IRo2012: Klifa plonĝado!
de António Martins-Tuválkin
—
Laste modifita:
2012-03-07 19:32
La naŭan okazigon de tiu ĉi iberia aranĝo organizas PEJ jam la trian fojon, post Blanksablo kaj Oporto.
Detaloj de evento
Kiam
2012-04-05 je 12:00 ĝis
2012-04-08 je 17:30
2012-04-08 je 17:30
Kie
Sesimbra (PT)
Nomo
Kontakta telefono
+351 -217 141 359
La 9‑a IRo, Iberia Renkontiĝo, okazos la trian fojon en Portugalio en 2012, la unuan semajnfinon de aprilo (okcidentkristana Pasko: 2012.04.05‑08) en la apudlisbona ĉemarklifa fiŝhavena kastelurbeto Sezimbro (Sesimbra; iame Cezimbra). La programon, kiel kutime, prizorgas la komuna trikapa organizantaro de HEJS, KEJ, kaj PEJ, ĉilasta la lokajn aranĝojn. Krom (anoncotaj) kulturaj/distraj eroj, enviciĝas jam promenoj al la loka naturparka montaro Arrábida, al la urbeta kastelo kaj survojaj vidindaĵoj, kaj la apuda klifa terpinto Cabo Espichel. Ne mankos ja plaĝumado kaj eble vizito al apudaj submaraj kavernoj kaj izolaj strandoj. Malgraŭ tio ke IRon organizas junularaj sekcioj, ĝin ĉeestas esperantistoj ajnaĝaj, kaj praktikemaj komencintoj estas aparte bonvenaj.