Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / Artfajraĵo de gimnastiko – kaj pensoj pri Esperantujo

Artfajraĵo de gimnastiko – kaj pensoj pri Esperantujo

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2014-02-03 14:24
Fine de decembro 2013 kaj dum januaro 2014 okazis en Germanio turneo de gimnastika prezento "Artfajraĵo de gimnastiko" kun la aldona nomo "Esperanto". La organizantoj priskribas nian lingvon kiel la rekonitan mondlingvon, kiu ligas plej diversajn kulturojn – samkiel gimnastiko. Dum la turneo oni eĉ prezentis la Esperanto-himnon.
Artfajraĵo de gimnastiko – kaj pensoj pri Esperantujo

Aomori Universitato - ritma gimnastiko

Okazis trideko da prezentoj, estis 200.000 spektantoj - vidis la antaŭajn anoncojn kaj la postajn gazetajn raportojn do pluraj milionoj da homoj en Germanio. Ĝuu unu minuton de la prezento sur ilia retejo, por konvinkiĝi, ke jen verŝajne la plej impona flanka prezento de nia lingvo ekde longega tempo.

Elirante de tiu evento mi verkis novjaran saluton 2014. Mi mencias diversajn aliajn amikajn atentigojn pri nia lingvo (BMW/Mini, British-Telecom-kompanio, granda kaj luksa germana hotelo "Esperanto"...) kaj demandas min, kion signifas tiu subteno al nia lingvo. Kaj kion ni faru estonte por ankoraŭ pli disvastigi la mesaĝon pri la ekzisto kaj la ĝua uzado de nia lingvo.

Ja estas iom longa teksto - eble tamen konsideru iom legi en ĝi. Ĉion bonan por 2014, multajn belajn Esperanto-horojn, -tagojn, -jarojn,ĝuu Esperanton! Kaj parolu pri tio...

 

"Artfajraĵo de gimnastiko" - "Esperanto"-turneo 2014 en Germanio
Pensoj pri Esperantujo kaj bondeziroj por 2014

Kiam gazetartikolo komenciĝas per la sekvaj vortoj, ni iom dubas pri la daŭrigo: "Ni estu honestaj. Kial nin interesu Esperanto? La angla kiel mondlingvo, ankaŭ la franca, la rusa kaj la ĉina, eble ankoraŭ la hispana, la portugala, en embaraso la germana. Sed la artefarita lingvo Esperanto? Supozeble ne." Tamen poste tekstas tre afable: "Eble tio ja estas problemo de la tiutempa enkonduko. Se la polo Ludoviko Lejzer Zamenhof en 1887 post la verkado de sia unua broŝuro havus je dispono la samnoman prezenton [la prezenton de gimnastiko, n.d.l.r.], lia koncepto liganta la popolojn spertus kun tre granda probablo pli da akcepto." (En Gießener Anzeiger, 15-a de jan. 2014, Esperanto zeigt Turnen als Weltsprache (Esperanto montras gimnastikon kiel mondan llingvon), de Albert Mehl)

200.000 spektantoj

Fakte la gimnastikaj asocioj en du germanaj landoj (Malsupra Saksio kaj Ŝlesvigo-Holŝtejno) ĉiujare organizas unumonatan turneon tra Germanio kun dekoj da unuopaj programeroj "Artfajraĵo de gimnastiko" ( Feuerwerk der Turnkunst) - laŭ informo la plej sukcesa gimnastiko-prezento en Eŭropo. 200.000 homoj vidis la spektaklon kaj ne povis pretervidi ties titolon kaj mesaĝon pri nia lingvo.

"Esperanto - la mondo parolas unu (korpo)lingvon!"

Ja la ĉi-jaran turneon ili decidis nomi "Esperanto" kaj ili bele vivigis la nomon: En la enkonduko al la prezento prezidantino de gimnastika asocio parolis pri la amike internacia bildo de popola interkompreniĝo - bildo, kiu montras "mondlingvon kiel korpan lingvon" kaj "gimnastikon kiel mondlingvon". Kantistino dum la spektaklo kantas en Esperanto vortojn tre konatajn al ni: "La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian..." Kaj la gazetoj jam de semajnoj ĉe ĉiu prezento mencias Esperanton, ofte kiel la "rekonita internacia mondlingvo" aŭ la "popolojn liganta lingvo", kaj konstatante: "Same kiel la lingvo tiel ligas la gimnastika arto." Aŭ: "Esperanto - la mondo parolas unu (korpo)lingvon!"

Ĝuu la spektaklon dum minuto!

Eble nun haltu kun la legado kaj ĝuu la gimnastikan prezenton dum minuto. Malofte oni povis vidi pli viglan prezenton ligitan al nia lingvo, ĉu ne?

Kial tiom da organizaĵoj subten(et)as Esperanton?

