4-a Esperantista Forumo de Suda Regiono de Rio-de-Ĵanejro
de Fabiano Henrique
—
Laste modifita:
2007-12-16 13:34
La 9-an de decembro okazis en Rio-de-Ĵanejro la IV Esperantista Forumo de Botafogo Esperanto-nukleo. Ĉirkaŭ 40 personoj ĉeestis.
La kuracisto Elmir dos Santos Lima prelegis pri la 120-jariĝo de la internacia lingvo. Poste, Sylla Chaves, Givanildo Costa, Jair Salles kaj Aloísio Sartorato debatis pri lernolibroj, vortaroj kaj instruado de esperanto.
João da Silva Santos prelegis pri la precipaj trajtoj de la personeco de Zamenhof. Dum la arta programero sin prezentis Neide Barros Rêgo, kiu kantis kaj deklamis.
La forumon organizis Botafogo Esperanto-nukleo, la plej elstara grupo de la suda regiono de Rio-de-Ĵanejro. Apogis la eventon Kultura Kooperativo de Esperantistoj.