Fondiĝis germana Eine-Welt-Partei (partio Unu Mondo)
de Robert Bogenschneider
—
Laste modifita:
2010-09-08 20:24
Hodiaŭ fondiĝis en Wiesbaden en harmonia, agrabla atmosfero la partio Eine-Welt-Partei.
Inter la 8 fondintoj estis 7 esperantistoj kaj unu neesperantista mondfederisto (kiu fariĝis la unua vicprezidanto).
Hodiaŭ fondiĝis en Wiesbaden (Germanio) en harmonia, agrabla atmosfero la partio Eine-Welt-Partei. Inter la 8 fondintoj estis 7 esperantistoj kaj unu neesperantista mondfederisto (kiu fariĝis la unua vicprezidanto).
Pliajn informojn (fotojn, funkciulojn, definitvan statuton, oficialan bazan programon, membriĝilon) oni trovas en germana lingvo en la retejo http://www.eineweltpartei.de
La partio post nelonge registriĝos kaj ĉe la germana balotestro kaj ĉe la urba tribunalo de Wiesbaden.
Amike
Ulrich MATTHIAS
(laŭ esper-german, 6.9.2010)