Indas pripensi, kial la gimnastikaj asocioj elektis la nomon "Esperanto" kaj kial TUI, unu el la plej grandaj germanaj turismaj entreprenoj, konsentis subteni spektaklon kun tiu nomo. Kaj kial antaŭ du jaroj la mondkonata aŭto-entrepreno BMW gratulis nome de la aŭtomarko "Mini" al Esperanto okaze de ties 125-jariĝo kaj elstarigis la paralelon inter la internacia disvastiĝo de iliaj aŭtoj kaj de nia lingvo. Kial la "Cirque du Soleil" elektis la Esperanto-titolon "movi kanti revo" por sia programo. Kial granda kaj renoma germana kongreshotelo en Fulda elektis por si la nomon "Esperanto" kaj favore prezentas la pontofunkcion de Esperanto. Kial en 1999 la iom konata germana Hip-Hop-bando "Freundeskreis" (amikaro) elektis la nomon "Esperanto" por kanto kaj albumo kaj turneo. Kial la germana novaĵagentejo dpa dum la pasinta jardeko raportis pli ol dekfoje pri Esperanto-eventoj (ankaŭ en Sarlanda Radio ). Kial la entrepreno BT Global Services uzis nian lingvon en varbfilmo - entrepreno de 35.000 dungitoj tutmonde. Kial la ĉina registaro publikigas novaĵojn en Esperanto preskaŭ ĉiutage. Kial la vikipedio-kunlaborantoj decidis, ke ĉiu lingvo-versio de tiu enciklopedio enhavu inter la mil plej gravaj artikoloj ankaŭ artikolon pri Esperanto? Kial Google Translate aldonis nian lingvon al sia oferto...

Kion ni jam atingis

Ili ne simple volas fari favoron al ni kaj nia lingvo - ili konstatas ties mesaĝon kaj, eĉ pli, ties faktan uzadon. Esperanto hodiaŭ certe neniel estas "piso de kulo en la Balta Maro", kiel iu supozis komence de la okdekaj jaroj. Laŭ multaj statistikoj nia lingvo kompare kun aliaj lingvoj kutime troviĝas ie inter la 15-a kaj 50-a loko (inter proksimume 6000 lingvoj de la mondo) - simile kiel la dana aŭ slovaka aŭ serb-kroata aŭ estona lingvoj. La rilato inter Esperanto kaj la angla estas proksimume 1:1000, ekzemple laŭ la tekstokvanto en la interreto. Kaj ni konsciu, ke laŭ la nombro de parolantoj tiu rilato estis proksimume 1:100.000.000 (unu al cent milionoj) ĉe la kreiĝo de Esperanto. Ni multege progresis ekde la apero de magra broŝuro de kvardeko da paĝoj en 1887.

Multaj landoj - ĉie malfacile perceptebla

Mi cetere koncedas, ke malfacilas kompreni la faktan disvastiĝon de nia lingvo. Nia parolantaro troviĝas en cento da landoj - do en ĉiu lando troviĝas nur proksimume centono. Malfacile komparebla kun tradiciaj lingvoj en limigita lingvoregiono.

De unu homo al multaj centmiloj - impresa progreso

Certe ni ankoraŭ estas tre for de niaj revoj - sed, serioze, kiom vi pretus veti en 1887 je tio, ke Esperanto hodiaŭ havus sian nunan staton? Ke la revo de unu sola homo, junulo fakte, povus entuziasmigi centmilojn aŭ milionojn da homoj lerni la lingvon dum dekoj aŭ centoj da horoj, transdoni ĝin ofte al la posta generacio kaj apliki ĝin dum miloj da horoj. Kun granda plezuro - nu, almenaŭ plej ofte... :-)

La kuna verko de niaj antaŭuloj kaj ni ĉiuj

Dum la bazon de nia lingvo metis unu sola homo, ĝin ellaboris centmiloj per verkado, studado kaj uzado. Kaj same la diversajn ofertojn en Esperantujo kreis kaj kreas multegaj miloj da Esperanto-parolantoj - ili organizas, verkas, tradukas...

Novaj Esperanto-grupoj en interreto

Mirinde estas, kiom kreskis la memorganiziĝo de la Esperanto-kunlaborantaro dum la pasintaj jardekoj, grandparte helpe de la interreto, kie homoj kuniĝas en miloj da unuopaj Esperanto-grupoj specialiĝintaj pri la plej diversaj celoj. Nepensebla estis Esperanto-enciklopedio antaŭ la apero de vikipedio, kie Esperanto havas nun proksimume la 32-an 40-an lokon (laŭ paĝorigardoj) kompare kun aliaj lingvoj. Apenaŭ imagebla sen la reto estus frazokolekto kiel Tatoeba kun preskaŭ 300.000 frazoj tradukitaj en Esperanto (loko 2 post la angla). Kaj same pri aliaj vortaroj, pri tradukado de komputilaj programoj, pri subtekstigo de filmoj ktp.

Per paŝo post paŝo - al samrajtigo de Esperanto

Se oni serĉas malfeliĉon kaj malĝojon, kompreneble estas abundaj eblecoj... Ĉiu povas persone bedaŭri, ke oni ne havas pli da mono kaj ke oni ne estas pli sukcesa. Same pri Esperanto ni povas bedaŭri tion, kio estas ne jam atingita. Sed ni konsciu: Eĉ sukcesuloj jare nur malofte progresas per pli ol 5 procentoj. La angla progresis en sia historio de 1500 jaroj kutime multe malpli rapide. Ni do povas esti kontentegaj, ke en Hungario la nombro de Esperanto-parolantoj kvarobliĝis inter 1990 kaj 2011, jare proksimume 7-procenta kresko. Kial? Nu, ĉefe ĉar oni samrajtigis nian lingvon - oni donis neniun apartan avantaĝon, nur liberan elekteblecon en multaj lernejoj kaj en universitatoj. Ankaŭ en Brazilo niaj samideanoj survojas al la atingo de samrajteco por Esperanto en la lernejoj, la propono estas jam en la parlamento. En Francio la vojo por simila iniciato ŝajnas ankoraŭ iom pli longa.

