La perdita diskuto revenas
LA ESTRARO INFORMAS - PE 1/2010
Jam la kovrilo montras la temon aktualan, gravan, diskutindan, kaj la enhavo de la revuo celas pensigi vin pri nuna situacio de Esperanto en Eŭropo.
Do, ni komencu per la demandoj, starigitaj de prof. Humphrey Tonkin en „Lingvo kaj popolo”: Konsideru la situacion en la Eŭropa Unio. Malfacile ni laboras por meti Esperanton sur ties tagordon, malgraŭ la evidente nekontentiga lingva situacio, kiu tie regas.
Sed se morgaŭ ni sukcesus, ĉu nia Eŭropa Esperanto-Unio povus demonstri la efikecon de Esperanto en la kunteksto de la lingvaj servoj de EU? Se oni volus uzi la lingvon, de kie preni la interpretistojn kaj tradukistojn? Kiel montri per simplaj asertoj, ke Esperanto efektive funkcius en tiu rolo? Kaj ĉu la instruado kaj lernado de Esperanto estas sufiĉe evoluinta por formi kaj pretigi lingvajn profesiulojn en Esperanto?
Por ricevi respondon al supraj demandoj vi diligente tralegu la eseon de Istvan Ertl, kiu estas parto de la plej nova kaj la plej valora eldonaĵo de UEA : „La arto labori kune” dediĉita kiel festlibro por Humphrey Tonkin, kaj kiun ni enmetis en la revuon. Ĝi montras, kiom multe mankas en la nuna „lingva infrastrukturo” de Esperanto, por ke ĝi povu funkcii egalrange kun la oficialaj lingvoj de EU.
Johan Derks dum la diskuto pri la Strategia Laborplano de UEA en la kampo de Komitatanoj opinias: Se en Esperantujo ni povus krei nian propran socion, niajn lernejojn, niajn korektajn strukturojn, eĉ nian juran sistemon, kiel ili ekzistas en ĉiuj lingvokulturaj komunumoj, nur tiam ni povus esperi je lingvopraktikado egalnivela al tiu de „natura” lingvo. Maldanke al niaj praaj postuloj de ege facila Esperanto, kiu estu la dua lingvo por ĉiuj teranoj ni pensas, ke la „paŝoj al plena posedo” ne bezonas fariĝi per profunda studado, trejnado, korektado, eĉ disciplinado, sed renkontiĝante unu la alian kun diversaj „NR-oj”, „IF-oj”, „UK-oj”, kie la plej parto de kursoj estas… por komencantoj!
Al tio aldoniĝas, ke regas forta tabuo al interkritikado pri nia lingvouzo, eĉ se la plej bazaj gramatikaj reguloj estas prifajfataj… Rimarkigo: ankaŭ mi ŝatus ne plu uzi al ekstere la vortojn „fina venko”, nek „dua lingvo por ĉiu”, ne ĉar tiuj ĉi utopiaĵoj ne estas alstrebindaj, sed ĉar ili estas miskomunikaj. Ili sonas imperiismaj, dum la vera ĝuo, kiun alportas Esperanto al ni estas ĝenerale ne-komunikebla al ne-esperantistoj. La alia saĝa ideemulo el E-mondo, Renato Corsetti postulas novan difinon de la vojo, ĉar estas pluraj ideoj inter la esperantistaro.
Forigante t.n. „raŭmistoj”, li atentigas pri la agado de la „atendantoj de la misio”, kies faroj similas al tiu ĉi – preskaŭ fabela, sed fakte realigita ekzemplo de la enkonduko de Esperanto sur greka Samos-insulo. Tiun ĉi rakonton pri: VERA HISTORIO, VERA DECIDO, VERA PROVO, VERAJ EFIKOJ de la eksperimento enkonduki la Esperanton de supre, mi dediĉas al la pola grupo de batalantoj, kiuj nomis sin „Esperanto por Eŭropo”. Mi petas ilin: ĉiu foje, antaŭ ol ili prenos iun ajn „grandan ideon”, kondukantan ilin al kabinetoj de polaj kaj eŭropaj gravuloj, ili rememorigu la saĝan rakonton de Renato Corsetti pri historio de Anakreon Stamatiadis, tre ideema E-movadano, kaj eĉ prezidanto de la greka landa asocio, kiu provis realigi plej rapide la „finan venkon” sur iu greka insulo. La rezulton ni bone konas…
Multfoje mi skribis al ili pri neebleco de supra „anstataŭigo de angla per Esperanto” – unue oni devas, per longa, diversflanka informado, eniri al la konscio de popoloj, por ke ili ekvolu akcepti Esperanton. Kial la batalantoj ne kapablas tion kompreni? Dum Zamenhofaj Tagoj en Berlino mi estis de ili atakata (la atako similis al pola hejma milito!) per la argumento, ke EU havas miliardojn da eŭroj, do povas tion elspezi por preparado de E- tradukistoj kaj E- instruistoj. Oni ne volis diskuti, ke same la popoloj ne volas preni Esperanton, kiel esperantistoj ne volas iĝi instruistoj aŭ almenaŭ instruantoj de nia lingvo! Se ni ne kapablas konvinki aliajn al niaj ideo kaj lingvo, ni ne rajtas tion fari per forto, tiaj estas demokratiaj reguloj.
Mi ricevis la demandon de samideano A.Tabacki: kiom da instruistoj – nune aktivaj – laboras por Esperanto en Pollando? Mi konas ilin ĉ. 10, eble estas pliaj, pri kiuj mi ne aŭdis. Estas do grava kaj urĝa tasko al nova prezidanto de ILEI-PL: bonvolu afiŝi la liston de polaj E-instruistoj kun la indikoj: kie kaj al kiu (lernejo, institucio, kts.) ili laboras kaj iliajn kontaktadresojn. Ni volonte ankaŭ informos la legantaron de PE, kion ILEI –PL planas, por plenigi grandegan truon de pola E-movado, kio estas manko de instruistoj: en ĉiu loko, regiono, kun ĉiuj nivelaj kapabloj, de ĉiu aĝo…
La lasta afero estas same grava kiel aliaj, kaj mi tion spertas en nia urbo, kie mankas la instruistoj por junularaj grupoj – ili ne volas esti gvidataj de instruistinoj ĉ. 70 jaraj. La pola nombro de instruistaro estas katastrofo, kaj bezonas tujan obligon. Mi gvidas la asocion dum 2 jaroj, kaj dum tiu ĉi tempo mi aŭdis nur pri provoj organizi la instruistan trejnadon ĉe Interlingvistiko en Poznań. Kie estis (se estis) la proponoj de normalaj kursoj por progresintoj kun pedagogia programo, kiujn organizis amase dum 80aj jaroj Andrzej Grzębowski en Bydgoszcz? Kie troviĝas, kaj kion faras la tiamaj intruistoj?
Kaj ĉu ni povas atendi de ILEI organizan laboron, celantan pligrandigon kaj plifortigon de la pola instruistaro? Sen ordigo de la problemo per organizado en Pollando de larĝa, multflanka kaj efika informado kun varbado de volontuloj por instruistaj taskoj – nenio estos ŝanĝebla: tio estas la fundamento de la tuta agado por Esperanto. La nunan numeron de PE ni proponas kiel distut-opinian pri la pola esperantistaro. Pro la urĝaj problemoj en eŭropa skalo, ni devas paroli pli komplekse, enkondukante – krom temo de „finvenkismo”, surbaze de aktuala skizmodora situacio de pola E-movado, ankaŭ la temon de troa neŭtraleco de niaj ideoj.
Tiu ĉi troigo pri neŭtraleco de Esperanto, separigas nin de normale fluanta socia vivo. Esti neŭtrala – signifas esti ekster de aferoj gravaj por socioj lokaj, landaj, eŭropaj… Furiozaj atakoj al Zlatko Tiŝljar, kiu konstatis en la dokumento sendita de EEU al Europa Komisiono, ke Eŭropo rapide islamiĝos (pli ol 50 %) dum la venontaj kelkaj jardekoj, nur konfirmas nian pli grandan emon kontraŭstari ol observi kaj konkludi la faktojn. Mian vivon mi trapasis vojaĝante (pro turisma profesio), kaj ĉie mi povis kompari la familiojn islamajn – kun pli ol dek infanoj, kun okcidentanaj – unu aŭ eĉ nulo da infanoj! Kaj vi memoru , ke temas ne pri la aritmetika progresio, sed pri geometria! Zlatko povas observi la tendencojn en sia vivloko: Balkanoj, la plej militigema parto de nia kontinento.
