Derks, tria aspiranto por B-kandidateco, kiu rezignas pri ĝi.
Konsekvence Emilio Cid kaj kvin (eks)estraranoj okupos la ses lokojn, sen balotoj.
Antaŭ tri semajnoj la Centra Oficejo publikigis, ke estos ok kandidatoj por B-komitataneco por ses postemoj: Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Johan Derks (Serbio), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Roy McCoy (Nederlando), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio).
Fakte ili devus esti naŭ, ĉar Bert Schumann sendis sian registritan leteron kun dudeko da subtenantoj ĝustatempe al la Centra Oficejo kaj ĝi atingis tion je la 2a de marto. Ĉar la statuto parolas pri “livero” de la kandidatigo, ne pri “alveno” al la CO, li povus esti la naŭa kandidato.
Intertempe mi estis informita – sed mirinde neniu instanco aŭ revuo publikigis tion – ke Bert Schumann pro personaj kialoj ne volis peti validigon de sia proponiĝo kaj Roy McCoy rezignis de sia kandidateco, ĉar esence mi ne volus venki iun ajn el la jamaj komitatanoj kandidatiĝintaj.
En Libera Folio Gbeglo Koffi rimarkigis, ke laŭ li jenaj kandidatoj estos elektitaj: Emílio Cid, Fettes, Gutierrez, McGill, Pietrzak kaj Vergara, ĉar la CO de UEA estas laboratorio, kie oni testas ĉion, kio iru la vojon strekitan de la moŝtuloj de UEA. Roy kaj Johan tute ne kongruas kun la vojo. Laŭ tio kio koncernas min, GK pravas. Legu sub punkto tri, kial.
Giorgio Silfer en La Balta Ondo esprimis sin en simila vejno: Por ses postenoj ok kandidatoj, el kiuj kvin (eks)estraranoj kaj du eksdungitoj. Kaj neniu sub la kvindeka aĝ-jaro.
Magra rikolto por asocio kun pli ol kvin mil membroj.
En 2013 ankaŭ estis sep kandidatoj: Fettes, MacGill, Vergara, Pietrzak, Wandel, Keefe kaj mi.
Nur Keefe kaj mi neniam estis estraranoj. Ĉiuj eks-estraranoj estis elektitaj plus Dennis Keefe.
Ĉu samo okazos nun?
Por 2016-2019 pro resto de nur sep kandidatoj el origine naŭ leviĝis al mi la demando, kio estos por UEA kaj mi la utilo prezenti min en kampanjo kiel la plej bonan alternativon.
- Ankaŭ nun inter la ses konkurencantoj estas kvin eks-estraranoj plus unu “novulo”: Emilio Cid. Pri la Brazila kandidato mi havas la impreson de juneco, trankvilo kaj ekspertizo pri raj aferoj kio faros lin pli bona B-komitatano ol mi.
- Inter la aliaj kandidatoj estas du, kiujn mi volontege venkus: Fettes kaj Pietrzak, sed estraranoj havas elofice popularecon, kio estas tre malfacile superebla. Krome multaj UEA-membroj kaj ĵurmalistoj konsideras la B-balotojn kiel teston por la taŭgeco por posteno en la elektota estraro. Tio kaŭzas, ke malmultaj membroj ŝatas akcepti la rolon de batalanto por B-komitataneco.