Por la "rajto je kleriĝo pri Esperanto"

Eble unua paŝo antaŭ instruado estas strebi, ke ĉiu lernejano ricevu bazan informon pri Esperanto kaj pri ĝia hodiaŭa uzado, dum eble du lernejaj lecionoj.

Kion ni faru estonte?

- Nu, unuflanke ni plu ĝuu Esperanton kaj Esperantujon kaj la kunestadon kun niaj Esperanto-amikoj kaj -konatoj. Nenio tiurilate estas pli bona por ni mem, nenio estas pli alloga por eksteruloj ol nia ĝojo pri la Esperanto-uzado en internacia rondo.
- Due ni plukonstruu Esperantujon kiel ni kaj niaj antaŭuloj jam faras ekde baldaŭ 127 jaroj. Ankaŭ tiu kreado povas doni multan plezuron.
- Trie ni eble iom plibonigu nian informadon de la ekstera mondo. Indas prezenti Esperanton kaj Esperantujon tiaj kiaj ili estas - kaj eble indas iom prisilenti niajn planojn kaj revojn por ne daŭre aŭdi, ke ni kaj niaj antaŭuloj ja jam paroladas pri tio ekde cento da jaroj kaj tamen ankoraŭ ne videblas la fina sukceso...

Ni krome parkerigu, ke informado kaj varbado bezonas ripetadon, sep fojoj estas bona takso. Aldone ni konsciu, ke nur proksimume unu procento de nia publiko estos preta efektive lerni kaj iam apliki Esperanton, fakte ĉefe junuloj inter 14 kaj 25 jaroj. (Tio kune signifas, ke ni devas vere multege informi por gajni unu novan Esperanto-parolanton - eble eĉ pli ol milfoje. Unu plia kaŭzo por intensigi la gazetarajn rilatojn, kiuj permesas tre amasan informadon.)

Kaj kio pri la angla kaj pri tiuj Esperanto-malamikoj, kiuj malĝuste kaj malafable informas pri Esperanto? Nu, dek procentoj estas kontraŭ ĉio, diris ŝajne John F. Kennedy; tion ne eblos ŝanĝi... Ni ne sukcesos progresigi Esperanton, se ni perdos nian energion en la bataloj kontraŭ la angla lingvo kaj kontraŭ Esperanto-malamikoj. Kontraste ni flegu la amikojn de nia lingvo, kiuj ja estas multnombraj, kiel denove montras la "artfajraĵo de gimnastiko".

Eble mia resuma novjara mesaĝo estas:

Ĝuu Esperantujon kaj parolu pri tio! :-)

Sed ni ne tro insistu pri nia vidpunkto aŭ pri lernado...

Ĉion plej bonan, multajn belajn Esperanto-horojn, Esperanto-tagojn, Esperanto-jarojn...

Feliĉan jaron 2014

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-02-04 10:13
Ekde la malfermo la Esperanto-Movado sukcesis ignori la ekziston de la hotelo "Esperanto" en Fulda. Sur la retpaĝo de la hotelo eĉ troviĝis informo, kiu ligas la motivojn de la hotelestro kun la celoj de la internacia lingvo.

Sed la estraro de Germana Esperanto-Ascocio neniam pripensis aranĝi kunvenon aŭ seminarion en Fulda, kiu estas centre en Germanio kaj per fervoje facile atingebla.

Oni diras, ke estas tro multekosta, kvankam aliaj, ne multe pli riĉaj organizoj preskaŭ ĉiutage kunvenas tie.

Alia stulta argumento estis, ke ni Esperantistoj estas tro malmultaj por la granda kongresejo (Esperanto-Halle), sed ekzistas ankaŭ serio de ĉambroj por malgrandaj konferencoj, adapteblaj al la bezonata partoprenantaro.
La personoj, kiuj argumentas per la altaj prezoj, estas la samaj, kiuj volonte elspezas multe pli da mono ĉiujare dum Universala Kongreso kaj ĝuas malpli da komforto.

De jaroj mi miras, ke la Esperantistoj ne vidas la simbolan signifon, bone rilate al ĉi tiu objekto, kie centoble pli ofte metas la vorton "Esperanto" en la gazetaron ol la Germana Esperanto-Asocio. Ne parolante pri la centmilo da vizitantoj, kiuj ĉiujare vizitas la hotelon kaj la kongresejon por la plej diversspecaj spektakoloj. Fakte ili ricevas la impreson, ke Esperanto ne estas vivanta lingvo.

