Ĉu tiel aspektas informado?
de Anton Oberndorfer
—
Laste modifita:
2010-11-30 07:53
Ĵus aperis en Youtube nova filmeto el Aŭstralio. Ĝi temas pri Esperanto. Juna itala esperantisto parolas kun francdevena aŭstralia esperantistino. Marco parolas tute flue kun Nicole - en la angla! Jen bonega ekzemplo kiel funkcias la angla kiel internacia lingvo. Bedaŭrinde la konversacio enhavas eĉ ne unu frazon en Esperanto.
Ĉu la interparolantoj eble kredis ke Esperanto ne estas sufiĉe bela por prezenti frazon al anglalingvaj spektantoj? Aŭ ĉu ili eble timis erarojn aŭ misprononcojn?
Mi konstatis ke esperantistoj trovas ĉiajn pretekstojn por ne paroli en Esperanto en filmeto. Tiu ĉi filmeto tamen estas la pinto de tia frenezo. Sed aliflanke ĝi bone konfirmas ke la ĉefa obstaklo por la kresko de Esperanto estas la timo kaj honto paroli ĝin publike.
Vidu la ligilon malsupre en komento.
http://www.youtube.com/watch?v=6gW6T-06ID4