95-jara esperantisto eldonas lernolibron de Esperanto
de Fabiano Henrique
—
Laste modifita:
2013-07-12 21:29
La 95-jara brazila esperantisto José Saraiva Mattos verkis kaj publikigis la libron "Praktika Kurso de Esperanto". Temas pri lernolibro por komencantoj, kiu celas instrui la Internacian Lingvon helpe de la portugala.
La libro enhavas 172 paĝojn, 48 lecionojn, 40 ekzercojn, vortareton, krucvortojn, koncizan gramatikon, poemojn kaj ekstraktojn el famaj verkoj. Krome ĝi prezentas bazajn informojn pri la Esperanto-movado enlande kaj eksterlande.
Legu pli ĉe http://esperantoilustrita.blogspot.com.br.