Esperantistoj, kiuj senoficiale deziras konatiĝi al la hotelo, povas ĝui de malmultekostaj ofertoj ekster la plej okupitaj periodoj. Oni nur devas demandi.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-02-08 07:23
Resumo, 94 vortoj. Komentado, 716 vortoj.

Resumo:

Bonega, pensiga artikolo de Lu Wunsch-Rolshoven. Tamen, mi limigas min al komentado de Roland Schnell pri la Hotelo Esperanto en la urbo Fulda de Germanio. Prezoj de tiu hotelo; prezoj de aliaj samurbaj hoteloj; prezo en la sistemo AIRBNB (kiun mi rekomendas por homoj vojaghantaj al Universalaj Kongresoj). La problemo de la relative luksaj Universalaj Kongresoj. La bela filozofio de la Hotelo Esperanto, kaj kelkaj germanaj vortoj. Ni provu paroli kun la estro de tiu hotelo, eble ni povas trovi iun esperantan eventon, kiel Nitobe, kiu povas helpi al ili kaj helpi al ni.

Komentado:

La artikolo de Lu Wunsch-Rolshoven estas valora por la Esperanto-Movadoj. Mi volas multe skribi pri ghi, sed hodiau mi limigos min al la unua komento de Roland Schnell pri la avantaghoj profiti je arangho che la Hotelo Esperanto en la urbo Fulda de Germanio.

Mi konsentas kun Roland, ke estus eble bone starigi Esperantan eventon ghuste tie. Sed mi ankau konstatas, ke se iu Esperanto-Asocio volas kunveni au kongresi tie, la prezo por la datoj inter la 26a de julio kaj la 2a de augusto, 2014, por preni someran ekzemplon, estas 1283 euroj por tiu semajno. Jes ja, tiom da euroj. Konsultu mem che www.kongresszentrum-fulda.com.

Chirkaue, samurbe, estas aliaj hoteloj, sed la plej malalta prezo por unu semajno estas 688 euroj por la Hotelo Ibis de Fulda. Tiu informo devenas de la retejo www.venere.com , retejo kiun mi ofte utiligas kiam mi vojaghas en Europo, kaj kutime VENERE enmetas ankau la plej malmultekostajn hoteloj en la urboj.

Sed ankau ekzistas la sistemo www.airbnb.com kie oni povas trovi chambrojn kaj loghejojn en Fulda, por la prezo de proksimume 150 – 250 eurojn SEMAJNE. Mi mem provis AIRBNB en Rejkjaviko, kaj loghis en bela apartamento por 75 eurojn chiutage. Estis tri el ni, do 25 eurojn chiutage por chiu loghanto. Se vi iros al Bonaero au al Lil(l)o, por la Universala Kongreso, provu tiun retejon. Vi povas havi agrablan surprizon, kaj vi ankau havos eblon prepari chiujn manghajhojn en via apartamento, shparante multege da mono.

Sed mi havas la senton ke la loghejoj de AIRBNB ne sufichos por iu landa kongreso en la urbo Fulda. Kaj se aliaj loghejoj malmultekostaj ne troveblas, malfacile loghigi niajn Esperantistojn kiuj ne estas sufiche richaj por la, lau mi, iom tro luksaj kongresoj. Mi speciale parolas pri la Universala Kongreso, kiu, lau mi, multe pli bona estus se ni unue trovus malmultkostan lokon, kaj poste aranghas la kongreson chirkau tia malmultkosta infrastrukturo.

Sed tamen, la Hotelo Esperanto de Fulda estas alloga se nur pro tio kion ili skribis en sia retejo. Se vi legas la germanan, ghuu la unuan rubrikon nomatan PHILOSOPHIE Tie trovighas kelkaj el la plej belaj vortoj iam ajn parolataj pri nia lingvo. Fakte, tiuj vortoj similas la belajn vortojn de la evento, Artfajraĵo de Gimnastiko, pri kiu Lu Wunsch-Rolshoven bone informas nin supre. Io priatentinda por venonta strategio por antauenigi Esperanton.

La unua alineo de la filozofio de la Hotelo Esperanto legighas: ESPERANTO – eine internationale Sprache, die Verständigung und Verstehen zwischen Menschen verschiedener Muttersprachen ermöglicht. ESPERANTO gehört keinem Land oder Volk allein. Belaj vortoj. Fortaj, apogaj vortoj por ni en Germanio. Vi povas legi ilin kaj pliajn che http://www.kongresszentrum-fulda.com/[…]/philosophie

Estus bone almenau paroli kun la nuntempa estro de la Hotelo Esperanto. Kion li au shi povas doni al ni? Kion ni povas fari por la hotelo? Se povas okazi almenau unu speciala Esperanto-evento tie, chu tiu evento ne povus esti la fonto de artikolo en la loka jhurnalo? Artikolo en regiona jhurnalo? Chu tio ne povas esti sufiche interesa por ekaperi sur tutlanda televido? Esperantistoj en Hotelo Esperanto povos esti interesa novajho. Artikolo pri tiu evento ankau estus bona aldono al nia nova revuo Esperanto, chu ne?

