Propono por akiri opiniojn de la famaj nuntempuloj pri Esperanto
Laŭ la Novaĵ-Servo de Irana Esperantisto:
Sekve de reta diskutado de la komitatanoj kaj anoj de la Irana Esperanto-Asocio (IREA), kio ĉefe okazis/as per Telegram-programo (plursistema tujmesaĝilo por lertaj poŝtelefonoj kaj komputiloj), oni jam decidis i.a. akiri opiniojn de la iranaj famuloj diversterenaj pri Esperanto kaj ties kreinto d-ro L.L. Zamenhof, ĉar krom la bondiraĵoj de elstaruloj de la antaŭa generacio, kiel M. Gandhi, R. Rolland kaj L. Tolstoy – kiuj ja ankoraŭ estas treege imponaj kaj efikaj – la nuna publiko konscie-nekonscie bezonas ankaŭ apogon de la nuntempaj pensemuloj por pli konfide aliri nian lingvon. Samon aŭ similon IREA dezirus proponi al la internacia samideanaro por fine disponigi al ni kaj eksteruloj kvazaŭ ĝisdatigitan sekvaĵon de la verko de Isaj Dratwer, titolita "Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj" (2a eld. 1977). Kiel la unua paŝo, IREA volas akiri opinion de Mahmud Doŭlatabadi (1940), famega irana verkisto.
Fonto de la foto: The New York Times, 1an de Julio 2012, "An Iranian Storyteller’s Personal Revolution" (La persona revolucio de irana rakontisto), de Larry ROHTER.