Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / bluacxielo / Usonano instruas Esperanton al ĉinaj bonzoj

Usonano instruas Esperanton al ĉinaj bonzoj

de Li Jianhua Laste modifita: 2007-06-05 23:30
La 15-an de majo, usona esperantisto Dennis komencis instrui Esperanton en la budhisma templo Duobao en Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio.
Usonano instruas Esperanton al ĉinaj bonzoj

En Kurso

La 15-an de majo, usona esperantisto Dennis komencis instrui Esperanton en la budhisma templo Duobao en Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio. La kurson partoprenis ĉ. 30 lernantoj inkluzive de bonzoj kaj ordinaraj nereligiuloj. Dennis instruis ilin per sia metodo Baza Esperanta Kurso (BEK) kaj sia lernolibro. Miaohui, estro de la templo kaj fama esperantisto disvastiganta budhismon per Esperanto, filmigis erojn de la kurso kaj metis ilin en la interreto. Oni ankaŭ metis la materialojn de la kurso en interreto kaj tradukis ĝin en la ĉinan lingvon.

En la E-instruado partoprenis ankaŭ aliaj esperantistoj, inkluzive de franca esperantisto Michell. Laŭdire, la kurso daŭros 15 tagojn. Materialo: BEK estas mallongigo de "Baza Esperanta Kurso". Ĝi estas la unua nivelo de la Esperanto-Kursa Sistemo, kompleta kursaro por komencantoj de Esperanto. Ĝi estas multe pli longa ol kutima kurso por komencantoj, kaj daŭras inter 60 kaj 100 horoj por plenkreskaj Eŭroplingvoparolantoj, kaj inter 300 kaj 500 horoj por parolantoj kiuj ne havas internacian vortstokon en siaj lingvoj.

bab
bab diras:
2007-06-05 11:42
Kun intereso mi notas la kalkulon de la kursgvidantoj:

”Plenkreska Eŭroplingvano” lernas Esperanton 5-oble pli rapide ol alispeca homo.
Tio respondas la fantoman demandon, kiun hantadis min kaj multajn aliajn, sed kiu ĉiam estas forpelata per kontraŭdemando: ha! ĉu do vi kredas ke la Angla estus solvo!

Eble ni citu la ĉi-supran kalkulon en nia reklamado. Hura la egaleco.
javergara
javergara diras:
2007-06-06 18:45
La bela novajho pri tiu kurso en Chinio kaj la entuziasma chi-supra komento finanta per frazo kiun mi plene subtenas ("hura la egaleco") pensigas min pri la eterna problemo kiom vere lingve neutrala estas Esperanto.

Mi opinias ke la enorma avantagho lerna kaj uza kiun ni europligvanoj ghuas pro la leksika latidineco de Esperanto devigus onin esti pli rigore, discipline lojala al la "azia", aglutina-izola karaktero de ghia morfologio. Tiel oni povus almenau etike kompensi per regula, skema, vortoderiva lingvouzo tiun fonton de malegaleco kiun spertas la parolantoj de alifamiliaj etnolingvoj je la lernado de Esperanto. Temas pri demando tiel malnova kiel nia lingvo mem.

Vershajne la kelkcentjara praktiko de la planlingva movado permesas jam konkludi ke fakte aposteriora konstruita interlingvo (do io ghuste tia, kia Esperanto) estis la sola realisma, vivopova shanco konkretigi la ideon, char i.a. la ekuzo de etnolingve ekzistanta radikaro donis al la nova lingvo praan, semantikan historion (lau H. Tonkin) kaj faris ghin pli facila almenau por la plejmulto el tiuj tiam konsiderindaj kiel potencialaj uzontoj, lau la kriterio de O. Jespersen.

Tamen, tiel kiel Zamenhof mem avertis sur la kovrilo de la Unua Libro en 1887, por ke lingvo estu internacia ne sufichas nomi ghin tia. Mi revas ke la evoluo de la lingvo, por farighi pli demokratie tutmonda, reprenus sian vojon kiel autonoma lingvo, malgrau la ghisnuna influo de la diversaj skoloj de Parnasistoj kaj naturalistoj kiel F. de Diego. Tiu lasta ekz. insiste kreis nenecesajn vortojn kiel "dekado" (hispana "década", angla "decade") anstatau uzi la regulan "jardeko". Ja neologismoj necesas lau la senchesaj shanghoj de la mondo, do Esperanto kiel vivanta lingvo havu siajn koncernajn neologismojn, sed tiujn kiuj vere estas bezonataj.

