrovis pri amasskala intervenado de MI5 en demokratiaj organizaĵoj, kiaj politikaj partioj kaj la pacmovado. La kontraŭleĝa murdoatenco kontraŭ Generalo Gadafi fare de MI6 sen kabineta aprobo, pri kiu li eltrovis de sia ekvivalentulo en MI6, estis por ili nur la lasta fadeno. Pluraj en la servo estis jam senrevigitaj pro la amasskala interveno de la sekretaj servoj en la demokratia funkciado de la lando. Ili ne eniris la sekretajn servojn por fari tiajn aferojn, kaj ili estis ŝokitaj pro tio kion oni deziris ke ili faru. Laŭ mia kompreno ses el ili samtempe eksiĝis pro tiuj kontraŭleĝaj intervenoj en tute demokratiaj membroasocioj.

David Shayler poste diris al mi ankaŭ, ke en la kazo de Esperanto, pli verŝajne estus MI6 aŭ rilata grupo.

Interveno en la Esperanto-movado estus por ili neniaĵo. Tia ideo estas tute kredebla al tiuj homoj; kaj ĝi devus nun esti tute kredebla al iu ajn post malkovro de intervenoj eĉ en la ekologia movado.

Imagu: Eric kaj mi estis ĵus trasidintaj publikan kunvenon en kiu du eksaj membroj de la sekretaj servoj diras, ke la turoj de la Monda Komerca Centro estis eksplodigitaj de la sekretaj servoj de Usono, kiel ankaŭ la atako kontraŭ Pentagono, ke la tuta afero estis planita kiel falsflaga atako por ebligi agresan militon kontraŭ Afganion, ke la liberoj de la populacioj de Usono kaj Britio estas forprenataj, ke ni ne lasu la aferon dum kvin jaroj, ĉar ni eble tiam ne plu havos la eblecon. Mi demandis al Eric, kion li pensas pri la afero, kaj li diris “It’s food for thought” [Estas nutraĵo por la menso]. Kaj kiam inter tiuj hororaĵoj, kiuj estis novaĵo por ni ambaŭ, mi sugestas, ke la sekurecservoj povus esti enfiltrintaj la Esperanto-movadon, li opinias min frenezulo. Esperantistoj vivas en alia mondo.

Eric: “1. Ian skribis, ke David Kelso verŝajne ne estas morta, ĉar statistikoj subtenas tiun ideon (nur 0.6% malaperintoj mortas). Mi sugestas ke estas granda diferenco inter personoj en Britio, kiu lasas sian familion sen averto kaj iu kiu promenadas en danĝera monta regiono.”

Kaj via sugesto estas senbaza. Se homo falsas sian propran morton, ĝuste tiel li kondutus. Eric certe memoras la aferon John Stonehouse, al kiu mi aludis, kiu ŝajne iris naĝi en la maro, lasante siajn vestojn sur la strando. Esperantistoj vivas en alia mondo.

Post kiam mi verkis tiun artikolon emerita juristo diris al mi, ke estas io stranga pri la malapero de David Kelso. Normale oni atendus amasan raportadon pri la afero, kaj ke la polico prenu la aferon ege serioze. Ili kontaktus absolute ĉiujn kiujn ili povus trovi. “Ĉu tio inkluzivus min”, mi demandis. “Definitive”, li respondis. Kompreneble ili farus. Se en la vivo de malaperinto estus grandega disputo kun iu la polico rapide eltrovus kaj sekvus la aferon. Povus esti murdo aŭ forkapto, aŭ alispeca krimo.

Eric: “‘2. Ian skribis ‘La reapero de David Kelso en 2001, post dudekjara foresto de la Esperanto-movado, estis same mistera kiel lia malapero.’ Tiu estas komento naŭziga, kaj tute falsa. La vero estas ke David K reaperis en la movado, ne en 2001 kiel diras Ian, sed meze de la naŭdekaj jaroj, kiam li komencis partopreni en eventoj organizitaj de la Esperanto-Asocio de Skotlando. En tiu momento li ankoraŭ laboris kiel ĉefa inspektoro de plenkreskula edukado en Skotlando, ja kvar au kvin jaroj antaŭ lia enposteniĝo kiel direktoro de EAB.’

