Kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo?
de Valerij Kondratjev
—
Laste modifita:
2010-11-25 09:51
En Interreto aperis projekto kiu celas kalkuli kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo. Mi estas certa ke ĝi ne povos doni ĝustan kvanton, sed kiel skribis iniciatintoj de la projekto: "ni havos almenaux minimumam taksadon (5000, 10000, 50000...) pri tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj estas aktivaj en Interreto, kio estus same rimarkinda".
Plenan tekston vi povas tralegi ĉi tie http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo kaj, certe se vi deziras tion, voĉdoni.
Kiel kolektanto, mi trovis kiuj uzas la lingvon por kontakto, sed ankoraux neniam kontaktigxis persone, cxu parole en Esperanto.
Pli bone estus por festi nian 125-an jubileon, ke cxiu nur unu personon konvinku por Esperanto tiam ni estos jam duble pli!
Dezirinde estus batali, ke Esperanto estu traktata cxie kiel lingvo samrajta.
Jam multaj politikoj tion rekonas nur nia "registraro" silentas.
Pli dezirinda estus euxropa plebiscito, cxu dezirata estas nacia lingvo kiel ofica lingvo de EU cxu neutrala Esperanto.Kial oni akceptis neutralan flagon, enkondukas neutralan monon kaj lingvo? Mi jam komprenis, tiam cxiuj havus la saman rajton, cxiuj samrajte profitus kaj tio ja ne povas okazi!