Aperis 365 sonartikoloj en la Esperanta Retradio
Eblas samtempe aŭskulti kaj legi
la tekston. Tio ebligas fluan paroladon. La geaŭskultantoj aŭdas bonan
kaj belan lingvon. La parolantoj venas el pluraj kontinentoj. La skipo
konsistas el 4 produktantoj de programoj. La geaŭskultantoj vigle
komentas. La aŭskultantaro daŭre kreskas. Financaj rimedoj ne estas
bezonataj. Ĉio funkcias glate kaj harmonie. Do eblas diri ke la
entrepreno estas tre sukcesa.
Okaze de tiu datreveno aperas hodiaŭ sonartikolo kun la
titolo "Unu jaro pruvas multe" kaj morgaŭ, la 29-an de februaro "Kune ni
estas fortaj". En tiu sonartikolo parolos ĉiuj 4 produktantoj de la
Esperanta Retradio.
Esperanto estas sur bona vojo. Ni havas kaŭzon
por esti optimismaj.
Por aŭskulti la programojn de la Esperanta Retradio iru al:
http://aldone.de/retradio
Bonan
aŭskultadon deziras
Anton Oberndorfer
Mi dankas pro via subteno.
Anton Oberndorfer