La kompromita kompromiso
Ptolemeo, Galilejo kaj Tikono
Se oni komparas la historion de lingvistiko kun tiu de astronomio, tiam oni povas diri ke Chomsky estas la moderna Galilejo, Derrida ludas la rolon de Ptolemeo, kaj Dasgupta klopodas por atingi Tikonan kompromison inter ili. Sed kiuj do estis Galilejo, Ptolemeo kaj Tikono?
Hodiaŭ ĉiuj scias ke tago estas la daŭro dum kiu la tero turniĝas ĉirkaŭ si mem, kaj ke jaro estas la daŭro dum kiu la tero orbitas la sunon. Oni ankaŭ scias ke homoj pli frue kredis ke ĉio en la universo, ankaŭ la suno, orbitas la teron. Iom kleraj homoj eble memoras ankaŭ ke la malnova mondbildo estas nomata la geocentra aŭ Ptolemea sistemo (laŭ la astronomo Ptolemeo, ĉ. 87–150), dum la nuna baziĝas sur la heliocentra sistemo de Galilejo (Galileo Galilei, 1564–1632). Iuj eble surpriziĝas ke jam Ptolemeo sciis ke la tero estas ronda, sed la demando ĉiuokaze ne havis praktikajn sekvojn ĝis la plano de Kristoforo Kolumbo iri okcidenten por atingi Azion.
La Galileja sistemo tamen bezonis unu-du jarcentojn por fine venki. Dum tiu tempo superregis kompromisa formo, nome la geoheliocentra aŭ Tikona sistemo (nomita laŭ la fama Dana astronomo – kaj astrologo – Tycho Brahe, 1546-1601). Laŭ ĝi la tero restas la centro de la universo, tamen la ceteraj planedoj orbitas ne la teron, sed la sunon. Ĉi tiu teorio pli bone priskribas la astronomiajn observojn ol la Ptolemea sistemo, kaj pli bone konformas al la Biblio ol la Galileja. Ĉar la origina Galileja teorio supozis ke la orbitoj de la planedoj estas cirklaj, ne elipsaj, la Tikona sistemo eĉ havis la avantaĝon forigi la epiciklojn. Ĝi do estis science alloga, kvankam ĝi entute estas malpli eleganta ol la Galileja sistemo.
La Tikona sistemo restis populara pli longe en la Katolikaj landoj ol en la Protestantaj. (Tio tamen ne signifas ke la Protestantoj en ĉio estis pli sciencemaj ol la Katolikoj; ekzemple la Gregoria kalendaro de 1582 estas papa invento kiun Britio ne adoptis ĝis 1752.) La empiria pruvo kiu donis la finan baton al la Tikona sistemo estis en 1838, kiam oni sukcesis mezuri la paralakson de la steloj, sed la modifita Galileja sistemo tiam jam delonge venkis inter astronomoj.
En astronomio do la fundamenta diferenco inter antaŭscienco kaj scienco estas la ekkono ke la tero orbitas la sunon, kvankam al la naiva okulo ŝajnas inverse. La lingvistiko postrestas al la astronomio ĉirkaŭ 400 jarojn. Tial ĝia scienciĝo nun okazas antaŭ niaj okuloj, se ni nur kuraĝas rigardi ĝian evoluon. Ekzistas du lingvaj ĉefteorioj frape analogiaj al la astronomiaj geocentra kaj heliocentra; ni povas nomi ilin respektive la soci-centra kaj individu-centra. Sed kial do la diskuto pri ili okazas kun 400-jara malfruo? Kaj ĉu ĉio tio havas iajn konsekvencojn al la laboro por Esperanto?
Astronomio kaj lingvistiko
La diskuto inter Esperantistoj tradicie ne kontrastigas socian kaj individuan teoriojn pri la lingvo, sed prezentas la aferon kiel progreson el eksdata vidpunkto pri la lingvo kiel natura fenomeno al moderna konscio pri ĝi kiel ia socia invento (daŭre evoluigata kaj progresanta). Sed efektive, se oni faru analogion al astronomio, la ideo de lingvo kiel invento plej similas al tiu de la tero kiel plata disko. Tiuj du teorioj simple ne estas observe adekvataj. Se oni rigardas la maron kaj ekvidas alvenantan ŝipon ĉe la horizonto, unue oni vidas nur la mastojn (se oni havas bonajn okulojn kaj la vetero estas klara, kompreneble). Pro la kurbeco de la tero, nur poste la subaj partoj kvazaŭ leviĝas el la akvo. Simile pri la lingvo. Ne estas malfacile observi – sufiĉas honeste rigardi sin mem – ke infanoj lernas lingvojn multe pli perfekte ol plenkreskuloj, kaj ke instruado ne rolas en tio. Kiom ajn iu lingvo povas ŝajni malfacila al lernantoj en klaso, al siaj gepatralingvaj parolantoj ĝi ĉiam estas la plej facila. La lingvo do evidente estas natura fenomeno.