Se estus dudek B-postenoj kaj kvin (eks)estraranoj, kiuj aspiras tian postenon, verŝajne multe pli da membroj anoncus sin. - Iuj diros: Sed se tiuj ses personoj aŭtomate ricevos sian postenon, nenio pli restos el la tiel nomata demokratieco de UEA. Ili pravas. Mi diras:
Se mi estus konvinkita, ke la kvin estraranoj (kune kun tiuj kiuj ne bezonas B-komitatanecon por eniri denove la estraron: Schäffer kaj Lee [Li], kaj eble Keller) reformos UEA-n, tiel ke
- ĝi investos la plej multe da mono kaj energio en sian unuan – el kvar – statutaj celoj: disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto,
- la Elekta Komisiono estos nuligita,
- la proporcio de B-komitatanoj rilate al A-komitatanoj estos draste plialtigita,
- la artikoloj 29 kaj 33 el la Statuto, kiuj priskribas la rolon de la Komitato kaj la Estraro estos ŝanĝitaj tiel ke ili eksplicite priskribas la superecon de la Komitato super la Estraro, interalie per provizo, ke la sesioj estos estrataj de sendependa de la Estraro oficialulo,
- la diversaj necesaĵoj por reformo de UEA estos - se estas antaŭvideble, ke por tio ne estos tempo en Nitra - submetitaj por perreta voĉdonado de la Komitato,
- en Nitra estos preparita por kunmetado kompleta propono por ŝanĝo de la Statuto
(pri tio estis skizite de Stefan MacGill, ke pro la multaj interkonsultiĝoj kaj proceduroj oni bezonos maksimume tri jarojn. Tio verŝajne signifas, ke la Estraro daŭre rifuzos eluzi la eblecojn submeti la necesajn reformproponojn al la komitatanoj per perreta voĉdonado, ĝuste kiel la nuna kaj antaŭa Estraroj jam rifuzis tion dum la lastaj kvin jaroj,
mi kun entuziasmo enirus la elektobatalon kun miaj konkurencantoj kaj atendus mian malgajnon.
4. Por doni tiun ŝajnecon de demokratieco UEA devas elspezi kelkajn milojn da eŭroj, dum – vide al la ĉi-supraj konsideroj – tio ne havos iun specilan pozitivan efikon.
Kontraŭe, mia rezigno akcepti la B-komitatanecon substrekas la fiaskon de la mastrumado de la nuna kaj antaŭa Estraroj, la neplenumiĝon de la prioritatoj de la Strategia Plano redaktita sub respondeco de Mark Fettes (legu http://www.liberafolio.org/2015/uea-forgesis-sian-strategian-laborplanon) kaj la efektivan morton de la hodiaŭa Statuto (pri kiu ekzistas paranoja timo, ke ĝi kontraŭstarus ignoron de iuj el la formalaj reguloj, se tio estus necesa por atingi pli efikan funkciadon de la asocio kaj ĉiuj komitatanoj komprenus tiun necesecon).
Tio ne estas la celo de mia rezigno, sed per ĝi mi esperas atingi plivigligon de membroj kaj komitatanoj cele al reformado de Universala Esperanto-Asocio.
Johan Derks
UEA havas du partojn - la Centran Oficejon, kiu kerne estas entrepreno en formo de asocio. La klientoj por jarlibro, gvidlibro kaj revuo (plejparte) nomiĝas 'membroj', sed en la praktiko ne estas granda diferenco al normalaj klientoj: Ili pagas por ricevi siajn varojn kaj servojn - kaj estas oficistoj, kiuj zorgas pri la estigo de tiuj produktoj. La influo de la "membroj" al la fakta aktivado de la CO estas minimuma - kaj por certigi tion, la individuaj membroj havas nur ses reprezentantojn en komitato de kvindeko da homoj.
La alia parto de UEA estas komitato kaj estraro. Ili rajtas iom ludi la rolon de reprezentantoj de la Esperanto-movado (aŭ -komunumo). En la praktiko ili estas relative sendentaj tigroj, ĉar pri mono kaj dungitoj ili apenaŭ disponas.
La estraranoj rajtas labori por Esperanto en la nomo de UEA - tre simile kiel ili rajtus labori por Esperanto _sen_ la nomo de UEA; la diferenco apenaŭ estas perceptebla. Kaj pri la graveco de la laboro de tiu sepo da UEA-estraranoj kompare kun la amasego da laboro de la miloj da Esperanto-volontuloj kaj -aktivuloj ekster la supera UEA-nivelo eble vi mem povas juĝi.
La rolo de la komitatanoj estas kunsidi, debati kaj voĉdoni. Mi iam estis komitatano - mi neniel havis la impreson, ke el tiu rondo venas gravaj novaj impulsoj. Oni ŝajne plejparte fariĝas reprezentanto de Landa Asocio en la UEA-komitato, ĉar oni estas regula partoprenanto de kongreso. Do oni sidas tie, ĉar la Landa Asocio membras ĉe UEA kaj sekve decas, ke reprezentanto ĉeestu en la komitato. Ĉu multaj el la komitatanoj estas interesitaj pri la estrara laboro? Ĉu ili havas ideojn kaj planon, kiel progresigi Esperanton? Ĉu ili entuziasme engaĝiĝas por antaŭenigi Esperanton kaj disvastigi la lingvon? Nu, kara Johan, vi eble povas juĝi pri la nuna stato...
