Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Valerij Kondratjev / Kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo?

Kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo?

de Valerij Kondratjev Laste modifita: 2010-11-25 09:51
En Interreto aperis projekto kiu celas kalkuli kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo. Mi estas certa ke ĝi ne povos doni ĝustan kvanton, sed kiel skribis iniciatintoj de la projekto: "ni havos almenaux minimumam taksadon (5000, 10000, 50000...) pri tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj estas aktivaj en Interreto, kio estus same rimarkinda". Plenan tekston vi povas tralegi ĉi tie http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo kaj, certe se vi deziras tion, voĉdoni.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-26 19:13
Estus bone scii, sed estas certe ke gxi estas senutila klopodo. Multaj ne posedas retan ligo, multaj ne volas publikigi sian nomon pro diversaj kauxzoj. Dum mia pli ol 50 jara E-agado, mi trovis, kontaktis kaj parolis diversajn personojn, kiuj konas ecx tre bone Esperanton, sed nenion komunan volas havi.
Kiel kolektanto, mi trovis kiuj uzas la lingvon por kontakto, sed ankoraux neniam kontaktigxis persone, cxu parole en Esperanto.

Pli bone estus por festi nian 125-an jubileon, ke cxiu nur unu personon konvinku por Esperanto tiam ni estos jam duble pli!

Dezirinde estus batali, ke Esperanto estu traktata cxie kiel lingvo samrajta.
Jam multaj politikoj tion rekonas nur nia "registraro" silentas.

Pli dezirinda estus euxropa plebiscito, cxu dezirata estas nacia lingvo kiel ofica lingvo de EU cxu neutrala Esperanto.Kial oni akceptis neutralan flagon, enkondukas neutralan monon kaj lingvo? Mi jam komprenis, tiam cxiuj havus la saman rajton, cxiuj samrajte profitus kaj tio ja ne povas okazi!

Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2010-11-27 10:53
Evidente estas malhelpo por informado, por propra memfido, por evolujughado de la esperantismo, ke ankorau ne establighis fidinda metodo por taksi la nombron de Esperanto-parolantoj en la mondo.
Malgrau la ekzisto de pluraj profesiaj sociologoj en la movado, ech klopodo starigi asocion de sociologoj-esperantistoj, neniu kuraghis entrepreni tiun laboron.
Kompreneble enketo tra la reto ne povas doni validan rezulton. Tiam oni nombras la nombron de esperantistoj-retemuloj.
La proponata metodo havas almenau du gravajn misfunkciojn.
Unue temas pri tio, ke oni asertu: "Bonvolu kalkuli min inter la Esperanto-parolantoj!" Tiu sinaserto malebligas objektivan difinon de 'Esperanto-parolanto'. Ekzemple milionoj da homoj iam parolis Esperanton. Chu post kvin jaroj da neaktiveco ili konsideros sin ankorau kiel Esperanto-parolantojn ? Vershajne ili mem ne scias chu ili ankorau sufiche regas la lingvon. Kaj ....... kio estas sufiche regi la lingvon por nomi sin Esperanto-parolanto ?
Plu oni povas demandi sin chu por la shancoj de plivastighado de la esperantismo gravas la nombro de parolantoj au la nombro de esperantistoj.
Por eksteruloj gravas la nombro de parolantoj, char ili pensas ke la forteco de lingvo dependas de la nombro de parolantoj kaj tio certe ne veras por planlingvo sen teritorio. Mi - kaj multaj kun mi - ne estas interesita pri la impreso kiun ni povas fari al eksteruloj, char tiu kvanto ne vekos che ili respekton por la idealo de Esperanto.
Ankau la nombro de esperantistoj devas esti specifita: oni havas gamon de esperantistecoj. Do oni devus difini diversajn gradojn kaj kvalitojn de esperantisteco.
Tia difinado tamen estas ebla. Oni povas konjekti (kaj tial hipotezi) ke chie en la mondo (au minimume en granda kulturregiono au inter la landoj je simila ekonomia nivelo) ekzistas simileco pri la strukturo kaj kulturo de Esperanto-grupo. Almenau tio vershajne validis ghis la popularigho de interreto. Tiujn tradiciajn strukturon kaj kulturon oni povas sample priesplori: tiu elcento de abonantoj/legantoj de revuoj, de regulaj/ne-regulaj vizitantoj de klubvesperoj, de simpatiantoj sen tempo por cheesti, tiom da kunvenoj jare ktp.
Tiuj karaktereroj de kluboj supozeble estas en sama kulturregiono au kun simila ekonomia nivelo pli-malpli stabilaj. Nun la tasko restas nombri/taksi la nombron de kluboj chie en la mondo. Jam ekzistas pluraj mondomapoj de esperanto-kluboj.
Aleks Kadar raportis en ede-eu@googlegroups.com jenajn: http://www.esperantoland.de/grupoj,
http://reduction-image.com/[…]/425667001290711332images1.jpg, http://edukado.net/komunumo/uzantomapo,
http://reduction-image.com/[…]/529473001290711192images1.jpg, http://www.pasportaservo.org/monda-mapo,
http://reduction-image.com/[…]/594248001290711379images1.jpg, http://www.mondakalendaro.org.
Kun iom da peno oni povas taksi el kunmeto de tiuj mapoj taksajhon de la kluboj en chiuj regionoj.
Komputi el la taksitaj nombroj la totalojn de (diversspecaj au diversgradaj) esperantistoj estas relative facila laboro.
La elpensinto de la perinterreta sinanoncado kiel esperanto-parolanto kritikos min, char mi tute neglektas la interretan aktivecon ekster la kluboj. Por tio oni bezonas tute alian mezurmetodon, sed ne surbaze de sinanoncado, sed surbaze de grupfenomenoj, ekzemple chiuj Esperanto-komunumoj kiuj plenumas iujn kondichojn, ekzemple lau stabileco, grandeco ktp. Al ili oni povas apliki similan statistikan analizon kian mi jam proponis por kluboj.
La malavantagho de du apartaj metodoj estas ke la nombradoj povas parte kovri la samajn individuojn, do la plusigo de la nombroj donas nekonate pli ol la nombro de (aktivaj ktp) esperantistoj. Nia informado al eksteruloj do estos: tiom da retemuloj kaj tiom da klube interesitoj.
 
La dua misfunkcio de la proponata metodo tra interreto estas ke ghi ne povas mapi la evoluon de la Esperanto-movado, char la uzado de la reto forte evoluas. Fakte tio ankorau substrekas la neceson eliri de stabilaj fenomenoj, kiuj tra la jaroj ne multe shanghighas: la fenomeno klubo (en iu kultur- au ekonomiregiono) kaj la fenomeno reta komunumo.
Kiam iam oni mezuris la karaktererojn de klubo kaj de komunumo oni povas ekzemple post kvar jaroj fari novan taksajhon de la nombro de kluboj en chiuj regionoj kaj de la amplekso de Esperanto-komunumoj kaj komputi novajn totalojn de esperantistoj tra kluboj respektive tra la reto.
Kiu volas havi konkretan analogajhon de tia metodo, pensu pri la metodo por komputi la konsumprezan indicon: la 'korbo' da achetajhoj, relative stabila, estas analoga al la klubo au komunumo kaj la prezoj de tiuj, relative malstabila, al la nombro de membroj de kluboj respektive komunumoj.
dennis
dennis diras:
2010-11-28 04:34

Antau chio, ni chiuj povas danki al Roberto Pigro pro lia tre bona ideo meti Esperanton sur la specialan retejon www.thepetitionsite.com Tiu retejo jam komencas doni bonajn rezultojn, kaj “inter la linioj” oni povas trovi interesajn detalojn pri la Esperanto-Movado.