Tie ne ekzistas garantio de la paco por ĉiu popolo tie vivanta, pro la ,,vulkano” kiu troviĝas ĝuste en Kosovo – la plej klara ekzemplo, kion oni povus (kvankam ne devas) kuiri en miksreligia kaj mikskultura poto. Zlatko mem travivis antaŭ nelonge la balkanan militon, kiam aliaj eŭropaj landoj trankvile disvolviĝis. Kial do, tiom da homoj forprenas de Zlatko rajton opinii la fakton malsekuran por la Europo, ĉar povus konduki al konfliktoj? Li postulas NECESON de konstruado de la eŭropa identeco por ĉiuj EU-civitanoj, kiel la sola rimedo, eĉ kuracilo, ebligonta la pacan kunvivadon de tute diversaj kulture, eŭropaj nacioj. Feliĉe, ke ni vivas jam tiom da jaroj sen milito, sen malamikaj najbaroj. Sed la paco ne estas donita al ni por ĉiam, kaj ni estu atentemaj.
Malĝuste komprenita „neŭtraleco” detruas atentemon. Ni vivas ĉirkaŭitaj de la homoj kun malsamaj ideoj, ofte aliaj kulturoj kaj principoj. Ni estas pro tio pli riĉaj, havas pli interesan vivon, ankaŭ la akcepton de nia diverseco de alia flanko. Do ni reciproku al „aliuloj” per la samo, sed ni ne parolu pri la sterila „neŭtraleco” de nia movado, ĉar jam tio ne eblas. Dum 120 jaroj la mondo ŝanĝiĝis, la homoj ne estas la samaj, la ideoj pli relativiĝis… Eĉ iĝis la politika-por-esperanta movado (EDE) kiu havas siajn ideulojn. Kaj tio ĉio estas normala, se ni ne volas iam konstati, ke ni troviĝas ekster de la vivo socia, popola, nacia kaj eŭropa – ni restu normalaj homoj socie establitaj en sia medio, kvankam ni estas ankaŭ esperantistoj! Halina Komar
Agoj pri dokumento
Pola hejma milito
Mi ne bezonas vidi nuntempan PE, char tio, kion mi audis de aliaj poloj pri ghi, sufichas. Mi esperas, ke ghi ne estas pli malbona ol PE dum la 60-70aj jaroj, kiam ghi estis redaktata de Pettyn, Dobrzynski, ktp.
Al s-ino Komar mi rekomendas retirighi de la publika scenejo antau ol kauzi ankorau pli da damagho al la Eo-movado (en Pollando). La sama rekomendo validas por pluraj certaj aliaj maljunaj polaj e-istoj.
Pola hejma milito
Afiŝita de Halina Komar je 2010-09-30 13:10
Kara Samideano (?) Andreas Kuenzli,
mi bedauras kaj pardonpetas, ke mi ankoraux vivas, cxar vi postulas forigon de cxiuj maljunaj polaj esperantistoj...
Mi nur informas ke tute samagxa estas ekz. Roman Dobrzynski (la jaro kaj ecx monato de la naskigxo), sed kion vi konsilas al la idea gvidanto de la grupo, kiun vi subtenas (nur sur baze de mokoj iu ajna malhonesta persono) tio estas - Kazimierz Krzyzak, preskaux dek jaroj malplijuna ol mi?
Vi ne diskutu uzante la nomon de Hitler, kaj tuj poste postulante forpeligon de la tuta generacio maljunaj polaj esperantistoj, kiuj gxuste kreis kaj gxis nun estas plej aktivaj agantoj de nia movado.
Via postulo estas simpla fasxizmo, kaj mi hontas, ke esperantisto montris tiom grandandan diskrimiaciemon kontraux la maljunaj E-agantoj, kiuj plej parte tenas la movadon ne nur en Pollando, sed ankaux en la tuta Europo, rapide maljunigxanta kontinento.
Post la supra via opinio mi jam ne volas diskuti kun vi, cxar laux via elekto - inter ni estas generacia abismo.
Sed kontrauxe, kun vere junaj homoj mi tre sukcese kunlaboras, kion povas konfirmi PEJ, TEJO, Varsovia Vento...
Ili ne postulas nian eksterminadon, sed uzas niajn vivsperton kaj organizan kapablon.
Kaj fine - mi montros al Andreas ekzemplon de la enhavo de redaktata de mi Pola Esperantisto. Skizo de la numero cxiam trovigxas en antauxparolo de la Estraro. Mi petas la legantojn de LF opinii, kion malbonan gxi enhavas?
Mi pretas afisxigi ankoraux la skizojn pri tri aliaj numeroj de cxi jare eldonitaj PE-j.
Sxokigita de la stulta atako de Rynduch (kvankam mi jam devus alkutimigxi...) sed neimageble pliforte - pro la propono de mia/nia eksterminado fare de Kuenzli... - Halina Komar
Jen la ekzemplo-skizo de la PE 2/2010:
La Estraro informas
Kiam mi skribis sur la kovrilo de la antaŭa revuo - PE1/2010, informon pri la temo de venonta Pola Esperantisto, kiel „neantaŭvidebla…”, neniu povis pensi pri tia temaro, kiun fakte mi enhavigas en la revuon hodiaŭ. Tute ne antaŭvidebla, neatendata teruraĵo, kiu faliĝis sur nia lando pro la aerakcidento, okazinta la 10-an de aprilo 2010, apud Smolensko en Rusujo.
Nia Patrujo perdis dum unu momento 96 personojn, gravajn por la politika, armea, eklezia, memregistara kaj socia vivo de nia ŝtato kaj nia popolo. Neniu povas kompreni la misteron de tiu ĉi tragedia evento, kiu aspektas kvazaŭ „diabla cirklo” – la historirado, precize antaŭ 70 jaroj, en preskaŭ la sama loko, frakasis tie ankaŭ la plej valorajn reprezentantojn de pola nacio – el armeo kaj inteligentaro. Ili estis amase (pli ol 20 milojn) murditaj laŭ decido de Stalin, por ke la Pollando pereu, malfermante la rektan vojon por komunismo al okcidenta Europo. Detalajn informojn pri la historio vi trovos en interesa „Kalendaro de Katin”, prilaborita de Roman Dobrzyński.
Oni povas paroli pri la fato: fatala loko, ripetiĝanta dato… Kia estas signifo de tiuj terurigaj eventoj? Kredante, ke nenio sur la tero okazadas sen kaŭzo kaj sekvo, ni provas trovi la respondon tie, kie malfacilas eĉ starigi demandon…Kortuŝigaj reagoj de samideanaj geamikoj montras, ke ankaŭ la mondo serĉas klarigon de historiaj faktoj, pri kiuj Europo plej parte sciis sed silentis. La katastrofo iĝis universala leciono de vera novtempa historio por la popoloj, ŝokitaj pro ĝisnunaj mensogoj ĉi teme. Eble tia estas senco de la okazintaĵo? Malgranda greno de Espero, havanta ŝancon kreski en grandan arbon de amikeco inter dividitaj du najbaraj ŝtatoj, solidareco de ĝies popoloj?
Ĉirkaŭbrakumo en tiu ĉi momento de du gvidantoj de niaj registaroj: V.Putin kaj D.Tusk aspektis sinceraj.
Sed la fato tuŝas ne nur polan nacion, sed ankaŭ nian Esperantujon: pasintjare, tuj antaŭ gravaj eventoj por E-movado, subite mortis Bronisław Geremek, de kies flanko estis deklarita helpo sur EU-kampo. Nune, nur unu monato post la deklaro de helpo pri venigo de favoraj al Esperanto parlamentaj inciatoj – same subite mortis Vicmarŝalo de Pola Parlamento, Jerzy Szmajdziński. Lian deklaron de amikeco al E-movado ni rememorigas sur paĝaro de la revuo. Kaj ni kun profunda funebro adiaŭas Lin.
Kolektitaj kondolencaj vortoj ni decidis enmeti en la revuon, por ke ili atestu ankaŭ solidarecon inter ni, esperantistoj. Kaj ni komencu per normala, persona letero el Herzbergo, kiu ĝuste pro montritaj funebraj reagoj de stratpasantoj - en fremda lando kaj fremda urbo - havas tiom da esprimplena signifo.
El Herzbergo:
...Tie ĉi la loĝantoj funebras kun ni. Mi ricevis multajn telefonajn kaj SMSajn kondolencojn. En ĉiu tago mi sentas simpatiajn gestojn de Herzberganoj, en la Germana Esperanta urbo, en kiu vivas diversaj nacioj. Fremdaj homoj, kiuj scias, ke mi estas Polino premas miajn manojn, kaj mi preskaŭ ĉiutage havas larmojn en okuloj pro tiu homa kunsento...
Hodiaŭ mi ricevis florojn kaj brakumojn.
Se ne Esperanto, neniam mi estus tie ĉi kaj travivus tiom kortuŝajn momentojn. Mi ne parolas nur pri la tragedia por ni akcidento. Oni devas substreki apogon de multaj homoj, kiuj haltigas min sur strato, demandas, ĉu mi estas Polino laboranta en Esperanto Centro kaj poste kun kortuŝo brakumas min kaj plej ofte diras la nomon de nia prezidento....
