Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Marcos's Home / La kazo de "kazo"

La kazo de "kazo"

de Markos Kramer Laste modifita: 2016-01-15 19:04
Mi ĵus publikigis artikolon, en kiu mi resumas Akademian diskuton pri la signifokampoj de "kazo" kaj "okazo": http://lingvakritiko.com/2016/01/14/la-kazo-de-kazo

Jen la resumo kaj konkludo de la artikolo:

Resumo

En 2014 la Akademio de Esperanto intense studis kaj pridiskutis la signifokampojn de la vortoj kazo kaj okazo. Ja multaj Esperantistoj havas dubojn pri tio, kio estas la senco-distingo inter la du vortoj, kaj ĉu entute estas rekomendinde uzi la vorton kazo en negramatika senco. La Akademio elverkis rekomendon pri la temo, kiun subtenis klara plimulto de la aktivaj Akademianoj, sed kiu ne atingis la du-trionan plimulton de ĉiuj Akademianoj, kiu estus bezonata por ĝia oficialigo. Ĉar la proponita rekomendo tamen povus esti interesa por ne-Akademianoj kaj estas bona bazo por estontaj diskutoj pri ĉi tiu lingva demando, mi ĉi-artikole klarigas ĝin kaj la motivojn por ĝi. Samtempe la artikolo estas reago al la artikolo Okazo kaj kazo de Akademiano Sergio Pokrovskij.

Konkludo

Origine kazo havis nur gramatikan signifon. Poste ĝi surbaze de la signifoj de la franca cas kaj de la angla case ekaperis en negramatikaj signifoj, kiujn oni antaŭe esprimis per okazoafero. Ĉar la franca cas kaj la angla case ne estas tute samsignifaj, ne tuj regis klareco pri la signifokampo de la negramatika kazo, kaj ĝi estis uzata en koncepte iom ne-unueca maniero. Tamen la negramatika uzo de kazo fare de lingve spertaj Esperantistoj komencis iom post iom konverĝi al koncepte unueca signifokampo. Ĉar la limoj de tiu signifokampo nur iom post iom kristaliĝis, kaj ĉar ĝenerale malfacilas verki bonan difinon de vorto kun abstrakta signifo, ĝis nun ne aperis bona difino de la negramatika signifokampo de kazo en niaj difinvortaroj.

Surbaze de detala studado de la uzo de la radikoj okaz/ kaj kaz/ fare de lingve spertaj Esperantistoj, la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio de Esperanto verkis difinaron de okazi, okazo kaj kazo akompanatan de multaj uz-ekzemploj ilustrantaj la diversajn difinojn. Per tiu difinaro la Sekcio celis rekomendi certajn negramatikajn uzojn de kazo, klarigante la limojn de la nature evoluinta koncepte unueca signifokampo de la negramatika kazo.

Estas bedaŭrinde, ke la difinopropono ne povis iĝi oficiala decido de la Akademio de Esperanto pro la postulo de du-triona plimulto. Sed espereble sufiĉe multe da lingve konsciaj Esperantistoj kaj Esperanto-vortaristoj tamen konvinkiĝas de la argumentoj prezentitaj en ĉi tiu artikolo, por ke la lingvouzo plukonverĝu al koncepte unueca signifokampo, kaj por ke estontaj vortaroj taŭge prezentu tiun signifokampon.

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-01-17 10:24
En chiu lingvo ekzistas ne unueca vortuzo - tial estas kontrau naturo trudi ian koncepto- difinon. Mi nepre proponas la kazo-on el Kazohinio!
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-01-17 18:35
Dankon por la koncerna blogero. El norma vidpunkto la afero nun estas klara. Jen kial kaj kiel.

Deirpunkto estas, ke la "fina versio de la tiel ellaborita difinopropono", pubkligita en http://lingvakritiko.com/2016/01/14/la-kazo-de-kazo/ , trafe redonas la signifojn de "kazo" kaj "okazo".

Kontraunorma estas la uzo je "kazo" en jenaj signifoj:
   - "kazo 2.a)" pro sinonimeco al "okazo 3.b)" kaj
   - "kazo 2.c)" pro sinonimeco al "okazo 3.a)");
sekve temas pri uzo je ne aprobita formo nova al "okazo".

(Se la dirita difinopropono estos oficiale aprobita de autoritata centra institucio, tiam la koncerna uzo ne plu estos kontraunorma.)

La uzo je "kazo" en la signifo de "kazo 1)" estas pravigebla per la Fundamento, kaj la tie intencita signifo (= gramatika) estas konfirmita en la "Akademiaj Korektoj". La tiea precizigo ne konsekvencigas, ke kontraunorma estas uzo je "kazo" en tiaj aliaj signifoj ne gramatikaj, kiuj ne prezentas formojn novajn.

La uzo je "kazo" en la signifoj de "kazo 2)" kaj "kazo 2.b)" ne prezentas formon novan al iu Fundamenta/oficiala formo kaj tial ne bezonas oficialan aprobon.

Resume: Nuntempe oni uzu "kazo" nur en la signifoj 1), 2) kaj 2.b).
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-01-22 10:25
En chiu lingvo ekzistas ne unueca vortouzo - tial mi nepre proponas uzi la kazojn 5 b kaj 6c De koreio ghis uktainio oni fajfas pri la akademio!
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-02-14 02:31
Radikkaraktero estas pli baza afero ol fluktuado de miskongraj signifokampoj en tiuj 5 fundamentaj lingvoj, precipe kiam por unu pola vorto przypadek rusoj havas du - slucxaj kaj padejx.
Zamenhofaj ekzemploj ne rilatass la problemon kaj la negramatikajn kazojn, cxar ili ne ekzistis por li tiuj respondoj ne rilatas al la gramatikaj kazoj, kiuj ja en nia lingvo ne ekzistis, ne ekzistas, kaj ne secxu ilin.Amen!La cxefa afero estas radikokaraktero. gramatika. La problemo ne aperus, se la esperantai vortaroj almenau por komencantoj kosistuss el kvar cxapitroj - verba, substantiva, adjektiva kaj vorteta.
Karaj samideanoj, mosxtoj kaj komencantoj, forlasu viajn lernejajn kaj
akademiajn instruojn, alirante tian lingvon, kiel diris J.J.Thomas en 1869, kaj ripetis A.Exupery en 1943. Cxar Esperanto estas verko de poliglota infano en unika koincido de familiaj, etnaj, sociaj kaj politikaj cirkonstancoj.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-02-14 13:57
Kiom helpa povus esti universalvortara distribuo de leksikaj radikoj lau la radik-karaktero. Okazus emfazo de la diferenco inter okaz(i) kaj negramatika kaz(o). Post 90-jara pauzo necesas osdigi la Universalan Vortaron - ne nur signifokampe, sed ankau radik-karaktere, cxar skzemple NASK kaj AKUSX ne restu samkarakteraj kaj sinonimaj.