Bone, oni povas demandi, sed se lingvo estas natura, kial do estas tiom da ili? Ni konas la romantikan respondon, kontraŭ kiu la Esperantistaro heroe batalas depost 1887: Ĉiu lingvo estas (kvazaŭ) nacia organismo, kiu naskiĝas, vivas kaj mortas laŭ siaj propraj leĝoj, sendepende de iu ajn homa interveno. La naciisma fanatikeco kiun tiu sinteno povas nutri, estas nur tro bone konata. Sed ekzistas alia respondo: Tute ne ekzistas malsamaj lingvoj. Kio ekzistas, tio estas organo, parto de la cerbo, kiu generas frazojn. La precizaj reguloj aplikataj de tiu organo povas varii, depende de stimulo kaj ekzerco, sed la organo restas sama inter ĉiuj homoj, same kiel ĉiu homa mano havas kvin fingrojn – nek kvar, nek ses, sed kvin. Kiel ajn interesa la lingva varieco cetere povas esti, kaj kiel ajn agrable estas koni la samajn lingvajn formojn kiel aliaj homoj, nek unu nek la alia havas sciencan statuson. La plureco de lingvoj estas iluzia, same kiel la ideo ke la steloj estas fiksitaj sur giganta nigra volbo. Kio ekzistas, tio estas unu sama lingvo troviĝanta en ĉiu parolanto, ne plureco de lingvoj inter parolantoj.
Origine la lingvistiko sekvis la ĝeneralan progreson de la sciencoj kaj moviĝis en la direkton de la natura-individua teorio ĵus skizita. Sed tiu esperiga evoluo ĉesis post la laboroj de Wilhelm von Humboldt (1767-1835). Dum la resto de la 19-a jarcento la lingvoscienco stagnis, kaj dum la unua duono de la 20-a jarcento, sekve de la disvastiĝo de la teorioj de Ferdinand de Saussure (1857-1913), ĝi eĉ rekte malprogresis. Necesis reiri al la komencoj de la tiel nomata Okcidenta scienco por meti lingvistikon sur la ĝustan trakon, kaj tion faris Noam Chomsky per sia libro Cartesian linguistics (Kartezia lingvistiko, 1966). Laŭ Chomsky, Kartezio (René Descartes, 1596-1650) estis la unua kiu provis studi la menson laŭ “Galileja stilo”, t.e. la metodo kiu efektive celas klarigi la studatajn fenomenojn.
La geocentra, Ptolemea sistemo estas observe adekvata, ĉar ĝi akceptas la ideon ke la tero estas ronda. La Tikona kaj Galileja sistemoj estas priskribe pli adekvataj ol la Ptolemea, ĉar ili donas pli elegantajn modelojn de la universo. Sed adekvata klarigo de tio kio tenas la planedojn en ilia orbito venis nur kun la malkovro de gravito fare de Neŭtono (Isaac Newton, 1643-1727). Simile, kiam oni verkas gramatikon pri iu lingvo, ĝi ne bezonas liveri pli ol adekvatajn observojn pri la diferencoj inter la cellingvo kaj la verklingvo. Nur se oni deziras scii ion pri la historio aŭ la dialektoj, oni bezonas adekvatan priskribon de la koncerna lingvo. Kaj nur se oni interesiĝas pri la origino de lingvo entute, oni ekbezonas adekvatan klarigon pri la lingvo. Dum longa tempo regis efektiva tabuo kontraŭ diskuto de la lingvoorigino (kelkfoje eksplicite difinita en la statutoj de lingvistaj asocioj), kaj tio atestas kiom malfacile estis atingi adekvatajn klarigojn en lingvistiko.
