Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Eric Walker / Pri la temo kiu mi volis ke ni diskuti.

Pri la temo kiu mi volis ke ni diskuti.

de Eric Walker Laste modifita: 2011-05-11 22:18
Ian skribas longe, longe, longe kaj mi ne havas tempon por respondi al kion li skribas. La temo de la debato kiu mi opinias estas necesa estas ' Kial la Esperanto Movado dum la pasintaj tri dek jaroj komencis malprogresi?'. Mi bedauras ke mi ne skribis pli klara. Multe ke Ian skribas estas la vero sed li ofte deduktas malkorektajn konkludojn. Lau mi ne estas la laboro de suspektindaj komitatanoj kiuj klopodas detrui la movadon. En Britio ne estas nur la centrala organizajxo kiu velkis. Ankau SATEB kaj la regionaj federacioj nun preskau ne ekzistas. Kulpigi diversajn homojn por iliaj homaj kulpetoj estas erarigilo. Estas mia opinio ke gxenerale la movado mondskale haltis progreso kun la alveno de Hitler kaj Stalin kiuj detruis la du plej fortajn landajn E. organizajxojn. Ankau, antau la dua monda milito Usono ne ludis grandan rolon en la mondo. Sed post la milito Usono kun lia angla lingvo estis cxie kaj cxi tiu fakto plus la Brita angla lingvo kauzis ke cxie homoj emfazis ke ja ekzistas jam 'la monda lingvo'. Eble aliaj Esperantistoj malkonsentas kun mi. Tamen, tiu estas mia opinio. Eric Walker
iafantomo
iafantomo diras:
2011-05-12 12:36
Kiel oni respondu mallonge al tiaj akuzoj?

La temo de mia esplorprojekto estis la perdo de membroj en Esperanto-Asocio de Britio. Por tio mi dediĉis min dum tuta jaro, ĉar tre rapide mi trovis aferojn kiujn mi ne antaŭvidis, kaj supozis neeblaj. La studo konsistis el du interrilataj partoj: historia evoluo kaj aktuala funkciado de la asocio.

La historia parto montris klare, ke aktivuloj estis blokitaj per diversaj manieroj, tiel ke nenio finfine povis progresi. Por la aktuala funkciado de la asocio mi devis esti en la Estraro mem por observi kaj meti sufiĉe normalajn demandojn. Mi povas raporti, ke la konduto de iuj el tiuj homoj estis obstakla kaj ofte agresa. Sen atribui motivojn, tiel estis.

Nenion mi atribuis al Hitler aŭ Stalin, kaj en tiu stadio mi ne studis la pli ĝeneralan bildon de la kolapso de la internacia Esperanto-movado.

Por la historia parto mi produktis 12 malnetajn raportojn jam por la junia kunloĝada Estrara kunveno en Barlastono. Komence mi havis la intencon prezenti tie raporton por montri la evidenton: ke la membrokolapso estas ĝuste tio kion oni atendus se oni konsideras, ke mankas la necesa agado por ke ĝi ne kolapsu.

Tamen mi ne prezentis tiujn raportojn, ĉar intertempe estis surpriza interveno de Derek Tatton. Tio venis el blua ĉielo kiel persona atako, akuzante min ke mi malestimas la komitaton kaj ke plej bone mi eksiĝu. Mi ĉiam supozis, ke mi havas bonajn rilatojn kun Derek Tatton, do evidente aferoj ne estis kiaj ili ŝajnis esti. Lia agreso mirigis min, ĉar li estis konata kiel milda kaj ĉarma homo, kun konstanta rideto. Lia insisto, ke li ne skribis tion koluzie kun iu ajn alia, kaj la tuja insisto de David Kelso, ke Derek Tatton ne skribis tion koluzie kun iu ajn alia, komencis doni al mi la malantaŭkulisan bildon.

Mia tuja reago estis: “A, la domo!”. Derek Tatton estis ankoraŭ la Ĉefo de la kolegio en Barlaston, kie estis konstruita la nova Esperanto House, dum la negocado pri la kontrakto. Samtempe li estis Estrarano de EAB. La protokoloj donas klaran impreson, ke li estis la ĉefa negocanto en ambaŭ flankoj. Nur kiam mi ricevis la agresan retleteron de li mi ekvidis la evidenton.

Tamen mi restis laŭeble plej kvieta dum la atakoj venadis de David Kelso. Mi decidis ne provi prezenti la raportojn al la Estraro, sed plene dediĉi min al la sindefendo kontraŭ la atakoj. Mi konservis la korespondaĵon, kiu donas tute alian tonon ol oni ricevus de la publika prezento de tiuj homoj.

En la semajnfina kunloĝado mi havis horon kaj duonon por prezenti pri mia laboro. Mi klarigu, ke ‘Research’ [Esplorado] estis la sola rolo kiun ili volis doni al mi, kaj ke tio ne estis mia decido, sed decido de la Estraro, gvidata de David Kelso. La unuan duonhoron de mia prezentotempo okupis David Kelso per sensenca kaj senkonsekvenca tirado kun pseŭdoargumentado, ke mi ĉesigu mian esploradon. La afero estis tiom sensenca, ke mi eĉ aŭdis murmurojn de miro de neEstrarano kiu ĉeestis laŭinvite. La prezidanto fine devis permesi ke mi daŭrigu la esploradon, ĉar la afero aspektis vere absurda, kaj ĉiukaze mi rajtis tion fari eĉ sen ilia permeso. Kiam li fine demandis al mi, ĉu mi havas ion alian por prezenti, mi diris, ke tio sufiĉas, ĉar mi gajnis kion mi volis. Mi havis la intencon fini miajn raportojn kaj fine prezenti ilin al la prezidanto mem, kiun mi en tiu stadio ankoraŭ fidis.

