Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? / Demandoj pro la lasta Malferma Tago (11-2015) en Roterdamo

Demandoj pro la lasta Malferma Tago (11-2015) en Roterdamo

de Johan Derks Laste modifita: 2015-12-06 18:18
Recenzo/komento al la paroladoj “Osmo Buller respondas” kaj la parolado de Humphrey Tonkin pri la novaj celoj de UNoj por daŭripova evoluo. Tonkin flankenlasas la lingvokomunikan problemon, sed ne klaras, kiel Esperanto povas kontribui al pli bona "aŭskultado" de la suferanta homaro fare de UNoj. Osmo Buller donas, komentante al la neceso skurĝi la komitatanojn al voĉdonado, forte kontesteblan prezenton de la roloj de Komitato kaj Estraro laŭ la statuto.

Ĉirkaŭ 70 esperantistoj ĉeestis la novembran Malferman Tagon de la Centra Oficejo, kiu estis markita pro la baldaŭa emeritiĝo de Osmo Buller kiel Ĝenerala Direktoro.

Du programeroj vekis mian specialan atenton: tiu titolita “Osmo Buller respondas” kaj la parolado de Humphrey Tonkin pri la novaj celoj de UNoj por daŭripova evoluo[1]. La ĉiam sistema informparolado de Tonkin lasis min kun kelkaj demandoj.

Baldaŭ la 76-jaraĝa profesoro definitive emeritiĝos kaj tiam li esperas dediĉi pli da tempo al klopodo agordi, kun sia teamo de kunlaborantoj kiuj plenumas la konsultajn rilatojn kun Unesko, la dek sep novajn celojn (vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Celoj_por_Daŭripova_Evoluigo aŭ revuon Esperanto febr/mart/apr 2014 kaj sept 2015) al la solvo de la lingva problemo.

Tonkin skizis, ke la lingva problemo en sia malnova formo devas esti konsiderata kiel “solvita”, ĉar ĉiuj oficistoj kaj reprezentantoj de ŝtatoj-membroj flue parolas la anglan kaj fieras pro tio, sed forgesas ke li pro sialingva ĉirkaŭaĵo malhavas la rektajn informojn el ne-anglalingvaj medioj. Tiu unuflankeco kondukas al ĝenerala diskriminacio de la voĉoj de ne-anglalingvanoj. Do la lingva problemo ne ekzistas plu pri parolado, sed pri aŭskultado. Vere interesa observo!

Do “la lingvo kiu serĉas problemon” (esprimo de HT) nun trovis tiun problemon en la manko je alireblo de UNoj kaj ĝiaj organizoj por aŭskulti la ne-anglalingvan mondon kaj transformi la aŭditaĵon ĉe la plenumado de la celoj por daŭripova evoluo.

Kiel solvi tiun problemon de diskriminacio? Ne per protestoj ĉe UNoj, sed per propono de senkondiĉa kontribuado al la celoj, preterire rimarkigante al la programestroj pri la mankoj je aŭskultipovo de la UNo-sistemo.

Tiu analizo levas plurajn demandojn:

  1. Ĉu la solvo de la komunika problemo en la sino de UNoj implicas ke ne havas sencon jam plu atentigi pri la komunika problemo sur la popolamasa nivelo, specife pri tiu inter malsamaj kulturkomunumoj, kiuj dense kunloĝas? Pli specife: Ĉu laŭ la E-gvidantoj la plenumado de la Zamenhofa celo de interkompreno inter la popoloj estu lasata al la antaŭenigantoj de la angla lingvo (kiel asertas ekzemple Philippe Van Parijs)?
  2. Ĉu Humphrey Tonkin kaj lia teamo jam havas klaran bildon en kiu maniero esperantistoj povas kontribui al tiuj celoj kiuj en sia plenumiĝo postulas specifan aŭskultipovon?
    Aŭ ĉu tiu propono de kontribuado al la celoj de UNoj estas maniero por kaŝi nian veran intencon daŭrigi la lobiadon por Esperanto kiel Internacia Lingvo (ekz. por enkonduki ĝin en la edukadan sistemon[2])? Alivorte ĉu la gvidantoj de la E-movado pretas lasi sian pretendon ke ili iam povos konvinki la potencojn en la mondo sur la terenoj de scienca kaj ekonomia evoluoj kaj terstrategia politiko[3] pri la utilo de Esperanto por la ĝenerala bono?
  3. Prave Michaela Lipari kaj Barbara Pietrzak petis Tonkin pri konkretigo de lia ankoraŭ svaga strategio en projekton aŭ gvidliniojn por la landaj asocioj. Ĉar analizo en tiu formo estas komprenebla nur desupre kaj ne povas inspiri esperantistojn ĉe la bazo, kiuj uzas Esperanton nur kiel komunikilon, parolilon, ne aŭskultilon.