Kaŭzoj de la stagno
Sed kial do devis esti tiel malfacile? Kial la lingvistiko stagnis kaj malprogresis post Humboldt, dum samtempe la sciencoj ĝenerale progresegis eksplode?
Unu forta motivo estis politika. Se oni legas ekzemple Über die Verschiedenheiten des menschlichen Sprachbaues (“Pri la malsamecoj de la homa lingvokonstruo”, 1825) de Wilhelm von Humboldt, oni rimarkas ke li priparolas la lingvon jen kiel organismon, jen kiel organon – do jen kiel socian, jen kiel individuan fenomenon. Se oni sekvas la socian interpreton, oni facile povas konkludi ke la lingvokomunumoj estas organismoj kiuj luktas inter si por tutmonda dominado. Tio pravigas disciplinadi ĉiun komunumon interne kaj sovaĝigi ilin inter si, kio ĉiam estas la revo de militpretaj potenculoj. La konstruado de la Germana nacio dum la 19-a jarcento estis precipe fekunda grundo por tiuspeca lingvokoncepto, sed ĉiu ajn nacio povas uzi ĝin por flati sin mem.
Krome, ankaŭ la teknologia evoluo kondukis la imagon al malĝustaj konkludoj. La unua sistemo per kiu oni regule povis sendi mesaĝojn pli rapide ol per kuriero estis la optika telegrafo, inventita en 1792 de la fratoj Chappe por la nova Franca respubliko. Ĝi konsistis el vico da kolonoj, ĉiu kun tri moveblaj brakoj supre kun entute 6000 pozicioj. La signifon de la pozicioj sciis nur la sendanto kaj la ricevanto; la ceteraj telegrafistoj nur imitis la brakomovojn kiujn ili teleskope vidis ĉe la antaŭa turo. La optika telegrafo estis intencita unuavice por militaj celoj, sed ĝia komerca utilo baldaŭ evidentiĝis, kaj de tiam homoj ĉiam pli kutimiĝis pensi pri lingvaj demandoj per la metaforo de la plej laste inventita komunikilo. La Rusa revolucio de 1917 nenion ŝanĝis tiurilate, do koncerne lingvoteorion ne estis kontrasto inter Sovetio kaj la Okcidento; ĝi ambaŭflanke estis plejparte tre naiva ĝis maturiĝis la generativa gramatiko, pli-malpli samtempe kun la dissolviĝo de Sovetio.
La sperto de la optika telegrafo, kaj de ties posteuloj tiom pli, enorme plifortikigis la grandan praeraron de la Okcidenta pensado, nome la duisman kontrastigon inter ideo kaj materio. Subite fariĝis multe pli facile imagi la lingvon kiel ion superindividuan, pure spiritan, malligeblan el la katenoj de materieco, rilatantan al mesaĝoj pli ol al korpaj parolantoj. La Neŭtona teorio de gravito, detruante la imagon pri malsamaj fizikoj surtera kaj ĉiela, reale senvalidigis la duismon ĝenerale, sed ĝis hodiaŭ oni tion plejparte ignoras.
Fine, la lingvistiko mem havis internan malfortecon kiu malhelpis al ĝi spiti eksteran premon. Ĉiam estis mistero kiamaniere ni per la lingvo kapablas generi ĉiam novajn tute unikajn frazojn – matematike tio esprimiĝas kiel la problemo de senfineco. Necesis atendi kiel evoluis la aroteorio dum la 1930’aj jaroj ĝis ebliĝis entute starigi la ĝustajn demandojn pri lingva senfineco.
La ĉarlataneco de Derrida
En sia libro Dasgupta diligente referencas al aliaj aŭtoroj (unufoje eĉ al titolo neekzistanta en la bibliografio: Sarukkai 2002), sed malmulte rekte citas. En unu loko (p. 140) tamen estas jena Esperantigita citaĵo el la libro de Derrida pri “gramatologio”:
Se la skribadon oni ne plu komprenu en la mallarĝa senco de linia kaj fonetika notado, tiam devus esti eble diri, ke ĉiuj socioj kapablaj produkti, t.e. nuligi, siajn proprajn nomojn, kaj kapablaj surscenigi la klasifikan malsamecon, praktikas la skribadon en ĝenerala senco. Nenia realaĵo aŭ koncepto do respondas al la esprimo ‘socio sen skribado’. Tiu ĉi esprimo estas dependa de la etnocentra revismo, de la vulgara, t.e. etnocentra miskoncepto de la skribado.