Małgosia Komarnicka,
staĝantino en la projekto GRUNDVIG-ASISTANTECO 2009
„LERNADO DUM LA TUTA VIVO”
Similaj informoj venas al ni el ĉiuj flankoj de la mondo, kiu unuiĝas en la funebro. Precipe esprimas kompaton al ni Esperantistoj, por kiuj Pollando, lulilo de Esperanto estas ,,la dua patrujo”. Amaso da kondolencoj kiuj venis kaj plu venas el ĉiuj kontinentoj, de homoj je diversaj rasoj, kulturoj, religioj, atestas pri universaleco de la Esperanta movado. Pruvas tion aneksitaj tekstoj el :
Albanujo, Afriko, Argentino, Armenujo, Belgujo, Brazilujo, Bulgarujo, Ĉehujo, Ĉilujo, Ĉinujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Hindujo, Hispanujo, Hungarujo, Irlando, Izraelo, Japanujo, Kazaĥujo, Koreo, Kroatujo, Luksemburgo, Litovujo, Latvujo, Nederlando, Serbujo-Nigra Monto, Pakistano, Rumanujo, Rusujo, Senegalo, Slovenujo, Slovakujo, Usono, Uzbekistano…
La leteroj montras, ke la neimageble tragika katastrofo interesigis la mondon pri la historio de Pollando kaj tiu ĉi regiono. Ni esperu, ke tio permesos verigi la plej novan historion de Eŭropo. Fato, kiu en tiu loko, en la historia momento ripetiĝis, eligos historiajn faktojn. La veron pri viktimoj de totalismo kaj pri nemoralaj kondutoj de aliancanoj, kiuj kondamnis nian kaj aliajn popolojn de Orienta Eŭropo, forprenante dum longaj jaroj ilian sendependecon pro malhonestaj, sekretaj decidoj kun Stalino en Teherano.
Multaj niaj eksterlandaj amikoj scias tion, kaj montras la komprenon en siaj leteroj – kelkaj el ili mi citos sube.
FRANCUJO, Renee Triolle: „....pensi, ke la homoj pereis dum ili estis emociplenaj, en tiu historia momento, kiam Rusujo finfine agnoskis sian murdigan rolon en Katyn kaj pretis kuncelebri kun Pollando tiun nigran momenton, estas duobla tragedio”.
KROATUJO, Josip Pleadin „...Tragedio estas des pli granda, se oni komprenas la rolon de la Katina arbaro , kiu iĝis la plej granda eŝafodo en la pola historio”
ITALUJO, Gian Carlo Fighiera „... Neniu vorto povos priskribi la hororon, kiu frapis la tutan mondon, rilate la aviadilan tragedion, kiu eliminis per unu bato la supron de pola ŝtato. La dimensioj de la evento, fariĝis historiaj kaj tuthomaraj.
Ke la fakto estas kunligita al Katyn, kies sola nomo estas simbolo de la besteca masakro, eĉ pli nigrigas la eventon…….Temis pri krimo ne nur kontraŭ Ĝeneva Konvencio , sed kontraŭ la tuta homaro. Krimo, kiun neniu tribunalo ĝis nun kondamnis nek punis.
-------------------------------------------------------------------------------------------------
Eble nun la situacio ŝanĝiĝos?
Ni havu la esperon, restante en malĝojo.
Halina Komar
Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"
LA ESTRARO INFORMAS
La plej bela monumento al Chopin, troviĝanta en Varsovia parko „Łazienki”, invitas vin al legado de tre interesaj artikoloj pri la Majstro, kies komponaĵoj estiĝis la eterna heredaĵo de la tuta homaro. La mondo ŝatas lian muzikon, sed Japanoj – amegas ĝin, kiel priskribas nia samideanino el Japanujo, Krizantemo. Ŝi rakontas pri la festado de la jaro „CHOPIN 2010” kaj organizataj dum tiu ĉi jaro festivaloj k. koncertoj t.n. „chopinaĵoj”. Mirindaj estas la nombroj citataj de ŝi, konfirmantaj la grandan skalon de ĉi tiuj eventoj en Japanujo.
Alia artikolo pri la mondfama komponisto detale priskribas spurojn de Chopin en Majorko. La aŭtoro - Roman Dobrzyński, kolektis multe da informoj danke al sia vizitado de la insulo kaj profunda esplorado de la rilatoj inter Chopin kaj George Sand dum ilia „majorka periodo”. Helpis lin en la tasko, la ĵurnalista kapableco kaj tre larĝaj konekteblecoj de Roman, pro la antaŭa posteno en la pola ŝtata televido.
Per tiuj ĉi artikoloj en nia revuo, ni ankaŭ iel festas la „Jaron de Chopin” afiŝitan de UNESCO en 2010j. Pollandon superŝutis la temoj pri „chopinaj”: koncertoj, konkursoj, festivaloj, diskutoj, prelegoj kts. Aktuale nia lando travivas malfacilan politikan periodon – interpartian batalon pri elekto de la ĝusta ŝtata administrado kaj respondeca pri tio prezidento. Sed la politiko kaj ĝies gvidantoj ŝanĝiĝas, kaj muziko de Chopin restas eterna. Ni fiere memoru pri tio!
Antaŭ ni somero, kiu ne estos ripoziga sed tre laciga – tiu ĉi jaro estas elektojaro en UEA kaj la procezo jam komenciĝis. Finajn rezultojn ni ekkonos dum la 95a UK en Havano. UEA travivas malkreskon de la membraro, kaj la diskuto pri la kaŭzoj de la situacio kaj rimedoj por ĝin sanigi daŭras jam de monatoj, sen iu videbla efiko. Renato Corsetti en sia letero konsideras la gravecon de tia membreco kaj konvinkas al individua aliĝo al UEA. Nek li, nek aliaj estraranoj de UEA, volas kompreni, ke definitive finiĝis la periodo de asocioj vivtenataj danke al la anarkotizoj! Kaj mi ne vidas ŝancojn, ke ankaŭ novaj proponitaj kandidatoj al la estraro, faros revoluciajn ŝanĝojn en la agado de UEA. Ĝis kiam la valoraj, allogaj projektoj ne iĝos bazo de la agado de UEA kaj ĝia monfonto – kion komprenis Broccatelli kaj komprenas Mark Fettes, nenio estos ŝanĝebla. Bedaŭrinde – la unua jam forpasis kaj la dua ĵus rezignis pri sia kandidatiĝo al la estrara teamo… Kaj ni atendu la novan Mesion…
PEA havas kelkajn taskojn por realigo. Ĝis oktobro ni devos organizi multajn kaj gravajn eventojn: nune SES en Pieŝtany por la grupo de dudek „seminarianoj” kiuj planas atingi KER – ekzamenajn atestilojn kaj – eble – poste perfektiĝi kiel instruantoj/instruistoj de Esperanto? Do ni jam devas pensi pri la nova projekto por gajni la monon por venontjara instruista trejnado ĉe UAM en Poznano. Pri la lasta nia eduka sesio en Rytro, legu raporton de Katalin Kovats.
Ĝis la 15a de aŭgusto oni devas ankaŭ prepari nian multimediuman materialon al la konkurso de GRUNDTVIG „Lernado dum la tuta vivo”, kiu aktuale financas nian 2jaran seminarian agadon, kaj kiu festos aŭguste jam 10an sian datrevenon. La konkurso ne promesas la monon, sed prestiĝon, kaj ni volas kunlabori.
Nune konsiderata estas programo de nia partopreno en DIVERSITY DAY en Varsovio, pri kio raportas Barbara Pietrzak, kiu reprezentis nian organizon dum la unua laborkunsido de la Organiza Komitato. Por riĉigi la parton de la Esperanta temaro en la programo de DD, ni invitis al kunlaboro ankaŭ aliajn E-organizojn. Konfirmis interesiĝon ILEI kaj Varmia-Mazuria Societo de E. en Olsztyn. Rifuzis niajn proponojn Bjalistoka E- Societo, kaj ne respondis Vroclava organizo, kiu nune havas grandegan loĝproblemon.
Junularo en Pollando elektis novan Estraron – gratulojn! Legu la novaĵojn en la raportoj de eksa prezidanto de PEJ Łukasz Żebrowski. Li devis lasi la postenon, ĉar estas jam estrarano de TEJO (kune kun Irmina Szustak), kaj tio malpermesas gvidi samtempe landan organizon (iomete strange – laŭ mia opinio).
Małgosia Komarnicka finis sian asistentan staĝon en Herzberg. Adiaŭante la Esperanto-urbon, ŝi intervjuas kun simpatia ĝies urbestro Gerhard Walter, kiu montras sin de la tute ne atendata flanko. Legu, ekridetu kaj… kuiru!
Kaj aŭtune vi probable trovos en nia revuo alian informon, pri la eksterordinara projekto de la kunlaboro germana-pola , kiun ni nune prilaboras laŭ la projekto de Małgosia kaj Halina Komar kun jura helpo de Wiesława Borczyk. Ni montros al vi, kiom flanka povas esti internacia kunlaboro kaj kiel helpilo povas Iĝi Esperanto.