Mi ne parolas pri landa kongreso, kaj mi ne parolas pri evento kiu entute estos en tiu hotelo. Esperantistoj ne havas tioman monon. Kaj la luksaj kongresoj de Esperanto, speciale la Universalaj Kongresoj, lau mi, terure dividas nin inter tiuj kiuj havas rimedojn kaj tiuj kiuj ne havas. Bedaurinde, char estas probable, ke la plejparto de la homoj kiuj vere povas fari ion utilan por la Esperanto-Movadoj ne povas pagi vojaghon al relative luksaj kongresoj. Terura bremso de la Movadoj.

Eble povas okazi tie ia scienca kunveno de Esperantistoj. Eble lernejoj kaj universitatoj povas pagi la vojaghon kaj restado. Nitobe? Nitobe, chu Nitobe? Tiaj homoj povas trovi la monon. Eble tute ne Nitobe; la Esperanto-Movadoj estas eble pli vastaj ol ni imagas, kaj certe ekzistas aliaj alirejoj.

Resume, mi ne rekomendus kongresi en la Hotelo Esperanto de Fulda; tamen, ni povas eble ekparoli kun tiu hotelo por vidi chu alia speciala evento eblus tie. Tia evento povas aldoni iom da amaskomunikila intereso tra la lando, helpante la hotelon, kaj helpante nin iomete. Kial ne? La chefa afero estas ekparoli kun ili, kaj vidi kion ili povas krei, kiel avantaghon por ili kaj por ni. Se ni neniam parolas kun ili, ni neniam scios.

Amike,

Dennis Keefe
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-08 11:48
Dennis skribis:

<<
La chefa afero estas ekparoli kun ili, kaj vidi kion ili povas krei, kiel avantaghon por ili kaj por ni. Se ni neniam parolas kun ili, ni neniam scios.
>>

Do, ek, ek! Ekparolu kun tiu hotelo, Dennis.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-02-06 14:52
La grandiozaj aferoj kiel tiu de la gimnastika spektaklo vidata de miloj da homoj en kiuj oni rekte reklamas E-on neniam estas eluzitaj tiel kiel ili devus esti. Hungaroj havas perfektan leĝon pro kiu dudek mil homoj jam faris ekzamenon pri sufiĉe alta scio de E kaj la tiea movado tute ne interesiĝas pri tio. La movado ofertas al tiuj novkonantoj de la lingvo nenion kaj ili ne partoprenas en iu ajn prakktikado en Esperantujo. Ĉu la germana movado kapablos nun oferti ion al miloj da homoj kiuj eksciis sufiĉe pli ol meza germano pri Esperanto, ion plian, kio povas kontentigi ĉiun scivolemon? Oni devus iel alvoki ĉiujn kiuj rigardis la spektaklon (eble eĉ per pagita reklamo en guglo) por rigardi paĝarojn en kiuj germanlingve oni ofertas servojn kaj lernadon de la lingvo.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-02-06 15:24
Per "movado", kara Zlatko, vi supozeble celas la Esperanto-asociojn. Estas la ĝenerala ideo, ke tiuj estas asocioj por la disvastigo de Esperanto. Mi nun konas ilin ekde pli ol tridek jaroj - mi forte dubas. Laŭ mi temas baze pri sociaj kluboj de Esperanto-parolantoj. La fakto, ke en la statutoj estas grandiozaj celoj, ne ŝanĝas tion; oni simple ne povas skribi en statuton, "ni ŝatas komune babili, manĝi kaj bierumi..." (Almenaŭ ne, se iam oni volas ŝtatan rekonon, subvenciojn kaj decajn novajn membrojn.)

La asocioj donas la kadron por multaj aferoj - gazetoj, kongresoj, lokaj kluboj... Oni povas ankaŭ ion fari por Esperanto kadre de la asocioj - sed tio estas kerne privata iniciato, kiun oni (eventuale) rajtas fari en la nomo de la asocio. Sed la asocio mem, la membraro, kutime ne sentas sin devigita investi multan tempon kaj monon en aferojn, kiuj vere servas je la disvastigo de Esperanto.

Sekve mi kredas, ke ne havas sencon plendi pri la asocioj. Ili estas tiaj, kiaj ili estas. Se troviĝas iuj homoj, kiuj volas okupiĝi pri la hungaraj lernantoj - bone, ili agu; se ne, nu, neniu troviĝis... Se iu deziras, ke io okazu pri tiuj lernantoj, tiu devas mem ekagi, aŭ en la asocio aŭ ekster ĝi, en alia kadro.

Same pri la hotelo Esperanto en Fulda. Se la gvidantoj de Germana Esperanto-Asocio ne emas ion fari - nu, kial maltrankviliĝi?! Ja ankaŭ estas multaj aliaj aferoj, kiujn oni devus fari, se oni vere volus progresigi Esperanton, kiuj ne okazas... Do ne vere miraklo. La kerna rolo de la tradiciaj asocioj tiurilate estas, ke ili disponigas ŝildon; oni povas akcepti tiun ŝildon kaj sub ĝi agi. (Se oni deziras...; mi kontentas agi nome de EsperantoLand.)
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-02-06 16:17
Cxu la "Movado" ne ampleksas ankaux strukturoj kiel "edukado.net" aux "lernu.net" kiuj povus esti plej multe profiti de similaj okzajxajoj. La informo, ke la gimnastika spektaklo okazos en diversaj urboj de germanio atingis suficxe frue.