Tamen, mi konstatis, ke flanke de la reta peticio trovighas la strebata celo de 2,000,000 subskribantoj. Por vidi iomete chu eblas atingi tion, mi analizis la unuajn rezultojn de la peticio. Lau tagoj tiuj rezultoj estas 31, 181, 206, 111, kaj 82. Tio estas, videblas jam, ke la kreskokurbo malrapidighas. Je la nunmomenta kreskoritmo, por atingi la celon 2 milionojn da parolantoj, ni bezonas 24,383 tagojn au 67 jarojn!! Se ni supozas, ke la meznombra agho en tiu listo estas eble 40, tio eble signifas, ke la plejparto de la subskribantoj ne plu estos sur nia tero, kaj ni devas rekomenci la listigon!

Stanislaw pensas, ke la laboro ne estas ege utila, kaj nun mi pli bone komprenas kial. Johan prave prezentas la sciencan flankon de la afero, kaj plue pripensas metodon por kolekti la bezonatajn datojn. La vojo de Johan estas ghusta kaj sekvinda. La problemo estas, ke ech se oni restarigis pli sciencan metodon por kalkuli la nombron de Esperantistoj tutmonde, ni ege malfacile atingos la pli sciencajn rezultojn de Profesoro Sidney S. Culbert.

Estas li kiu faris la kalkulojn pri la nombro de parolantoj por multaj lingvoj kaj ne nur por Esperanto. Li faris tion vershajne kiel parton de lia profesia kariero, kaj plue publikigis tiun informon en la “World Almanac and Book of Facts” Spite al tio, la statistikoj de Culbert ne akcepteblos science parte pro la fakto, ke li mem estis Esperanto-parolanto, do ne neutrala observanto, kaj pro, lau mia scio, la nepublikigado de liaj studoj en fakjhurnalo (Ian Fantom parolis ghuste pri tiu problemo antaunelonge en la retdiskutejo de Britio).

Tre bedaurinde, Profesoro Culbert ne plu estas inter ni, kaj ghis nun neniu naskighis, doktorighis kaj laboras en tiu kampo. Do, mi timas, ke ech se ni provos, ni ne atingos la rezultojn de Culbert, kaj ni ne forgesu, ke ech liaj konkludoj ne sufichas science.

Tamen, ech se nia grandega respondo ne atingeblas facile, ni povas kapti kaj solvi parton de la problemo. Mi ghojas, ke Johan fokusighas iom sur la lokaj kluboj. Kaj mi shatas la ideon de Roberto. Kaj chiam la praktika sperto de kolektanto kiel Stanislaw donas novajn perspektivojn rilate la kalkuloproblemon.

Dennis Keefe
Univesitato de Nankino, Chinio
Esperantst
Esperantst diras:
2010-11-28 18:48
Mi ankaŭ opinias ke estas malverŝajne ke la afero pri interreta censo sukcesas. Tro malmultaj registriĝas; tro malmultaj ekscias pri la afero.

Unua paŝo por havi iun valoran statistikon estus, ke ni provu havi la kvantojn de Esperanto-lernantoj; kiuj komencas lerni Esperanton en iu jaro. En ĉiu lando devus esti iu respondeculo, kiu kalkulas kiom da homoj komencis lerni Esperanton en iu specifa jaro. Tutklare ankaŭ tiu statistiko estus komplika kaj ne tute ĝusta (homoj vizitas plurajn kursojn; lernantoj ankaŭ registriĝas en Lernu; grupo ne informas pri kurso; uzanto en Lernu ne registriĝas kiel italo; sed kiel ĉino), sed tia statistiko donus ioman bildon kaj iel temus pri valora statistiko. La afero povus aspekti ekzemple jene; Italio: En la jaro 2010 estis 56 homoj kiuj vizitis kurson en univesitato por komencantoj; 457 homoj registriĝis en Lernu; 238 homoj lernis per la kurso el brazilo; 13 grupoj informis ke ili faris kursojn por komencantoj kun 98 lernantoj; 348 homoj lernis per la itala koresponda kurso = 1197 personoj.). Tia statistiko estus la unua paŝo!
dennis
dennis diras:
2010-11-29 05:45