Venis jam fina etapo en la preparoj al Jubilea 20a Ekonomia Forumo. Tiu ĉi jare oni permesis al ni inviti eĉ 10 personojn kiel gastojn. Dum tiuj tagoj mi provas organizi la ĉeeston de profesoro Reinhard Selten, kiel honoran gaston de FE. Post kelkaj tagoj oni scios, ĉu li konfirmos la inviton. Kaj tio signifos aliajn, aldonajn taskojn… Tia estas sorto de la gvidantoj…
Al ĉiuj legantoj, kiuj ne estas premitaj per similaj taskoj kiel supre listigitaj – Estraro de PEA kaj la redakcja teamo de Pola Esperantisto - deziras sanan, sunan kaj sekuran someron!
Halina Komar
Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"
Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"
Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"
Vi povas min malakcepti eble pro redaktado la Pola Esperantisto, kiun vi cxiam atakis/as kaj pro la perditaj fieroj kaj esperoj pri "Spegulo", kiu fiaskis. Sed ankaux tie - mi estis atakita de via flanko, sed mi ne kontrauxatakis vin.
Halina Komar
Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"
La problemo de tiuspecaj revuetoj estas, ke nur malmultaj abonantoj estas kolekteblaj (despli en konkurenca situacio), SE TIUJ REVUOJ NE ESTAS ALTRUDITAJ al la asociaj membroj kadre de la kotizo.
Spegulo kun eble 150 legantoj (che eble 80-100 abonoj) fartis ech ne tiom malbone. Kompare kun la fanfaronaj "kvincento" da BA, "sescento" da LF, Ondo ktp. (mi ne kredas tiujn ciferojn - eble temas pri eldonkvanto, sed ne pagantaj abonantoj).
Certe la malica ghojo (germane: Schadenfreude) estas granda en certaj Eo-medioj de Pollando (kaj UEA) pri la malapero de Spegulo. Pro la mizero fakte kulpas la PEA-bando chirkau Dobrzynski, kiu enkondukis la skismon. Spegulo naskighis sur la cindroj de la siatempe fiaskinta Pola Esperantisto, kiun vi dum jaroj ne sukcesis revivigi. Shajnas, ke du tiaj revuoj la pola Eo-movado ne eltenas, char ekzistas tro malmultaj membroj de tiu movado (lau la Jarlibro 820 - reale tio signifas ne pli ol 100 aktivaj). Lau mia scio ankau Literatura Foiro ne havas pli ol 5 abonantojn en Pollando (kvankam oni fanfaronas pri "multaj" abonantoj).
La eldonista kaj redakta teamo de Spegulo neniam havis fierojn perdotajn. Ni chiam restis realismaj de la komenco en la konscio, ke ne suficha kvanto de abonantoj povas konduki al la fino de tiu revuo, kiu estis produktita lau merkatekonomiaj kriterioj.
Kiel ajn, mi bedauras, ke Leja decidis chesigi Spegulon, char tio ne estus estinta necesa. Sed kiel mi komentis en Ondo de Esperanto (kiu ja aperigis tre tipan "nekrologon"), lau mi ne necesis fermi la gazeton pro ekonomiaj konsideroj kaj ke la financan demandon oni estus povinta solvi.
Sed mi certe ne diskutas kun vi publike pri la decidoj kaj konsideroj de Leja. Mi nur volus aldoni kelkajn faktojn, por ke vi en via konfuzita kapo objektive vidu la aferojn.
Spegulo estis lau mi vera alternativo al la ghenerala propaganda fatraso, kiu aperas en Esperantujo. Lau mi la Eo-movado ankorau ne estas preta akcepti tian revuon kiel Spegulo, char oni tuj vidas en ghi achan kritikanton kaj detruanton de la movado. Sed ni scias, ke ghuste multaj "gravuloj" legis Spegulon kaj forte interesighis pri ghia enhavo. Do, ili ludis la rolon de la malhonestaj cinikuloj, legante chion sed silentante. Spegulon oni povas percepti kiel specon de disidenta samizdato, kaj vi kiu loghis en komunisma lando, bone scias pri kio temas. Chiuj admiris Samizdaton kaj ghiajn disidentojn, kvankam tia konduto ne estis oportuna (kaj ech danghera). Per tio mi ne volas diri, ke Spegulo estis samizdato kaj ghiaj redaktoroj disidentoj - ni sekvis/imiti nur la modelon kaj stilon de la nacilingva publicistiko kaj kuraghis esprimi kelkajn ideojn TABUAJN pri la Eo-movado, kvankam ni sciis, ke multaj e-istoj same pensas.
Pri Vilno: mi vidis kaj observis vin de la distanco, starante du-tri metrojn apud vi en la hotela halo kaj (kvazau sub-)auskultante vian konversacion. Char mi ja interesighis pri kiu persono temas che la prezidanto de PEA. Char via konversacio ne interesis min, mi rezignis alparoli vin kaj prezenti min al vi.
Mi ne atakis vin, sed mi esprimis nur mian opinion pri vi kiel publika figuro de la pola Esperanto-movado. En Svislando oni kutimas esprimi sian opinion publike pri publike gravaj personecoj, ekzemple prezidantoj de gravaj organizajhoj, politikaj partioj ktp. Sed shajnas, ke vi en Pollando estas netusheblaj kaj tuj ofenditaj kiel malgrandaj infanoj (sed la komunismo ja ne produktis maturajn homojn, kiel oni povas konstati pere de viaj diskutaj "kontribuajhoj").
Sed mi jam perdis mian paciencon diskuti kun vi, char mi vidas, ke tio havas neniun sencon kaj kondukas al nenio. Ghis.
Daure mi faras la saman eraron, ke mi legas la mesaghojn en Libera Foiro kaj sentas la bezonon reagi. Char ekzistas tiom da esprimoj, kiujn oni devas kontraui kaj korekti.
Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"
Kaj vi ankaux erraras opiniante min kiel persono fusxita per komunismo - kontrauxe, gxuste pro tio mi estas forta kaj sendependa, cxar komunismo ne "obstaklis mian maturigxon", kion vi supozas. Mi ankaux ne volas jam diskuti kun vi, cxar cxiu el ni restos kun sia koncepto de E-agado. Kiel la lastan mi metos mian enkondukon en la posthavana PE, kian vi probable ne imagus, sen la suba ekzemplo. Kaj punkto, fino.
Halina Komar
LA ESTRARO INFORMAS
Jen ni havas novan – malnovan Estraron de UEA. Post la kunsida tumulto dum la elektado, oni opiniis ĝin en la oficiala organo de UEA, kiel „elektita en granda unuanimeco”, kio nun konfirmas, kiom malproksime la Estraro troviĝas de nia E-formikejo… Oni vidas nur tion, kion volas vidi, aŭdas ankaŭ nur tion, kion volas aŭdi… Jen sube la rezultoj de la balotado:
Partoprenis la voĉdonadon 32 personoj per preparita de la Elekta Komisiono listo de 7 kandidatoj - tri aliaj kandidatoj ( Martin Schaffer, Jose A. Vergara kaj Mark Fettes ) estis de la Komisiono evititaj. Kaj tiom da voĉoj ricevis:
Amri Wandel – 23:9 (30% ne jesis), Stefan Keller 24:8 (25% ne jesis) kaj por Probal Dasgupta, Claude Normount, Maritza Gutierrez , Barbara Pietrzak – ne jesis ĉ. 20% . Tio estas sufiĉe bona rezulto por ili, sed ne unuanima. Kaj okazis io tre grava dum tiu ĉi elekta kunsido – montriĝis, ke estas Komitatanoj, kiuj protestas pro maldemokratio en UEA , kaj postulas la ŝanĝon de la elektoregularoj. Dum postaj kunsidoj ankaŭ estis rimarkeblaj aliaj opinioj de Komitatanoj ol la deziroj de UEA - Estraro. Tio signifas, ke komenciĝas la komitata aktivado, de longe atendata ŝanco por puŝi antaŭen necesan modernigon kaj rekonstruadon de nia mondskala organizo.