Sed nenio okzis. Ecx sen la konsento de la organzantoj oni povus disdoni flugfoliojn antaux la ejo al la atendantoj aux poste dum la foriro. Varbado cxiam estas pli facile, se oni havas "piedon en la pordo" kaj povas profiti de la enkonduka laboro de aliaj.

Mi neniun dirus, de tio cxifoje estus escepta kazo. Fakte la Esperantistoj cxiam longe poste rimarkas ion. Cetere aktuale la famaj kabaredistoj "Pigo & Eichhorn" mencias Esperanton en sia programo en Berlin. Cxu iu partoprenis? Kelkaj gazetoj menciis la fakton, ne tute malgxentile.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-06 20:52
Rolando, vi skribis:

<<Sed nenio okazis.>>

Tio estas skandalo, ke nenio okazis! Kial _vi_ ne ekagis, kiam la informo atingis vin? Kial _vi_ ne organizis Esperantobudon antaŭ la elirejo de la gimnastikejoj? Kial _vi_ ne dissendis gazetarajn raportojn? Kial _vi_ ne presigis reklamslipetojn, invitantajn al E-kurso, kaj ne disdonis tiujn slipetojn ĉe la elirejaj pordoj post la gimnastikaj prezentoj? Kial _vi_ ne …

Se _vi_ flegas viajn pretekstojn por ne esti farinta ion pri tiu gimnastika spektaklo, bv. permesi ankaŭ al _ni_ malpli geniaj e-istoj flegi niajn pretekstojn por simile ne esti farintaj ion pri tiu gimnastika spektaklo. Se _vi_ volas, ke io okazu, faru ĝin mem!

Mi, cetere, neniam aŭdis ion ajn pri tiu "spektaklo" ekster E-aj rondoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-02-07 10:21
Eble mi estas la plaj maltaŭga persono por insultoj, ke mi neniun faras. Mi ĉiam dezirus fari ion kaj informis ĝis la fino de 2012 la publikon.

Tiam Felix Zesch, vicprezidanto de Germana Esperanto-Asocio kaj samtempe prezidanto de la Esperanto-Ligo Berlin decidis, ke mi ne plu estu respondeculo por gazetara laboro. Samtempe li nuligis mian aliron al la retejo.

Daŭris preskau jaron, ĝis li devis akcepti, ke lia agado kontraŭ mi ne estis konforme al la statuto. Sed li pretendis mem transpreni la gazetaran laboron (sen fari ion dum la lasta jaro) kaj malpermesas al mi skribi por le retejo.

Tio signifas, ke miaj eblecoj "fari ion" aktuale estas tre limigitaj. Mi ne povas informi la gazetaron kiel oficiala reprezentanto de Esperanto-asocio kaj me ne povas oficiale kontakti la organizantojn de la spektaklo. Mi eĉ ne povas atingi la membraron de la Esperanto-Ligo Berlin por instigi al aktivecoj.

Lu pravas, ke la Esperanto-asocioj ofte ne intencas propagandi por Esperanto. Eĉ pli! Estas pruvoj (komparu la spertojn de Ian Fantom en Britio), ke Esperanto-asocioj, almenaŭ kelkaj funkciuloj, malhelpas al tro energiplenaj aktivuloj "fari ion" kaj ekskludas ilin.

Antaŭ 10 jaroj Lu estis viktimo. Lu bone propagandis la tiamajn renkontiĝojn (ekz. IS, IF), sed tio ne estis dezirata. Do li fondis EsperantoLand kaj precipe estas EsperantoLand, kiu aperas en la amaskomunikiloj. La asocioj tute ne aperas, kvankam ili havus la devon (eĉ laŭ sia statuto) kaj la kapablojn.

Mi vane proponis miajn ideojn al Germana Esperanto-Asocio dum jardekoj. Iam mi decidis utiligi Berlin kiel modelan terenon por montri, kiu eblas, se oni volas. Sed Felix Zesch sukcesis bremsi tion. Bone, mi devas serĉi alian terenon.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-02-07 13:24
Se vi volas informi la gazetaron kaj publikon pri Esperanto, Roland, vi povas tion fari nome de la fondaĵo Eŭropa Interkompreniĝo. Se ni antaŭe interkonsentas, eblas ankaŭ EsperantoLand kiel formala sendanto.

Vi povas atingi la membraron de Esperanto-Ligo Berlino pere de la retlisto esperanto-berlin.

La eksigo de Esperanto-aktivuloj el tradiciaj asocioj ne gravas, ĉar eblas fondi novajn asociojn. Kaj tiuj jam ekzistas...