Almenaŭ en Anglio la membroj ne aŭdis pri David Kelso depost la sepdekaj jaroj, kaj la rakonto kiu estis tuj elmetita kiam en 2001 li estis anoncita kial la nova Direktoro pri Evoluigo estis ke li revenis pro hazarda renkontiĝo kun David Bissett en iu biblioteko. Okazis strangaj aferoj en Skotlando dum la naŭdekaj jaroj, kaj Eric klarigis al mi, kiel Skota Esperanto-Federacio apartigis sin de la landa asocio, deklarante sin kiel ‘Skota Esperanto-Asocio’ sen la antaŭscio de la tiutempa prezidanto de EAB, kvankam la sekretario de la nove nomita Skota Esperanto-Asocio estis Vicprezidanto de EAB. Do en Anglio la homoj ne estis bone informitaj pri la aferoj en Skotlando. Povus ja esti, ke li ĉeestis kelkajn eventojn en Skotlando, sed la homoj en Anglio nenion aŭdis pri li. Se iu havas informojn pri ajna aktivado pri Esperanto fare de David Kelso mi ja interesiĝus.

Kiam frue en 2005 mi demandis al David Kelso pri la afero, mi ricevis alian version pri lia reenplektiĝo ol tiu kiun dismetis David Bissett, sed nenion li diris al mi pri ajna enplektiĝo en Esperanto antaŭ tio.

Tuj post lia enposteniĝo mi longe diskutis kun li pri la problemoj de la brita Esperanto-movado, kiam li tranoktis ĉe ni. Li ŝajnis tute simpatia kaj pozitiva homo. Mi diris al li, ke mi miras, ke li tiom scias pri la internaj aferoj de EAB, kaj ankaŭ, ke post dudek jaroj da neuzo li tiom bone regas Esperanton. Eĉ tiam li nenion diris al mi pri okupiĝo pri Esperanto antaŭ sia dungiĝo ĉe EAB.

Se oni trastudas la protokolojn de la Estraro de EAB por la rilata periodo, oni ne povas ne veni al la ideo, ke lia dungiĝo povus esti jam antaŭdecidita. La afero okazis iom post iom de 1999 ĝis 2001, do estas tute kompreneble ke Eric kaj aliaj povus tion ne konstati. Sed kiam oni kondensas ĉion surpapere, kiel oni faras en esplorado, la afero fariĝas multe pli evidenta.

Eric: “3. Ian ankaŭ ligas David kun la vendo de la Londona oficejo de EAB. Denove absolute falsa!”

Ne; mi ligas lin kun la negocoj por la nova oficejo en Barlastono dum la dujara periodo de lia dungiĝo.

Eric: “Mi estis la ĉefinstiganto de la vendo kaj David Kelso estis tute nekonata al mi en tiu tempo, nek la plejparto de la komitato konis lin. Li aperis nur kiam li respondis al nia reklamo por direktoro.”

Jes, tiel estis. Li tamen ne reagis al la reklamo mem, sed al posta anonceto en la gazeto, post kiam la Estraro anoncis, ke ĝi serĉas iun kiu loĝas ene de 40 mejloj de Barlastono, tiel eliminante ĉiujn ĝistiamajn kandidatojn.

Laŭ mia kompreno, Eric estis la ĉefinstiganto de la vendo, kvankam tio ne evidentas pere de la protokoloj. Li kaj alia Estrarano, Fraser Dunbar, tute prave havis grandajn zorgojn pro tio, ke la kasisto konstante parolis pri la perdo de kapitalo de la asocio. Eric faris grandiozan laboron, ne sciante, ke li estis serioze misgvidita pri la ‘formanĝo’ de la kapitalo dum tiu periodo.

Okazis voĉdono en la Estraro pri la kontrakto negocita ĉefe kun Derek Tatton, kiu estis samtempe Estrarano de EAB kaj Ĉefo de la kolegio en Barlastono. En la protokolo troviĝas detala klarigo de Eric kial li malaprobas tiun kontrakton, kvankam en la fino li skribis, ke li tamen ne tiom forte kontraŭas ĝin ke li voĉdonos kontraŭ, kaj do ke li sindetenas. Alia Estrarano kiu simile klarigis kial ŝi ne subtenas la aranĝon estis Grezina Mitchener, kiu estis la sola kiu voĉdonis kontraŭ. Ambaŭ el ili ne povis vidi la sencon aĉeti ‘leasehold’ [do aĉeti 99-jaran uzorajton por domo] kiam ili povintus aĉeti ‘freehold’ [do rekte aĉeti la domon]. Estis EAB kiu konstruigis kaj pripagis la domon. Grezina Mitchener menciis, ke la kontrakto estas 17-paĝoj da jura teksto, kaj tro komplika. Estis du dokumentoj: kontrakto kaj interkonsento.