La fama unua celo en la statuto de UEA envenis en la statuton nur en 1920 - laŭ mia supozo ĉefe por ke kelkaj UEA-uloj povu okupiĝi pri Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj. Kun la origina statuto de 1908 tio ŝajne ne eblis. Tiu celo plu havas sian utilon - ankaŭ nun oni povas surbaze de tiu celo reprezenti UEA-on ĉe UN kaj UNESKO... Tio estas certa alloga, prestiĝa kaj interesa tasko - sed, mi supozas, ĝi apenaŭ kontribuas al la fakta progreso de Esperanto. Tiu dependas ĉefe de la uzateco de Esperanto, de la jara nombro de Esperanto-uzohoroj - kaj tio siavice dependas de la nombro de Esperanto-lernantoj kaj -parolantoj, de la renkontiĝoj kaj libroj kaj kantoj kaj filmetoj kaj retaj tekstoj ktp.
Por disvastigi Esperanton necesas okupiĝi pri informado kaj varbado kaj instruado kaj aplikado. En ĉiuj tiuj kampoj UEA iom aktivas kaj tio certe estas tre meritplena agado. Sed, kiel tre multaj homoj sentas kaj kiel la nombroj montras: Tiu agado de UEA eble kontribuis al la proksimuma tenado de la nombro de jamaj parolantoj, sed ĝi ne sukcesis levi la nombron.
Oni povas demandi sin, kial UEA dum la pasintaj jardekoj ne pli forte okupiĝis pri efika agado por la vera disvastigo de la uzado de Esperanto. Mi havas la impreson, ke la respondo estas ekonomia. Kostas multe da laboro krei unu plian veran Esperanto-parolanton - eble necesas varbi centon da Esperanto-eklernantoj, eble por tio necesas plurfoje informi dekmilon aŭ pli da homoj. Kaj la efiko? Nu, eble la nova Esperanto-parolanto fariĝos membro de UEA - eble ne...
Ekonomie la varbado de novaj Esperanto-parolantoj ne havas sencon por la entrepreneca flanko de UEA - tro multekoste, tro malmulta rezulto en la kaso. La ekonomio diktas, ke UEA koncentru sin pri tiuj homoj, kiuj jam parolas Esperanton. La varbadon de novaj Esperanto-parolantoj UEA do lasas al la volontuloj, kiuj aktivas en sia libertempo sen postuli plian kompenson ol la ĝojon pri la atingita rezulto, pri la varbita rondo de novaj ekparolantoj. La varbado de novaj Esperanto-parolantoj, la disvastigado de Esperanto estas ekster la logiko de UEA, kiu kerne estas entrepreneca organizaĵo (egale, ĉu ĝi nomiĝas "asocio"). Tial ne havas sencon postuli tion de UEA - oni postuladas tion ekde multaj jardekoj kaj ne videblas ŝanĝo. La ekonomiaj kondiĉoj estas pli fortaj ol ĉiu plej bona volo.
Se oni do volas efektive "disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto", kiel formulas la statuto de UEA kiel la unuan celon, oni prefere klopodu pri tio ekster la oficialaj rondoj de UEA. Tion fakte homoj faras jam ekde multaj jardekoj - kaj tio tute bone funkcias. Homoj verkas kantojn kaj librojn, ili kreas tekstojn kaj filmetojn, vortarojn kaj vikipediajn artikolojn, ili organizas kunvenojn kaj renkontiĝojn. La aktivuloj instruas Esperanton surloke, per retmesaĝoj kaj per retejoj. Aliaj aktivas pri amaskomunikilaj rilatoj. Ĉio ĉi kune zorgas pri tio, ke Esperantujo kreskas ekde multaj jardekoj. Tiujn belajn strukturojn oni ne ĝenu - UEA ŝajne ne necesas por tio kaj tio ankaŭ ne estas la kompetenteco-kampo de la UEA-funkciuloj.
Esence UEA estas organiza strukturo por funkciigi la Centran Oficejon kun siaj servoj kaj produktoj. Aldone la strukturo liveras kelkajn postenojn kaj la postenuloj povas iom subteni la progreson de Esperanto. La granda plejmulto de la progresiga laboro por Esperanto okazas ekster tiuj rondoj. Verŝajne ne indas tion ŝanĝi.