Eble ĝustigo pri miaj aktivaĵoj: Mia gazetara laboro por IS ĉiam estis ŝatata de la GEJ-aktivuloj; ili ankaŭ dufoje invitis min por prelegi, kiel fari gazetaran laboron. Ankaŭ HDP de IF akceptis, ke mi okupiĝu pri gazetaro dum IF en Saarbrücken, antaŭ pli ol dek jaroj. (Poste lia entuziasmo pri mi iom malkreskis, ĉar mi aŭdacis organizi Novjaran Renkontiĝon - per kio cetere la nombro de novjaraj partoprenantoj en Esperanto-renkontiĝoj kreskis... :-) )
Dum kvar jaroj mi sukcese okupiĝis pri gazetaraj rilatoj por Printempa Semajno Internacia (PSI) de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Poste, en 2009, la GEA-prezidanto Rudolf Fischer deziris mem fari tion (kaj mi ne faru). Nu, li senenergie faris iom, ŝajne en la postaj jaroj li jam ne plu faris - kaj nun neniu faras, nenio okazas... (Kaj PSI falis de 176 al laste 85 partoprenantoj. https://eo.wikipedia.org/[…]/Printempa_Semajno_Internacia#Historio ) Bedaŭrinde. Sed oni simple ne akceptu, ke iuj asociumantoj detruas sukcesan agadon; ja troviĝos novaj vojoj.

Ne, kara Roland, mi ne plu kredas, ke Esperanto-asocioj havas la _devon_ disvastigi Esperanton, ĉar tio staras en iliaj statutoj. La statutoj servas por doni liston de _eblaj_ agadoj; aliajn agadojn ili ne rajtas fari. Do la estraroj estas liberaj uzi la asocian monon por luprenado de oficejo, por enarkivigo de dosieroj aŭ por subtenado de instruistaj seminarioj (ĉio belaj aferoj, sed fareblaj ankaŭ sen mono). Ili estas liberaj doni neniom da honorario al gazetaraj komisiitoj (kaj miri, ke sen honorario neniu pretas investi la ja grandan laboron por zorge fari tion). Simple tiel.

Berlino estas bona tereno - sed la kadro de tradicia Esperanto-asocio estas ne tre taŭga, se oni vere volas progresigi Esperanton.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-02-07 12:43
Kara Sebastiano, vi eble "neniam aŭdis ion ajn pri tiu 'spektaklo' ekster E-aj rondoj." Tamen evidente pluraj milionoj da homoj en Germanio aŭdis pri la evento, ĉar fakte 200.000 homoj aĉetis bileton...

Nu, mi ne konsentas, ke Roland "faru ĝin mem" (kaj sola). Mi havas la impreson, ke li jam iris tute bonan vojon, kiam li pasintdimanĉe alvokis al publika purigo de anonctabuloj pri la pastro Esperanto-parolanto Max Josef METZGER, murdita dum la nazia tempo. Kaj venis kvar Esperanto-parolantoj por helpi ĉe tio...

Same li povus alvoki al disdonado de Esperanto-flugfolioj antaŭ la pordoj de la gimnastika prezento - se li trovus la tempon kaj havus la ideon sufiĉe frue.

Unu ideon ni ĉiukaze prefere forgesu: Ke tradiciaj Esperanto-asocioj agos kun granda energio por la disvastigo de Esperanto. Iom flanke, jes - sed ĉiam restos malgranda parto de iliaj aktivaĵoj. Tro da aliaj taskoj...
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-07 17:35
Kara, bv. ne miskompreni mian komenton. Mi ne asertas, ke Rolando nenion aktive mem faras. Dum tiu stranga diskutado pri lia eksmembrigo mi ja substrekis, ke li estas jam dum jardekoj aktiva kaj meritplena membro kaj e-isto (kaj mi toleris sufiĉe akratonajn reagojn). Kaj vi certe ne devas rememorigi min pri la de li iniciita publika purigo de la anonctabuloj pri pastro Metzger, dum kio nin eĉ protektis tri policaj kamionoj.

Kio min ĝenis estas la senĉesa plendado, la lamentado, ke oni ne faris. Sed kial oni faru? Tiuj, kiuj volas, faru. Sed kial la aliaj faru? Ĉu mi, lerninte Esperanton, membriĝis en iu sekto, kies membroj estas devigitaj ĉiutage eliri sur la straton por varbi novajn sektanojn?
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-02-07 09:56
Tute aparte de la demando, ĉu oni persone planas entrepreni ion ajn subtene al la disvastigo de Esperanto, aŭ ne, la unua vere nepra paŝo estus ekscii, ke tia okazaĵo okazos. Evidentas, ke, se iuj ne-Esperantaj homoj plene ekster la movado planas bonvole mencii Esperanton kadre de iu spektaklo aŭ simile, neniu ajn ene de la Esperantistaro ĝustatempe rimarkos tion. Fakte ni plej ofte sciiĝos pri la afero, se entute, nur ege poste. Alivorte, iel efike kunagi simple ne eblis.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-02-07 12:27
Kara Simono, en la 24-a de marto 2013 mi jam publikigis informon pri la evento ĉe EsperantoLand, http://www.esperantoland.or[…];ekde=0&vorto=turnkunst . Kaj oni tion ne flustris al mi - tion mi eksciis el Google Alert pri "Esperanto", unuafoje en la 15-a de februaro 2013. Do estis sufiĉa tempo por plani agadon, almenaŭ informi la membrojn per la gazeto "Esperanto aktuell".

Same pri la hotelo "Esperanto" en Fulda. Ĝi ekzistas delonge kaj tio estas konata.