La rolo de David Kelso estis transformi la kontrakton al 45-paĝa dokumento da juraj tekstoj, tiel ke la tuto finfine estu 90 paĝoj da juraj tekstoj. Laŭ la protokoloj, eĉ la juristo opiniis, ke la afero fariĝis tro kompleksa.

Ĉu ekzistas ajna rilato inter la finaj dokumentoj kaj tiuj pri kiuj oni voĉdonis mi havas nenian ideon, sed mi trovis nenian protokoleron kiu indikis, ke okazis posta voĉdono.

Eric: “Mi povus citi plurajn aliajn ekzemplojn de erarigaj anoncoj faritaj de Ian, sed estus tede ĉiujn mencii.”

Do bonbolu sendu ilin al mi private.

Eric: “Mi diros nur ke la cetero de la artikolo de Ian enhavas akuzoj kontraŭ multaj personoj sed ĉefe kontraŭ nia prezidanto John Wells: li esti ano de la sekreta servo.”

Ĉu aŭ ne John Wells laboras por la sekretaj servoj mi ne povas scii. Sed mi ja scias, ke li agas laŭ maniero kongrua kun tio. Mi ja scias ankaŭ, ke li akuze atakis min, ne inverse, kiam mi provis diskuti aferojn kun li, kaj ke lia publika misfamigo al mi ekis post kiam mi liveris al li la financan ĉarton. Mi provis havigi opiniojn de ĉiuj kiuj povus havi sciojn pri la eventoj dum la antaŭaj jaroj, por peti de ili informojn kaj opiniojn. La konduto de John Wells vere ŝokis min. Mi ne povis imagi, ke iu ajn amiko povus sin turni al iu en tiom mensoga kaj agresa maniero kiel faris John Wells. Nek mi povis imagi, ke iu ajn vera Esperantisto povus tiel konduti.

Eric: “Povus esti! Lastetempe estis eltrovite ke nia polica servo enfiltrigis kvin aŭ ses agentoj en la ekologian movadon. Dum estas eble pruvi ke homoj estas spionoj, estas maleble pruvi la malon.”

Do Eric mem agnoskas, ke povus esti. Li aliĝu al la klubo! La ideo, ke John Wells laboras por la sekretaj servoj estis nur unu ebleco en mia listo de eblecoj por klarigi lian bizaran konduton, kune kun la konstante bizara konduto de aliaj kernaj homoj en la asocio. La problemo estas, ke finfine ĝi estis la sola ero en la listo kiu klarigus la bizarano konduton de tiuj homoj, kaj la strangaĵojn registritajn en la protokoloj dum la antaŭaj jaroj.

Eric: “ Tamen, mi volas atentigi ke estas Ian mem kiu reaktivigis John Wells en EAB.”

Tute prave. Mi konsideris John Wells bonfida Esperantisto kaj amiko dum almenaŭ kvardek jaroj. Mi multe subtenis lin en mia informada laboro. Mi dum tiu tempo ne imagis, ke li povus esti uzanta min por gajni kredindecon inter la Esperantistoj, eĉ se li de tempo al tempo evidentigis enigman konduton mem.

“Mi scias tion, ĉar mi estis tiam la honora-sekretario kaj plendegis ofte ke mi mem ne povis persvadi J.W. fari kion ajn por EAB.”

Mi ne memoras, ke mi plendegis al Eric pri io ajn. Niaj konversacioj estis tute amikecaj kaj aferemaj. Mi restis en kontakto kun Eric por subteni lin en lia rolo, ĉar estis evidente ke okazas strangaĵoj kiujn nek li nek mi komprenas. Li daŭre rakontis al mi pri tio. Mi certe havis opinion, ke la tiutempa prezidanto kondutas superece, kvazaŭ nenio rilatas al li, dum aferoj kolapsas sub li, kaj ke ni bezonas novan prezidanton. Mi kompilis liston de alternativoj, kaj unu post alia aliris ilin. John Wells estis en la fino de tiu listo. Li estis la sola kiu havus la aŭtoritaton meti finon al la stultaĵoj, tiel ke pozitivaj homoj povu antaŭniri. Tion mi klarigis al John Wells kiam mi proponis lin por esti Prezidanto.

Mi ne estis la sola kiu havis tiajn opiniojn. Eric mem eksiĝis, dirante ke li ne estas kontenta pri la maniero en kiu funkcias la Estraro.

John Wells ne montris multan intereson pri la aferoj de EAB, kaj mi estis ege duba kiam mi sendis al li mesaĝon, sugestante, ke li kandidatiĝu. Mi agrable surpriziĝis kiam li akceptis. Mi certe ne supozis, ke Eric, kiu malpli bone konis John Wells ol mi, havus ian magian manieron persvadi al li enplektiĝi en EAB. Tion mi estus mem farinta.

