Afriko ne estu escepto
UEA-gvidantoj trovas, ke afrikanoj tute ne rajtas organizi renkontiĝon kun nomo kongreso afrika en Afriko, se tion ili faras ne sub ili. Kaj en tio ankaŭ aliaj afrikaj esperantistoj ludas grandan rolon, ĉiam subfosante la agadon de siaj samkontinentanoj. Ĉu tiuj respondeculoj de Esperanto trovas, ke afrikanoj estas nekapablaj organizi ion tutmondskalan en Afriko kaj tial ili mem decidas pri organizado de UK kaj IJK en Afriko aŭ ili havas alian intencon? Vere, nun tute ne necesas, ke eksterafrikanoj venu al Afriko por ion organizi kiel UK-on aŭ IJK-on. Se io organiziĝu en Afriko profite al Afriko, nur afrikanoj tion sciu, kaj neniu krom afrikanoj mem ĉion planu. Tiel iras normale la organizado de UK kaj IJK.
Neniam UEA aŭ TEJO decidas proprainiciate organizi UK-on aŭ IJK-on en iu loko. Nur la lokanoj unue faras la peton kaj surbaze de tiu peto la respondeculoj de UEA aŭ IJK unue esploru la eblecon. Ĝis nun neniu afrika lando vere faris tiun peton. Kial do oni devas ĉiam uzi la nomon de Afriko por kolekti monon, kiun oni uzas por siaj hobioj. Ne, Afriko ne plu tion akceptu. Kiuj persistas en tiaj aferoj, tiuj vere havos seriozajn problemojn en Afriko. Nun estas tute aliaj pensmanieroj en multaj afrikanoj. Gvidantoj de tutmondaj Esperanto-organizaĵoj bone enmemiĝu por konsideri kaj atenti tion antaŭ ol fari tiajn decidojn.
Nun ĉiuj scias la metodojn de neseriozaj homoj sin nomantaj helpantoj de Afriko. Nur unu celon ili havas: kontentigi sian ambicion. Ĉiam ili havas novan proponon por Afriko, kaj kiam oni funde analizas la proponojn, oni malkovras en ĝi kaŝitan planon por plimalriĉigi Afrikon aŭ plisklavigi afrikanojn, submetigante ilin al si. Ne! Neniam plu, tio okazu en Afriko, kaj estas ege bedaŭrinde, ke tio okazas en movado de Esperanto, kiu havas internan ideon.
Seriozaj homoj, kiuj vere helpas Afrikon, ĉiam kunlaboras kun ĉiuj afrikanoj klopodantaj helpi en la evoluigo de Afriko. Ili neniam luktas kontraŭ iuj afrikanoj, ribeligante iujn kontraŭ aliajn. Tiaj malunuigaj klopodoj nestas en la planoj de UEA-gvidantoj por Afriko. Tiajn tendencojn vere denuncas afrikaj esperantistoj konsciaj pri la vera sorto de Afriko kaj kiun ili klopodas plibonigi. Tiuj afrikaj esperantistoj trovas, ke en la nuna momento UK kaj IJK neniom valoras en Afriko, krom plusubteni la dividigan politikon de UEA-gvidantoj. Aŭtoritatuloj afrikaj tre bone konas afrikajn esperantistojn, kiuj vere uzas Esperanton ne por propra ambicio sed por la vera bono de Afriko. Tiuj esperantistoj ne nun trovas la utilon de UK aŭ IJK en Afriko. Tial, kiuj uzas la nomon Afriko por kolekti monon, tiuj iam respondos.
Planojn por Afriko inicitas tute libere afrikanoj mem, kiuj estas nun tute maturaj tion fari. Memoru la agadon de SIPU en Burundio kaj de ANEB. Tiu ĉi lando estas la prototipo de la manovroj de UEA-gvidantoj. Tiuj ĉi subtenas ANEB-on, kiu faras preskaŭ nenion utilan por Esperanto kaj por la lando, dum SIPU vere agadas por Esperanto kaj por la lando. Tia tendenco ekzistas ankaŭ en aliaj landoj afrikaj, kie la veran kernon Esperantan, kiu realisme laboras por Esperanto, marĝenigas kaj kontraŭstaras UEA-gvidantoj. Kun tia dividiga politiko de Esperanto-organizaĵoj, neniu afrika lando kun forta esperantobazo invitas nek UK-on nek IJK-on.
Nur kiam iu lando afrika estos vere preta por inviti UK-on aŭ IJK-on, tiam oni parolos pri UK aŭ IJK en Afriko. Nun, jes nun, tute ne jam estas tiu tempo! Kiu persitos en tiaj planoj, tiuj tute celas neniam bonon de Afriko, sed propran bonon, ĉar tra la organizado de tiaj aferoj, ili celas uzi la nomon Afrikon por kontentigi egoismajn celojn.