Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? / Pri urĝokonscieco kaj konservativeco de A-komitatanoj

Pri urĝokonscieco kaj konservativeco de A-komitatanoj

de Johan Derks Laste modifita: 2012-08-13 11:00
Raporto pri la enketo inter A-komitatanoj en Hanojo pri ilia maniero kaj jaro de enposteniĝo kaj ilia opinio pri la urĝeco de enkonduko de perreta voĉdonado
En Libera Folio mi raportis pri la unua kunsido de la Komitato, sabate la 28an de julio, uzante la esprimon "eniras la taskaron de la estraro". Tiu esprimo, devena el debato de Francesco Maurelli kun la Estraro, estas eŭfemismo por tio, ke se iu decido de la Komitato ne plaĉas al la Estraro, ĝi lasas ĝin ŝvebi kaj (mis)uzas plej diversajn argumentojn por klarigi, ke la realigeblo apartenas al la futuro. Tio kompreneble eblas nur tiam, se la Komitato neglektas ligi la realigadon de la decidita dispono al ultima (= netranspaŝenda) dato kaj tio okazas (tro) ofte. Tio okazis pri la decido ebligi la realigadon de perinterreta voĉdonado, decidita en 2010 kaj ĉiam neplenumita, kvankam en tiu periodo de du jaroj ĝi estis enkondukita tute kontentige en pluraj esperantaj fakaj kaj landaj asocioj (en ILEI eĉ en Komitato de pli ol 36 membroj). Nur vidu ekzemple la atestojn pri tio de Francesco Maurelli kaj Stefan MacGill en la komitata retdiskutlisto.
 
Ĉu la ellaso de dato el la decido en Havano estis intenca, ĉar tie jam oni opiniis ke la realigado devas esti parto de strukturŝanĝo de UEA kiu postulas plurajn jarojn, aŭ neglekteca, nun ne estas pritraktenda (vidu pri tio mian "gvidilon por komitatanoj 2011"). La plej grava demando en la enketo, kiun mi faris en Hanojo ĉe la A-komitatanoj tie ĉeestaj estis:
 
Ĉu vi opinias, ke la Estraro realigu tiun eblecon (de perreta voĉdonado, JD) 
(a) devigante sin antaŭ la Komitato ke ĉiuj decidoj kiuj apartenas al la kompetenteco de la Komitato … plej laste ekde januaro 2013a … estos submetataj al perreta voĉdonado? 
(b) subordigante ĝin al la realigo de la laboro de la Strategia Komisiono, kio konkrete signifas: post plurjara preparado de statutŝanĝo rilate la strukturon de UEA?
 
Sep el dek ok responduloj respondis, ke plej laste ekde januaro 2013a, ok ke tio dependas de la laboro de la Strategia Komisiono kaj tri ne respondis al tiu demando. (Dek du komitatanoj respondis al neniu demando, ĉar inter la 36 kunsidintoj laŭtakse 30 estis komitatanoj A.) La proporcio sep kontraŭ ok, el populacio de 30, signifas, ke la tendaroj, se oni povas tiel polusigi la opiniojn en la Komitato pri tuja kaj pri prokrastita plenumado de elektronika voĉdonado, verŝajne havas pli-malpli egalnombrajn anarojn. (Tamen en la sama kunsido kie mi enketis, estis aprobita per larĝa plimulto propono de Mireille Grosjean, ke la Estraro devos prezenti la realigeblecojn de perreta voĉdonado al la Komitato antaŭ la fino de ĉi-tiu jaro.)
 
Kiujn aliajn konkludojn mi povis tiri el la enketeto? Unue rimarkiĝas, ke neniu opiniis, ke la decido el 2010 ebligi perretan voĉdonadon estis malbona decido. Unu enketito ne respondis la demandon, ĉar "ŝi ne estis tie". Ĉu, laŭ iu karakterizo, estis diferenco inter la grupo de komitatanoj A, kiuj akceptis prokrastiĝon kaj tiuj kiuj deziris rapidan ebligadon? Jes, atentokaptis la fakton, ke el kvin reprezentantoj de fakaj asocioj nur unu estis prokrastemulo, dum el dek reprezentantoj de landaj asocioj sep estis prokrastemuloj. Klara indiko, ke la sinteno aŭ sperto pri perreta voĉdonado de membroj de fakaj asocioj, kun malpli granda reprezenta organo, estas multe pli pozitiva. La pli granda konservativeco de reprezentantoj de landaj asocioj ankoraŭ pli reliefiĝis, se distingi inter kontinentoj: ses el sep eŭropaj reprezentantoj (Aŭstralio estis kulture alnombrita al Eŭropo) estis prokrastemuloj kaj nur unu el tri ekstereŭropaj reprezentantoj. La aliaj estis senprokrastemuloj.
 
Fine mi demandis min, ĉu la servodaŭro en (anstataŭa) A-komitataneco havis iun influon al la opinio pri la urĝeco de ebligado de elektronika voĉdonado. Povus esti, ke iomete, ĉar la mediano de la grupoj de prokrastemuloj (8) kaj senprokrastemuloj (7) estis respektive 2010 kaj 2012. Ĉu la maniero de posten-asignado havis iun signifon? Tri el dek ok responduloj notis, ke ili estas rekte aŭ laŭŝtupe elektitaj. Neniu el ili estis prokrastemulo, sed du el la tri ne respondis la demandon. Ĉu tio pravigas la konkludon, ke elektitoj estas malpli prokrastemaj? Oni ne rajtas aserti tion, ankaŭ ĉar la unu senprokrastemulo estis reprezentanto de faka asocio, do ankaŭ sen elektiteco pro la fakeco de sia asocio jam inkliniĝus al senprokrastemo.
 
La nura firma konkludo el la enketeto estas, ke la reprezentantoj de eŭropaj landaj asocioj estas pli konservativaj rilate realigadon de perreta voĉdonado ol la aliaj. Kiel interpreti tion pli vaste estas neeble decidi. Ĉu tio estas signo de pli granda fido inter ili je la "saĝeco" de estraro? Ĉu ili malpli ol reprezentantoj de fakaj asocioj kaj de ekstereŭropanoj vidas la neceson de moderne komunikipova komitato? Ĉu ili simple estas kontraŭ grandaj ŝanĝoj, ĉar ili ne rigardas, kiel nomumitaj reprezentantoj de landaj asocioj, la modernigon de la monda asocio kiel kernan kondiĉon por haltigo de la ŝrumpado de la movadanaro?