En la sama semajnfina kunveno la kasisto estis aparte agresema. Nenio estis de mi provokita. Mi kondutis same kiel mi ĉiam kondutis, kaj laŭ mia multjara reputacio. Mi eĉ ne provis proponi reformojn aŭ ŝanĝojn, ĉar mia sola rolo estis Esplorado. La kasisto akre plendis, ke mi uzis du pakaĵojn da papero por kopii la protokolojn, kaj ke mi sendis retleteron al la nova Estro de la Kolegio (por agnoski ŝian peton ke mi provu interesi respondeculojn en la Estraro pri informado pri la kolegia Malferma Tago). Estis evidente io malĝusta, kaj jam mi ekhavis kelkajn suspektojn pri la financa flanko de la asocio. Fine la kasisto demandis, ĉu ni reregistru la asocion sub la DatumProtekta Akto, agnoskante, ke eble tio ne estas deviga. Mi do demandis, kial la Estraro registris la asocion en la komenco. Ŝi respondis “Because we were told we had to” [Ĉar oni diris, ke ni devas]. Mi respondis, ke tio ne estas tio kio estas registrita en la protokolo. Mi jam estis ĵus trairinta ĉiujn protokolojn de la pasintaj dek jaroj, kaj mi povis hazarde citi pli-malpli laŭvorte tion kio estis tie skribita. Tion la kasisto evidente ne atendis, kaj ŝi daŭre ripetis la saman respondon. Pli poste mi denove demandis al ŝi pri tio, private. Ŝi eksplodis, dirante “You’ve had it in for me right from the start” [Vi havis ion kontraŭ min ekde la komenco]. Surbaze de tio ili fine elĵetis min de la Estraro en februaro 11 (aŭ pli ĝuste dirite, ili akceptis blufan rezolucion kaj poste detranĉis komunikadon kun mi, ĉar elĵeti min estus kontraŭleĝe). Kiam mi donis transskribon de la konversacio al la prezidanto, ŝi diris akratone “It’s not the content, it’s the tone” [Ne estas la enhavo, estas la tono].

Kaj estas pli, kaj pli, kaj pli da tiaj aferoj por raporti. Fine mi liveris nur unu raporton al la Prezidanto, kaj tuj poste venis minacoj de David Kelso se mi denove estos kandidato.

Multaj britaj Esperantistoj, inkluzive de Eric Walker, estas absolute konvinkitaj, ke ĉio kio misiris en Esperanto-Asocio de Britio okazis nur pro fuŝoj. Eĉ kiam ili havas antaŭ si statistikajn kalkulojn pri la probablo de naŭ sinsekvaj fuŝoj se estas 10%a probablo de fuŝo en io ajn kion ili faras, la membroj insistas, ke ili pravas, kaj ke mi malpravas, eĉ kiam ili ne scias kion mi diris. Esti kritikema pri la komitato estas nun krimo, kies puno estas esti elĵetita de la komitato kaj esti misfamigita al la membraro. Eĉ defendi sin estas krimo, ĉar ĉio kio okazas en la Estraro, escepte de la protokolitaj decidoj, estas konfidenca; iu ajn kiu rompas tiun konfidencecon povas esti denuncita al la membraro kaj al la ŝtato.

La membroj estas entute dependaj de la Estraro por ke ili sciu kion kredi. Se John Wells diras, ke David Kelso mortis, li mortis. Se estus mi kiu tion dirus tio estus ŝoka misfamigo. Se la kasisto parolas en jarkunveno pri la kalumnio de Ian Fantom, do estis kalumnio de Ian Fantom, kaj se la prezidanto diras, ke Ian Fantom ne havas la rajton defendi sin, do li ne havas la rajton defendi sin. Se la prezidanto aprobas la kandidatecon de du raŭmistoj kiuj havis akrajn aferojn por diri pri la celoj de la Esperantomovado, do ili voĉdonos laŭ la deziro de la Prezidanto. Tiu ne estas la movado kiun mi eniris antaŭ 49 jaroj.

Eric skribis: “li ofte deduktas malkorektajn konkludojn.” Se oni ne estas en posedo de ĉiuj faktoj, kaj se oni kredas ĉion kion diras homoj kiuj malantaŭ la kulisoj agadas kiel mi supre priskribis, oni ne estas en pozicio tion scii. Se oni volas havi informitan debaton pri la temo oni ne faru tiajn ĝeneraligojn.

Ofte venas reagoj de EAB, ke oni skribas tro longe. Eĉ por 116-vorta retletero al John Wells juristo Rik Dalton ricevis similan akuzon. Ankaŭ aliaj ricevis similajn reagojn. Tio estas tute normala por tiuj homoj, kaj finfine aliaj imitas. Kaj ĝi estas hipokrita. Pripensu la duonhoran tiradon de David Kelso en kiu li diris precize nenion.

Mi volas scii, kiel oni povas klarigi tiun situacion alie ol per “Ili havas ion por kaŝi”.