Martin Schaeffer skribas, ke unu valora mezurilo por Esperanto estus la nombrado de gelernantoj. Mi plene konsentas kun li. Li plue parolas pri tiu nombrado kiel “unu pasho”, kaj skize prezentas manieron koncepti tiun nombradon. Estus bone se chiuj kiuj volas gvidi la Esperanto-Movadojn (je loka, landa kaj internacia niveloj), multe pli priatentus la rezonadon de Martin.

La celo finnombri la kvanton da homoj kiuj konas au parolas Esperanton certe indas je atingo kaj atento. Tamen, kiel ni konstatis dum jardekoj, la ghusta nombrado de Esperanto-parolantoj iel ne bone atingeblas. Krome, pro strategiaj kialoj, eble estus pli bone kompreni la kauzojn de la eklernado de Esperanto unue. Ke mia najbaro estas Esperantisto, bone. Ke mi komprenas kial mia najbaro lernis Esperanton, bonege.

La nombrado de novaj gelernantoj estas grava mezurilo de la sanstato de la Esperanto-movadoj iel kiel naskigho-ritmo indikas biologan viglecon en iu landoparto. Estas aliaj uzindaj mezuriloj. Lu el Germanio listigas multajn kaj prave pritraktas la long-daurajn shanghojn por, ke ni povu vere, perspektive kompreni la shanghojn, plusajn kaj minusajn, en la statistikoj. Ian Fantom kaj Germain Pirlot prave prezentas statistikojn por la kvanto da mencioj kaj artikoloj pri Esperanto en amaskomunikiloj en siaj landoj. Tia statistikumado devas esti en la centro de la movado, kaj ghi devas estighi se eblas en CHIUJ landoj.

Aliaj komencas kontribui valorajn statistikojn. Katalin Kovats proponas le listigon de kursoj en bazlernejoj, mezlernejoj kaj aliaj lernejoj. LERNU donas al ni okulfrapajn statistikojn pri la interreta lernado de Esperanto. Wikipediistoj prezentas al ni belajn nombrojn el tiu enciklopedio. Lastatempe, Roberto Pigro lerte starigis retprojekton por doni alian vidpunkton pri la nombro da Esperanto-parolantoj.

Ni memoru, ke la statistikoj pri kiuj pensas kaj laboras Martin, Lu, Ian kaj Germain ne estas sensignifaj bagetelajhoj. Tiuj nombroj rekte rilatas nian kernan strategion: INFORMADO kaj INSTRUADO.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chino
aldone
aldone diras:
2010-11-29 12:04
 "Tiuj nombroj rekte rilatas nian kernan strategion: INFORMADO kaj INSTRUADO."

Informado kaj instruado estas du el tri strategiaj faktoroj. Mankas la "praktikado". Laŭ kibernetiko la strategio devas direkti sin al la aktuala minimuma faktoro.

Kaj tio hodiaŭ nek estas informado nek instruado, sed tute klare la praktikado: Hodiaŭ pere de la interreto milionoj da homoj povas informiĝi pri Esperanto, dekmiloj povas lerni en lernu.net kaj aliaj kursoj, sed nur malmultaj homoj ellernas la lingvon ĝis nivelo de flua parolado, ĉar mankas al ili eblecoj de praktikado de la lingvo. Do se oni plibonigas ion ĉe la minimuma faktoro, tiam la tuta sistemo povas kreski. Se oni aliflanke daŭre koncentriĝas je aliaj faktoroj, tiam oni nur "acidigas" la grundon per tro da nebezonata sterkaĵo.

