EGSR (Esperantista Grupo de Sankta Rita) dujarighas
Mi kiel prezidantino de la grupo, mallonge parolis pri
la sciigo de E-o kaj la starigo de EGSR. Resume mi malkovris
esperanton legante en la revuo « Afriquespoir » kaj poste mi
kontaktighis kun iu esperantisto kies retadreso kaj telefonumero
estis menciitaj en tiu revuo. Pere de li mi kontaktighis kun alia
alia esperantisto kiu de tempo al tempo helpis min. Pli poste mi havis
ideon starigi grupon por ne forgesi tiun belan lingvon kaj por havi
homojn kun kiuj mi povas paroli esperante.
La pasintan jaron, mi organizis, je la unua fojo en nia grupo,
manifeston pri la internacia virina tago ; tiu ideo venigis multajn
homojn en la grupon, kompreneble la chitieuloj tre shatas partopreni
manifeston, kie ili povas satmanghi. Kaj ili tuj decidis lerni
esperanton. Kiu, lau ili, estas benita lingvo. Chi-jare, ni denove
faris manifeston, chiam pri la virina tago, kun la certa helpo de
F-ino Rachel mafuluko elektita kiel prezidantino de Feminisma
Organizo.
Tiu dua datreveno ne mankis remarkigi etajn detalojn, kiujn ne
permesis al EGSR doni la plenan mezuron de sia potencialo ; tamen
kio estis farita dum tiuj du jaroj de ekzisto, tio ne estis pli malgranda.
Konklude, mi diris ke la estintaj eraroj utilu al ni kiel saltotabulo
por pli bone fari baldau.
Alexandrine Omba
(DRKongolando)
Mi gxojas, ke en via kontinento cxiam pli disvastigxas la linvo.
Mi persone kore gratulas la rezultojn kaj deziras pluajn sukcesojn!
Uzante neutralan lingvon vi povas sin senti egalrajtaj, samgrade valoraj.
Neniu povas al vi diri "vi uzu mian lingvon".