Mi ech bonvenigus la eniron de pliaj neeuropaj radikoj, i.a. por solvi la ghenan problemon de la etimologiaj duoblajhoj, kiuj malfaciligas la vivon de la neeuropligvaj E-uzantoj (gardi/gvardio; vidi/evidenta; tuta/totala; universo/universala; procezo/procedo/proceduro/proceso; poeto/poezio; socio/sociala; ktp).

La china interlingvisto Liu Haitao skribis ke absoluta lingva neutraleco (do, egaldistanceco el chiuj etnolingvoj) che internacia planlingvo ne praktikeblas, do tial tauga konstruita interlingvo por tiu celo povus esti bazita sur kelkaj kontrollingvoj kun atento al la t.n. lingvaj universaloj. Feliche, Esperanto fakte estas sufiche kohera al pluraj lingvaj universaloj, kiel John Wells esploris. Do ghi ankorau povas ech strukture esti tauga por la idealoj de lingvaj demokratio kaj egaleco kiujn ni alstrebas mondperspektive.

José Antonio Vergara

javergara
javergara diras:
2007-06-07 00:44
Iu lingve tre kompetenta amiko atentigis min pri kelkaj malghustajhoj en mia chi-supra komento, pri kiuj mi kompreneble hontas. La plej serioza el ili okazis pro la misa uzo de verbo en ghia transitiva formo, anstatau la chi-kaze ghusta netransitiva formo per la sufikso -igh : do kiam mi misskribis en la unua alineo "finanta per frazo" devus esti "finighanta per frazo". Tiu estas fakte unu el la problemoj de Esperanto, nome la arbitra transitiveco de la verboj, tikla temo pri kiu Bernard Golden publikigis tre interesajn eseojn.

José Antonio Vergara
mifonto
mifonto diras:
2007-06-08 04:58
Jen la eksperimento finigxis...Post 3 semajnoj da intensivaj kursoj, Dennis Kieffe foriris, lasinte kelkajn komentojn, kaj celante publikigi artikolon pri sia eksperimento. Li jam observis, ke 16 horoj suficxas al euxropa publiko por plenumi la unuan parton - BEKunu - de sia kurso - dum la bonzoj dedicxis iom pli da 60 horoj por akiri la proksimume saman nivelon.
Tiu fakto ankoraux ne povas esti uzita favore al ia malegaleco de E°. Cxar multaj aliaj kriterioj intervenas. Ekzemple: la bonzoj, pro siaj religiaj agadoj ne povis doni al sia lernado la saman cxiutagan ritmon. Krome, kelkaj el ili, tibetanoj fresxalvenintaj en la templon, bezonis pli da zorgo ol la aliaj...
Do ne tro fantasmu pri iu criterio aux alia, izolita de gxia kunteksto...Kaj ni pacience atendu, ke Dennis mem publikigu siajn komentojn
slavik
slavik diras:
2007-06-21 18:48
> la enorma avantagho lerna kaj uza kiun ni europligvanoj ghuas pro
> la leksika latidineco de Esperanto

Mi preskaŭ certas, ke mi ne lernintus Esperanton, se ĝi enhavus tro multe da radikoj el mia lingvo. Kvankam la rusa plenas je eŭroplingvaj pruntoj, latinidaj kaj anglaj, multegajn radikojn oni devas ja lerni, preskaŭ simile al la ĉinoj. Kaj mi, do, ne sentis min iel speciale malegala aŭ ĝenita — eĉ kontraste, mi havis senton, ke eŭropanoj (kun la lingvoj latinidaj kaj ĝermanaj) eble pli "stulte" pasigas sian tempon lernante Esperanton, ol mi. Por mi Esperanta vort-stoko plurfoje helpis poste en la lecionoj de la franca, faciligante rekonon kaj memoradon de vortoj. :)

Por ni, nelatinidaj homoj, Esperanto eble estas pli malfacila, sed ĝi per tio donas pli grandan rekompencon, kiam ĝi jam estas ellernita. :)
javergara
javergara diras:
2007-06-24 23:24
Nu jes, sendube por nelatinidlingvanoj lerni latinidan vortostokon per Esperanto estas utile, kaj pri tiu kroma efiko mi ghojas. Tiun argumenton esprimis i.a. la prezidonto de UEA Probal Dasgupta en artikolo kiu enestas la Jubilean libron lanchitan de UEA okaze de la centjarigho de Esperanto.