Nombri esperantistojn aŭ E-parolantojn, E-balbutantojn, E-legantojn, eternajn komencantojn estas vana afero. Kiel oni volas distingi la diversajn kategoriojn unu de la alia? Certe oni povas nombri la komencantojn ekz. en lernu.net, aliaj fontoj estas malpli fidindaj. Sed la plej grava cifero por konstati kreskon aŭ malkreskon de Esperanto estas la praktikado de la lingvo en internaciaj renkontiĝoj.

En industrio kaj metio oni kalkulas laŭ "personotagoj". Kiom da personoj bezonis por projekto kiom da tagoj? Ekz. 4 personoj laboris dum 10 tagoj signifas 40 personotagojn. Se en internacia aranĝo partoprenas 300 personoj dum 7 tagoj, tio signifas 2100 personotagojn de praktikado de Esperanto. Tiu nombro estas sufiĉe facile konstatebla kaj kontrolebla. Oni povas diferencigi inter personoj ĝis 14 jaroj, ĝis 36 jaroj, ĝis 60 jaroj aŭ simile. Tiuj ciferoj multe pli bone reprezentos la realon de la praktikado de Esperanto ol iuj ajn nombroj de "parolantoj" de la lingvo.

Se oni vere volas antaŭenigi Esperanton, oni devas zorgi ke estu pli da eblecoj praktiki la lingvon en internaciaj aranĝoj. Nun jarfine okazos 3 aŭ 4 internaciaj aranĝoj en Germanio. Tiu merkato povus kreski ke estu pli da aranĝoj dum tiu aŭ alia periodo. Ĉiu aranĝo povus direkti sin al tre specifa celgrupo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-29 14:25
Iom filozofii estas bone, tro multe estas malsane.
Esperanto bezonas teoriologoj, praktikologojn, sed antaux cxio gvidantojn kun certa strategio. Tiuj jam longe mortis kaj nia gvidoorganoj tute ne zorgas pri tio.

Cxio kio okazas estas merito de individualistoj, de aliaj grupoj.

La statistiko ofte trompas, kaj se vi volas sin mem trompi vi povas volonte kalkuli la perditajn sxafojn en la mondo.(bona virsxafo ne kalkulas ilin, li produktas).

En la komentoj estas diversaj pensoj, ideoj, nur malmulte pri politika agado.
En dudekaj jaroj, kiam ankoraux prezidanto Jonas agadis en laborista E-movado, Esperanto estis tre bone pritaksata (tiame laborista movado en Auxstrio havis 5 foje pli da anoj ol la burgxa).

Mi gxojas, ke almenaux nun EDE kuragxas "malfermi la busxon". Ni ne povas nur peti por ne resti almozuloj. Vi pagas imposton, de kiu vivas viaj parlamentanoj kaj tute ne malbone, do vi rajtas ankaux postuli, ke ili faru komforman legxon laux kiu Esperanto estu samrajta lingvo kiel cxiu alia.

Kontaktigante sin kun EU-depututoj ili ecx estas komprenemaj, esprimas ecx pretecon observi la UEA-kongreson, sed UEA neglektas kaj ne invitas ilin (volontuloj de pli ol 3 monatoj atendas la invitilon).

Do, ni ne miru, ke Esperanto estu pluen ne serioze traktata. Ni ne fosas Zamenhofan sulkon, ni fosas nian propran tombon!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-29 16:14
antaux 10 min. mi plendis kaj nun okazis miraklo; UEA kuragxis inviti la EU-parlamentanojn
https://service.gmx.net/de/[…]=18299380&t=de262864306
dennis
dennis diras:
2010-11-29 15:30

La trafa komento de Anton Oberndorfer plivastigas la diskuton pri mezurado de Esperantistoj kaj Esperantajhoj. Roberto Pigro komencis la diskuton kun nova, fresha aliro al la eterna problemo nombri la parolantojn de Esperanto. Tion li faris per kreado de la retejajho www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo

Stansilaw, Martin kaj mi reagis iom skeptike pri la utileco de tia nombrado, tamen ni rekonas kiel Johan, ke tiaj statistikoj povus esti utilaj por la Movado. Johan starigas multe pli sciencan bazon por nombrado, tamen mi volas iom ankorau insisti, ke estus bone trarigardi la metodon kaj rezultojn de Profesoro Sidney Culbert. Iom pri li kaj pri lia metodo trovighas en retpagho de David Wolff che http://www.panix.com/~dwolff/docs/

Mi pensas, ke Martin pravas kiam li rekomendas pli praktikan nombradon de la faktoro gelernantoj. Krome, mi daure ege subtenas la ideon, ke la faktoro informado mezurindas. Tamen, mi vidas ankau la vidpunkton de Anton pri la nombrado de praktikadaj aranghoj kiel fundamenta, mezurinda parto de Esperantujo. La agado de Esperanto mezurindas, kaj relative facile mezureblas.

Mi plene akceptas la ideon de Anton utiligi mezurunuon, kiu poste permesos la interkomparon de chiaj aktivajhoj tra landoj kaj jaroj. Tiurilate Anton parolas pri la tielnomataj PERSONOTAGOJ. Similrilate, mi pensas, ke Martin eble konsentos kun mi, ke bona mezurunuo por kursoj estas homhoroj. Ju pli rapide niaj gvidorganoj komencas utiligi tiujn facile uzeblajn mezurmanierojn, des pli bone.

Por helpi konstrui tian mezursistemon por agado pri kiu Anton parolas, ni havas ege bonan, skizan priskribon de internaciaj aranghoj inter la jaro 1995 kaj 2010 de Laszlo Szilvasi en www.eventoj.hu/kalendar.htm Ni devas danki al tiu homo kiu dum tiom da jaroj ghisdatigadas tiun liston! Trezoro por la studado de Esperanto kaj strategio; praktika ilo por utiligado. Antau la jaro 1995, chu la plej kompleta listigo estis en HEROLDO? Chu ESPERANTO? Ambau?

Kompreneble -- kaj mi pensas, ke chiuj konsentos kun mi pri tio -- la nombrado estas nur unu parto de la statistikumado. Kvanto ne sufichas se kvalito ne samtempe enas. Se ni havas 1000 artikolojn en gazetoj, ege gravas ghuste en kiu gazeto ghi aperas (prestigha, neprestigha) la longeco de tiuj artikoloj, la naturo de la skribajho (letero, raporto, ktp), la ghusta loko en iu jhurnalo – (en la unua pagho, kashita ie ene, ekzemple), la enhavo mem (kortusha, seka, favore al, kontrau, ktp), la momento en kiu tiu artikolo ekaperas (dum ferio kiam oni havas tempon legi kaj pripensi, ekzemple), ktp, ktp.

Resume: chu ne nun eblas komenci konstrui koheran, kompareblan, facile starigeblan kaj longdauran nombrosistemon por pli bone kompreni la instruan situacion, la praktikadan situacion, kaj informadan situacion? Chun eblas instigi al la gvidantoj de la Esperanto-movadoj priatenti ilin?

Antau ol solvi gravajn strategiajn problemojn, oni bezonas infrastrukturon, kaj fundamenta parto de tiu infrastrukturo estas nombrado kaj mezurado. Post chio chi, ni ne forgesu nombri nin mem!

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
jxeromo
jxeromo diras:
2010-11-29 17:13
por eviti re-tradiskuton de aferoj jam ofte diskutitaj pri tiu temo, eblas rigardi al la bona resumo de l. wunsch-rolshoven en vikipedio : <a href="http://eo.wikipedia.org/wik[…]rantujo">statistiko de esperantujo</a>.
jxeromo
jxeromo diras:
2010-11-29 17:13