Regas opinio, ke UEA estas tro kontenta pro ĝi mem. Tio estas vero, ĉar ili nek vidas, nek interesiĝas pri nia baza agado surtere… Apartigas formikajn E-agantojn de ili, tavolo de komforte molaj nubetoj, permesanta kovri gravajn problemojn de la fundamenta movado, ĝies konstanta manko de monrimedoj por larĝa, ĝenerala, ekstera informado, por preparado de la instruistaro… Pluvoj kaj fulmtondroj okazas ĉiam malsupre de dia Olimpo…
Sed venis ankaŭ unu suna radieto, kiu povas doni esperon pri eblaj ŝanĝoj – tio estis kreado de la Strategia Komisiono gvidota de Mark Fettes, kun freŝa imagpovo de kelkaj junaj kaj entreprenemaj personoj, kiel ekzemple Peter Balaż, Sonia Lundberg… Ni atedas novajn nomojn de aliaj reprezentantoj de TEJO kaj ILEI. Ilia celo estas UEA NOVA, eble fakte ili alportos ion novan? Do ni esperu, ĉar nenion pli ni povas fari, krom helpi la necesan laboron de la Strategia Komisiono, per kontribuo en iliaj projektoj. Miaj personaj proponoj de la ŝanĝoj temas pri la elekto-regularo de UEA kaj necesa diskutigo de neesprimeblaj decidoj pri organizado de UK-oj dum elekto-jaroj speciale en foraj landoj, malfacile atingeblaj por plimulto da esperantistaro (ankaux Komitatanoj). Rememorigu: Pekino, Jokohamo, Havano… kaj laŭ havanaj klaĉoj, jam estis priparolata venonta elektokongreso sur la mara pasaĝerŝipo , dum iu krozado… Do certe plu mankos mono al informadceloj, se roterdama teamo tiom forte bezonas turismumi.
Alia , tre doloriga min temo, estas la persista neglekto de europaj bezonoj. Dum diversaj kunsidoj de komitatoj, subkomitatoj kaj fakaj kunsidoj mi atentigis: la kerno de la Esperanto troviĝas en Eŭropo, ni devas zorgi pri la lingva akceptado, pri ĝia propagando kaj informado ĝuste en tiu ĉi mondparto. Sed oni konstatis, ke eĉ ne devas esti organizita la Eŭropa Komisiono, kvankam ekzistas Afrika, Amerika, Azia, eĉ Oceania… Komisionoj, sed ne Eŭropa! Oni kiel granda sukceso informis, ke venis po unu persono el Haitio, Dominiko, Bolivio aŭ Nikaragvo?
Kian signifon havis fakto, ke venis iu solulo – eĉ malbonparolanta – el la lando, kie Esperanto havas/os neniun ŝancon ? Samtempe falas la eŭropa movado, malfortiĝas Landaj Asocioj. Se estos detruita la fundamento de E- agado, kiu financos per la UK-oj kaj membrokotizoj la ekziston de UEA?
Sub la germana titolo de la fama filozofia verko de Osvald Spengler „Krepusko de Okcidento”, kies autoro pesas la sekvojn de metafizike senfekundigita grundo de Okcidento, klarigas la situacion Renato Corsetti. Li ne tiom profunde serĉas kialojn de eŭropa malforto, sed atentigas: sen forta agado en iu ajn europa lando, ĝies (eŭro)parlamentanoj neniam ekinteresiĝos pri Esperanto-aferoj!
Nia rolo estas strebi, por ke ni estu rimarkeblaj ĉie kaj ĉiam. Kelkaj esperantistoj sen fari bruegon por propra eksponigo, jam sukcese agas tiamaniere. La ekzemplo estu Małgosia Komarnicka, kiu ĝuste finis sian asistantecan staĝon en Herzberg. Jam pli frue, ŝiaj travivaĵoj dum la nacia funebro aprile/maje 2010 estis montritaj sur la paĝaro de la Pola Nacia Agentejo GRUNDTVIG-programoj. Nune - la europunia institucio ekproponis al ŝi enhavigon de ŝia postasistanteca raporto al paĝaro de FRSE ( Fondaĵo de Disvolvigo de la Eduka Sistemo) kaj en la tuteuropunia eldonaĵo pri la „bonaj praktikoj” ! Ĉu vi imagas, kia estos sukceso, ke la informo pri uzebleco de Esperanto kiel pontolingvo por eduka internacia kunlaboro, estos videbla en diverslingvaj eldonaĵoj de EU kiel ekzemplo de „bona praktiko”? Tio estos la reala sukceso de E-movado, sen fanfaroj. La skizo de la informo pri asistanteca staĝo troviĝas en la revuo.
Ankaŭ la alia materialo preparita de Małgosia, indas atenton de legantoj. Tiu ĉi estas intervjuo kun ĉi-jara venkinto de la Belarta Konkurso pri POEZIO, kroato Josip Pleadin. Ni aldonas ankaŭ ekzemplon de lia amverko, sed la premiitaj versaĵoj oni rajtos publikigi nur post ilia apero en la Beletra Almanako, do eble fine de la jaro.
Ĝoigis nin ricevitaj raportoj pri la regiona agado, ĉar krom jam bone enstabligitaj en nia kalendaro eventoj en Olsztyn kaj Szczawno, la unuan fojon estas montrita aranĝo en Wągrowiec kaj ankaŭ venis de longe atendata signo de la agado en Szczecin. Tre interesa estas iniciato en Cieszyn, kie oni celis la profesian socion de policistoj, kiuj iam havis tre bone organizitan tuteŭropan fakan agadon. Ilia devizo „Servado per Amikeco” aspektas sufiĉe alloga ankaŭ hodiaŭ, do eble en aliaj regionoj oni trovus similajn kondiĉojn por enplekti Esperanton en la loka policistaro?
Promesitaj sur la kovrilpaĝo de PE 3 postkongresaj impresoj, ne eblus sen almenaŭ kelkaj rimarkoj pri Kubo kaj Havano. Tial mi aldonas miajn personajn opiniojn pri „iama karaiba paradizo”, kiuj probable estas malobiektivaj, ĉar mi atendis alian realecon…
Agrablan legadon de la tuta revuo!
Halina Komar
Pri Spegulo kaj la acha okcidenta kapitalismo
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-32.htm
skribas:
"Inter ni ne multas admirantoj de la usoneca vivostilo kaj de la kapitalisma ekonomio"
foje demandu sin sincere, chu ili ankorau akceptu la monon, kiu devenas de la kapitalisma ekonomio al ilia adreso (au preferu plusendu ghin ekzemple al Afriko).
Tio koncernas chefe diversajn orienteuropanojn, kiuj flaris la monon de usonaj au germanaj fondajhoj kaj volonte akceptas ghin. Lau germana proverbo: Mono ne malbonodoras.
Legante chion ceteran, mi kredas, ke la autoro de tiu komento, chifoje ne anomima, kaj laudata en altaj tonoj kaj sonoj de la duono de la senkritika, naiva kaj blinda movado, plej malfrue nun malvualis sian veran vizaghon. Sed chiu individuo reprezentu sian propran opinion.
Cetere jughu mem, chu "Inter ni ne multas admirantoj de la usoneca vivostilo kaj de la kapitalisma ekonomio". Mi tre dubas pri la ghusteco de tiu altgrada hipokrita aserto.
Pri Spegulo kaj la acha okcidenta kapitalismo
Verŝajne la kapitalisma ekonomio havus pli da admirantoj, se ĝi estus pli konsekvence aplikata en la landoj kiuj pretendas esti kapitalismaj. Ekzemple la Usona armeo neniel estas submetita al la kondiĉoj de la merkato.
Pri Spegulo kaj la acha okcidenta kapitalismo
La unika Esperanto-publicistika eksperimento, en kiu kunlaboris polaj kaj svisaj esperantistoj, kiuj havas pli malpli saman pensmanieron, estas dume interrompita se ne finata. Chefe tion oni povas bedauri. Sed ghis nun neniu esperantisto esprimis ech nur etan ideon de bedauro pro la malapero de tiaj eksperimentoj, dum la samaj esperantistoj diskutas, en Libera Folio kaj aliloke, neimageblajn stultajhojn.
Do, tiu frazo de sam. K. estas pura polemikajho kaj respegulas la frustritan reagon de civitano de lando, konkrete Ruslando, kie la usona vivstilo kaj la okcidenta kapitalismo, kiujn oni volis enplanti en Ruslando, mem fiaskis. Poste venis Putin... Tiel oni devas percepti la aferojn. La menciitajn "kanajalajn" shtatojn ni kritikis unuavice, char ili draste subpremas la civitanajn liberecojn kaj rajtojn. Kvankam en Usono kaj Okcidento ekzistas deficitoj rilate la homajn rajtojn, oni neniel povas kompari la situacion en la civilizita okcidento kun la situacio en la menciitaj "kanajlaj" shtatoj.
Se por sam. K. Fidel Castro kaj Kubo estas modelo por la Esperantismo - bone estu tio lia opinio kaj lia problemo (kiun neniu normale pensanta e-istoj povas serioze konsideri au apogi). Se Kim Jong-Il dirus ion pozitivan pri Esperanto, vershajne la duono de la finvenkista kaj kontrauokcidenta e-istaro adorpilgrimus al Norda Koreio kaj La Ondo de Eo abunde represus adorraportojn prie.
