Kial afrikanoj ne estas riĉaj?
de Koffi GBEGLO
—
Laste modifita:
2016-05-21 17:15
Tiu ĉi demando banala sed utila por kompreni, kompreni por scii, scii por agi, agi por ŝanĝi la aferojn, estas adresita al juda gvidanto, kiu donis respondojn interesajn.
Laŭ li, kaj tiel ankaŭ mi pensas, la sola afero, kiun la afrikanoj komprenas, estas la uzado/konsumado de aferoj, kiujn aliaj homoj fabrikas. La afrikanoj ne komprenas la gravecon de elpensado kaj de la kreado de la riĉeco. La precipa regulo estas konservi la monon en sia rasa socio. La judoj havas firmaojn judajn, dungas judojn, aĉetas judajojn, kaj pensas jude.
Estas nenio malbona en tio, sed la afrikanoj taskas al si ne kompreni nek sekvi tiajn regulojn bazajn. La afrikanoj mortigas afrikanojn, kontraŭas la sukceson de aliaj afrikanoj. 93% da afrikanoj mortigitaj, estas forpasigitaj de afrikanoj. La ŝtatestroj afrikaj priŝtelas la popolon kaj sendas la monon al sia majstroj- koloniistoj, kiuj alpruntas al ili la saman monon, kiun tiuj ŝtatestroj devas poste repagi kun altegaj rentumoj.
Ĉiu afrikano, kiu havas iom da mono, ŝatus elspezi tiun monon en la landoj de siaj majstroj-koloniistoj. Ili pasigas siajn feriojn eksterafrike, aĉetas domojn ekster Afriko, vizitas lernejojn ekster Afriko, kuracigas sin ekster Afriko...., anstataŭ elspezi tiun monon en siaj propraj landoj profite al siaj popoloj.
Statistikoj montras, ke la mono de judoj iras de judaj manoj al judaj manoj, antaŭ ol iri al manoj de alia popolo, dum la mono de la afrikanoj iras rekte de iliaj manoj al tiuj de alirasaj homoj. Nur 6% de la mono de la afrikanoj restas en sia medio. Tial la judoj estas supre, dum la afrikanoj estas malsupre de ĉiu skalo de la socio.
Konsideru ni la ekzemplon de la prezidento Alassane OUATA de Kotdivuaro. Lia edzino estas judo. Li ĉion akiris de la juda raso: karieron, bonstaton, ktp. Sed kion li povas doni reciproke al tiu ĉi judino? Nepre nenion finance riĉigan, rilatan, ktp. Multaj gvidantoj afrikanoj edziĝas kun judinoj por havi tion, kion la raso afrika ne donas al ili, la riĉaĵon de reto de potenca raso.
Anstatu aĉeti varojn/produktojn eŭropajn, aziajn kaj amerikajn, la afrikanoj povus industriigi Afrikon, starigi instituciojn ebligantajn disvolviĝon de komercado. Kiam amerikano, aziano aŭ eŭropano iniciatas ion, tuj afrikanoj sekvas lin. Sed, kiam afrikano iniciatas ion, la aliaj afrikanoj lin kritikas, humiligas, persekutas kaj eĉ mortigas.
Ekde kiam mi komprenas, ke la kokaĵoj importatajn de Eŭropo (aŭ ankaŭ de aliaj kontinentoj) al Afriko estas destinataj por manĝigi hundojn, mi ne plu manĝas tiajn. Tuj post la pretigado de tiu ĉi kroniko, mi esploros eblecon necesan doni al afrikano la monon, kiun mi elspezas por tiuj nutraĵoj. Jes, mia mono estas destinata antaŭ ĉio unue al la afrikanoj.
La plej granda problemo de la plejparto de afrikanoj estas ke ili neniam rekonas siajn erarojn. Ilia kutimo detrui aŭ mortigi sian samkontinentanon por manĝi kun koloniistoj, ilia nekapablo krei entreprenon kaj generi riĉaĵon, ilia rifuzo lerni kaj apliki regulojn, ilia tendenco malŝpari monon en funebroj, baptiĝo, komuniiĝo estas laŭ ili la eraroj de aliaj personoj.
La afrikano krias kaj denuncas la organizon Francio-Afriko matene je la naŭa horo, kaj je la deka horo li estas en la konsulejo Franca por peti vizon. Li krias kaj denuncas la priŝtelon kaj rabon de Afriko, kaj kelkajn minutojn poste, li estas en benzinstacio TOTAL por aĉeti benzinon, dum samkontinentano havas apude sian benzinstacion. Ni devas konsumi afrikane, pensi afrikane kaj agi afrikane.
Por sukcesi kaj riĉiĝi, la afrikanoj devas plenumi siajn respondecojn. Ili devas unuiĝi, mortigi la nescion, la naivecon, la avidecon, la malgrandanimecon, la perfidon, la kalumniadon, la torpedon, ktp por lerni pensi pri si per si, por lerni gajni propralabore. La lernado estas la bazo de ĉiu disvolviĝo, de ĉiu riĉeco kaj la edukado unue estu kultura.
Karaj fratinoj kaj fratoj afrikanoj, estas nur unu maniero esti afrikano, defendi Afrikon, riĉigi Afrikon kaj sekve esti riĉa, tiu maniero estas konsumi afrikane, pensi afrikane, defendi la afrikan rason, protekti kaj promocii la afrikan rason. Ĉio alia estas nur literaturo. DANGOTE, la niĝeria miliardulo, investas nur en Afriko, kaj Afriko redonas ĉion al li.
Franclingva kroniko de la prezidanto Patrick POGNON de FIAD esperantigita de GBEGLO Koffi