Ĉi tie oni ne konfuziĝu pro la esprimo “produkti, t.e. nuligi”; tie parolas simple la ĉarlatano. La termino “gramatologio” mem estas konfuze uzita. Normale ĝi temas pri la studo de skribsistemoj, sed Derrida ne laboras kiel normala sciencisto. En normala scienco, la aferoj ne ĉiam estas tio kio ili ŝajnas – sed ĉe Derrida la aferoj neniam estas tio kio ili estas. Tial laŭ li ankaŭ la ekzisto de skribo ne povas pruviĝi simple per tio ke homoj skribas, kaj por tamen diri ion saĝoŝajnan pri la afero, li do deklaras ke skribo estas kiam homoj scias uzi proprajn nomojn! Jen postmodernismo en nuksoŝelo. Ne vane H.C. Andersen verkis la fabelon pri la novaj vestoj de la imperiestro.
Derrida senlace militas kontraŭ ĉio ‘etnocentra’, tiel senlace ke li ne hezitas uzi la vorton dufoje en unu mallonga frazo, kiel ni vidis en la citaĵo. Ankaŭ ‘logocentrismo’ kaj ‘falocentrismo’, eĉ ‘logofalocentrismo’ estas oftaj akuzoj de lia flanko. Nun, scienco ja estas malfacila, kaj necesas multe peni por scii ĉu iu sciencisto efektive blufas (eble ankaŭ sin mem), aŭ nur parolas pri iu tre komplika afero, ankoraŭ ne klare komprenata de iu ajn. Kaj proverbe ja eĉ blinda kokino trovas greneron – blufo aŭ ne, ĉu ne estas io simpatia en la ideo ke ĉiuj socioj estas egalaj kaj ke la uzo de skribo estas nur ŝajna malegalaĵo inter ili?
Unue necesas emfazi ke Derrida parolas pri socio kun aŭ sen skribado, dum al Chomsky la lingvo estas ligita al la individuo. Ŝajne tie Dasgupta vidas la eblecon de kompromiso: la du viroj parolas pri parencaj, sed malsamaj aferoj, kaj tria homo povas intermeti sin kaj fari sintezon. Sed due, interesa afero estas kian efikon skribo havas interne de la unuopa socio. Skribisto estis treege avantaĝa profesio en la fruaj civilizoj – kiel atestite en la praegipta poemo “Admono de skribisto al sia filo”, tradukita de Kalocsay kaj trovebla en “Nova Esperanta Krestomatio”:
Filo, se prezentas
vivon metiistoj,
ili nur lamentas
per la longaj listoj
de mizeroj, tristoj.
Bone, se vi atentas.
– Mi forĝisto vivas
antaŭ forna faŭko.
Pro la martelsvingoj
kalas pli la fingroj
ol krokodilhaŭto,
ol krokodilhaŭto.
– Mi, tanisto, stinkajn
felojn prilaboras,
pro la tremp’ kaj viŝo
fingroj pli fetoras
ol putranta fiŝo,
ol putranta fiŝo.
[Sekvas similaj lamentoj de sandalfaristo, metalisto, ŝtonĉizisto, barbiro, teksisto, ŝipisto, armilfaristo, kuriero kaj masonisto, kaj la admono konkludiĝas:]
Fil’, vi nun rekonas,
kian sorton donas
la labor’ metia.
Tio vin admonas:
estu skriboscia,
estu skriboscia.
Egaleco, ĉu? Kio estas pli etnocentra: la ideo ke iuj socioj ne havas skribon, aŭ la neintereso imagi kia estas la vivo en socio kun malofta aŭ tute forestanta skriboscio?
Skribo, progreso kaj etnocentrismo
Kelkfoje la scienca vero estas nekomprenebla por neinicitoj, sed la vere insida ĝeno de tio estas ke alifoje la vero efektive estas sufiĉe simpla. La parolo estas parto de la homa naturo kaj la skribo estas arto bazita sur la parolo – tiel ne nur ŝajnas sed ankaŭ estas, kaj se oni volas el tio teorii egalecon inter ĉiuj homoj, oni devas bazi ĝin sur la individua parolkapablo. Alia afero estas ke se skribo estas arto, tiam ĝi estas socie perdebla. Ke la homo havas lingvon estas fakto biologie determinita, sed la sciencoj estas evoluigataj arte. Ni jam vidis kiel lingvistiko povis malprogresi eĉ en la kadro de la senprecedenca progresego de la niaepoka scienco. Ĉu simile la skriboscio povis foje esti forgesita de tuta socio?