Bedaurinde Ruslando plene fiaskis, kaj oni povas nur averti la liberan Okcidenton, ke oni rigore kontraustaru ajnan provon de Moskvo tushi la civilizajn atingojn de la libera Okcidento (inkluzive de Estonio kaj similaj ekssovetiaj respublikoj). Bedaurinde ni dependas de gaso el Ruslando, sed diversaj landoj, inkluzive de Svislando, klopodas nun serchi aliajn fontojn por eviti la dependecon de Ruslando, kiu havas neniun alian kapablon kaj celon ol minaci kaj chantaghi aliajn landojn, se en Moskvo oni estas ofendita pro iu kritiko au simile de ekstere. Oni bone vidis, kiel ekzempole Ukrainio estas traktata de Moskvo, se en Kievo oni decidas ion kontrau la volo de Kremlo.
La kapitalisma ekonomio havas en la tuta mondo admirantojn kaj imitantojn, ankau en Chinio, kie la komunistoj transformighis en perfektajn kapitalistojn. Kiel heredajho de la malnovaj tempoj ili ankorau subpremas la civitanajn liberecojn, sed oni povas esperi, ke ankau tiu problemo pli malpli baldau solvighos. Lau mi Ruslando en multaj rilatoj plej multe postrestis el chiuj tiuj iamaj iom pi modernaj komunistaj shtatoj. ech se iliaj butikoj estas nun plenplenaj de importitaj varoj, kiujn ili povas sin permesi pro enspezoj pro gaso ktp. Mem Ruslando nenion produktas sur la civila merkato krom la minimume bezonata lakto, pano, kaj precipe vodko (kiu chiam abunde ekzistis en Ruslando, ech kiam la homoj malsatmortadis kiel kuloj kaj mushoj). Pro tio Ruslando, kiu estas chio alia ol civilizita lando (la homoj daure vivas en mizero kaj granda malricheco), estas kaj restas danghera, char neprikalkulebla kaj daure frustrita, venghema kaj malbonintenca (subtenante malbonfarantojn en la tuta mondo kiel la reghimojn de Irano kaj Venezuelo). Kompreneble, rusajn naciistojn ege chagrenas tiuj faktoj kaj veroj.
Sed shajnas al mi, ke miaj memkompreneblaj klarigoj estas superfluaj. Kompreneble sam. K. vidas kiel kutime chion inverse, por tio ajna diskuto kun li pri tiuj temoi havas neniun sencon.
Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"
Halina Komar
Pola hejma milito
Mi opinias, ke prezidanto de Landa Asocio, kiu kulpigas alian samideanon je fashismo, nur char li kuraghis iom kritiki shin, kaj vershajne prave, neniel estas akceptebla, eltenebla au tolerebla che la pinto de tiu Landa Asoco - pro tio shi devus esti malelektita kaj anstatauita en la plej proksima momento.
Cetere mi mem sufiche bone konas la historion de Pollando, por povi distingi inter Hitlero kaj Stalino, ktp. Nekompetentajn "polajn" lekciojn de via flanko mi certe ne bezonas. Kaj cetere estis vi, kiu komencis uzi la vorton "milito". Chu tio decas por chefo de Landa Asocio, mi ne scias, kaj dubas.
Pola hejma milito
La kolero blindigas vin.
Halina Komar
Pola hejma milito
Imagu: kian utilon kaj sencon che la pinto de Landa Asocio kaj por Esperanto povas havi persono, kiu konstante torde interpretas chion kaj kiu argumentas kiel histeria virino.
Pola hejma milito- unua foje?
fakte mi jam ne volis respondi, sed mi vidas, ke vi ne estas konscia kion vi skribas, kion vi algluas.
Bonvolu atente legi vian enkondukan artikolon, kie vi skribis;"Dum Zamenhofaj Tagoj en Berlino mi estis de ili atakata (la atako similis al pola hejma milito!)
Mi transprenis la esprimon, nur por substreki vian parolmanieron! Do ne miru, ke vi nun rikoltas.
Pola hejma milito - Malferma Letero al la prezidento de Pollando
Per chi tiu mesagho mi (kiel privata persono) intencas direkti al vi la informon, kaj samtempe la plendon, ke la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, kiu nomighas sinjorino Halina Komar, permesas al si arbitre akuzi aliajn esperantistojn pro "fashismo", char oni kuraghis kritiki shian agad- kaj esprimstilon.*
Ekscelenco, mi opinias, ke tiu maniero sin defendi kontrau teknika kritiko ne estas adekvata por gvida pola adepto de la lingvo de L.L. Zamenhof, kiu lau mi neniel meritas tian titolon.
Lau mi gvidaj funkciuloj de polaj publikaj organizajhoj, kiuj faras tiajn misakuzojn, perdis chian moralan krediton, fidon kaj subtenon. Chi tia lingvouzo, kiu dudek jarojn post la felicha fino de la komunismo daure indikas, ke similaj malnovaj komunismaj tradicioj ankorau vivas, estas neniel akceptebla. Pro tio mi devas kun bedauro komuniki al vi kiel shtatestro kaj garantianto de sociaj organizajhoj en Pollando, ke oni ne povas rekomendi al vi la menciitan prezidantinon de Pola Esperanto-Asocio, kiel personon kaj kiel publikan funkciulon kaj kunlabor-partneron.
La agado de Pola Esperanto-Asocio sub la gvido de sinjorino Komar konsistas chefe el plumpa, hipokrita kaj senutila propagando, kiun neniu serioza esperantisto povas vere konsideri, kaj bedaurinde ankau el publika kalumniado de alipensantoj. Diversaj elstaraj polaj esperantistoj, kiuj ne plachas al la gvidaj funkciuloj de PEA, estas ignorataj, prisilentataj, marghenigataj kaj bojkotataj.
Kun bedauro oni devas chi-okaze ankau konstati, ke Pola Esperanto-Asocio neniam per deklaro distancighis de la komunisma pasinteco kaj ankau ne prilaboris sian historian pasintecon. Por prilabori la historian pasintecon de la pola Esperanto-movado kaj por povi ekscii la historian veron, mi esperas, ke povus helpi via grava Instituto pri Nacia Memoro (IPN), ankau por ricevi klarecon pri la supozata eventuala denunca agado de polaj esperantistoj favore al la sekretaj servoj dum la komunisma periodo.
La drasta falo de la membraro de la Esperanto-movado en Pollando estas evidenta kaj tragika. Tion ilustras nudaj ciferoj: De iamaj dekmilo da membroj de Pola Esperanto-Asocio restis ankorau kelkcent. La komunismaj spuroj kaj praktikoj en Pola Esperanto-Asocio (PEA) ghis nun bedaurinde ne povis esti tute forvishitaj.
Samtempe mi deziras aparte rekomendi al vi, Ekscelenco, la agadon de kelkaj aliaj Esperanto-cheloj en Pollando, inter kiuj estas emfazinda la aktiveco de la Esperantistoj en Bjalistoko, kie en la jaro 2009 okazis la 94a Universala Kongreso de Esperanto, kies Alta Protekanto vi mem estis.** Chi tiuj laudindaj aktivecoj meritas en chiu kazo la atenton kaj subtenon de la pola shtato, char en Bjalistoko oni inde daurigas la heredajhon de L.L. Zamenhof (1859-1917), neforgesebla filo de Bjalistoko, iniciatinto de la neutrala lingvo internacia Esperanto kaj autoro de la hillelismo/homaranismo.
Kiel historiisto (kun specialigho pri Orienteuropo) kaj slavisto mi estas, ekde mia unua vizito en 1981, longe ligita kun Pollando. Persone mi estas ankau tre kontenta, ke vi, altestimata Ekscelenco, gajnis la elektojn por la prezidenteco de Pollando, char lau mia modesta privata opinio post pluraj fiaskintaj polaj prezidentoj nur vi kapablas kiel vera kaj respektinda shtatestro inde reprezenti vian fieran popolon. Mi kredas, ke la plimulto de la svisa popolo apogis vian kandidatecon kaj forte esperis, ke vi estos elektita. Feliche tio okazis.*** Povante ricevi la TV-kanalon TV Polonia, kaj iom scipovante la polan lingvon, mi sekvas chiujn gravajn politikajn eventojn en Pollando.
Mi esperas, ke oni povos che vi traduki chi tiun leteron skribitan en Esperanto al la pola lingvo.
Kun fervoraj salutoj
Andreas Künzli (sviso), lic. phil., Bern, Svislando
www.planlingvoj.ch
www.osteuropa.ch
http://eo.wikipedia.org/wiki/Andreas_Künzli
*La chi-rilata referenco estas: http://www.liberafolio.org/Members/Halkom/halkom#1285853433
** Por la unua fojo en la historio, Pola Esperanto-Asocio ludis kiel Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio preskau neniun rolon en la organizado de tiu kongreso.