El la programero “Osmo Buller respondas” mirigis min iuj demandoj kaj unu respondo.
La Ĝenerala Direktoro atentokapte kaj sprite rakontis pri sia unua Universala Kongreso, kie li ricevis modestan taskon kiel gardisto kaj ĉiĉerono de ekspozicio pri Esperanto por la ĝenerala publiko kaj pri sia nervostreĉa renkontiĝo kun Ivo Lapenna.

Post tio venis demando de Humphrey Tonkin, pri tio kion Buller konsilas al sia postsekvontino en la posteno de direktoro. La respondo estis resumebla en du vortoj: “pacienco kaj afablo”.

Alia demando estis: “Kiel vi klarigas, ke la akcepto kaj ekfunkciigo de perreta voĉdonado ekde la momento en 2009, kiam unua komitatano komencis insisti pri la graveco de tia sistemo por vigligi kaj demokratiigi la Komitaton?
Buller donis diversajn kialojn, kiuj entenis interalie jenajn asertojn:

  1. Jam en 2009 perreta voĉdonado estis ebla. (Se mi estus sciinta tion …………………….., JD)
  2. En mia funkcio de Ĝenerala Direktoro mi lasu la respondon al via demando al la hodiaŭa kaj antaŭa estraroj. (Tiuj certe ne publike konfesos sian kontraŭstaradon, JD)
  3. Mi timas kaj timis, ke sistemo de perreta voĉdonado donos instigon al misuzado por decidi pri malgravaj aferoj. (Konsekvence la influo de la Komitato dependas de propra aktiveco, JD)
  4. Statute la Komitato nur decidas pri la granda linio de gvidado de la Asocio. Pro tio sistemo de perreta voĉdonado ne estas necesa.
    (Estas ĝuste ke laŭ artikolo 29 de la Statuto la Komitato decidas pri ĉiuj gravaj aferoj, sed aldone “Al la Komitato apartenas ĉiuj kompetentecoj en la Asocio, kiuj ne estas rezervitaj, laŭ la leĝoj aŭ la Statuto, al aliaj instancoj.”
    Kio restas estas skribita en artikolo 33, kiu komencas per

La Estraro estas respondeca al la Komitato. Ĝi

  1. a. respondecas, sub gvido de la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de la Asocio;
  2. b. plenumas la decidojn de la Komitato;

Do pri ĉio, kion la Komitato opinias sufiĉe grava, ĝi povas voĉdoni, aŭ ĉu mi eraras?, JD)

  1. La pasinta eksperimentado pri perreta voĉdonado pruvas la ĝenerale malaltan nivelon de la partoprenemo de komitatanoj en la opiniformado. La komitatanoj devis esti skurĝataj  (de Francesco Maŭrelli kaj Martin Schaeffer, JD) al voĉdonado. Tial ne ekzistis emo ĉe la estraro engaĝi la Komitaton en la decidoprocezo.)
    (Pri tiu argumento mi ekde 2009 faris renversitan aserton: La malaktivecon de komitatanoj grandparte kaŭzas la fakto, ke la estraro lasis al ĝi tre malmulte por decidi., JD)

Ni esperu, ke iam la Estraro, la Ĝenerala Direktoro kaj la landaj asocioj prenu la oficon de komitataneco pli serioze. Aŭ oni radikale ŝanĝu la strukturon de UEA, kiu herediĝas de la Interkonsento de Kolonjo el 1933.



[1] “UNo sur la sojlo de nova epoko”

[2] Ĉar eĉ celo 4, “Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon ….”, ne montras al egalaj rajtoj pri elektado de lingvolernado kaj instrulingvo. Vidu la sep subcelojn videblajn en https://drive.google.com/open?id=0B73gFFtIyHmETkhVQjBrbTZuSjA

[3] Mi mencias tiujn tri terenojn, ĉar ili historie pruveble difinas kiuj estas la dominaj lingvoj en la mondo. Se la savo de la tero pro klimatŝanĝiĝo nur ekinteresas la potencojn pro ekokazado de klimatrilataj katastrofoj nur, kiuj lingvorilataj katastrofoj devos okazi por mobilizi la reprezentantojn en Uno-organizaĵoj por adopti Esperanton kiel “aŭskultilon”?