Chu ne estus do ech pli preferinde ke la uzo de tiu radikaro ne sekvu sklavece la arbitrajn malregulajhojn de la etnaj fontolingvoj ? Chu ni ekzemple vere bezonas la vorton "tragika" kiun Waringhien ial enkondukis se ni jam havas la vorton "tragedio" kaj do regule povas havi "tragedia"? Dum la lingvo evoluis lau ghia tendenco al reguleco kaj do havas "civilizi" kaj "civilizo", ankorau restas tiuj kiuj preferas la malnovan formon "civilizacio"...

minesxatasvin
minesxatasvin diras:
2007-06-24 12:33
estas vere ke esperanto estas pli facile lernebla por euxropanoj, kaj cxefe por parolantoj de latinaj lingvoj.

tamen, la gramatiko de esperanto igas gxin pli facila por cxiuj ol iu ajn ne-artefarita lingvo.

Kaj krome, europaj lingvoj estas parolitaj en europo kaj la tuta amerika kontinento, kaj ankaux en la plej multo de afriko ili estas la lingvoj de eduko kaj kulturo.

Do, se esperanto devas esti bazita sur aparta grupo da lingvoj, estas juste ke temu pri la europaj lingvoj. Se gxi enhavus vortoj de cxiuj lingvoj de la mondo, gxi simple estus malfacila por cxiuj.

kaj cxiu kase, cxu la angla estas pli facila ol esperanto por cxino?
javergara
javergara diras:
2007-06-24 23:46
"europaj lingvoj estas parolitaj en (...) la tuta amerika kontinento, kaj ankaux en la plej multo de afriko ili estas la lingvoj de eduko kaj kulturo."

Nu jes, kompreneble, europaj lingvoj estas PAROLATAJ ( -ataj, char daure, plue) chi tie en la Amerika mondoparto kaj ghenerale estas la lingvoj de la ekonomiaj, politikaj kaj edukaj elitoj en la afrikaj landoj (mi supozas ke tion vi celis per la esprimo "lingvoj ... de kulturo", char la afrikaj etnolingvoj ankau estas ligitaj al specifaj kulturoj, chu ne?).

Tial ke vortostoka konsisto de Esperanto surbaze de tiuj lingvoj ofte havas nenecesajn malregulajhojn, nekoherajhojn, konfuzigajn etimologiajn duoblajhojn, mi opinias ke estus dezirinde havi iom da neeuropaj radikoj por helpi je la solvo de tiuj problemoj.

Responde al via lasta, retorika demando chu la angla pli facilas ol E-o por chino, mi respondas per alia demando : chu Esperanto, malgrau ghia kompreninda kaj akceptinda uzo de europa radikaro, estas sufiche regula kaj do pli facile lernebla/uzebla por chino? Mia respondo estas ke ni devas esti zorgaj pri la lingvaj uzo kaj evoluo por ke Esperanto plenumu sian rolon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2007-06-25 14:09
José Antonio Vergara skribis:

Nu jes, kompreneble, eŭropaj lingvoj estas PAROLATAJ ...
ĉi tie en la Amerika mondoparto kaj ĝenerale estas la lingvoj de la ekonomiaj,
politikaj kaj edukaj elitoj en la afrikaj landoj (mi supozas ke tion vi celis
per la esprimo "lingvoj ... de kulturo", ĉar la afrikaj etnolingvoj ankaŭ estas
ligitaj al specifaj kulturoj, ĉu ne?).

Efektive la lingvoj ne estas "ligitaj al" la kulturoj, sed estas _parto de_
kulturoj. Ankaŭ la latina lingvo estas parto de la Eŭropa kulturo -- sed
estas dinamika afero, ĉar Latino ludas multe pli modestan rolon hodiaŭ ol
dum la pasintaj jarcentoj. La evoluo de la Ĉina en orienta Azio estas tre simila.
La ekskoloniestraj lingvoj en Afriko (unuavice la Angla kaj la Franca) ludas
rolon kiu pli similas al la rolo de Latino
en Eŭropo dum la mezepoko, ol al iliaj aktualaj roloj en Eŭropo kaj Ameriko (ekster Francio kaj Anglio).