***La Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (en Rotterdam) gratulis al vi:
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=394#2
Tiu chi mesagho estis sendita la 3an de oktobro 2010 sur http://www.president.pl/en/contact/
kaj publikigita en Libera Folio okaze de la Tago de la Germana Unuigho
Pola hejma milito - Malferma Letero al la prezidento de Pollando
Tre longe mi vivis (laux via opinio - tro!) por renkonti sur E-vojo, kiu atakas ne nur min, sed la tutan mian generacion, jen citajxo el supre listigita via letero:
"...Mi ne bezonas vidi nuntempan PE, char tio, kion mi audis de aliaj poloj pri ghi, sufichas. Mi esperas, ke ghi ne estas pli malbona ol PE dum la 60-70aj jaroj, kiam ghi estis redaktata de Pettyn, Dobrzynski, ktp.
Al s-ino Komar mi rekomendas retirighi de la publika scenejo antau ol kauzi ankorau pli da damagho al la Eo-movado (en Pollando). La sama rekomendo validas por pluraj certaj aliaj maljunaj polaj e-istoj..."
Do - en Euxropo nur ofte cititaj de vi Stalin kaj Hitler laux plane forigis la tutaj sociaj grupoj. Kiujn (naciaj, fakaj, sociaj....)estos planitaj de vi por plua forigo el la agado aux el vivo?
Vi estas vere malsekura homo, sed probable neniu traktos serioze vian stultan, detruigan laboron, inkluzive la supran leteron...
Malutila letero
en tia okazo tia letero neniel helpos, sed nur plifortigos la malbonan aspekton de E-o antaŭ la aŭtoritatoj, al kiuj ĝi liveras plian eron de la "sekteca kaj kverelema E-istaro".
Mi bone komprenas, ke nenecesaj internaj bataloj kaj neprofesieco de E-istoj frustras vin, kaj ke vi agas bonintence, sed ĉi tie mi devas citi konatan diraĵon: Se vi ne povas diri ion pozitivon, prefere diru nenion.
Amike,
Kirilo
Se vi ne povas kunlabori, almenaŭ ne batalu
Se vi ne povas kunlabori, almenaŭ ne batalu
Mi ankaux revas pri paco.
Halina
Pola Esperantisto
Sed char multaj esperantistoj abomenas/is la stilon de Spegulo, char ghi ne kongruas kun la flatacha, hipokrita kaj nauza propagando de la Esperanto-gazetaro, eble ne havas sencon, ke mi aparte klopodu recenzi viajn eldonojn de Pola Esperantisto, char tio povus esti vana klopodo - krom tio en kazo de recenzado risko de seniluziiga rezulto por vi.
Se vi volas tamen sendi ilin al mi, mian adreson vi trovos en la Jarlibro sub Svislando (ne Svazilando), Berno.
Krom tio estus bone, se vi sendus viajn eldonojn de PE al CDELI en Cxaudefono - char tie mi ne trovis ilin. La adreson vi trovas chi tie:
http://www.planlingvoj.ch/cdeli.htm
Pola Esperantisto
Halina Komar
Lerni dum tuta vivo...
lerni dum tuta vivo por kelkaj ecx ne helpas. Tion ni nun spertas.Jam eksterlandaj gasto demandas min kiu elektis tiun "inteligentan"prezidantinon.
Vi vidas, ke sxi ne scipovas respondi mallonge je temo.Mi miras, ke ankoraux ne rakontas pri sxiaj knabinaj jaroj.
Krom tio volonte vestigxas sin per fremdaj agoj kiu ne kreskis sur sxia korto.
Mi ne volas substreki, ke nenion sxi faras, sed kio sxi faras plejparte okazas ne por ekstera publiko. Tio rezultigxas, ke eskstera mondo nenion auxdas, scias pri Esperanto.En septembro en okazanta teleturniro kun 10 multe sciantaj personoj estis starigita demando kiu estis auxtoro de Esperanto? - neniu sciis! Certe sxiajn artikolojn apenaux volis publikigi pri Esperanto (se ni pritraktas kion sxi cxi tie prezentas).Mi ne volas taksi cxu tio kion sxi faras estas pli ol tio kion sxi detruas. Unu estas certa, ke sxi oferis al ni cxiojn fari, ke EDE ne ekestu en Pollando.Gxi tamen ekestos por bono de Esperanto.
Certe la temo ankoraux longe ne estas finita, (similajn leterojn ankaux ni ricevadis..)sed mi ne donas al partoprenantoj, ke sxi ion komprenos. Jam dum UEA kongreso neniu prenis sxin serioze pri kio sxi plendis kaj ankaux nenion komprenis.
Mi pardonpetas, ke mi devas konfronti vin pri tiuj "delikatajxoj".
Ilona Koutny pri Pola hejma milito
amike
Istvan Ertl
********************************************************************
Reage al letero inter kelkaj koncernatoj de la pola diskuto:
Estimataj,
Mi, kiel hungarino vivante jam de pli ol 10 jaroj en Pollando kaj laborante por e-o, vidas samtempe de ekstere kaj de interne la problemojn. Mi bedauxras, ke internaj konfliktoj malhelpas la sukcesan kunlaboron por la antauxenigo de Esperanto en Pollando. La lastatempan konflikton inter la Inicia Grupo - Esperanto por EU (IGEEU) kaj la prezidantino de PEA, Halina Komar ne sukcesis solvi ecx dum la publika diskuto kadre de Arkones (gvidata de Zbigniew Galor). Bedaurindas, ke la diskuto en Libera Folio dauxras kun la nekompetentaj atakoj de Andreas Kunzli.
Mi certas, ke cxiuj havas bonajn intencojn kaj la saman cxefan celon: antauxenigi la aferon de Esperanto. Tamen en ekstera agado necesas interkonsento, disdivido de la taskoj laux kompetentoj, ja kontrauxaj agadoj ne povas esti farataj en la nomo de la samaj esperantistoj, tio povas ecx malutili.
Tion, kion mi diras, ne fontas el konflikto, en konvena momento mi kunlaboras kun ambaux flankoj. Mi estas dankema, ke mi povas regule sendi prelegantojn kaj studentojn de la Interlingvistikaj Studoj al Malbork, kie ili bonfartis dank'al la prizorgo de Eduardo. Mi altetaksas la arangxon de podiaj diskutoj dum Ekonomia Forumo far Halina (kie mi partoprenis dufoje).
Landa asocio iusence reprezentas la esperantistojn de la lando, kvankam nuntempe ne nur LA-j ekzistas. Mi ne scias, cxu la Inicia Grupo Esperanto por EU estas oficiale registrita kaj kiom da membroj gxi havas. Videdeble 4 homoj agadas: E. Kozyra, S. Rynduch, K. Krzyzak, Witucki. Kiujn ili reprezentas, kiam ili aperas en la nomo de esperantistoj? Speciale interesa estas la rolo de Eduardo Kozyra, vicprezidanto de PEA, kiu reprezentas ne PEA, sed IGEEU. Tiaj aferoj en la ekstera mondo ne rajtus okazi.
Halina pripensinte kaj singarde aliras la aferojn kaj atingas sukcesojn. Temas ekz. pri la antauxe menciita EF en Krynica, pri la instruprojekto por la "triaagxuloj", kiun financis la EU-a Gruntwig-fondajxo.
La leteroj sub la respondeco de IGEEU, kvankam fontas el la deziro de ni cxiuj vidi progresi e-on, taktike, stile ne estas konvenaj. Ili atakas la adresatojn pro ilia ignoro de la gxusta solvo de lingva problemo, kiun ni esperantistoj bone konas. Bedauxrinde tio estas ofta eraro de esperantistoj. Tamen atakante kaj postulante ne eblas multe atingi en la vivo.
La nuna kampanjo por la enkonduko de e-o en polajn lernejojn strategie estas malkonvena, bedauxrinde senbaza. Ni vidu! En bona kazo la petskribo fine atingos la ministron pri edukado. Li petos informojn el la ministerio: Kiom da instruistoj de esperanto ni havas? Cxu ekzistas lernolibroj? ktp. Post negativa respondo, revenos letero de li kun gxentila bedauxro, ke la realaj kondicxoj ne favoras la enkondukon.
Antaux ol ion proponi, ni devas konsciigxi pri la realo! Se polaj esperantistoj mem ne volas profesie instrui esperanton, kial eblas atendi tion de ne-esperantistoj?!
La realecon de ne-interesigxo de polaj e-istoj pri profesiigxo kaj akiro de iu diplomo pri instruado de e-o pruvas ne nur la neinteresigxo pri la 3-jaraj Interlingvistikaj Studoj kun fina UAM-diplomo (en la lasta grupo ne estas poloj), sed ankaux la sporada partopreno en la unujara instruista trejnado de UAM-ILEI (en 2008 neniu aligxis, 2009: 1, 2010: 2 - cxi lasta dank'al la stipendio de PEA).
La lerneja instruado de e-o apartenas al la kompetento de ILEI. La pola sekcio de ILEI rajtus kaj devus en tiu tereno komenci pasxojn: ellaborigi lernolibrojn por gelernantoj, aperigi la jam ellaboritan, instigi siajn membrojn akiri kvalifikon... kaj post iom da rezultoj kontakti la ministerion pri edukado sendante bone bazitan leteron.