Evidente, kelkfoje tio okazis pro konkero aŭ pro ekologia katastrofo. Konataj ekzemploj inkluzivas la Egiptajn hieroglifojn, kiujn oni sukcesis deĉifri en modernaj tempoj nur pro la ekzisto de plurlingva teksto (la Rozeta Ŝtono); la praskribojn de Kreto, kiujn oni sukcesis parte deĉifri (lineara B); kaj la skribsimbolojn de la Indusa civilizo, kiuj restas enigmo ĝis nun. Ŝajnas ke la Indusa praskribo pereis kun la civilizo, sed la kaŭzoj de tiu pereo estas neklaraj. Eĉ ne estas klare ĉu temis pri vera skribo, ekzakte redonanta vortojn, aŭ pri simboloj kun difinita senco, sed ne esprimantaj difinitajn vortojn. Ĉiuokaze, la demando ĉi tie estas: Ĉu ĉiu ajn skribohava socio efektive ĉiam zorgis konservi skriboscion ĝis la pereo de la tuta socia sistemo?
Oni naive supozus ke la skribo ĉiam progresas de la plej konkretaj signif-simboloj ĝis la plej abstraktaj son-simboloj, sed la malkovro de la malnovega antaŭciviliza Vinča-skribo en Balkano metas dubon al tia determinismo. Se oni ne havas perceptatan bezonon konservi absolute senŝanĝe religiajn aŭ jurajn tekstojn, tiam la skribo ja estas nur moda ludilo simila al jojo. Krome, ekzistas multaj memorteknikoj por prokrasti la bezonon de skribo (kiujn oni grandparte forgesis en la modernaj socioj – same kiel stenografion), kaj jam la prahomaj kavernaj pentraĵoj montras ekzemplojn de abstraktaj simboloj. Unu afero estas ke oni feliĉe ne plu povas aserti ke la skribo estas “rasa” invento, sed ŝajnas ja eĉ ke ne necesas difinita civiliza nivelo por ebligi ĝian ekeston!
Jen estis skizeto de ne-etnocentrisma, ne-progrescentrisma ‘gramatologio’, tamen tute malsimila al tiu de Derrida: facile komprenebla kaj empirie testebla. Ne estis tro malfacile fari ĝin.
Konsekvencoj al Esperanto
“Loĝi en homaj lingvoj” estas grava libro, eĉ se ĝia stilo faras ĝin apenaŭ legebla (kion la aŭtoro mem koncedas) kaj kvankam ĝia signifo estas ĉefe negativa: Ĝi montras la danĝeron de kompromita kompromiso. Espero eble povas troviĝi en tio ke la movad-internaj konfliktoj montriĝas tiel senfine sensignifaj kompare al la abisma diferenco inter aŭtenta sciencisto kiel Chomsky kaj glorata ĉarlatano kiel Derrida. Ni mem povas decidi al kiu ni volas pli similiĝi; ilian formaton, negativan aŭ pozitivan, neniu hodiaŭa Esperantisto kuraĝus aspiri, sed tio povus ŝanĝiĝi en la estonteco. Dasgupta pendumas sin mem, provante tordi ion utilan el Derrida, sed samtempe li estas la unua kiu ekkomprenetis la veran signifon de Chomsky por la Esperantista entrepreno. Pri tio li jam ne estas tute sola, sed ni bezonas multe pli – pli da homoj kun scio pri la ideoj de Chomsky, kaj pli da scio ĉe tiuj homoj.