Tial ke vortostoka konsisto de Esperanto surbaze de tiuj lingvoj ofte havas
nenecesajn malregulaĵojn, nekoheraĵojn, konfuzigajn etimologiajn duoblaĵojn,
mi opinias ke estus dezirinde havi iom da neeŭropaj radikoj por helpi je la
solvo de tiuj problemoj.

Tiun problemon oni ja ĝuste ne solvas per ankoraŭ pli da radikoj! En Esperanto oni solvas ĝin per neuzado
de duoblaĵoj, ekzemple oni evitu "federala" kaj "federi" favore al "federacia" kaj "federaciigi".

Responde al via lasta, retorika demando ĉu la angla pli facilas ol E-o por ĉino,
mi respondas per alia demando : ĉu Esperanto, malgraŭ ĝia kompreninda kaj akceptinda uzo
de eŭropa radikaro, estas sufiĉe regula kaj do pli facile lernebla/uzebla por ĉino?
Mia respondo estas ke ni devas esti zorgaj pri la lingvaj uzo kaj evoluo por ke Esperanto
plenumu sian rolon.

Tion oni atingas per legado de tekstoj verkitaj de eksterEŭropanoj -- legado tiel atenta ke ĝi influas onian propran stilon. Tiamaniere Esperanto estos ne nur lingve, sed ankaŭ kulture pli universala ol hodiaŭ.

Jens S. Larsen
dennis
dennis diras:
2007-06-28 11:00
La Chinoj en mia kurso de Duobao, Chinio bezonis kvaroble pli da tempo por fini la saman BEKkurson kiun mi instruis en la Liceo de Esperanto en Madrido, kaj en Gresillon, Francio.

Entute, estis 14-18 horoj en Euhropo por BEK1, kaj 60 horoj en Chinio por la sama kurso (por vidi la enhavon pli malpli de tiu kurso, iru al www.bekkurso.info).

La samaj Chinoj, eble bezonus pluroble pli da tempo por lerni la anglan ol por lerni Esperanton. Kaj tiuj samaj Chinoj ech per multege da horoj de la studo de la angla neniam sukcesus paroli, dum ili povus ja sukcesi je Esperanto.

En tiuj komparoj estas multe da bazaj diferencoj kaj nuancoj diskutindaj. Kiun lingvon oni lernis unue: Esperanton auh la anglan? Kiaj motivoj por lerni? Kiaj rezultoj: parola, lega, gramatika scio, internaciaj kulturajhoj, ktp? Pli bone eble ol diri, ke "Esperanto estas x-oble pli facile" estus demandi pri kiu kapablo pritraktas.

Mi prelegos pri chi tiu rezulto pli detale kaj che UK kaj che ILEI Konferenco en Japanio. Kiu volas trinki teon kun mi por havi plezuran babiladon pri tiu interesa, diskutinda temo?
javergara
javergara diras:
2007-07-05 21:35
Bonshance mi venos al Jokohamo kaj esperas do kunveni (kaj kuntrinki) por babili pri chi tiu vere grava temo. Pro respekto al la neeuroplingvanoj lernantaj Esperanton, krom la nepreco de gramatike regula uzado de la europdevena radikaro lau la aksiomo "libera kombinado de senshanghaj morfemoj", mi interesighas ankau pri alia temo kiun menciis lastatempe du aliaj raportoj pri E-instruado far europanoj al chinoj (Roman Dobrzyński kaj Augusto Casquero). Ambau mencias la malfacilajhojn kiujn niaj chinaj samideanoj spertas rilate tion kion oni povus nomi la fonotaktikaj trajtoj de nia lingvo. Mi supozas ke vi ankau havas interesajn rimarkojn pri tio.

Interese, en sia artikolo Roman Dobrzyński (revuo Esperanto, decembro 2006) mencias ghuste ke unu el la junaj lernantinoj spontane komparis la relativan lernoatingeblecon de Esperanto kun la frustriga, terura malfacileco de la angla por ili.

José Antonio Vergara