“Mia persona opinio estas ke ĉar Esperanto malsukcesis plenigi la promeson evidentan dum la jaroj ĝis la tempo de Hitler kaj Stalin kiuj ambaŭ detruis la plej fortajn landajn movadojn, multaj aktivuloj dum multaj jaroj klopodas trovi pekportantojn por porti la kulpon.”

Kaj tio estas nur opinio. Estas normala afero, ke homoj kiuj havas ion por kaŝi dismetu kovrorakonton kiu tamen estas pli kredebla ol la vero. La surfaculoj ĉion kredos.

Kiam mi kandidatiĝis por la Estraro de EAB en 2005, mia Plano B estis priesplori la fonton de intervenoj se okazos obstaklado kia okazis dum la pasintaj kelkaj jaroj. La interveno okazis tuj, kaj ĝi venis tre forte kaj persiste de David Kelso. Mi havis nenian kialon en tiu stadio pensi, ke John Wells povus esti iel enplektita en tiu afero. Mi havis kialojn pensi, ke eble David Kelso povus esti enplektita, sed mem ne kredis. La rezulto de tiu interveno, post longa kaj ofte sensenca negocado estis, ke la Estraro decidis, ke mia rolo estu ‘Research’ [Esplorado]. Surbaze de tio mi antaŭeniris, kaj rapide trovis, ke mi priesploras aferojn kiujn iuj volas teni kaŝaj. Ili reagis agrese malantaŭ la kulisoj kaj ĉarme antaŭ la kulisoj.

Eric sugestas supre, ke mi jam komencis per la ideo ke mi serĉis “pekportantojn por porti la kulpon”. Tio absolute ne estas la vero. La diskutoj inter Eric kaj mi antaŭ tiu afero, dum Eric estis honorofica sekretario estis je tia nivelo, ke Eric havus nenian kialon tion supozi, kaj neniam en tiu stadio tion sugestis. Estis Eric mem, kiu persiste diris, ke li opinias, ke la Vicprezidanto havas ‘alian tagordon’. Estis tute evidente al multaj, ke la vicprezidanto ne estis en la afero por antaŭenigi Esperanton, sed pro iu mistera alternativa celo. Poste, kiam mi mem eniris la aferon, mi eltrovis similaĵojn pri aliaj Estraranoj, kaj fariĝis tute evidente, ke David Bissett ne havis aliajn ideojn ol tiuj de la cetero de la Estraro, sed ke iu kliko ene de la Estraro havas aliajn ideojn ol la ĝenerala membraro.

Kiam en 2005 mi raportis al Eric pri la deklaro de sekreteco, li diris al mi: “That’s a bit paranoid, isn’t it” [Tio estas iom paranoja, ĉu ne?]. Mi do atendis pli poste pli simpatian reagon de Eric, en la scio de tio. Jam la antaŭa sekretario, Will Green, skribis, ke la Estraro de EAB funkcias preskaŭ kiel sekreta societo.

Mi ne komencis tiun disputon. Mi restis dumlonge laŭeble plej kvieta pri la afero dum mi priesploras la fonon de ĝi.

Homoj komprenu, ke se science edukita persono faras esploradon, li ne provas ŝanĝi aferojn kiujn li mem observadas. Tio formas fundamentan parton de scienca eduko, kaj ĝi estas aparte forta en mia studfako, kiu estis fiziko. Oni ja agnoskas, ke ne eblas observi entute sen ŝanĝi ion ajn, laŭ la principo de Heisenberg, sed oni provas tion minimumigi. Miaj atakantoj en la Estraro dismetis ke mi provis puŝi miajn proprajn ideojn; tio estis absolute ne la vero. Mi laŭeble plej minimumigis mian propran influon en tiu komitato. Mi ne metis proponojn por ŝanĝo; mi ne provis influi por renovigi la asocion. La celo de la esplorlaboro estis por *unue* establi la faktojn. La reformado venu *post* la esplorprojekto. La esplorprojekto neniam finiĝis; la atakoj de John Wells ekis en la Estrarkunsido de februaro 2006, kaj publike en la posta EAB Update kaj tiam en la jarkunveno de 2006.