Bedaŭrinde estas vana la ideo de Dasgupta, ke oni povus utiligi ian modifitan Esperanton kiel semantikan interlingvan analizilon, analogan al la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA), la scienca sistemo por noti prononcon. Neniu (nu bone, eble iu...) venus al la ideo ke la Esperanta fonologio estus utiligebla kiel modelo de ĝenerala fonologio, kaj se la semantika analizo bildigita de Dasgupta entute estus ebla, ĝi ne havus pli da rilato al Esperanto ol IFA havas al Latino, kvankam IFA aplikas unuavice Latinajn literojn. En genera lingvistiko iuj ankoraŭ parolas pri semantiko, sed la nuntempa pozicio de Chomsky estas ke semantiko eĉ ne ekzistas kiel memstara nivelo – ĉiam temas aŭ pri sintakso, determinita de la cerbostrukturo, aŭ pri pragmatiko, t.e. la neantaŭfikseblaj signifoj ekestantaj en la praktika lingvouzo. Tio havas profundajn, tre negativajn konsekvencojn al la espero iam produkti fidindajn aŭtomatajn tradukojn (kaj, sekve, al la espero ke io bazita sur Esperanto povus montriĝi supera al aliaj solvoj en tiu teknologio). La solaj iom utilaj aŭtomataj traduk-sistemoj estas bazitaj sur amasego da anticipe “mane” tradukitaj tekstoj, kaj jam necesas teorio kiu klarigas kial la multjardekaj klopodoj por enkomputiligi efektivan lingvoscion estis tiel sensukcesaj.
Aliflanke, se oni ĉiuokaze bezonas amasegojn da antaŭtradukitaj tekstoj por nutri neniam perfektigeblan komputilan traduksistemon, tio nur rekonfirmas al Esperanto la rekte interhoman rolon kiun ĝi ĉiam aspiris. Entute estas grava avantaĝo de la Chomsky-a teorio ke multaj tradiciaj timoj de la Esperantistoj montriĝas vanaj. Ekzemple, se vere ekzistas nur unu homa, natura lingvo, tio signifas ke se iam ekzistis nenaturaj gramatikeroj en Esperanto, ili ne estis memoreblaj kaj la praktika uzo malaperigis ilin. Simile, ankaŭ evidentiĝas sufiĉe vana la tradicia kverelo inter tiuj kiuj timas jen troon, jen malsufiĉon da neologismoj en la lingvoevoluo. Iom pli ambigua konsekvenco estas ke kvankam oni plu povas paroli pri lingva diverseco, ĝi estas fenomeno de la individua homa cerbo; la lingva diverseco ne per si mem dividas homojn en facile distingeblajn grupojn. Tio subtenas la ideon ke planlingvo kiel Esperanto povas esti funkci-kapabla, sed malfortigas la perceptatan bezonon de ĝi kiel pacigilo inter la naciaj lingvoj.
Fine, inter rektaj malavantaĝoj de la teorio necesas mencii ke ĝi estas tre malfacile enkapigebla, ne vaste konata ekster specialistaj rondoj, kaj eĉ ne plene aprezata en la scienca komunumo de lingvistoj. La malfacileco de la teorio ekzemple montriĝas en la diskuto pri lingva perfekteco, kiu estas grava temo ne nur en la Esperanta tradicio, sed ankaŭ en la lastaj verkoj de Chomsky (mirinde ke Dasgupta ne mencias tion). La perfekteco de la lingvo laŭ Chomsky kompreneble ne signifas ke ĉiuj scias ĉiujn lingvojn senerare, sed ke la homa lingvokapablo iusence ne povus esti alia ol ĝi fakte estas. Esperantistoj, male, delonge kutimiĝis diri ke Esperanto estas nur “relative perfekta”; iuj eĉ kutimiĝis diri ke perfekteco mem estas relativa, sed tio estas troigo kiu nur proksimigas nin al Derrida. Perfekteco laŭdifine estas absoluta afero, kaj atingi perfektan lingvon eblas nur se oni ne jam havas ĝin kaj se la homa lingvo esence estas plibonigebla, rekreebla.
La fakto ke oni devas tordi la normalan signifon de “perfekta” se oni rigardas la lingvon kiel inventon, atestas la nekredindecon de tiu lingvomodelo, kiu tamen ankoraŭ hodiaŭ plene superregas en interlingvistiko kaj esperantologio. La granda obstaklo al progreso en esperantologio estas ke necesas ŝanĝi du fundamentajn ideojn samtempe: la lingvo estas ne socia, sed individua, ne invento, sed organo. Se ni cedus al la ideo ke la lingvo estas socia organismo, tio malebligus ĉiun ajn planlingvon – kaj se ĝi estus individua invento, tio signifus rezigni pri la prestiĝo de Esperanto antaŭ la aliaj planlingvoj. Por ĝisdatiĝi pri la scienca evoluo la esperantologoj do ne povas fari du unuopajn paŝojn, sed devas salti la distancon de du paŝoj. Post la salto ne plu ekzistos interlingvistiko: ties antaŭpremiso estas ke la projektoj de internacia lingvo efektive reprezentas malsamajn kaj malsamtaŭgajn lingvojn, ne diversajn proponojn de normigo de unu sama lingvo.