Cxiu-kaze la rajto instrui e-on en bazlernejoj, en si mem ne suficxas por atingi vastaskalan instruadon - pro multaj aliaj faktroroj. Suficxas kontroli la liston de bazlernejoj, kie e-o estas instruata en Hungario (egalite.freeweb.hu/listo/bazgradaj.doc) - pri kiu Esperantio tiel fieras!
En marto mi akceptis la inviton de IGEEU renkontigxi kun la vicprezidanto de la Pola Parlamento (la intertempe mortintan Szmajdzinski) pro miaj kono kaj praktika sperto de e-instruado en Hungario. Tiam mi sukcesis moderigi iujn ne-pripensitajn, idealismajn proponojn. Pliajn ne-pripensitajn iniciatojn mi ne subtenas.
Dezirante pacon inter la agantoj kaj solvon surbaze de reala kompreno de la situacio
Ilona Koutny
P.S. Zbigniew Galor plene konsentas kun mia opinio.
Aldono poste:
Mi jxus legis la leteron de Kunzli al la pola prezidanto. Ni estas sxokitaj.
Bedauxrinde, momente la efektiva frukto de IGEEU estas la feroca atakserio
de Kunzli, kiu multe malutilos al la pola e-movado. Ne sxtatestroj devas
solvi la internajn problemojn de diversaj movadoj!
Tiu letero ilustros, ke esperantistoj inter si mem ne harmonias. Kiel ili
povus doni al la mondo ilon por interkomprenigxo :-) :-(
Kiu profitas tiu subtenas
Se vi sincere volus pacigxon kaj bonon de Esperanto, vi kun la edzo havis eblecon klarigi tion al s-ino Komar por ne fari tiun teatrajxon dum Arkones publike kaj ankoraux kun eksterlandaj gastoj. Tio montris jam vian diplimatian pasxon.
Ni tamen ecx post la "interparolo", kie plej parte uzis la tempon s-ino Komar esprimis eblecon de pacigxo, se ni ne estos atakaj. Prezidantino ne vidis tiun bezonon.
Tio ne suficxis, sxi skribis litanion en Libera Folio kio dokumentis sxian inteligentecon. Do, ne miru, ke "kiu semas venton rikoltos sxtormon"! Cxu sxi pensis, ke se parolos granda prezidantino aliaj silentos? Sxi ne estas partia sekretario kaj ni vivas en demokratio. Sxi ne rajtas malpermesi al nia grupo skribi , paroli, agi. Sxi koncetrigxu pri agado en PEA, kie sxi tute agas ne laux statuto kaj kiu helpas kaj subtenas estas ankaux morale kulpa.
Ni tamen ne malhelpis sxin en sxia agado kaj kaj sxi respektu nian agadon, kiun sxi kaj vi ne povas kompreni.
Pri plej granda diferenco cxu ni unue eduku instruistojn aux arangxu legxan fudamenton mi jam skribis, sed nek vi ne sxi komprenas. Kiom da insrtuistoj vi edukis por polaj lernejoj en lastaj jaroj? kiom da lernolibroj vi eldonis?
Certe suficxas unu mano! Vi kaj S-ino Komar plendas , ke neniu volas instruistigxi. Estas tute klare. Por kio? Cxu estas perspektivo? Nur kiam estos konvena legxo, ke Esperanto estas samgrade kiel alia fremda lingvo ili rajtos instrui kaj salajri por havi cxiutagan panon.
Neniu diras, ke tuj cxiuj lernejoj enkondukos Esperanton. Sxtata dokumento,
financado kaj fine vivo mem decidus kiel rapide disvolvigxus.
Pri ne pripensita ideo cxe v-marsxalo Szmajdzinski,vi scias, ke ke ne estis nia ideo kaj kritiku personon, kiu volis sxin prezenti. Mi klarigis al vi kaj tamen vi ne skribas.
Finfine ni devos konstati, ke ni ne sercxu truojn en la tuajxo, sed almenaux ne malhelpu unu la alian en la agado. La vivo decidu kiu vojo estas gxusta.
Unu jam estas certa, nia kelkpersona grupo aperigis pli da artikolojn ol sxi en tuta periodo kaj akiris pli da rezultoj sen mono ol tuta PEA en tiu tempo kun mono.
Ni estas trista, ke ni devas perdi tempon por defendado, tamen ni devus danki , cxar sxi diskonigis nian laboron kaj ni laste akiris novajn gravajn membrojn.
primitiva finvenkismo
ankaŭ mi estas finvenkisto, tamen traleginte multajn viajn komentojn kaj opiniojn, mi konkludas, ke vi agas laŭ la tradicia desupra metodo, kiu en la pasinta 120 jaroj fiaskadis.
Ĝuste via kerna aserto miaopinie estas malĝusta: Sen profesiiĝo de la E-istaro, al kio apartenas interalie instruistoj kaj instruiloj, neniu serioze konsideros la enkondukon de E-o eĉ en iun niĉeton. Kaj ankaŭ nun estas certe sufiĉaj fervoraj junaj E-istoj, kiuj ankaŭ sen certa estonteco ekprofesiiĝus pri E-a instruado, se oni pli subtenus ilin. Prefere agu tiel.
Krome, dissendado de leteroj al respondeculoj ne helpas, sed eĉ malhelpas la aferon, ĉar ili jam ricevas multe da leteroj ne volas esti ĝenataj per nerealigeblaj postuloj.
Pola hejma milito
Cxar sxi tamen perdas kredemon enlande sercxas apogantojn eksterlande, kiuj eble ne komprenas la tutan problemon. (ecx enlande apenaux iu konas detale kaj se oni ne povas detale koni, ne eblas jugxi). Por cxion kompreni, mi proponis en Poznan , ke cxiu flanko aperigu korespondajxojn. Certe ili montrus, ke ni estis atakataj kaj ordonoj de S-ino Komar estis tute ne demokrataj.
Por publiko, eble estus utile klarigi kiel ekestis la milito.Por tion kompreni oni devus studi historion de PEA almenaux de pasintaj 20 jaroj.
Fakto estas, ke la stato estas vere kompatinda. En Pollando ekzistas nun krom PEA multaj aliaj organizoj, grupetoj sendepende agantaj.PEA kaj precipe s-ino Komar uzurpas rajton paroli, kiel cxies reprezentanto, plej volonte tute neniun demandante.
Problemo gxenerale estas,ke sxi, kiel persone diris al mi en Poznan, ni devas kompreni, ke la angla venkis kaj ni devas agnoski, konsenti kun la fakto. Jam tio montras, ke sxi rezignas kaj ne povas esti gvitantino de PEA. Generalo, kiu tion agnoskas estas malliberigita. Kiu tion akceptas iru en malliberejon.
Mi mem kaj nia grupo historie spertitaj, estas konvinkitaj, ke pri tia lingva venko kelkaj asertis jam dum tempo de Napoleon, dum tempo de Hitler, dum tempo de Stalin kaj ecx estis kunlaborantoj.Cxio estas nur tempe aktuala, kaj tio devus al ni doni ion por pensi. NENIU LINGVO NACIA POVAS ESTI DAUXRE INTERNACIA! Se vi vere deziras estonton de EU tion ni devas prikonsideri.
Neniu postulas, ke ni volas devigi, ke cxiuj tuj akceptu Esperanton. Traktu kaj donu al gxi la saman rajton kiel cxiu alia linvo kaj la vivo mem decidos!
Se ni ne sxangxos legxon, vi sensence klopodas pri E-instuistoj. Unue ni devas doni al ili perspektivon, ke ili rajtos instrui en lernejoj kaj perlabori sian cxiutagan panon.Tiam ankaux ILEI ne havos problemon.Konvena legxo kaj financado cxion regulos.
Cxi tie estas unu el plej grandaj niaj diferencoj en cxi milito.Por enkonduki en la lernejojn ni faris nian lastan iniciaton kolekti 100 mil da subskribojn, kio povus esti devo pritrakti en la SEJMO. Bedauxrinde s-ino Komar ne subskribis! Do,tio estas suspektinda, cxar mi ne imagas, ke fervora esperantisto ne dezirus tion.
Ni estis kritikataj pri nia politika agado pri intenco oficialigi EDE en Pollando, sed mi gxojas, ke almenaux tion sxi nun akceptas.
S-ino Komar devas kompreni, ke ni estas liberaj homoj, vivantaj en demokratio kaj rajtas skribi kion ni volas al kiu ni volas kaj respondas kion ni faras.
Politikistoj, kiuj volas nin renkonti okazas digne kaj diplomatie en oficejo kaj ne sur strate, kiel tio faris s-ino Komar kun komisaro Lewandowski.
Mi opinias, ke tiu temo estos multe komentita kaj fine portos fruktojn.
Sincere Stanislavo Rynduch - dumviva membro de PEA, membro de EDE,UEA kaj ano de Iniciata Grupo "Esperanto por EU"