Post kiam ili kontraŭleĝe elĵetis min de la Estraro, elirante la ĉambron *post* la fino de la kunveno (ne dum la kunveno kiel ili mensoge informis la homojn), mi preterpasis John Wells apud la pordo, kaj diris, “Mi miras, ke vi ne komprenas kio okazas”. Li ignoris min, rigardante rekte preter min. Tiu estas la homo kiu mensoge diris al la posta jarkunveno, ke estas mi kiu rifuzas trakti kun aliaj, kaj kiu kondamnis min pro ‘konduto’ same kiel li pli frue kondamnis Lapenna.

Tiam mi turnis min al Derek Tatton kaj David Kelso, kaj diris: “Congratulations. You’ve really wrecked things now.” [Gratulon. Vi vere frakasis aferojn nun.]. Ili rigardis min senesprime kaj senkomente. Tiam mi aldone diris: “You don’t seem to understand what you’ve done” [Vi ŝajne ne komprenas kion vi faris]. Ili ĵus eklanĉis la plej misfamigan kampanjon en la historio de la brita Esperanto-movado – pli intensan ol la Afero Lapenna – per kiu ili avertos al la homoj multe pli efike ol mi iam ajn povintus fari, se mi tion celus fari, ke estas io ege malĝusta kun la homoj en la centro de la brita movado. Jes, la membroj komence englutos ĉiujn mensogojn kaj tordojn de la vero, sed en la longa daŭro ili komencos kompreni, ke la problemo kuŝas ĉe la homoj kiuj konstante kaj agrese faras akuzojn kontraŭ bonajn Esperantistojn. La ironio estas, ke mi ne havis planojn diskonigi pri la afero. Kio estus sekvinta sen tiu agresa interveno mi vere ne scias, sed certe ne estus tiom granda erupcio kian ili mem kaŭzis. Mi eĉ ne estus kandidato denove se ili ne estus min minacintaj pri ‘active opposition, possibly from within ManCom’ [aktiva opozicio, eble de ene de la Estraro].

”La rezulto estas amaso de akraj leteroj legeblaj ĉi tie, kiuj mem daure difektas la movadon.”

Ili akuzis ankaŭ Will Green kaj Brian Barker pri la sama afero, kaj tiuj akuzitoj estis siatempe la ĉefaj homoj kiuj provis kreskigi la movadon. David Bissett konstante diris al mi ke Eric Walker estas malfacila homo, malgraŭ tio, ke li estis la plej pozitiva kaj praktika membro de la Estraro kiel sekretario. Konstante ili inversas la kulpon. Estis ili kiuj difektis la movadon. Mi rajtas reagi al iliaj misfamigoj, eĉ se mi estas en minoritato kaj estas rifuzita dufoje la rajton respondi al akuzo de kalumnio. Iu ajn prezidanto kiu faras tion estas fripono, kiu misuzas sian potencon, kaj kiu devus esti laŭeble plej rapide forigita. Sed John Wells agas kiel juĝisto kaj ĵurio pri ‘konduto’ de aliaj, inkluzive de mi kaj Lapenna. Por vidi kulpulon, li rigardu spegulon.

 Estas tempo por debati ĉi tiun temon.

Mi konsentas. Estas kvin jarojn tro malfrue, kaj estas bedaŭrinde, ke tio ne povis okazi ene la asocio. Provoj diskuti kaj diskutigi en la brita Esperanto-movado estis konstante blokitaj. La redaktoro de La Brita Esperantisto, kiun mi ĝis 2003 supozis pozitive motivigita amiko, subite ekatakadis min per tordoj de la vero kaj eĉ mensogoj. La redaktoro de EAB Update konstante eĉ rifuzis paroli kun mi, dirante nur “Iru for”.

Ŝajnas, ke mi ĝuste pritaksis la situacion, ke la redaktoro de EAB Update tamen estas bone motivigita kredanto de mensogoj, kaj pro tio post kvin jaroj mi fine sukcesis persvadi al li publikigi mian financan ĉarton. Li sendis ĝin al Eric por ke li prikomentu ĝin, kaj Eric petis de mi la detalojn, inkluzive de la kontoj, kaj Eric respondis al la redaktoro “Ian has a point” [Ian havas argumenton]. Ni tute amikece diskutis pri tio.

Mi do aparte bedaŭris legi tiun ĉi akran artikolon de Eric en La Libera Folio. La britaj Esperantistoj estas tiom cerbolavitaj, ke ili subtenas ion ajn kion deziras la prezidanto. Pasintjare ili denove blinde akceptis ŝanĝon de la statuto, sen deca klarigo aŭ membrara debato.Ĉijare ili eĉ elektis al la Estraro du konatajn raŭmistojn kiuj pasintece esprimis sin tre klare esti kontraŭ la celoj de la Esperanto-movado.

Ni havu tiun debaton.