La problemo simple estas, kiel mi jam skribis, ke Esperanto-asocioj ne estas asocioj por la disvastigo de Esperanto, sed sociaj kluboj de Esperanto-parolantoj, kiuj donas kelkajn servojn al siaj membroj. Se membroj ŝatas, ili povas agi - sed la estraro ne trovas la tempon kaj energion por fari pli ol funkciigi la ĝeneralajn servojn de la asocio.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-02-08 23:18
Vi plene pravas pri la rolo de la asocioj. Sed ili spegulas nur tre fidele la deziron de siaj anaroj. Esperantistoj plej volonte restas nur inter si.

Ankaŭ mi iam ekkonis tion. Fakte jam antaŭ pluraj jardekoj. Miaopinie nenio intertempe ŝanĝiĝis.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-02-09 09:44
Nu, Simono, mi kredas, ke la frazo "Esperantistoj plej volonte restas nur inter si" estas prava nur pri eble 50 aŭ 90 % de la Esperanto-parolantoj. En la tradiciaj Esperanto-asocioj la "ni restu inter ni"-uloj havas la plimulton kaj sekve povas difini la ĉefan agadon de la asocioj (interalie la apenaŭ-agadon pri efika disvastigo de Esperanto). Tie la seriozaj disvastigemuloj kaj kreskigantoj estas en marĝena pozicio. Ili rajtas volontule, sen pago de honorarioj, labori por siaj celoj (kaj per tio iom grandigi la gloron de la asocio, por ke la estraroj povu diri, "vidu, ni ja ankaŭ disvastigas Esperanton"). Sed ili ne sukcesas, ĉar en malplimulta pozicio, uzi la monrimedojn de la asocioj por efika disvastigo. Ne estas miraklo, ke GEA elspezas pli ol 5000 eŭrojn por instruista agado, almenaŭ 6000 eŭrojn por oficejo, eĉ pli da mono por ĝeneralaj (partatempaj) dungitoj - sed elspezas neniom por honorarioj de homoj okupiĝantaj pri informado kaj amaskomunikilaj rilatoj; tie devus esti la prioritato, se oni volus efike disvastigi Esperanton.

Unu ebleco eviti tiun problemon estas kuniĝi en aparta organizaĵo, kies celo estas vere la disvastigo de Esperanto, la kreskigo de Esperantujo - kaj zorgi, ke tie la agado restas sub la gvido de homoj, kiuj efektive volas grandigi Esperantujon. (Tiel kreiĝis la Esperanto-Centro en Paderborno, kiu poste ŝanĝis sian nomon al EsperantoLand.)
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-02-07 13:16
Do, mi invitas germanajn societojn kaj individuojn sekvi la turneon, kaj che chiu spektaklo havi iun kiu disdonas informilojn.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-02-09 14:47
Kara amiko

Bela propono, sed iomete tro malfrue. Mi ne pensas, ke estas celdirektita, se iu indivuduaj Esperantoj nun rapigas haste pretigi flugfoliojn kaj disdonos neprinsentajn stultaĵojn.

Por kapti la eventon, necesus oferti surloke kontaktadreson, enkondukan prelegon kaj ne tro foran kurson por komencentoj. Alie estus nur forbruligo de mono kaj tempo.

Estis sufiĉe da tempo por prepari ĉion pli aŭ malpli profesie kiam Lu informis pri la spektaklo antaŭ pli ol jaro. Sed la oficialaj organizioj silentis (dormis). Nek la landa asocio de Germanio, nek ties lokaj suborganizoj rigardis tion kiel grava ero de la laborplano (se laborplano entute ekzistus). Pri Eŭropaj organizoj mi ne parolu, ĉar vi mem estas pli proksime ĉe la fontoj.

Mi ankoraŭ ne estas tute certa, ĉu Lu pravas, ke la organizoj de Esperanto tute ne deziras informi. Tamen foje mi havas la impreson, ke estas tiel.

Sed ofte mi havas la impreson, ke ekzistas Esperantistoj, eĉ estraranoj, kiuj deziras fari ion. Sed ili estas tro hezitemaj, mankas la ideoj aŭ mankas la spertroj, kiel oni povas realigi ion. Kaj estas sufiĉe aliaj, kiuj bremsas.

Foje bonvolemaj personoj mallerte regas la germanan lingvon kaj la tekstoj estas malfacile kompreneblaj kaj ne konvinkinkaj. Mankas spertoj pri moderna grafiko, pri la ofertoj de la industrio, kiu estas je la servo de tiuj, kiuj deziras varbi.

Mankas la ideoj, kiel aktive uzi la reton. Sed kune oni povas solvi la problemojn, se estas organizita kunlaboro.

Mi pretas kredi, ke multaj simple ne havas la spertojn (precipe pri la libervola kunlaboro de voluntuloj), kaj mi volas kredi, ke ili ne sisteme malhelpas al la propagando de Esperanto. Kvankan mi menciis kelkajn nomojn, kiuj laŭ mi sperto sisteme blokas la informon. Bedaŭrinde mi sentas min devigata aldoni vian nomon, ĉar la bulteno, kiu estas redaktata de vi, estas plena de sensenca fanfaronado kaj evitas prezenti gravajn informojn.