Ĉu ni kuraĝis, ĉu ni kuraĝas, ĉu ni kuraĝos salti (trans mallumon por aperi sur nub’)? Dasgupta libris kaj mi recenzis por helpi prepari la salton. Ĉu ankaŭ vi povas kontribui?
Jen kion Chomsky skribis en 2000: "There has been much impassioned controversy about [. . . ] the question of how languages should be studied. The controversy is pointless, because there is no right answer. If we are interested in how bees communicate, we will try to learn something about their internal nature, social arrangements, and physical environment. These approaches are not in conflict; they are mutually supportive. The same is true of the study of human language: it can be investigated from the biological point of view, and from numerous others. Each approach defines the object of its inquiry in the light of its special concerns; and each should try to learn what it can from other approaches." (N. Chomsky, 2000, New Horizons in the Study of Language
and Mind. Cambridge University Press, 2000.) [Ekzistas multe da pasia kontroverso pri la demando kiel studi lingvojn. La kontroverso ne havas sencon, ĉar ĝusta respondo ne ekzistas. Se nin interesas kiel komunikas abeloj, ni provu lerni pri iliaj interna strukturo, socia organizado kaj natura medio. Tiu aliroj ne konfliktas; ili apogas unu la alian. Tio validas ankaŭ por homa lingvo: ĝi povas esti studata el biologia vidpunkto kaj pluraj aliaj. Ĉiu aliro difinas la objekton de sia esploro per sia specifaj interesoj; kaj ĉiu provu lerni ĉion eblan de la aliaj.]
Por Chomsky, la individua ('interna', 'biologia') vidpunkto estas la plej fruktodona por lia propraj scienca esploro, sed tio ne signifas ke aliaj estas nevalidaj: oni devus ĉiun esplori. Ĝi ankaŭ certe ne signifas ke ĝi estas la sola ĝusta. (Chomsky mem kelkfoje faras la komparon kun Galileo, sed tiam li parolas pri la *metodo*, ne pri la difino de 'lingvo' kiel 'organo' anstataŭ organismo.)
Alia majstro de la lingvistiko por mi estas la socilingvisto William Labov, por kiu la unuo de analizo eksplicite NE estas la individuo, sed la komunumo. Li havas interesajn argumentojn por tio, kaj krome liaj teorioj povas klarigi aferojn kiuj estas verŝajne por ĉiam ekster la Chomskya mondo. Labov [en intervjuo kun mi]: "Chomsky's current goal is the search for the universal features of grammar which have never changed over the course of human history. The questions that I have undertaken deal with everything that has changed or can change. Both approaches to language will tell us a great deal about human nature." [La nuna celo de Chomsky estas serĉi universalajn ecojn de la gramatiko kiuj neniam ŝanĝiĝis en la homa historio. Miaj esploroj temas kun kio ŝanĝiĝis aŭ povas ŝanĝiĝi. Ambaŭ aliroj al lingvoj nin multe instruos pri la homa naturo."
(Krome, la fakto ke por Labov la komunumo estas la esplorunuo, NE signifas ke por li lingvo estas inventaĵo: ĝi estas eco de la komunumo anstataŭ de la individuo.)
Due, estas grave diferencigi lingvistojn de (lingvo-)filozofoj. Chomsky kaj Dasgupta ludas ambaŭ rolojn, sed Labov estas 'nur' lingvisto kaj Derrida 'nur' filozofo. Oni ne povas akuzi Derrida de ne produkti ("t.e. nuligi") sciencajn teoriojn, ĉar tio ne estas lia celo. Li elmetas vidpunkton pri la lingvo, kun kiu oni povas malkonsenti (kiel mi faras) sed el kiu oni ne faru karikaturon. Min ŝatis la provo de la filozofo Dasgupta kunigi la mondojn de Chomsky kaj Derrida; ĉu ĝi kondukos al pli bona lingvistiko ni ankoraŭ ne povas scii.